Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo

12 Unu vivo por alia

La malliberejo troviĝis ekster la palaco, en bastiono kun subteraj etaĝoj. Malsekaj kaj malvarmaj, ili plenis je ratoj, kiuj iris tra la malodoraj kaj labirintaj kloakoj al la bordo de la riverego. Mi iris tien nur unufoje, kiam Iziso insistis, ke Rineno kaj mi vidu, kiel aspektis la malliberejo de Eŝilo. Mi gardis malbonan memoron el tio, kaj enirante denove, mi ne surpriziĝis pri tio: tiu loko estis abomeninda.

Kiam la gardisto de la malliberejo igis min iri tra la koridoro ĝis mia ĉelo, mi ekvidis neniun malliberulon. Oni lasis min sola tuj, en la mallumo kaj tuta silento.

Sidante sur tabulo sen pajlo, mi streĉis la orelon. Neniu bruo, neniu grumblo. Nenio. Nu, jes, oni aŭdis plaŭdadon de akveroj kontraŭ ŝtonon, ie. Mi spiris brue. Kiom da tempo Ralkuso intencis, ke mi restu en tiu truo? Konante lin iom, eĉ surprizis min, ke li ne mortigis min senatende, se li vere pensis, ke mi estis perfidulo. Ĉu laŭ la onidiroj li ne senkapigis unu el siaj spionoj nur pro tio, ke li mensogis?

La pensoj kirliĝis en mia kapo. Mi ne ĉesis pensi, kiom Ulio pravis provante konvinki min iri rekte serĉi la goblenojn. Nun ni eble estus liberigitaj de tiu sorĉo, kaj ni jam forkurus for de Ravlavo, de Tananto kaj de tiuj malbenindaj traktadoj. Al la diablo, Simrazo, mi grumblis mense. Al la diablo, Iziso. Mi tondris kontraŭ mi mem kaj kontraŭ la Konsilistoj kaj la Korto, samtempe sciante, ke ĉio ĉi utilis por nenio. Nur restis espero, ke Otomelo de Tananto eniru en la kastelon kaj liberigu min perforte… Espero tute ridinda. Iziso ankaŭ ja povis provi ion ajn, sed oni neniam certis pri io kun li.

Post kelkaj horoj sakrante kontraŭ Ralkuso, mi endormiĝis. Mi dormis longe, kaj iumomente mi sonĝis, ke mi fantomiĝis denove. Ulio prenis mian manon kaj ridetis al mi, invitante min alproksimiĝi al tornado. Prudenta kiel kutime, mi neis al ŝi, kaj ŝia rideto malaperis. Ventopuŝo kunportis ŝin for de mi, kaj mi kriis ŝian nomon per ĉiuj la fortoj de miaj pulmoj… Mi vekiĝis kun eksalto, aŭdante melodion de fluto, kiu tuj haltis. La koridoro estis iom lumigita de torĉo. Mi aŭdis bruon de botoj, kaj:

— Ulio? —la voĉo diris. La vizaĝo de Kataso aperis malantaŭ la stangetoj, kun la fluto enmane—. Vi kriis la nomon de la princino Ulio?

Mi restis paralizita momente, kaj mi impetis al li.

— Kataso? Kion vi faras tie?

La lumo de la torĉo ĉe la muro lumigis per flamaj ondoj la streĉitan vizaĝon de la juna brunulo.

— Mi venas por vidi, kiel vi fartas. Iziso estas tute elrevigita. Kaj Otomelo jam komencis la sieĝon.

Mi ekgrandigis la okulojn.

— Dioj miaj!

Kataso ridetis.

— He, ja tute. Sed ne zorgu. Mi igos vin eliri el ĉi tie. Prenu, mi alportis tion al vi.

Mi rigardis lin, surprizite, dum li tendis al mi pecon da pano.

— Vi igos min eliri el ĉi tie?

— Iziso petis tion al mi —li klarigis—. Mi ja ŝuldas tion al li post ĉiuj la malbonaĵoj, kiujn mi faris al li.

Subita suspekto eniris en mian menson.

— Vi estas la spiono de Tananto, ĉu ne?

Kataso siblis inter siaj dentoj.

— Kion vi rakontas? —li rebatis.

Lia reago nur konfirmis mian supozon. Mi vespiris.

— Nenion. Nu, do kiel vi igos min eliri el ĉi tie?

Kataso retenis sin.

— Fidu al mi. Sed antaŭe mi volus, ke vi respondu al demando.

Mi sulkigis la brovojn, nefidante.

— Kiu demando?

Kataso kliniĝis kontraŭ la stangetoj kaj murmuris:

— Kial vi sonĝas pri la princino de Akareo? Teorie vi eĉ ne vidis ŝin persone.

Li rigardis min scivole. Mi deturnis la okulojn.

— Mi serĉis ŝin dum monato —mi diris—. Eble pro tio mi sonĝas pri ŝi.

Kataso skuis la kapon.

— Vi kaŝas ion, Dejlo —li insistis—. Vi trovis la princinon, ĉu ne? Vi kaj Rineno trovis ŝin. Sed kial vi forlasis ŝin? Ĉu ŝi mortis antaŭ viaj okuloj?

Mi grumblis.

— Vi ja konkludas aĵojn pro simpla krio. Eble mi diris «Uj» pro doloro anstataŭ Ulio, vi ne povas scii.

La tanantano turnis la okulojn, duon-agacita duon-amuzita.

— Ne provu ĉirkaŭparoli. —Ni interrigardiĝis fikse, kaj li vespiris—: Nu, ĉiaokaze, Iziso aranĝis ĉion. Post kelkaj horoj, du gardistoj de la malliberejo malfermos al vi la stangetojn al la kloakoj. Vi povos facile veni al la riverego. Mi atendos vin tie sur barko. Estos ankoraŭ la nokto, do neniu vidos nin.

Mi sulkigis la brovojn, penseme, kaj kapjesis.

— Konsentite.

Mi ne ŝatis multe la ideon iri tra la kloakoj de la urbo, sed mi ne havis multajn elektojn.

— Dejlo?

Mi ekrigardis la tanantanon. Li ŝajnis embarasita.

— Jes?

— Mi havas demandon por vi. Pri… nu… fantomoj. —Ĉar mi afektis enuigitan mienon, li aldonis—: Mi estas spiono, amiko. Mi estas certa pri tio, kion vidas miaj okuloj, kaj tiun tagon mi ne eraris. Vi genuiĝis ĉe fantomo.

Mi observis lin silente dum momento, kaj kapjesis.

— Tio veras. Mi promesas al vi rakonti ĉion ĉi, kiam ni estos sur la barko, se vi faras alian servon al mi.

Mia konfeso igis Katason pli silenta. La fantomoj estis verdire konsiderataj kiel monstraj kreaĵoj, same en Ravlavo kiel en Tananto.

— Kiun servon? —li demandis.

Mi hezitis kaj eligis:

— Iru al la domo de la kvartalo Astreno. Kaj se vi trovas… la fantomon, rakontu al li tion, kio okazis, kaj parolu al li pri la barko. Se vi povas igi ŝin eliri el la urbo… mi estus eterne danka al vi.

Kataso okulis min kun grimaco de abomeno.

— Ho! —li diris, agitata, apartigante sin de la stangetoj—. Ĉu vi diras al mi, ke tiu fantomo parolas? Kaj cetere, ĝi estas ŝi?

— Ŝi estas la princino Ulio —mi klarigis al li kontraŭvole, estante certa, ke la tanantano iros tuj rakonti ĉion al Iziso. Tamen li ŝajne perdis sian voĉon—. Nu… Ĉu vi fartas bone, Kataso? —mi kuraĝis demandi.

La tanantano ŝajne retrovis sian movkapablon, kaj eligis strangan bruon.

— Ho, dioj, kunportu min tuj —li murmuris.

Li elspiris, kaj poste rigardis min, sulkigante la okulojn, kvazaŭ li atendis, ke mi ekridu aŭ diru al li, ke mi mokis lin…

— La princino Ulio estas fantomo —li eldiris tiam, nekredante—. Ne zorgu, Dejlo, mi diros nenion al Iziso: se iam li ekscius, li mortus, mi certas pri tio. Diable… sed kiel tio eblas?

— Ĉio komenciĝis pro turo kaj malbeno. Hm… Mi klarigos tion, kiam ni estos sur la barko —mi promesis—. Intertempe, savu Ulion. Kun la sieĝo, ŝi ne povos eliri sola. Bonvolu fari tion —mi insistis, preĝante por ke li aŭskultu min.

Kataso faris paŭton, kaj leviĝis.

— Mi ne ŝatas tion, sed mi faros, kion mi povos. La gardodeĵoro ŝanĝos baldaŭ, do estos pli bone, ke mi eliru tuj. —Li hezitis, kvazaŭ li brulis pro deziro peti al mi pli da klarigoj pri la princino, sed li nur diris—: Post kelkaj horoj, la gardistoj venos. Tiam vi eliru el la kloakoj kaj ne faru bruon.

Mi turnis la okulojn, kaj levis manon por saluti lin.

— Ha, kaj cetere…

— Jes? —li diris.

Mi ŝultrumis iom.

— Dankon.

La juna brunulo duonridetis, sed ne respondis. Li prenis torĉon, kaj malproksimiĝis per grandaj paŝoj.

Mi mallevis la okulojn al la peco de pano, kaj prenis plenbuŝon, kaj poste pro malsato mi manĝegis ĝin, pensante pri la princino. Mi imagis la esprimon de Kataso antaŭ Ulio… Mi esperis, ke ŝi sukcesu trankviligi lin. Se ŝi ankoraŭ estis en la domo, mi aldonis.

La tanantano diris la veron: apenaŭ post kvar horoj, mi aŭdis bruon el la supera etaĝo, kaj mi vidis flamojn lumigi la murojn. Iu proksimiĝis. Mi leviĝis, kaj kiam maskita vizaĝo aperis, mi salutis lin per la kapo.

— Saluton.

Nerespondante, la figuro malfermis mian ĉelon kaj faris signon, ke mi sekvu lin. Li gvidis min tra labirinto de dezertaj koridoroj forlasitaj, kie neflua akvo malodoris en ĉiuj la tuneloj; li igis min trairi plurajn kradojn ronĝitajn de la tempo; kaj fine li malfermis kradon, kiu grincis akre.

Ĉiam silenta, la helpa nekonato indikis al mi, ke de tie mi mem devis elturniĝi. Li eklumigis alian torĉon kaj tendis ĝin al mi.

— Dankon —mi grumblis, demandante min, ĉu mi vere sukcesos eliri.

Mi antaŭeniris prudente tra la koridoro. La grundo estis glita. Mi aŭdis kradon refermiĝi, kaj mi deturniĝis por vidi la gardiston foriri.

— Kuraĝu… —mi murmuris al mi.

Mi bezonis tempon por eliri el tiu loko. Mi trovis nestegon kun dekoj de ratoj, kaj mi preskaŭ ekfalis post supreniri rustan ŝtuparon, kaj kiam mi finfine sentis aŭtunan venteton, mi retenis mian impeton, kaj sukcesis eliri el tiuj marĉaj tuneloj neglitante… antaŭ ol renkonti alian kradon. Mia torĉo nun preskaŭ ne lumis pli ol karbeto, kaj mi vidis nenion. Miaj vestoj estis malsekaj kaj gluaj. Ne eblis revigligi la flamon, mi vespiris mense. Tamen mi aŭdis la murmuron de la riverego, kiu troviĝis tre proksime, fluante malrapide al la sudo. Mi preskaŭ vidis ĝin.

Mi palpis kaj jam estis certa, ke mi mortos tie stulte, sen ke Kataso komprenu mian malgajan sorton, kiam mi subite falis kontraŭ stangeton, kiu grincis. Mi sulkigis la brovojn. Videble ne estis la unua fojo, ke iu pasis tie, mi komprenis. Eĉ ŝajnis, ke tiu vojo estis uzata pli ofte, ol oni povus kredi.

Mi apartigis la malveran stangeton, kaj traglitis kun danko al Ravlavo, ke mi ne estis dika, kaj mi remetis la stangeton, kaj malproksimiĝis paŝe tra la akvo, kun malpeza koro. Mi eliris!

Ekstere, oni vidis neniun radion de luno, la ĉielo estis tute nigra. Tamen mi ekvidis torĉojn sur la muregoj, kaj sur la alia flanko de la riverego kelkaj gardostarantoj ĉirkaŭobservis.

— Psst!

Kalkansidante ĉe la enirejo de la kloakoj, mi turnis la kapon en la mallumo.

— Suriru —La voĉo de Kataso diris.

— Kien?

Mi aŭdis la plaŭdadon de la akvo kontraŭ lignon, kaj mi tendis manon blinde.

— Dejlo… —la tanantano grumblis, malpacience.

Kaj fine niaj manoj intertuŝis, kaj mi manprenis la lian. Tre malrapide, mi antaŭeniris, kaj metis piedon sur la barkon… barkon?, mi demandis min, kun la frunto sulkigita.

— Tio estas floso, Kataso…

— Silentu.

Mi silentis, trarigardante la mallumon. La tanantano remis silente…

— Dejlo…

Trankviliĝo plenigis min, rekonante tiun voĉon.

— Ulio —mi murmuris—. Vi…

Alia averto de Kataso igis min silenta, kaj mi mordis mian langon por silenti.

Ni preterpasis la havenon, kaj nekredeble, neniu observogardisto vidis nin. Aliflanke, ni eĉ ne vidis nin mem…

Post longa, tre longa momento sidante sur tiu floso, kiu balanciĝis, ni falis en kirlon, kaj Kataso siblis. Ni turniĝis.

— Helpu min, Dejlo.

— Kun kio?

— Nu…

Mi levis brovon. Nia floso skuiĝis kaj finfine kaptiĝis inter branĉoj ĉe la bordo.

— Kiom da tempo restas por ke la suno leviĝu? —mi demandis trankvile.

Kataso grumblis.

— Anstataŭ paroli, vi povus helpi min liberigi la barkon.

— La floson —mi korektis, provante tamen helpi lin—. Ulio, kie vi estas?

— Tie…

Ŝia voĉo estis tiel malforta, ke mi maltrankviliĝis, kaj ĉesis forpuŝi la branĉojn.

— Ulio! Ĉu vi fartas bone?

— Jes.

Ŝia mallonga respondo ne trankviligis min.

— Kataso, ni estas malproksimaj de la urbo, nun. Ĉu ni ne povus eklumigi torĉon?

— Tute ne —tiu ĉi rebatis—. La militistaro estas en Eŝilo, sed la observogardistoj estas ĉie. Otomelo sendis patrolojn en la tutan regionon por kredigi la tutan Ravlavon, ke ili jam venkis.

Mi ne demandis al li, kiel li tiel bone sciis la detalojn, kaj mi kapjesis.

— Do, vi volas daŭrigi sur la riverego?

— Tio estas la plej prudenta rimedo, ĉu vi ne kredas?

— Hm… eble. —Verdire mi tute ne sciis: mi pli zorgis pri la stranga stato de Ulio. Subite, mi suspektis ion—. Kataso, vi vere iris serĉi Ulion, ĉu ne? Tio ne estas malbona ŝerco?

— Ne, mi certigas vin, ke mi iris ĉe vi, kaj mi vidis la fantomon —Kataso certigis—. Eĉ via kato sekvis nin. Li estas apud mi. Li tremas kiel arbfolio. Koncerne al la fantomo, se ĝi ne estas Ulio, mi ne kulpas pri tio: ĝi estas la nura, kiu troviĝis en la domo, laŭ mia scio.

Mi vespiris senpova en tiu sufokanta mallumo, kiu malebligis al mi vidi la princinon per miaj propraj okuloj. Ni liberigis la floson, kaj daŭre antaŭeniris. Kiam la ĉielo bluiĝis, mi komencis finfine vidi ion ĉirkaŭ mi. Mi vidis la figuron de Kataso, kiu sidis antaŭ mi. Mi vidis Noktelon bule, firme alkroĉiĝanta al la ligno, kvazaŭ paralizita pro timo. Sed mi ne vidis Ulion.

— Vi mensogis al mi, Kataso! —mi eksplodis—. Kie estas…

Mi ne finis mian demandon. Du bluaj okuloj fikse rigardis min, kvazaŭ malgaje, apenaŭ je kelkaj centimetroj de mia vizaĝo. Sed… ŝi estis tiel travidebla!

— Ulio —mi balbutis, konfuzita—. Kio okazis al vi?

— Mi malaperas —ŝi diris, per voĉo tiel milda kaj malforta, ke mi apenaŭ aŭdis ĝin.

Ŝiaj paroloj paralizis min.

— Ne —mi protestis, maltrankvilege—. Vi… Ne eblas. La goblenoj… Ni devas ankoraŭ…

Sed Ulio ne respondis. Ŝi mortos, mi komprenis. Ŝi foriros kaj disiĝos en la aeron por ĉiam. Mi levis tremantajn manojn al ŝiaj bluaj okuloj, kaj altiris ŝin kontraŭ mi. Penante por ne pripensi, mi diris al ŝi:

— Gardu ĝin bone.

Kaj per unu movo, mi prenis la Gemon de la Abismo kaj ĉirkaŭmetis ĝin ĉirkaŭ tio, kio ŝajne estis ŝia kolo. Mi ne havis tempon por vidi ŝian reagon: terura doloro eksplodis subite en mia kapo, la tero malaperis sub miaj piedoj, kaj mi sentis min morti.