Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo

13 Suldoro

Aŭdiĝis spiro regula kaj profunda. La intensa lumo de la tago tragutis per granda truo en la roko ĝis la plafono. Mirigita, mi restis dum longa momento observante ĝin, demandante min, ĉu temis pri la Pordo de la Ĉiela Regno de Ravlavo. Mi leviĝis, kaj ekkomprenis, ke mi nun estis fantomo, malpeza kiel la aero. Ĉu tio estis nur pro tio, ke sen la ĉirkaŭkolo la malbeno revenis, aŭ ĉu mi vere mortis? Mi ne sciis.

Iom post iom, mi rememoris tion, kio okazis, kaj mi fermis la okulojn, preĝante por ke Kataso estu komprenema, kaj sciu protekti Ulion. Poste mi malfermis denove la okulojn.

Ĉirkaŭ mi, mi vidis amasojn da tero kaj da skeletoj. Troviĝis rompitaj ostoj ĉie. Mi malantaŭeniris terurite. Ostoj!, mi ripetis al mi. Ronĝitaj ostoj. Malantaŭenirante, mi eniris en specon de kapelo ronda kaj malplena. Ĉu vere eblis, ke tio estu templo de Ravlavo, Diino de la vivo? Kial oni ne lasis al mi ripozi pace?

— Kio estas tiu bestkaverno? —mi eldiris per sufokita voĉo.

Mi aŭdis la surdan bruon de miaj vestoj, kiuj tuŝis la grundon. La insigno de Simrazo brilis nigre sub radio de lumo. Se la suno brilis tiel alte, tio signifis, ke devis esti proksimume la tagmezo, mi tiam taksis. Mi estis reelironta prudente el la kapelo, kiam subite mi vidis aperi el nenie, en la sama loko, kie mi vekiĝis, luman formon de virino. Mi impetis al ŝi, kun la koro batanta.

— Ulio —mi diris, elrevigite.

Ĉu mi sonĝis?, mi demandis min, rigardante la junulinon. Ŝi dormis… aŭ ŝi estis malviva? Aŭ mi sonĝis, mi ripetis al mi. Ĉio ĉi estis tiel stranga! Kaj cetere, Ulio laŭ supozo ne devis esti fantomo, nun. Se ĉio ĉi estis reala, tiam ŝi perdis la Gemon. Kaj se ĉio ĉi ne realis, tio klare signifis, ke mi mortis kaj falis en la inferon. Sed oni diris, ke la infero estis plena de ombroj, teruraj kreaĵoj, flamoj kaj bruligaj trezoroj. Tiu loko ŝajnis fakte trankvila krom… krom pro tiu stranga regula spirado. Mi sulkigis la brovojn, alarmita. Kiu ronĝis ĉiujn ĉi ostojn?

Mia korpo subite ekmoviĝis, aktivigita pro timo: mi prenis Ulion en miaj brakoj, kaj ĉirkaŭpremis ŝin kontraŭ mi, antaŭ ol iri al la kapelo. Tie almenaŭ ne troviĝis ostoj. Mi nomis min stultulo: mi devis trovi manieron eliri el tie ĉi.

Abrupta movo igis min mallevi la kapon. Ulio, en miaj brakoj, jam malfermis la okulojn kaj observis min senzorge. Ŝi malfermis la buŝon.

— Ĉu ni mortis?

Mi genuiĝis kaj metis ŝin milde kontraŭ la ŝtono respondante:

— Ne. Ni nur estas fantomoj.

Ulio sulkigis la brovojn ĉirkaŭrigardante.

— Mi ne sukcesas kredi tion —ŝi elspiris.

— Kial vi demetis la ĉirkaŭkolon? —mi demandis.

La princino mordetis sian lipon.

— Mi ne demetis ĝin. Mi simple falis en la akvon, kaj ĝi perdiĝis.

— Vi falis en la akvon? —mi elspiris.

— Pro ventopuŝo… mi kredas. Mi ne plu rememoras. Krom se oni atakis nin… Ho, Dejlo! —ŝi plendis—. Vi teruris min tiel, kiam vi subite malaperis! Ĉu vi… sciis, ke la ĉirkaŭkolo ne mortigos vin?

— Ne —mi konfesis lakone.

Ulio okulis min nekredeme.

— Tiam, vi…

— Ne parolu plu pri tio —mi interrompis ŝin ĝentile—. Ni provu eliri el ĉi tie. Ĉu vi fartas bone?

Mi vidis ŝin pli luma kaj ŝajne pli bonstata. Kapjeso de Ulio varmigis al mi la koron.

— Sed tamen nu, Dejlo, ni devas paroli pri tio —ŝi diris—. Vi savis al mi la vivon.

Mi sentis, ke mi ruĝiĝis malgraŭ la fakto, ke mi estis fantomo.

— Ne vere —mi grumblis—. Ni estas ankoraŭ fantomoj.

— Ha, ĉar por vi fantomo ne vivas? —Ulio rebatis kvazaŭ ofendita. Ŝi tuj faris amuzitan mienon—. Ni eliru el ĉi tie, do. Ĉu vi havas ian ajn ideon, kie ni…?

Ŝi enspiris profunde kaj eksilentis, kun esprimo de teruro pentrita sur sia travidebla vizaĝo. Mi komprenis, ke ŝi ĵus ekvidis la skeletojn.

— Ili estas tie ekde longa tempo —mi trankviligis ŝin elirante el la kapelo—. Tamen io vivas ie proksime. Io granda. Se ni nur povis atingi la plafonon…

Ulio rekuniĝis kun mi, atentema.

— Ne eblas, krom se la vento blovu.

Aŭ se ni sukcesu kunmeti ĉiujn ĉi amasojn da skeletoj sub la truo, mi pensis, nekuraĝante tamen proponi laŭtvoĉe mian malagrablan ideon.

— Estas tunelo tien —mi diris fine.

— Ĉu vi aŭdas la spiron? —Ulio murmuris.

Mi kapjesis.

— Jes. Ŝajne la estaĵo dormas.

— Ni devus fari malpli da bruo —la princino avertis min. Tamen mi eksentis en ŝia voĉo iom da sciemo.

Ni proksimiĝis al la tunelo, kiam subite terura murmurego paralizis nin. Mi havis la impreson, ke io en la ĉambro moviĝis… Mi prenis la manon de Ulio, kaj kondukis ŝin kontraŭ muro.

— Li ronkas —Ulio rimarkis.

Jes, sed kiu li estas?, mi pensis. Aŭ prefere, kio li estas? Almenaŭ estis klara, ke la estaĵo ne estis remaĉulo, pro la kvanto de skeletoj, kiujn li delasis tie.

— Ni proksimiĝu al la tunelo malrapide —mi proponis mallaŭte.

Ulio aprobis per la kapo, kaj ni atingis la tunelon. Mi haltigis ŝin, kaj antaŭeniris kuraĝe sola en la mallumo. Bruliga blovo sendis min malproksime malantaŭen en la ĉambro, kaj mi tuŝegis kranion de ĉevalo. Pluraj ostoj falis el la amaso, kaj mi restis paralizita dum momento. Rimarkinde, subita bruo en la tunelo vigligis min, kaj mi impetis por malsupreniri de la amaso. Ulio alvenis ĉe mi, kun okuloj grandigitaj pro teruro.

— Li proksimiĝas! —ŝi flustris per akra voĉo.

La nazego de monstro aperis sub la lumradioj. Li grumblis kaj palpebrumis, ŝajne incitite.

— Manĝaĵo? —li demandis.

Li ne parolis, sed liaj pensoj estis tiel fortaj, ke mi preskaŭ kredis, ke mi aŭdis ilin.

— Je Ravlavo… —mi balbutis.

— Li estas… drako? —la princino elspiris, buŝmalfermite.

— Ŝajne —mi kapjesis, kunligante la manojn, kvazaŭ por preĝi. Tamen mi nur provis trankviliĝi.

La drako estis almenaŭ speciala. Li havis verdajn skvamojn kaj brunajn okulojn. Kaj densa tufo, kvazaŭ laktuko, kreskis sur lia kapo.

— Manĝaĵo? —li ripetis tondre, ĉirkaŭirante en la ĉambro.

Li ne vidis nin ankoraŭ. Li preterpasis nin, kvazaŭ ni estis nur ornamaĵoj, kaj li iris al la kapelo. Tie, li flaris miajn vestojn kaj eligis:

— Aĉ…

Mi havis rideton imagante la odoron de kloako, sed tuj forigis ĝin. Mi faris silentan signon al Ulio, kaj ni iris kurante al la tunelo. Ni eniris rapide kaj ekhaltis.

— Tio ne estas tunelo —Ulio plendis, antaŭ netrairebla muro.

— He, ne —mi konsentis, elrevigita pro tiom da malbonŝanco.

— Li sukcesis forkuri —la drako diris per plendema tono—. La nura en kvardek jaroj, kaj li sukcesis forkuri! Tio plorindas.

Ni interŝanĝis miran rigardon, kaj revenis prudente al la kaverno.

— Kion ni faras? —Ulio demandis per apenaŭ aŭdebla voĉo.

— Ni atendas, ke li endormiĝu denove, kaj ni provos supreniri ĝis la elirejo —mi decidis.

— Tio ne eblas. Ĝi estas almenaŭ dudek metroj super ni.

Ulio pravis, mi pensis. Sed krom se mi estis blinda, ne ekzistis alia rimedo.

Kiam ni alvenis al la ĉambro, ni renkontiĝis vid-al-vide kun la drako, kiu ekgrandigis la okulojn vidante nin. Mi glutis salivon pro kutimo, sentante ke nia fino proksimis.

— Vi ne estas viando —la drako vespiris elrevigite—. Kiuj vi estas?

Lia verda hararo, kiu staris sur lia kapo, balanciĝis kaj refalis kvazaŭ palmo de Verliŝo. Ulio retrovis la parolon antaŭ mi.

— Ni estas fantomoj —ŝi diris per kvieta voĉo—. Mi estas Ulio. Kaj li estas Dejlo. Ni ne volis eniri en vian hejmon, sed ni aperis ĉi tie pretervole.

— Ha —la drako diris, antaŭenigante siajn nazojn. Lia spiro ĵetis nin abrupte kontraŭ la muron—. Ulio kaj Dejlo? Dejlo kaj Ulio. Bone. Sed vi ne estas viando —li insistis.

— Ne —Ulio konsentis, dum ni glitis ĝis la grundo, spirante malfacile—. Sed ni volus… eliri el ĉi tie.

La drako sidiĝis sur siaj malantaŭaj kruroj, kaj fiere rigardis nin el supre.

— Vi volas eliri? Ha! —Li ekridegis kaj montris al ni siajn grandegajn kojnodentojn—. Kia ŝerco! Oni ne eliras el la hejmo de Suldoro.

Mi komprenis, ke la drako nomiĝis Suldoro. Mi rememoris, ke en la libroj de Historio, kiujn Iziso igis min legi laŭtvoĉe multfoje, multaj drakoj havis nomojn. Abrihilisĥuro estis unu. Kaj Kabrisviŝo estis alia. Suldoro… tio sonis malpli timiga. Mi antaŭeniris kaj kliniĝis kun respekto.

— Suldoro —mi deklaris per tono de diplomato—. Mi aŭdis paroli pri viaj grandaj faroj.

La verda drako ŝajne sulkigis siajn skvamajn brovojn.

— Miaj grandaj faroj —li ripetis, surprizite.

— Hm… jes —mi diris, apenaŭ regante mian voĉon—. Aŭ almenaŭ tiuj de la drakoj.

Suldoro grumblis.

— La drakoj —li kraĉis—. Mi tediĝis de drakoj. Mi ne plu parolas al ili.

Ulio kaj mi okulis lin, mire.

— Sed… ĉu vi ne estas drako? —la princino honteme demandis.

Suldoro ŝajne preskaŭ incitiĝis, sed li fine nur diris:

— Jes. Tamen mi tediĝis de drakoj. Ili estas egoismaj, malĝentilaj, tedaj… —Li eksilentis kaj klinis la kapon al ni scivole—. Ulio kaj Dejlo. Mi preferas tiujn nomojn. Mi ne diros al vi la nomon, kiun oni donis al mi, kiam mi naskiĝis: ĝi vere malbelis. Do… mi konfesas, ke mi estas ermito. Malfidelulo. Renegato. Sed mi fajfas pri tio. Nu… ĉu estis vi, kiuj havis la ĉirkaŭkolon por manĝi?

Mi sulkigis okulon, nekomprenante.

— La ĉirkaŭkolon por manĝi? Ĉu vi parolas pri la Gemo de la Abismo?

Suldoro moviĝis, kaj lasis sian rigardon vagi en la ĉambro. Tiel sidante, li devis havi mezuron je kvar metroj, mi taksis.

— Mi ne scias —li respondis—. Mi ne konas tiun Gemon, mi neniam vidis ĝin. Sed fojfoje, tre malofte, ĝi alportas facilan manĝon. Tio ne okazis jam ekde kvardek jaroj, kaj mi tute ne atendis vidi fantomojn —li vespiris—. Mi devos eliri por ĉasi. Ĉu tio ĝenas vin, ke mi forestu por momento?

Li rigardis nin, kvazaŭ li vere atendis respondon. Mi skuis la kapon, mute.

— Tute ne —Ulio certigis nature.

Suldoro disvastigis tiam siajn flugilojn, kaj ĵetis nin tiamaniere sur la grundon. Li grumblis en siaj pensoj ion pri ĉevaloj kaj ursoj.

— Alkroĉu vin al lia vosto —mi flustris al Ulio.

Ni impetis dum la drako supreniris. Mi ĝuste ekprenis pinton, kaj Ulio alkroĉis sin al mia alia brako. Mi refirmigis ŝian tenon alkroĉante ŝin per la zono, kaj ni eliris el la kaverno. Apenaŭ ni vidis la arbaron, kiu etendiĝis malsupre, kiam abrupta frapo de vosto igis min ellasi la drakon. Tio ja estis bona, ke ni sukcesis teniĝi tiom da tempo. Normale ni falus ŝvebante malrapide, sed la rapideco de la frapo ĵetis nin rekte al la grundo. Arbo haltigis abrupte nian falon.

— Haaa… —mi diris.

— Ĉu io doloras vin? —Ulio demandis, tute taŭzita kaj pli luma ol iam ajn.

Mi pripensis dum momento kaj diris:

— Ne.

Ulio leviĝis per eksalto, ekscitita.

— Ni sukcesis! —ŝi ekkriis—. Ni estas vivantaj! Ni estas liberaj! Ni povos iri por reakiri la kofron!

Ŝi ridetis larĝe, kaj mi redonis al ŝi rideton pli heziteman.

— La drako —mi diris.

— Kio okazas kun la drako?

— Li revenas.

Fakte, Suldoro surgrundiĝis ĉe la enirejo de la kaverno kaj ĉirkaŭrigardis. Ni estis apenaŭ je kelkaj dekoj da metroj de li.

— Dejlo? Ulio? Ulio kaj Dejlo? —li vokis tiam, kun la nazego en la truo de sia kaverno—. Ĉu vi fartas bone? —Li malantaŭeniris grumblante—. Ili ne respondas. Mi ja aŭdis kriojn, mi ne estas freneza.

Sub la lumo de la suno, la verdaj skvamoj de la drako briletis. Lia laktuko, sur la kapo, estis tute ridiga. Sed kie do ni estis?, mi demandis min, rigardante la ĉirkaŭaĵojn arbarajn kaj plenajn de deklivoj. Suldoro vokis nin ankoraŭ je unu fojo, kaj poste vespiris kaj svingis la voston elrevigite, tiamaniere, ke la aero kirliĝis subite, kaj mi estis puŝita ekster mian kaŝejon kontraŭvole.

— Ho —la drako diris—. Vi estas tie. Vi… vi eliris!

Li estis tute mirigita.

— Mi bedaŭras —mi grimacis—. Sed ni devas okupi nin pri afero.

Suldoro ŝajne iĝis pli malgaja.

— Fantomoj, kiuj devas okupi sin pri afero? Kia afero? Vi ne manĝas viandon, laŭ mia scio —li rebatis.

— Ne —konfesis delikate Ulio, kiu sekvis min—. Sed ni devas serĉi kofron.

Suldoro elspiris.

— Kofron? Kofron plenan de oro? Aĉ, vi rememorigas min pri Disbilafo. Ŝi estis mia plej bona amikino, sed kiam mi demandis al ŝi, ĉu ŝi amis min pli ol la oron, ŝi mokridis min antaŭ mia nazego! Mi ne ŝatas la oron, ĝi malvarmas, ĝi ne verdas, kaj cetere ĝi ne parolas. Vi elrevigas min, Ulio kaj Dejlo. Dejlo kaj Ulio.

Kial do li ĉiam ripetis niajn nomojn?, mi demandis min, scieme.

— La kofro ne enhavas oron —Ulio klarigis tre kviete—, sed cindrojn. Magiajn cindrojn. Ni suferas pro malbeno, kaj ni devas ĵeti akvon sur la cindrojn por disigi la sorĉon.

Suldoro etendiĝis sub la suno, revema.

— Ha! —li diris fine—. Mi komprenas.

Li restis silenta dum plua momento, kaj li aldonis:

— Do mi pardonas al vi. Via tasko estas nobla. Tio rememorigas al mi tiujn antikvajn historiojn, kiujn oni rakontis al mi, kiam mi estis malgranda drakideto. —Li montris ĉiujn dentojn, ridetante, kaj lia verda hararo svingiĝis—. Kie troviĝas la kofro?

— Ĝin havas goblenoj —Ulio diris—, en la Blua Arbaro.

Suldoro movis la lipojn, kaj mi komprenis, ke li faris grimacon.

— Goblenoj! Ili estas abomenaj. Disbilafo ŝatis ilin. Ĉiu havas siajn proprajn gustojn. Mi preferas bovinojn. En la Blua Arbaro, vi diris? Mi ne konas ĝin, kie ĝi estas?

— Ĝi estas norde de Ravlavo —mi respondis—. Aŭ de Akareo, tio estas la samo. Ĝi estas okcidente de la Arbaro de la Hakiloj… kaj sude de la montoj de Cermio —mi aldonis ekkomprenante, ke li ankoraŭ ne vidis.

Suldoro eligis amuzitan blekon.

— Mi neniam aŭdis ĉiujn ĉi nomojn. Mi esperas, ke tio ne estas tro malproksima. Mi havas la impreson, ke vi estas afablaj personoj. Nu, se vi volu, mi povas provi konduki vin al tiu blua arbaro. Ĝi devas facile videbli, se ĝi bluas.

— Ĝi ne bluas —Ulio korektis lin, dum mi retenis ekkrion de surprizo pro lia propono—. Kaj ni estos tre kontentaj, ke vi helpu nin, Suldoro.

Mi rigardis ŝin terurite.

— Kial oni nomas ĝin blua arbaro, tiam? —la drako demandis scivole.

— Mi tute ne scias —la princino konfesis.

Mi intervenis:

— Tio estas pro tio, ke ĉe la rando, ĝi havas multe da arbaretoj kun bluaj beroj.

Ulio ridetis, amuzita pro mia klarigo.

— Nu, do kien ni iras? —ŝi demandis.

Ni interrigardis inter la tri, kaj poste Suldoro indikis sian dorson.

— Supreniru do sur mi, kaj alkroĉu vin bone.

Ni okulis lin, mire. Ĉu li seriozis?

— Ni falos —Ulio hezitis.

— Ni estas fantomoj —mi aldonis—. Je la eĉ plej eta vento…

Suldoro protestis.

— Mi ja tamen ne iros piede! Mi ŝatas aventurojn, sed tio estus tro.

Li iĝis necedema, kaj ni fine supreniris sur lian dorson kun malbona antaŭsento.

— Iru malrapide, amiko —mi diris.

Suldoro eksaltis, kaj turnis sian grandegan kapon al mi.

— Ĉu vi nomis min amiko?

Liaj grandaj brunaj okuloj estis surprizitaj. Mi demandis min denove, kiel diable mi akceptis supreniri sur lian dorson. Tio estis memmortiga. Iziso nomus min stultulo…

— Jes —mi rebatis—. Mi scias, ke ni apenaŭ interkoniĝis, sed pro tio, ke vi helpas nin, ni estas kunuloj nun, ĉu ne?

Miaj paroloj ŝajne flatis la drakon. Kia diplomatio, mi gratulis min. Tamen mia tuta plezuro malaperis, kiam la drako supreniris rekte al la ĉielo. Mi baldaŭ troviĝis en la aero, alkroĉiĝanta al Ulio, dum la drako daŭrigis sola sian flugadon entuziasme.

— Malrapide, jes ja! —mi grumblis.

— Ni mortos! —Ulio ekkriis terurite.

Ni ŝvebis kaj malsupreniris malrapide.

— Ne, ne zorgu —mi trankviligis ŝin, malgraŭ mia timo—. Sed plej bone estos, ke ni neniam petu denove al drako, ke li helpu nin.

La princino kapjesis vigle. Murmurego aŭdiĝis kaj ni levis la rigardon. Mi paliĝis.

— Ho, ne…

Suldoro ĵetis sin al ni. Li enfalis rapide kiel fulmo, kiel drako de la rakontoj por infanoj. Li pasis je kelkaj metroj de ni, skuante malmilde la aeron, kaj daŭrigis sian rapidan flugadon ĝis la grundo kriante:

— Dejlo kaj Ulio! Ulio kaj Dejlo!

Kiam li surgrundiĝis, ni aŭdis lin voki nin kriante siajn pensojn kaj grumblante.

— Ni estas tie ĉi! —Ulio kriis.

Mi imitis ŝin, sed tio ne efikis: la drako, eble aŭdante niajn kriojn, agitis sin, kaj serĉis nin en la arbetaĵoj, sendube firme kredante, ke ni ne povis resti en la aero turniĝante kiel turboj. La vento lulis nin, kaj mi havis la teruran impreson, ke ni neniam alvenos ĝis la grundo.

— Dejlo…

La voĉo de Ulio alvenis al mi tra la venteto. Mi tenis ŝin inter miaj brakoj: mi nepre ne volis perdi ŝin.

— Kio?

— Rigardu iom tien, malantaŭ la montoj.

Mi turnis la kapon kaj paliĝis.

— Ventego —mi anoncis, per ŝajne egala voĉo.

— Ne, ne —Ulio diris pacience—. Mi ne parolas pri tio. Rigardu pli malproksimen.

Mi sekvis ŝian rigardon, sed ne komprenis.

— Kio?

— Tiu monto, malproksime, estas tiu, kie vivas Heraso. —La vero frapis min kiel martelo—. Ni estas en la montoj de Cermio —ŝi konkludis.

— Ie malproksime en la nordo —mi elspiris—. Mirinda.

Fulmo trapasis la ĉielon malproksime, kaj tondro aŭdiĝis.

— Ho… —mi malesperis—. Ni neniam atingos la grundon! Ne maltrankviliĝu, mi krios. SULDORO! —mi kriegis.

Finfine, la kapo de la drako leviĝis. La ombroj de la nuboj komencis kovri la ĉielon. Suldoro supreniris kaj sekvis miajn kriojn.

— Ha! Mi atingos vin! —li diris.

Tio estis preskaŭ vera: liaj flugiloj ĵus ĵetis nin je kelkaj metroj pli malproksimen. Li grumblis, incitite.

— Sed ne forflugu do!

— Ni ne forflugas, sed estas vi, kiu forĵetas nin! —Ulio protestis.

— Mi alvenas —li respondis.

Ni vidis lin supreniri kiel sago, kaj poste enfali sur nin. Tiun fojon li ne maltrafos. Li tuŝegis nin plene kaj ni iris rekte al la grundo. Mi relevis min kiel eble plej bone.

— Malgraŭ ĉio, la fantomoj estas fortikaj —mi eligis.

Ulio ridetis amuzita. Suldoro surgrundiĝis proksime, kaj proksimiĝis al ni preskaŭ honteme.

— Ĉu mi faras tro da vento? —li demandis.

— Tute ne —mi respondis—. Kulpas ni, kiuj estas tro aeraj.

Mia malkvieta ŝerco ŝajne ne trankviligis lin.

— Bone. Do ni iras piede? —li vespiris, venkite.

Mi ekgrandigis la okulojn.

— Vi ankoraŭ volas helpi nin?

Suldoro klinis la kapon dekstre-maldekstren.

— Nu, jes. Mi havas neniun okupon krom manĝado. Kaj la drakoj de la regiono malestimas min. Paroli estas agrable. Do, kien vi iros?

Ulio deturniĝis kaj indikis la supron de monto per fingro.

— Ni devas transpasi tiun monton kaj poste aliajn ankoraŭ. Sed ni sukcesos.

Ŝiaj paroloj finiĝis per tondro, kiu igis nin eksalti. La pluvo komencis fali.

— Kaj se ni elirus el ĉi tie post la pluvo? —la drako proponis.

— Mi akordas kun vi —mi intervenis.

La drako revenis al sia kaverno, kaj Ulio kaj mi rifuĝis sub la arbaretoj, post ni certigis al li, ke ni preferis ne ĝeni lin en lia rifuĝejo. Ni ankaŭ devis promesi al li, ke ni ne forirus sen li: tiu verda drako ŝajne vere volis akompani nin. Alpremiĝante unu kontraŭ la alia, Ulio kaj mi sentis la plej malfortan ventopuŝon enigi sin inter la branĉaĵojn, kaj kelkaj malvarmaj gutoj trapasis min de tempo al tempo.

— Dejlo —Ulio subite diris, rompante longan silenton—. Mi ne diris al vi… dankon… pro tio, ke vi savis mian vivon.

Ŝi mordetis sian lipon, kun sincera rigardo. Mi skizis rideton.

— Tio estis tute natura.

— Nu, ĝuste, tio ne estis klara —Ulio elspiris—. Tiu ĉirkaŭkolo, mi ne scias tion, kio ĝi estas, sed ĝi vigligis min. Mi estis certa, ke mi malaperus por ĉiam. —Okazis silento, kaj poste—: Kial vi faris tion?

Mi ruĝiĝus, se mi povus.

— Mi… nu… —Mi grakis—. Mi ne pripensis. Mi agis, jen ĉio.

Ulio faris amuzitan paŭton, kaj ŝi levis manon por tuŝi guton de akvo sur folio. La akvo trapasis ŝian fingron, kaj glitis malrapide, ĝis ĝi falis teren. Ŝi daŭrigis:

— Kiam mi estis malgranda, mi ŝatis promenadi sub la pluvo kun Tigalio. Mi rememoras, ke soldato de mia patro diris, ke se mi elirus, kiam la pluvo estis tro forta, ĝi trapasus min. Tiu soldato estis iom freneza, sed mi ja ŝatis lin. Li nomiĝis Jadolĉo.

— Ha —mi diris ridetante—. Mi konas lin.

La princino ekgrandigis la okulojn.

— Ĉu vere? Ekde kiam do vi vivas en la palaco de Eŝilo?

— Ekde mi estas dekdujara.

— Antaŭ la morto de mia patro?

Mi kapjesis, ĝenite.

— Tri jarojn antaŭ ĝi.

— Do… —ŝi sulkigis la brovojn— kiel eblas, ke mi neniam vidis vin?

Mi ŝultrumis kaj ridetis al ŝi, amuzite.

— Ekzistas koridoroj por la servistoj, kaj koridoroj por la princinoj.

Ŝi klinis la kapon.

— Vi ne estas nobelulo?

Tiam, mi ridetis sincere.

— Ne.

La princino redonis al mi mian rideton, kaj etendiĝis kiel kato.

— Mi estas kontenta, ke mi revenis al Eŝilo, por vidi kiel ĉio ŝanĝiĝis. Sed tiufoje, mi promesas al vi, ke mi neniam revenos.

Mi restis silenta dum momento, kaj enspiris.

— Esti reĝino ne estas tiel terure, vi sciu.

Ulio deturniĝis vigle.

— Ĉu vi jam estis reĝino, Dejlo? —Mi ridetis ironie, kaj kapneis—. Hm. Dum miaj unuaj dek kvin jaroj, mi apenaŭ aŭdis paroli pri la popolo de Akareo. En la palaco, oni fajfis pri ĝi. Tial tiu Ravoso Mandoro volis amasbuĉi ĉiujn nin. Esti reĝino de regno ne konvenas al mi.

Mi elspiris.

— Vi eraras. Ravoso Mandoro ne detruis vian idaron por helpi sian popolon. Tio estus tro bela. La plejmulte ŝatis lin komence, certe: li estis malavara kun la militakiro. Sed poste, tio malboniĝis. —Mi ekobservis ŝian malgajan mienon kaj turnis la okulojn—. Ni ne parolu pri la estinto. Diru al mi, ĉu vi vere rememoras nenion, el kio okazis, antaŭ ol vi perdis la ĉirkaŭkolon? Vi diris, ke okazis atako…

Ulio levis la brovojn.

— Ĉu vere? Ha, jes. Mi jam diris al vi, ke mi ne rememoras. La ĉirkaŭkolo tuj efikis sur min. Mi refariĝis fantomo kiel antaŭe, sed mi spertis teruran naŭzon. Estas vere, ke mi aŭdis kriojn, sed mi ne scias, ĉu ili estis realaj, pro la konfuzo de mia menso. Poste, mi falis en la akvon.

Do Ulio ne retrovis tute sian korpon, kiam ŝi perdis la Gemon de la Abismo, mi konkludis. Sed pripensante tion bone, mi ne sciis, kiom da tempo pasis, ekde kiam mi aperis en la kaverno. Cetere, mi esperis, ke nenio malbona okazis al Kataso kaj Noktelo. Mi ellasis elspiron.

— La fulmotondro jam pasis, ŝajne. Almenaŭ ni renkontis afablan drakon, kiu volas helpi nin nun —mi ŝercis.

Mi eliris el la arbareto, kaj subita ventopuŝo kunportis min. Ulio prenis mian manon ridante.

— Ek al la Blua Arbaro! —ŝi diris.

Ŝiaj helbluaj okuloj brilis pro entuziasmo kaj espero.