Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo
Kapo kun verda hararo ripozis proksime de mi, elspirante kaj ronkante varme. Jam noktiĝis, kaj Ulio kaj mi povus daŭrigi la marŝon, sed la drako iĝis dormema, kaj ni promesis al li esti atentaj, dum li dormos.
Restis multaj tagoj por alveni al la malsupro de la montoj de Cermio. Suldoro grumblis, ke li alvenus en malpli ol duonhoro, sed nek mi nek Ulio volis denove sperti tiun flugadon, kiu tiom antaŭenigis nin. Koncerne al la maniero, per kiu Suldoro trairis la subarbaron, ĝi estis… katastrofa. Li verŝajne igis forkuri ĉiujn la vivajn estaĵojn je kilometroj ĉirkaŭe. Tamen surprize tiu granda lacerto ja estis afabla. Mi neniam kredus, ke iutage mi kapablus paroli tiel trankvile kun drako. Kaj tiun posttagmezon, ni tri parolis pri ĉaso, drakoj, fantomoj kaj kutimoj. Suldoro, kiel li ŝatis ripeti, estis malfidelulo al sia familio kaj sia popolo de drakoj. Laŭ li ili estis tro memamaj, kaj do ne eĉ kapablis senti amikecon, amon aŭ kompaton. Tial li pensis, ke lia speco nepre kondamniĝis al malprospero.
Ne kuraĝante fari tro da bruo, Ulio kaj mi pasigis la tutan nokton murmurante inter ni. La princino rakontis al mi nekredeblajn historiojn pri la Arbaro de la Hakiloj, kaj mi aŭskultis ŝin paroli pri grandegaj arakneoj, feinoj, marmotoj kun tri okuloj kaj multkoloraj cervinoj. Kvankam mi sciis, ke ŝi diris la veron, mi malfacile imagis ĉiujn ĉi estaĵojn, kiuj vagadis en tiaj necivilizitaj lokoj, kie malmultaj homoj kuraĝis promenadi. Estis mirinde, ke la princino postvivis tiujn tri jarojn. Iumomente, kiam la ĉielo komencis lumiĝi, ŝi demandis:
— Kaj vi, Dejlo? Kial vi neniam parolis pri vi kaj via vivo?
Mi faris paŭton.
— Eble ĉar ne indas paroli pri ĝi —mi diris sincere.
Ulio elspiris.
— Vi estas pli sekretema ol maljuna elfo. Sed ekkomprenu, ke mi scias nenion pri vi. Krom la fakto, ke vi estas diplomato, kaj ke vi havas fraton diplomaton kaj mentoron, kiu estis murdisto, kaj laboris por mia patro.
— Iziso estas la Granda Diplomato de Ravlavo —mi korektis ŝin, duonamuzite—. Li eble estis murdisto, antaŭe, sed mi certigas vin, ke mi ne estas tio. Nu, sincere, se mi diras al vi, ke ne indas rakonti mian vivon, tio estas, ke ne indas.
— Provu do, por ke mi vidu —Ulio insistis, nekonvinkite.
Mi vespiris.
— Mi estas filo de soldato. Je dek du jaroj, kiam mia familio vendis nin, Rinenon kaj min, por pagi ŝuldojn, Iziso decidis instrui al ni spionadon kaj diplomation. Post la morto de via patro, oni tuj igis min servi la regnon. Mi servis kiel mesaĝisto inter korporacioj, triboj kaj estroj, kaj mi konvinkis homojn pri multaj aĵoj, kiujn mi mem ne komprenis. Mi faris malbonajn aĵojn. Mi estis stulta knabo sub la ordonoj de abomeninda Konsilisto… kaj, en dek jaroj de servo, la diplomato de Simrazo nur savis kelkajn vivojn kaj probable kaŭzis multe pli da mortoj sen scii. Jen —mi konkludis, forpuŝante la maldolĉecon, kiu ekregis mian voĉon.
Ulio kapjesis, revema; tamen ne ŝi respondis, sed Suldoro:
— Mi nek komprenis ĉion, nek aŭskultis ĉion, sed ĉiaokaze, ne zorgu, Dejlo. Mi ankaŭ faris malbonaĵojn dum mia vivo —li diris levante iom sian grandegan verdan kapon al ni—. Unue, mi forgesis promesojn. Unufoje, mi ĵuris, ke mi ne manĝos elfon, kaj mi manĝis lin. Poste, mi terure kulpigis min. Sed, jen, mi ne povis malantaŭeniri en la tempo, do mi diris al mi: ekde hodiaŭ, vi ne plu manĝos viandon. Sed mi ankaŭ forgesis tiun promeson. Vi vidu, Dejlo kaj Ulio, Ulio kaj Dejlo, krom malfidelulo, mi estas malkuraĝulo kaj malnoblulo.
— Ho —mi diris, kortuŝite malgraŭ mi pro lia konfeso—. Sed tamen vi estas drako. Estas nature, ke vi manĝu viandon. Kaj por vi la elfoj kaj la homoj estas kvazaŭ kunikloj.
Suldoro kapjesis.
— Sed iom pli grandaj —li rimarkis—. Kaj ili povas tamen esti simpatiaj, kaj kiam oni konas ilin, oni ne plu kuraĝas ilin manĝi.
Ulio vespiris.
— Mi ankaŭ ne ĉiam estis afabla princino —ŝi diris—. Mi konfesos al vi ion. Unu tagon, antaŭ kvar jaroj, mi lasis orkon eniri en mian turon. Li freneziĝis eksciante, ke li fariĝis fantomo, kaj… kaj… mi provis konsoli lin, sed li ĵetis sin al mi kaj… —Ŝia voĉo tremis—. Mi devis mortigi lin.
Malgraŭ tiu tragedia historio, kaj la abomeno, kiun kaŭzis al mi tia sceno, mi ne povis reteni rideton.
— Oni kredus, ke ni estas en templo konfesante niajn pekojn —mi ŝercis—. Se tiu orko freneziĝis, vi ne povis fari multe por aranĝi la situacion. Kaj se vi estas drako, Suldoro, kaj vi ricevis edukadon de drako, vi nenion povas fari pri tio.
Mi ne aldonis, ke mi mem havis malpli da senkulpigoj. Sed tamen antaŭ ol mi konis Herason, mi ĉiam kredis agi bone. Ĉar antaŭlonge por mi agi bone estis sukcese plenumi ordonojn. Teruris min scii, ke mi kapablis pensi tion dum tiom da tempo.
Mi leviĝis per eksalto.
— Ni daŭrigu? —mi proponis.
Suldoro leviĝis ankaŭ kaj etendiĝis kiel tigro.
— Mi bedaŭras —li diris, vidante nin batali kontraŭ kirlo de la aero. Li tendis sian kolon kaj murmuregis tondre—. Ek al la aventuro!
Ni daŭrigis tiamaniere, kaj la tagoj pasis sen eĉ momenteto de enuo: ni babiladis pri ĉio ajn, kaj Ulio kaj mi esploris la regionon dum la drako dormis; ni ludis lasante nin kunporti per la vento, kaj estis la unua fojo, ekde kiam mi estis fantomo, ke mi sentis ĝojon pro flugado, ŝvebado kaj turniĝado en la aero. Suldoro estis babilema kaj ŝatis filozofi malgraŭ, li diris, la mokoj, ke tio altiris al li de liaj kunuloj. Li kunsentis kun multaj ideoj de Heraso, kaj li igis min promesi, ke mi iam gvidos lin al la magiisto, kaj li promesis al mi, ke li ne manĝegos lin. Ĉiaokaze, ĉar li estis duon-vivmortulo, mia maljuna amiko plej verŝajne ne fineniros en la stomakon de verda drako, kiu ŝatis dikajn cervojn kaj ĉevalojn.
Ni direktis nin al la sudo, kaj kiam ni alvenis al la malsupro de la montoj de Cermio, ni troviĝis je kelkaj horoj de la urbo Siszrio. Ulio kaj mi interŝanĝis malkvietan rigardon. Klare ni demandis al ni mem la samon: kiel ni vojaĝos nevidataj kun drako? Ni deturniĝis kaj vidis Suldoron antaŭeniri kvarpiede, ŝajne laca.
— Miaj kompatindaj piedoj —li plendis—. Tio estas, kvazaŭ mi estus apro! Nu? Kien ni iru?
Ulio indikis la sudokcidenton.
— Teorie tien —ŝi diris—. Sed ni ĉirkaŭiros al la sudo por eviti la homojn.
— Ĉirkaŭvojo? —Suldoro grumblis—. Por kio?
— Vi ne povas promenadi sur vojo —mi klarigis pacience.
— Ho. Mi vidas. Ĉu vi pensas, ke la homoj estas danĝeraj? —li demandis scivole.
Mi levis la okulojn al la ĉielo.
— Iom. Ili jam mortigis drakojn, vi sciis?
Suldoro skuiĝis.
— Mi scias la Historion. Nu, tiam, ek al la sudo.
Ni vidis lin antaŭeniri kiel mallerta lacerto. Post horo de marŝo laŭ la montoj, mi kliniĝis al Ulio.
— Ulio, vi ja ne intencas eniri en la Arbaron de la Hakiloj, ĉu ne?
Ŝi ŝultrumis kun naiva paŭto.
— Mi pensis, ke tio estis bona ideo. Tiel ni nur devos transpasi la Vojon de Kantoro, kaj ni estos en la Blua Arbaro sen tio, ke iu vidu Suldoron. Ĉu vi ne ŝatas mian ideon?
Mi grimacis, sed respondis:
— Mi ne havas pli bonan.
La ideo eniri en tiun arbaron ne plaĉis al mi, sed ĝi certe estis preferinda ol vidi aron da soldatoj ĉirkaŭi Suldoron, kun la glavoj enmane. Eĉ se la drako sukcesis elturniĝi, elverŝi sangon tiel stulte ne ŝajnis bona.
Ni trapasis la riveron sen malfacilaĵoj pli supre ol la ponto Sesago, kaj je la noktiĝo, ni alvenis al la rando de la Arbaro de la Hakiloj ĉirkaŭirante vilaĝon de homoj. La arboj de la arbaro estis eble malpli densaj kaj pli grandaj ol tiuj de la Blua Arbaro, sed la estaĵoj, kiuj vivis tie, estis multe pli danĝeraj. La gufoj ululis, la akridoj ĉirpis, la lupoj hurlis…
— Ni ne eniros tro profunde —Ulio garantiis.
Mi ekkomprenis, ke mi haltis, ĉirkaŭrigardante maltrankvile, kaj mi reprenis mian sintenon.
— Bone. Ĉiaokaze, kion farus trolo al fantomo?
Ulio ridetis, sed Suldoro ekgrandigis la okulojn.
— Troloj? —li eligis malestiman grumblon—. Mi abomenas trolojn.
— Ni renkontos neniun —Ulio diris—. Sekvu min. Ni trovos beletan lokon por la nokto.
Ni antaŭeniris ankoraŭ dum pli ol du horoj, en la mallumo. Fine, la verda drako tuŝegis kontraŭ arbon, kaj Ulio deturniĝis, kun kulpa mieno: ŝi faris ĉion eblan, por ke ni daŭrigu, ĝis Suldoro estu tute laca.
— Ĉu ni paŭzos? —ŝi proponis.
Suldoro elspiris brue.
— Jes.
La aventuro ŝajne ne plu tiel plaĉis al li, mi supozis, vidante lin buliĝi en la duonlumo de la Luno, masaĝante sian kapon. Tiun nokton, mi apenaŭ kuraĝis malproksimiĝi de la drako: la plej malforta bruo igis min eksalti, mia imago trompis min, kaj Ulio afable mokis min parolante pri hararaj ogroj, grandegaj vampiroj, serpentoj kun du kapoj, nevideblaj hirudoj…
— Kompatu min, Ulio… —mi diris, kiam mi ne plu povis elteni.
— Ja bone, mi silentos! —ŝi ridis, petolema, kaj ŝi etendiĝis sur la herbo maldiligente por observi la stelojn tra la branĉaĵoj.
La sekvan matenon, Suldoro deklaris, ke li havis kapdoloron, kaj li plendis dum la tuta vojo, ĝis ni retrovis la randon.
— Kaj, cetere, pluvas —li grumblis ĵetante malgajan rigardon al la griza ĉielo.
— Suldoro, vi ne vekiĝis bonhumore, tiun matenon —mi rimarkis.
La drako svingiĝis, kvazaŭ ŝultrumante.
— Nu —Ulio intervenis entuziasme—. Post apenaŭ du horoj, ni atingos la Bluan Arbaron. Kaj la vera aventuro komenciĝos!
Ŝiaj paroloj redonis kuraĝon al Suldoro, kiu stariĝis alte kaj murmuregis.
— Ek mi kuru!
Kiel tondro, li pasis antaŭ ni kaj impetis al la herbejo, balancante la piedojn flanken, kun la vosto rekta malantaŭ li. Mi ekridis.
— Vi ja vigligis lin.
Ulio ridetis larĝe.
— Tio estas danke al tio, ke li funde estas aventurema.
Kiam ni alvenis al la Vojo de Kantoro, pluvegis, kaj ni antaŭeniris malfacile. Suldoro estis antaŭ ni, kaj certe devis atendi nin rifuĝe, en la Blua Arbaro. Proksime, en malgranda arbareto, mi vidis figurojn kun armiloj, kiuj kaŝe observis la vojon kun avida rigardo. Rabistoj, mi komprenis kun malplaĉo.
Ulio ŝajne ekvidis ilin ankaŭ, ĉar ŝi altiris min de la brako.
— Ne restu tie ĉi.
Mi kapjesis, bedaŭrante povi fari nenion por savi tiujn, kiuj estos baldaŭ rabitaj. Ni nur antaŭeniris kelkajn paŝojn, kiam terura murmurego paralizis nin. La rabistoj kuris al la vojo… terurite.
Mi siblis inter miaj dentoj vidante Suldoron ekaperi. Li skuis la flugilojn kaj postkuris la rabistojn frapante la aeron per ungegoj kaj dentoj. Kvankam mi konis lin nur ekde kelkaj tagoj, mi ekhavis la impreson, ke li ridetis.
Surprize por mi, li mortigis neniun rabiston: kiam ĉiuj ĉi jam forkuris, li deturniĝis kaj direktis sin al la arbaro, serĉante nin per la rigardo. Ni vokis lin, kaj li venis kun ni.
— Mi multe ŝatas igi ilin forkuri —li senkulpigis sin.
Videble li ne komprenis, ke li atakis rabistojn. Kiam ni diris al li, ke li agis kiel heroo, lia verda tufo hirtiĝis, kaj li ŝveligis la bruston kaj fanfaronadis, haltante nur post longa tempo post ni eniris en la Bluan Arbaron.
Ekde tie Ulio gvidis nin: ŝi estis la spertulino pri arbaroj. Suldoro penis pasi en kelkaj lokoj, kaj elŝiris pli ol unu arbeton por liberigi sian vojon.
Kiam la sekvan tagon ni alvenis al la maldensejo de la detruita turo, mi vidis, ke Ulio malgajiĝis. Ŝi vagis ĉirkaŭ la turo dum longa momento, kaj ĝemspiris.
— Nu —ŝi diris—. De tie, mi trovis vojeton, kiam Rineno akompanis min. Al la okcidento.
Mi vidis ŝin heziti, kaj deklaris.
— Ni trovos tiujn goblenojn, Ulio, ne zorgu.
Ŝi ridetis, kaj mi prenis milde ŝian manon. Elektrosento trakuris min, kaj mi sentis kapturniĝon, sed mi ne apartigis min de ŝi.
— Mi havas la impreson, ke tiufoje ĉio solviĝos —ŝi diris.
Ŝia voĉo tremis pro espero, kaj mi ne volis elrevigi ŝin. Ĉar eble ŝi pravis. Aŭ eble ne. Tamen ĉiutage mi rememorigis al mi la promeson, kiun mi faris al ŝi, ĉe Heraso, kaj mi firme intencis plenumi ĝin.
Tiam ni komencis la ĉasadon. Unue Suldoro foriris por antaŭvidi, serĉante movadon inter la arboj. Li revenis parolante pri gazeloj, birdoj kaj bestoj kvazaŭ homaj, kiuj eble, li diris, povis simili al goblenoj. Senatende ni direktis nin al la loko, kiun li indikis, kaj Suldoro reflugis en la aeron.
Ni bezonis unu tagon kaj unu nokton por trovi ilin. Fakte ni renkontis unu el ili, kiu ekvidinte nin ektremis kaj forkuris kriante vortojn en nekonita lingvo. Li forlasis sian dagon, kaj mi kliniĝis por preni ĝin… vane: ĝi trapasis min rapide.
— Ni ne bezonos batali —Ulio trankviligis min divenante miajn pensojn—. Ĉiaokaze, du fantomoj kontraŭ aro de goblenoj kaj sen veka fajro, tio estus memmortigo.
Mi ridetis.
— Greka fajro.
— Jes tio. Nu, aŭ ni eniras kaŝe kaj silente en la vilaĝon, kaj malfermas la kofron, aŭ ni preĝas, por ke Suldoro rememoru nin, kaj surgrundiĝu.
Mi faris paŭton, revema, kaj adresis al ŝi duonrideton.
— Ne estas neebla eniri sen tio, ke iu vidu nin. Ni estas fantomoj, kaj cetere mi estas spiono. —Mi sulkigis la brovojn—. La problemo estas, ke unu el tiuj goblenoj vidis nin.
— Ba. Tio ne gravas. Mi nur esperas, ke ili ankoraŭ havu la kofron.
— Ili ja devu.
La princino mordetis sian lipon, nekonvinkite.
— Nu, pripensante tion bone, se ili kredis trovi oron en tiu kofro, ili devis senti sin elrevigitaj.
Mi elspiris amuzita, kaj faris signon, ke ŝi antaŭeniru. Ni trovis la kampadejon proksime de tie ĉi, en maldensejo kun multaj hakitaj arboj. Troviĝis grandaj tendoj, kaj ĉirkaŭite de bariloj, kelkaj kaprinoj, anseroj kaj kokinoj animis la malgrandan vilaĝon de goblenoj. Kelkaj infanoj kun taŭzita hararo kuris en la koto ridante. La suno lumigis ilin per siaj radioj ankoraŭ varmaj.
— Espereble Suldoro ne venu —Ulio diris fine, kaŝita malantaŭ arbeto.
Mi aprobis per la kapo: la goblenoj ne ŝajnis tre teruraj.
— Nu, kion ni faras? Ni atendas la nokton? —mi demandis.
La princino skuis la kapon.
— Sub la Luno, ni estus tiel videblaj, aŭ eĉ pli, ol sub la suno. Kaj cetere, dum la nokto ĉiuj estos en la tendoj. Ni iru tuj.
Sen multa planado, ni eliris el la arbetoj por proksimiĝi al la plej granda tendo. Ni ŝteleniris enen preter gobleno kun armilo, kaj ni konstatis kun trankviliĝo, ke neniu estis ene. La tendo konsistis el pluraj litoj, granda tablo kun benkoj kaj meblo kun tirkestoj. Ili ŝajne ja estis civilizitaj, mi surpriziĝis.
— La kofro ne estas tie —Ulio flustris.
Ŝia elreviĝo estis palpebla. Mi estis dironta al ŝi, ke ni ankoraŭ devis serĉi proksimume en dek tendoj, kiam voĉoj proksimiĝis. Mi tiris la princinon Ulion al la fundo de la tendo. Tio ja estis malbonŝanco. Tri goblenoj eniris babilante brue. Ulio kaj mi kaŝis nin sub lito, retenante vespirojn. Mi rememoris, ke mi demandis al ŝi, ĉu enigo de glavo povis mortigi fantomon. Ulio tiam ne respondis, kaj mi ja ŝatus redemandi tion al ŝi, sed ne estis bona momento: la goblenoj jam sidiĝis ĉe tablo, kaj nun elverŝis verdan fluaĵon en siajn glasojn.
Ni atendis dum longa momento. La parolado de la goblenoj estis raŭka kaj rapida, sed ĝi malrapidiĝis iom post iom, kiam la ĉiuj tri jam drinkis sian trian glason. Mi ne sciis tion, kio estis tiu verda fluaĵo, sed la efiko estis klara. Subite Ulio tiris min per la brako. Kun la lipoj kunpremitaj, ŝi indikis ion, sub alia lito. Ŝi indikis specon de… kofro! Mi restis buŝmalfermite. Tio ja estis bonŝanco. Mi faris signon, ke mi komprenis, kaj tre malrapide ni trenis nin ĝis sub tiu lito. Ulio agitadis sin malpacience.
Ni malfermis iom la kofron kiel eble plej silente… Mi ĵetis prudentan rigardon al la drinkuloj, kaj elspiris pro trankviliĝo. Ulio metis tremantan manon sur la cindroj kaj murmuris al mi:
— La akvo.
Per la rigardo mi serĉis akvujon, sed ne trovis unu. Mi tuj pensis pri tiu verda fluaĵo. Ĉu ĝi povus havi la saman efikon, malgraŭ la diferenco? Mi glitis ekster la liton. Etendita kontraŭ la grundo, mi rampis, kaj mi troviĝis baldaŭ sub la tablo, sen ke iu ajn vidu min. Tio ja estis talento, mi ridetis.
La kruroj de la goblenoj tuŝetis min, kaj mi faris paŭton pro malagrableco. Gobleno ekridegis, kaj mi kuntiriĝis ĝuste evitante baton de piedo. El la ombro de la lito, Ulio fikse rigardis min, kun maltrankvilo kaj espero. Kun la koro batanta, mi tendis manon al la tablo, kaj tuŝetis por preni unu el la glasoj. Mi ekhaltis, kiam mi aŭdis akran krion, kiu venis el ekstere, kaj aliaj krioj de timo sekvis. Surda murmurego, pri kiu mi ne atentis antaŭe, fortiĝis. Tio devis esti Suldoro, mi komprenis. La tri drinkuloj leviĝis kiel eble plej bone, kaj elingigis siajn glavojn mallerte, grumblante kaj ŝanceliĝante al la elirejo.
Sen plia hezito, mi leviĝis, prenis glason kaj impetis sub la liton, antaŭ ol ĝi trapasu mian manon. Mi ĵus metis ĝin grunden, kiam subite la suno lumigis la grundon de la tendaro: la tolaĵo foriris, anstataŭite de verda drako, kiu murmuregis kaj svingis siajn flugilojn, iom super ni. Mi pensis proponi al Ulio ĵeti la fluaĵon sur la cindrojn, ĉar ŝi estis fantomo ekde pli longa tempo, sed mi retenis tiujn ridindajn pensojn, kaj impetis por repreni la glason kaj ĵeti ĝin en la kofron.
Ni atendis dum momento, retenante nian spiradon. Mi baldaŭ vespiris, tute elrevigite: kiel mi do povis esti tiel kredema?
— Kie estas la polpo? —Ulio demandis, kun tremanta voĉo. Ŝi estis preskaŭ ekploronta.
La polpo, Ulio, estas en nia imago, mi respondis mense. Sed mi ne kuraĝis diri tion al ŝi.
— Ne! —ŝi ekkriis, malakceptante sian malgajan sorton—. La enigmo estis reala. Ĝi diris la veron. Ni devus esti homoj…
Plorĝemo skuis ŝin, kaj mi ĉirkaŭbrakis ŝin, lulante ŝin, kvazaŭ ŝi estus infano. La ĉagreno pezis al mi kiel armaĵo.
— Mi bedaŭras, Ulio. Mi… por momento kredis, ke mi savu vin. Mi vere bedaŭras —mi ripetis, kun sufokita voĉo.
Ulio enflaris, konfuzite. Tiam Suldoro renversis nian liton, kaj malkovris nin.
— Ha jen vi estas! —li ekkriis.
Mi adresis lacan rideton al li, kaj stariĝis.
— Mi ĝojas revidi vin, Suldoro. Sed bonvolu ne fari malbonon al la goblenoj.
— Ba. Ili ĉiuj forkuris. Kaj la malbeno? —la drako demandis, mallevante sian nazegon scieme al ni. Lia laktuko balanciĝis laŭ liaj movoj.
Mi skuis malgaje la kapon, dum la malĝojo de Ulio daŭre elverŝis sin, sub mia ĉirkaŭbrakado, en mian luman korpon.
— Ni malsekigis la cindrojn, sed nenio okazis —mi klarigis.
La drako okulis per siaj brunaj okuloj la kofron, kaj tuŝis ĝin per sia ungega piedo. Kaj senaverte, li ruktis kaj kraĉis fajron.
— Tiel vi estos venĝitaj, amikoj —li deklaris antaŭ mia surprizita mieno.
La cindroj kirliĝis nun ĉie, kaj algluiĝis al ni. Ili trapasis min kvazaŭ falstelo… Mi eligis sufokitan krion, sentante subite kvazaŭ bruligon, kaj poste akran doloron. Mi ŝanceliĝis, kaj preskaŭ svenis, sed mi teniĝis. Skvama kruro retenis mian falon.
Ĉio verdire okazis maldaŭre sed tre malagrable. Mi fine restis tremanta, nuda kiel vermo, kaj kun kapdoloro. Mi restis konfuzita dum momento, nepovante kredi, ke ĉio ĉi estis reala. La okuloj de Suldoro rigardis min atente. Mi malantaŭeniris pro subita teruro.
— Suldoro —mi diris per tremanta voĉo—. Mi estas via amiko.
La drako klinis la kapon al mi, kaj montris al mi siajn kojnodentojn.
— Mi scias. Sed vi bonodoras.
Pala mi genuiĝis ĉe Ulio, kun la intenco foriri el tiu maldensejo kaj malproksimiĝi de tiu verda drako. Ŝi estis nekonscia. Mi prenis tunikon de gobleno sur la grundo, kaj surmetis ĝin, kaj poste mi ĉirkaŭvolvis Ulion kun blanka drapo, kaj turniĝis al Suldoro. Li ekzamenis min ankoraŭ, kun pendanta lango.
— Vi ne manĝis la rabistojn. Vi ne manĝis la goblenojn. Do vi ne manĝos nin, ĉu ne? —mi eligis.
La drako vespiris.
— Se vi diras tion… Sed la goblenoj mortigos vin, ĉiaokaze: ili kaŝe observas nin de la arboj.
Mi ekgrandigis la okulojn, kaj nomis min stultulo: mi tute forgesis la ĉeestadon de la goblenoj.
— Kaj kion vi proponas? —mi demandis.
Suldoro ridetis, montrante ĉiujn siajn dentegojn.
— Aŭ mi manĝas vin kaj jen ĉio, sed tio estus malfeliĉa por vi. Aŭ mi kunportas vin malproksimen de tiu Blua Arbaro, kiu ne estas blua.
Mi elspiris, kaj sentis la esperon grandiĝi en mia koro.
— Vi farus tion?
Suldoro deturniĝis iom, invitante min supreniri sur sia dorso.
— Ni estas kunuloj de aventuro, ĉu ne?
Mi turnis la okulojn kaj kapjesis.
— Provu, ke ni ne falu: tiun fojon, la falo estus mortiga.
La verda drako grumblis.
— Mi rekaptus vin, se vi falus. Nu, eksupreniru do kun la beleta princino.
Mi aŭskultis lin, provante konvinkiĝi pri la klara vero: Suldoro estis nia nura eblo por savi nin. Tamen antaŭ ol foriri mi petis al li, ke li prenu la kofron, pensante pri Rineno, kaj poste tenante firme Ulion ĉirkaŭ miaj brakoj, mi alkroĉis min per mano al la drako, kaj elspiris:
— Malrapide, ĉi-foje, aŭ ni falos —mi insistis.
— Vi estas iom teda, Dejlo. Ulio estas malpli peza.
Mi ne povis reteni rideton. Suldoro batis per la flugiloj, kaj ni tuj troviĝis je cento da metroj super la grundo. Li demandis:
— Al kie?
— Al la sudo.
Mi observis la Bluan Arbaron, kaj ekdeturnis la okulojn, sentante Ulion skuiĝi. Mi vidis ŝin palpebrumi, kaj mi ekridis.
— Ulio! La malbeno malaperis!
La princino stariĝis kaj tuŝetis sin, mute. Ŝi rigardis min per siaj belaj bluaj okuloj, kaj ekkriis pro ĝojo. La vortoj ne eligis el ŝia voĉo pro tio, ke ŝi sentis sin tiel feliĉa, kaj tial eble ŝi ĉirkaŭbrakis min firme, dirante nenion. Mi sentis niajn korojn bati samtempe… La drako parolis:
— Fine mi vere agus malbone, se mi manĝegus vin. —Li batis trankvile la flugilojn—. Tio estas pruvo, ke oni ĉiam devas koni siajn ĉasaĵojn, antaŭ ol decidi ĉu indas manĝi ilin. Kaj cetere, kiel mi diris al vi, la bonaj sentoj pli valoras ol la oro. Alkroĉu vin!
Li enfalis, kaj mi impetis por sekvi lian konsilon. Ni sentis la venton frapeti nian vizaĝon. La abrupta surgrundiĝo malekvilibrigis nin, kaj ni falis… Suldoro rekaptis nin per sia vosto, kaj metis nin surgrunden kun surprizinda mildeco.
— Ho, amikoj! Tiu aventuro ne estis kiel tiu de Ruŝivalo la Sangelverŝanto, sed mi estas certa, ke tiu drako ne savis princinon. Ĉu vi havas aliajn aventurojn por mi?
Ulio kaj mi interŝanĝis amuzitan rigardon, kaj mi diris:
— Nu, ne ankoraŭ. Ĉu vi revenos al via kaverno?
Suldoro gratis sian bruston per piedo, penseme.
— Eble ne, konsiderante ĉion. Mi ja ŝatas tiun vivon de aventuranto. Ĉu vi pensas, ke mi povus fariĝi heroo?
Lia demando estis serioza. Ulio kaj mi ekridis.
— Eble, kiu antaŭscius! —Ulio diris, kun larĝa rideto sur la lipoj—. Vi jam preskaŭ estas tia.
Suldoro skuis la voston kaj disvastigis siajn flugilojn.
— Tiam, adiaŭ, amikoj, Dejlo kaj Ulio, Ulio kaj Dejlo! La drakoj baldaŭ ŝajnos malmulte majestaj kompare kun Suldoro!
Li supreniris, kaj ni adiaŭis kaj dankis lin. Li malproksimiĝis en la ĉielon, kaj baldaŭ iĝis malklara kaj verda malgranda figuro sub la radioj de la suno. Mi mallevis la rigardon, kaj observis la ĉirkaŭaĵojn. Ni estis apenaŭ je kelkaj horoj de marŝo de Eŝilo. Kiam mia rigardo kruciĝis kun tiu de Ulio, ni ridetis.
— Dejlo, dankon por ĉio, kion vi faris por mi.
Mi antaŭeniris sinĝeneme kaj prenis ŝiajn manojn.
— Kaj dankon por ĉio, kion vi faris por mi —mi diris.
Malrapide, tre malrapide, mi proksimiĝis al ŝi, kaj niaj lipoj renkontiĝis. Mi sentis min feliĉa. Ulio estis viva, mi estis viva, ni povos vivi kune… Mi apartigis min subite.
— Ulio… ĉu vi estas certa, ke vi ne volas tiun regnon?
Grumblo de Ulio malaperigis miajn dubojn.
— Ĉesu do paroli pri regnoj, Dejlo —ŝi diris, kun moka rideto sur la lipoj—. Ni iros trovi vian fraton kaj Noktelon, kaj poste ni iros tre malproksimen, al la Urboj de la Suno, ekzemple. Ĉar vi amas min, ĉu ne?
Nezorgante pli pri nia sorto, mi kisis ŝin. Mia koro tremis en mia brusto.
— Por ĉiam —mi diris. Kaj mi aldonis—: Krom se vi aliformiĝas en harpion je la sekva fojo, kiam vi eniros en turon.
Ulio ekridis.
— Tio estus ĝena —ŝi konfesis.
Ni ridetis, kaj ni turniĝis al la sudoriento. Estos malfacile trovi Rinenon, mi pensis, kaj mi kliniĝis por repreni la kofron plenan de cindroj. Se mi bone komprenis, sufiĉis elverŝi iom el tiuj cindroj malsekaj sur li, kaj li reakiros sian korpon. Stranga malbeno, jes ja.