<<

Libera fantazio de Kaoseto en esperanto

Bonvenon! Ĉi tiu retpaĝaro enhavas liberajn librojn de fantazio.

La libro La Spiono de Simrazo estas tradukita al esperanto el la franca kaj estas libere elŝutebla. Ankaŭ eblas legi ĝin rete.

La spiono de Simrazo

Resumo

Du junaj fratoj en la servo de la regno Ravlavo serĉas la lastan princinon de Akareo, por surtronigi ŝin post la morto de la Uzurpinto; kiam ili fine trovas ŝin, en arbaro, apud turo, surprizo atendas ilin: ne nur la princino ne estas tre helpema, sed ankaŭ ŝi estas sub la efiko de stranga sorĉo…

En tiu rakonto vi trovos multajn interparoladojn, kune kun iom da humuro kaj memironio.

Noto de la tradukisto: Kiam tio eblis, mi elektis fundamentajn vortojn, kaj ĉiuokaze mi evitis maloftajn vortojn, por faciligi la legadon al komencantoj. Provo kun vera komencanto ŝajne indikis, ke la rakonto legeblas post baza kurso kaj legado de Gerda Malaperis, do espereble tio estos la okazo por ĉiuj!

Ligiloj

Tiu projekto estas plurlingva: FR - ES - EN - EO