Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo
— … salutu Sunaon kaj Viuron nome de mi. Via edzo, Pigado.
Mi sulkigis la brovojn, tenante la plumon en la aero.
— Via edzo? —mi diris—. Tio ne estas tre eleganta.
Starante antaŭ mi, la granda kaj fortika fiŝkaptisto elspiris.
— Nu, sed pro kia rajto vi opinias pri tio?
Mi ŝultrumis.
— Ba, forgesu, mi diris nenion, mi metos «Via edzo», sed tio estas malbela adiaŭo.
Mi trempis trankvile la plumon en la inkujon, kaj estis ĵus skribonta, kiam la fiŝkaptisto elspiris brue.
— Atendu. Kion vi metus anstataŭ tio?
Mi retenis rideton kaj prenis kvietan mienon.
— Via dolĉa edzo, kiu amas vin, ekzemple? —mi proponis.
La fiŝkaptisto turnis la okulojn.
— Ĉu tio ne estas tro… karesema?
Mi faris paŭton.
— Ne tro. Tio estas kutima, kaj cetere, ĉu vi ne amas vian edzinon?
— Pff, klare ke mi amas ŝin! —la fiŝkaptisto rebatis agacite—. Nu, konsentite por «via dolĉa edzo, kiu amas vin».
Mi ridetis, amuzite, skribis tion, sigelis la leteron kaj eligis:
— Post kvar tagoj, ĝi alvenos al sia adresato.
Mi salutis lin vigle antaŭ ol tendi la kolon por vidi, ĉu pli da homoj atendis ekstere por dikti al mi leterojn. Kiel estis varme en la Urboj de la Suno! La pordo, malfermita, gvidis al strato, en kiu la aero estis bruliga. Pli malproksime, oni vidis la maron. Subite ombro kaŝis la vidon. Rineno eniris per grandaj paŝoj, portante pakaĵon da papero.
— Jen la papero! —li diris—. Kiel pasas la tago, sekretario?
— Varmegas.
— Jes, sed Ulio havis mirindan ideon: ŝi bone kuiros cervon por tiu vespero.
Mi ekgrandigis la okulojn terurite.
— Sed normale estas mi, kiu preparas la manĝon! Cervon. Kiaj ideoj. Sed… ĉu ŝi laŭ supozo ne devis instrui pri himoriana lingvo tiun posttagmezon?
Rineno grimacis.
— Jes. Sed plejmulte el la lernantoj estas filoj de fiŝkaptistoj, kiel vi ja scias. Kaj hodiaŭ la granda ŝipo kun tri mastoj foriris, kaj la leciono estis prokrastita. —Li sulkigis la brovojn—. Kiel ja nomiĝis la ŝipo?
— La Kuraĝulo?
— Jen jes. Mi neniam rememoras tiujn nomojn.
Mi ridetis.
— Mi vidis lin preterpasi mian pordon antaŭ unu horo, kun ĉiuj la veloj disvastigitaj. Kelkaj ŝipistoj de la ŝipo sendis leterojn dum tiu posttagmezo. Laŭdire ili pensas, ke ili bezonos pli ol du monatojn por atingi la alian kontinenton. Nekredeblaj, tiuj uloj.
— Ili estas kuraĝuloj —Rineno aprobis.
Mi stariĝis kaj etendiĝis.
— Kioma horo estas?
— La sesa, mi kredas. Ni povus fermi, neniu atendas plu.
Mi kapjesis, kaj turniĝis al dormanta bulo.
— Noktelo?
La eta tigro oscedis kaj skuiĝis. Nu, li ne plu estis precize eta tigro: li ankoraŭ pligrandiĝis en unu jaro, kaj mi demandis min, kiom da tempo li pligrandiĝos ankoraŭ.
Ni eliris, ĉiuj tri. La strato dezertis, plena de seka kaj bruliga polvo.
— Ah, cetere, la cervo estis ĉasita de Suldoro —Rineno diris.
Mi levis brovon.
— Kaj ĝi estas plena?
Rineno ekridis.
— Laŭ Ulio, jes.
Ni trairis la havenon, kaj iris al la ĉirkaŭaj stratoj. Ni vivis en domo malalta ĉirkaŭita de floroj: Ulio ŝategis ilin kaj ĉiam konsterniĝis ĉiufoje, kiam Suldoro malbone surgrundiĝis kaj difektis kelkajn florojn. Por trankviligi ŝin, je la unua fojo, mi diris al ŝia orelo, ke la tufo de la drako povis konfuzi kun verda herbo, kaj Ulio, ridetante, ne kapablis admoni la drakon. La duan fojon, tio estis pli malfacila, sed nepre ŝi fine alkutimiĝis. Ĉiaokaze, la drako havis bonan ideon malpretendante al sia tasko de aventurema heroo, mi pensis, amuzite. Li ne celis tre bone dum surgrundiĝo… sed ekde kiam li instaliĝis en la urbo, ĉiuj eldorlotis lin, kaj neniu marrabisto provis alproksimiĝi al la bordo je malpli ol tridek kilometroj.
Mi flaris la aeron, kaj sentis odoron de brulo. Krio de protesto aŭdiĝis interne. Suldoro, kuŝita apud la domo, levis alarmite la kapon, dum Ulio vigle ekmalfermis fenestron. Densa fumo eliris. Ulio kaj la drako interrigardis inter si por momento; la unua spertis kvazaŭ kulposenton, kaj la dua ŝajnis kvazaŭ minacanta.
Rineno kaj mi interŝanĝis rigardon kaj ekridegis.
— Vi diris, ke ni manĝos kion, Rineno? —mi eligis, regante malfacile mian ridon.
Suldoro grumblis, certe demandante al si, kial li penis ĉasi ion, por ke oni faru cindrojn el ĝi.
— Mi bedaŭras, Suldoro —Ulio diris per senkulpa tono.
Kun larĝa rideto sur la lipoj, mi eligis:
— Se vi lasas al ni la kuirejon, Ulio, ni preparos bongustegan manĝaĵon.
La junulino turnis la okulojn, kaj apartiĝis de la fumanta fenestro, kaj ni eniris en la domon, kun Noktelo post ni.
* * *
Vi eble demandis vin, kio okazis kun Tananto kaj Ravlavo? Nu, verdire mi ne scias multe. Kiam ni foriris, ili ankoraŭ okupis sin pri traktadoj kaj sieĝoj. Estis Kataso, kiu helpis nin preni ŝipon al la Urboj de la Suno; mi ja proponis al li veni kun ni, sed li tamen volis resti, por ricevi la favorojn promesitajn de Otomelo de Tananto. Li igas min ridi nun, ĉar mi ĵus ricevis leteron de li: li skribas, ke li ja tediĝis de historioj de reĝoj, ke li ĵetis al la vizaĝo de Iziso sian novan insignon de Simrazo, kaj ke li decidis viziti nin. Mi havas kvazaŭ la impreson, ke kiam li alvenos ĉe ni, li rapide kutimiĝos al la feliĉo kaj trankvilo, kiuj regas nian vilaĝon. «Adiaŭ reĝoj, adiaŭ spionoj, adiaŭ parlamentoj, adiaŭ dioj!», li skribas en sia letero. Sincere mi ja volas revidi baldaŭ tiun tanantanon. Kaj tiel, cetere, li povos instrui ludadon de fluto al la infanoj de la fiŝkaptistoj. Ha! Ŝajne li ne venos sola: Slijio akompanas lin. Suldoro certe ĝojos, kiam li ekscios, ke ŝi estas tre bona kuiristino. Nu, kaj mi ne diris al vi, ke Rineno trovis pasion: li ŝategas la mozaikojn, kaj li ĝuste estas refaranta la tutan placon de la vilaĝo kun du amikoj, por fari veran artan kreaĵon. Tiu granda frato kun okuloj kaj haroj nigraj, kiu ĉiam ripetaĉis la parolojn de la maljuna Iziso… Kiu imagus tion? Koncerne al mi, mi neniam tiel feliĉis. Ĉiumatene, kiam mi vekiĝas apud Ulio, mi rigardas ŝin, kaj poste mi admiras la vilaĝon, la maron kaj la ĉielon… kaj ankaŭ Suldoron, kiu promenadas tra la aero, kun sia verda tufo balanciĝanta laŭ la vento.