Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo
Ni ankaŭ drogis la ĉevalojn, kaj ni nun rapide galopis tra la herbejoj de la sudo, al Tananto. Mi nur esperis, ke niaj ĉevaloj ne spertus la saman malgajan sorton, kiel la antaŭan fojon.
Rineno havis febrajn okulojn, kaj gardis sian rigardon fiksita antaŭen. Mi havis la impreson, ke la sreleno efikis multe pli sur li ol sur mi. Cetere, kiam mi tendis al li kelkajn biskvitojn de Rasolfo, li nur prenis unu pro formo. Lia korpo laciĝis, sed li ne sentis tion. Ne pli ol sentus fantomo, mi pensis.
Ni rajdis ekde kvar horoj, kaj la suno malaperis jam malantaŭ la horizonto, kiam mi vokis mian fraton.
— Rineno! La mantelo ne daŭros eterne.
Heraso ja avertis nin, ke se ni uzis ĝin tro, la sorĉo povis difektiĝi. Mia frato altiris la kondukrimenojn, kaj skuis la kapon, kvazaŭ por liberigi sian menson.
— Vi pravas. Tamen… se mi demetas ĝin, ĉu vi kredas, ke mi kapablos rajdi?
Mi ŝultrumis.
— Vi ne havas alian elekton.
Post longa hezito, Rineno malbukis sian mantelon, kaj demetis ĝin. Lia korpo refariĝis travidebla, kaj li gardis ĉiujn siajn vestojn en la sakojn de sia selo. Li ĵetis al mi heziteman rigardon.
— Mi neniam kutimiĝos —li vespiris—. Ni daŭrigu.
Mi spronis mian ĉevalon, kaj iris trote. Rineno firmigis sian prenon sur la brido ĉiuminute, kaj li penis resti sur la selo. Lia ĉevalo, surprizita, ne komprenis, kial ĝia rajdanto fariĝis subite tiel malpeza. La lastaj radioj de la suno malaperis malantaŭ la horizonto, kaj la ombroj iĝis pli densaj.
— Mi bedaŭras, ke mi ne parolis al Iziso pri la princino —Rineno diris, iumomente—. Li certe protektus ŝin dum nia foresto.
Mi skuis la kapon.
— Ne. Estas pli bone tiel. Iziso estus tute elrevigita, kaj Ulio neniam pardonus al ni malkovri la veron.
Rineno faris paŭton.
— Vi vere ametas ŝin, aŭ tio estas nur impreso?
Mi ne povis reteni rideton, sed mi ne respondis. Rineno turnis siajn nigrajn okulojn al mi.
— Dejlo?
Mi vespiris.
— Mi scias, ke tio estas freneza, sed mi amas ŝin.
— Ho, ne. Tio estas pli ol frenezeco —Rineno certigis per malpeza tono—. Ne nur vi amas la princinon de Akareo, kiu eble iutage reĝos, sed vi ankaŭ amas fantomon, kiu eble restos fantomo por ĉiam.
— Rineno, vi ne plu scias, kion vi diras, kun la sreleno —mi rebatis—. Se ŝi restas fantomo, ŝi ne reĝos. Kaj se ŝi reakiras sian korpon, ŝi ne reĝos, ĉar ŝi ne volas regni.
Rineno grumblis.
— Tion ne decidos ŝi.
Mi sulkigis la okulojn, konsternite.
— Ulio faros, kion ŝi volas, neniu devigos ŝin surtroniĝi. Mi vere donis ĉion por la regno, Rineno. Dekdu longajn jarojn. Mi ne povas perdi pli.
Mia frato okulis min per kortuŝita rigardo, kaj mi ekkomprenis, ke mia voĉo tremis.
— Konsentite, mi estas stultulo —mi grumblis.
— Tiu sreleno igas nin diri stultaĵojn —Rineno konsolis min—. Ni ne parolu plu. Kun iom da bonŝanco, ĉio solviĝos, la tanantanoj revenos al Tananto, la Konsilistoj faros sian Parlamenton, la pastroj de Ravlavo redonos al ni niajn korpojn, kaj vi kaj Ulio ambaŭ povos foriri gaje ĉasi papiliojn malproksime de tie ĉi.
Ni interŝanĝis naivan larĝan rideton.
— Alkroĉu vin bone, Rineno —mi diris tiam.
Mi premis la genuojn, kaj mia ĉevalo ekgalopis. Rineno ekkriis, sed li atingis nin baldaŭ. Almenaŭ la vento ne blovis.
Ni rajdis dum la tuta nokto, kaj ankaŭ dum la sekva tago; kiam matene de la dua tago, ni paŭzis maldaŭre, mi devis konfesi, ke mi estis lacega.
— Mi ne komprenas —mi diris—. Ŝajne la sreleno ne efikas sur mi tiun fojon.
Rineno, aliformiĝinta en fantomon, nature sentis neniun laciĝon. Ni daŭrigis baldaŭ senĉese rapide sub la radioj de la suno. Se iu vidus nin, li nur vidus diplomaton rajdanta apud ĉevalo sen rajdanto.
Ni trovis la militistaron de Otomelo de Tananto longe antaŭ la noktiĝo. Ekvidante grandan nubon de polvo ĉe la horizonto, ni deseliĝis, kaj Rineno impetis por surmeti sian mantelon, dirante:
— Mi esperas, ke ĉi-foje mi ne svenos. Mi abomenas tion…
Apenaŭ kiam li surmetis la mantelon, li kriis pro sufokita doloro, kaj falis sur la herbon. La ĉevaloj ŝajnis preskaŭ imitonta lin.
Mi observis senpove mian fraton, kiu tordiĝis sur la grundo, kaj reakiris iom post iom konsistenco. Tio estis konfuza spektaklo. Mi helpis lin levi sin, kaj elspiris.
— Ĉu vi fartas bone?
Rineno kapjesis, kun malvigla rigardo.
— Iom da sreleno igus bonon al mi, tamen.
Mi ja sciis la dependecon, kiun kreis la sreleno, kaj mi grimacis aŭdante lin.
— Eble, sed ni ne havas tion. Iom da akvo, prefere?
Mi tendis al li felsakon, kaj Rineno trinkis tri longajn glutojn. Li ŝanceliĝis, kvazaŭ aliloke, kaj poste li skuis la kapon, kaj prenis decideman mienon.
— Ni iru.
Ni surseliĝis denove, kaj antaŭeniris paŝe. La militistaro jam trairis la landlimon… Tio ja iĝis maltrankviliga. Ni vidis kelkajn skoltojn, kaj ni eksciis, ke nia alveno jam estis anoncita.
Baldaŭ ni povis observi la militistaron de Tananto. Ĝi estis granda, kaj videble preparis sin por daŭrigi la marŝon.
— Okcent piedirantoj kaj ducent rajdantoj? —Rineno taksis.
Mi kapjesis, paliĝante.
— Proksimume, jes.
Ni aldonis nenion, sed mi estis certa, ke li pensis la samon: se tiu militistaro alvenus al Eŝilo, ĝi ne renkontus kontraŭanton. Nur la remparoj de la urbo povus malfruigi la malvenkon.
Nigra rajdanto apartiĝis de la tendaro.
— Ha —mi diris, kun moka rideto sur la lipoj—. Diplomato.
— Diplomatino —Rineno precizigis, post iom da tempo.
Kiam ŝi alvenis ĉe ni, ŝi altiris la kondukrimenojn, kaj salutis nin severe, rigardante niajn insignojn. Ŝi portis longan bluan tunikon, kaj ĉapelon kun formo de beko de aglo tre strangeta. Ni klinis ĝentile la kapon.
— Ni venas por paroli al via reĝo —Rineno deklaris per solena tono.
— Mesaĝistoj de Simrazo —ŝi eldiris grave—. Bonvolu sekvi min.
Ŝi deturnis sian ĉevalon, kaj ni sekvis ŝin, paŝe. La rajdantino gvidis nin al granda kaj luksa tendo ĉirkaŭita de ĉevaloj kaj soldatoj. Ni fine deseliĝis, kaj lasis la bridon de niaj lacegaj ĉevaloj al stalistoj, antaŭ ol sekvi nian gvidanton. Homo kun proksimume kvindek jaroj, eliris el tendo tiumomente, ĉirkaŭite de kapitanoj en armaĵoj. Sendube estis Otomelo de Tananto.
Ni kliniĝis profunde, tamen negenuiĝante: Servutulo de Simrazo genuiĝas antaŭ neniu, eĉ ne antaŭ sia propra reĝo.
— Dankon, Vizoro —li diris—. Do vi venas diri al mi, ke la trono de Ravlavo apartenas al mi? Vi ja malfruis.
Lia moko antaŭdiris nenion bonan. Sed kompreneble, li ja devis scii, ke li estis pli potenca.
— Reĝo de Tananto —Rineno eldiris—. Antaŭ ol niaj du regnoj intermortigu inter si, estus saĝa provi trovi akordon. La Konsilistoj de Ravlavo invitas vin por tio al la Monteto de la Alvenintoj post morgaŭ je la tagmezo.
Otomelo faris indiferentan mienon.
— Mi vidas.
Li deturniĝis iom por kruci la rigardon de unu el siaj kapitanoj, kaj rigardis nin denove.
— Kie troviĝas tiu monteto? —li demandis.
— En la sudoriento de Eŝilo. Mi gvidos vin tien, se vi tion deziras —mi intervenis.
La reĝo adresis al mi ruzan rideton, kaj kapjesis.
— Akorde. Sed mi iros tien kun mia tuta militistaro, kaj ni alvenos, kiam ni volos.
Rineno kaj mi ŝultrumis iom. Se li volis iri kun mil homoj, tio estis lia problemo.
— Reĝo de Tananto —Rineno diris tiam—. Mi ankaŭ devas peti ion al vi. Iziso de Simrazo volus, ke vi donu al mi aŭdiencon ĉe la reĝino, kaj ke vi permesu al mi doni mesaĝon al ŝi.
Otomelo duonridetis, imagante verŝajne la intencon de la Granda Diplomato.
— Mi vidas, tio estas mesaĝo de Simrazo, kaj vi portos ĝin al ĝia adresato, laŭdeve —li deklaris—. Sed eniru do, kaj ripozu almenaŭ dum horo. Vi ŝajnas… —li kliniĝis kaj eligis—: iom lacaj.
Mi vidis mokajn ridetojn aperi sur la vizaĝoj de la kapitanoj.
— Iliaj Konsilistoj ne devas esti en pli bona stato —elspiris unu el ili, tiel mallaŭte, ke mi preskaŭ ne aŭdis.
Rineno kaj mi akceptis la inviton, kaj antaŭ ol eniri en la grandan tendon, ili serĉfosis nin, serĉante armilojn aŭ venenon. Tio estis insulto al Simrazo, sed ni ne kuraĝis protesti. Oni deprenis de mi saketon de lavendo, kaj la soldato, kiu prenis ĝin, prenis amuzitan mienon, sed komentis nenion. Kiam li malkovris la Gemon de la Abismo, liaj okuloj brilis, kaj poste estingiĝis pro mia murdema rigardo.
— Ili ne havas armilojn, via moŝto —li deklaris, evitante time mian rigardon.
— Venu —Otomelo de Tananto diris—. Kaj pardonu min pro tiuj manieroj tiel malĝentilaj, sed oni neniam malfidas sufiĉe.
Oni povus kredi aŭdi Izison, mi pensis amuzita. Ni sekvis lin enen en la grandan tendon, kun pluraj el siaj kapitanoj. Ŝajne bonkora, la reĝo donacis al ni kalikon kun vinberoj kaj spican panon.
— Nu —Li diris—. Vi estas Dejlo kaj Rineno de Simrazo, ĉu ne?
Ni interŝanĝis rigardon, surprizite.
— Ĝuste —mi kapjesis—. Kiel vi konas nin?
— Ha! Mi aŭdis paroli pri viaj grandaj faroj. Mia edzino kaj via mentoro korespondas ekde longa tempo. Iziso, ĉu ne?
Rineno kaj mi kapjesis, silente. Pri kiuj grandaj faroj li volis paroli? Otomelo de Tananto pasigis manon kun ferganto en sia bruna griziĝanta hararo.
— Ili havas la saman pasion: aranĝi ĉion per paroloj kaj paco —li ridetis—. Tio estas nobla tasko, kaj ili ŝajne kredas vere je ĝi. Malfeliĉe, ĝi ne estas realisma.
— Ne certu pri tio —Rineno rebatis, glutante vinberon—. Ni povas ankoraŭ trovi akordon per civilizeca maniero. Kredu min, la paco estas multe pli riĉiganta ol la milito.
Otomelo ekridis abrupte.
— Mia mortinta patro diris ĝuste la kontraŭon! —li rimarkis—. Sed, diru al mi, kia estas la situacio en Eŝilo? Ĉu la popolo agitas sin? Ĉu oni timas la tanantanojn? —Li levis brovon moke pro nia manko de reago—. Mi supozas, ke via ofico malpermesas al vi paroli tro. Mi lasos do vin trankvilaj. Kaj ni iros al tiu monteto. Juna homo —li diris intence al Rineno—, ĉu tiu mesaĝo, kiun vi devas porti al la reĝino, ne urĝas?
Rineno grandigis la okulojn, komprenante, ke la reĝo ŝanĝis sian opinion, kaj ke li volis vidi lin foriri tuj. Li kapjesis kaj leviĝis.
— Ĝi ja urĝas.
— Mi esperas, ke via mentoro ne amindumas mian edzinon kun amparoloj —la reĝo ŝercis.
— Li ne plu vere havas aĝon taŭgan por tio, via moŝto —unu el liaj kapitanoj rebatis, kun skizo de rideto.
— Mi scias. Iru do —li diris al Rineno—. Malgraŭ mia ĵaluzo, oni diras, ke oni neniam devas intermiksi inter mesaĝisto de Simrazo kaj lia adresato, do… mi lasas vin foriri, kaj eĉ kun ĉevalo freŝa, kaj akompanita de du homoj ĝis Vorseo.
Rineno klinis la kapon pro danko, kaj mi grimacis mense. Se Rineno estis akompanita, kiel li povos demeti sian mantelon, antaŭ ol ĉi tiu malefiku? Ĉu Rineno almenaŭ pensis pri tio? La sreleno eble igis lin iom tro maltima…
— Ĝis baldaŭ, mia frato —li salutis min, antaŭ ol eliri el la tendo.
Mi ekvolis haltigi lin, averti lin… sed la atenta rigardo de unu el la kapitanoj rememorigis al mi, kie mi estis. Plej bone estis ne fari abruptan geston. La reĝo eliris, kaj en la tendo nur restis tri kapitanoj sidante sur seĝoj, babilante pri ne gravaj aferoj.
Mi pensis pri Ulio, kiu restis en la domo de la kvartalo Astreno kun Noktelo, kaj mi vespiris, malkuraĝigite.
— He, kuraĝu, ravlavulo —la ŝajne plej juna kapitano eligis—. Ni nur amasmurdos viajn superulojn. Kaj vi servos alian mastron. Oni diras, ke vi estas lerta kaj sindona diplomato. Vi nur devos leki la botojn de aliulo, kiuj estas malpli kotaj ol tiuj de la Konsilistoj…
— Kapitano Ajrelo! —voĉo tondris subite—. Bonvolu reteni vian langon.
Kapitano pli aĝa ol la tri aliaj ĵus aperigis sian kapon tra la enirejo. Mi grandigis la okulojn, kaj ekokulis la kapitanon Ajrelon. Do tiu knabo estis la filo de Otomelo. Tiu, al kiu Iziso volis edzinigi Ulion… Mi retenis malestiman paŭton.
— Diplomato, venu —la kapitano ĉe la enirejo diris al mi—. Vi respondos al kelkaj demandoj. Nenio kompromitanta, mi certigas vin.
Mi levis min, kaj impetis por eliri el la tendo sub la moka rigardo de la princo. Dum la sekva horo, mi informis la kapitanojn pri la ĝusta loko, kie troviĝis la Monteto de la Alvenintoj, kaj ili provis igi min ellasi ĉiajn eblajn informojn. Post momento, mi iĝis lakona, kaj ili ne insistis. Ĉar fakte mi nur estis diplomato: kial mi konus la planojn de la Konsilistoj de Ravlavo pli, ol necesis?
Oni pridemandis nenion al mi pri la defendoj de Eŝilo, kaj mi supozis, ke ĉiaokaze, ili jam devis esti informitaj pri multaj aĵoj. Baldaŭ, oni malinstalis la grandan tendon, kaj la akompanantaro de la reĝo ekmarŝis denove, sekvante la reston de la militistaro. Oni redonis al mi la du ĉevalojn drogitajn, kaj mi prenis ilin per la brido, antaŭenirante piede: la febra rigardo de la du ĉevaloj sufiĉis al mi por kompreni, ke ili lacegis.
Mi paŝis sole, sekvante la tanantanojn. Mi sciis, ke oni kaŝe observis min, sed oni ne plu parolis al mi. Kiam vespere la militistaro haltis, mi antaŭeniris per malrapidaj paŝoj, tre malantaŭe. Kiam mi atingis la unuajn tendojn, mi penegis por ne ekfali. Mi gvidis la ĉevalojn al trinkujo, kaj mi ŝanceliĝis, antaŭ ol sidiĝi nemalproksime de fajro. La tanantanoj, kiuj troviĝis tie, preparis la vespermanĝon, kaj vidante min unu el ili ekkriis:
— Se la militistaro de Ravlavo estas kiel tiu ĉi, ni nur bezonos frapeti ilin sur la ŝultron por venki!
Ridoj aŭdiĝis. La vigliga efiko de la sreleno komencis tute forlasi min, kaj mi palpebrumis, kun malviglaj okuloj. Efektive, ni alvenis sufiĉe frue, por ke la militistaro de Tananto ne instaliĝu ĉe niaj pordoj, sed Iziso malgraŭe havis tiajn ideojn… Tamen la lastan fojon, ke mi uzis srelenon, mi estis en multe pli malbona stato. Tiufoje almenaŭ mi povis pensi. Premo ĉirkaŭ mia kolo igis min tremi. Mi sentis la Gemon de la Abismo glaciigita kontraŭ mia brusto. Mi devis nepre legi pli pri tiu gemo, mi pensis.
Iu kalkansidiĝis ĉe mi.
— Ĉu vi fartas bone, diplomato?
Mi levis la okulojn, kaj ekvidis la Princon Ajrelon en lia bela armaĵo. Mi kapjesis firme, kaj spertis kapturnon.
— Mi fartas bone, dankon.
La bluaj okuloj de la princo okulis min en la duonlumo de la krepuskiĝo.
— Ekde kiom da tempo vi ne dormas?
Lia zorgema tono surprizis min eĉ pli ol lia demando.
— Ĉu tio estas kompromitanta demando por Simrazo? —li eligis tiam, kun moka rideto.
Mi turnis la okulojn.
— Ne.
— Do? —li diris, ĉar mi ne respondis.
— Ekde du noktoj.
Mi demandis min, fakte, por kio utilis tiu interparolado.
— Du noktoj? —Li ekridis—. Kaj vi estas en tia stato? Tio estas nekredebla. Mi pensis, ke la spionoj estis pli bone trejnitaj.
Li ridetis, moke. Mi ĵetis al li malvarmigan rigardon.
— Mi estas diplomato —mi rebatis.
— Certe. —La Princo Ajrelo leviĝis kaj mallevis la okulojn al mi—. Venu. Mi gvidos vin al via tendo.
Mi relevis min kiel eble plej bone, surprizita.
— Kiu tendo?
— La tendo, kiun la reĝo asignis al vi. Ĝi estas tien. Ne zorgu pri la ĉevaloj, iu ja zorgos pri ili.
Mi sekvis lin, kaj provis ne malproksimiĝi de li. Mi havis kapturnon… kaj tamen mi sentis, ke la gemo iamaniere sorbis la postefikon de la herbo. Sed la lacego persistis.
— Tie estas.
Mi dankis lin per la kapo: mi havis la impreson, ke se mi respondis al li, ne plu restos fortoj al mi por eniri. Tiam mi eniris… kaj ekfalis endormigite.
Mi vekiĝis tro frue, je la unuaj lumetoj de la tago. Iu metis sur mi kovrilon. Kaj iu vokis min. Mi aperigis dormeman kapon tra la enirejo de la tendo, kaj kruciĝis kun la rigardo de la reĝo. Mi vekiĝis abrupte, kaj impetis por eliri.
— Hm… Bonan tagon —mi diris—. Ni jam foriras?
Otomelo de Tananto rigardis min, kun levita brovo.
— Krom se vi volas dormi dum la tuta mateno…
Mi ruĝiĝis kaj la kapitanoj ekridis. Otomelo de Tananto ridetis.
— Mi moketas vin, kara diplomato. Mi certas, ke nun pli ripozita vi honorigos min rajdante apud mi.
Mi ekgrandigis la okulojn. Kaj poste mi penis reteni elrevigitan mienon kaj anstataŭ ŝajni iom entuziasma.
— Tio estos honoro por mi —mi respondis kliniĝante.
Oni donis al mi alian ĉevalon, kaj mi rajdis apud la reĝo de Tananto dum la tuta mateno. Surprizinde mi, kiu ĉiam evitis viziti la grandulojn de tiu mondo kiel eble plej bone, trovis Otomelon sufiĉe ridiga. Li konversaciis ĝoje, parolis pri ludoj, Historio, strangaj okazaĵoj, kaj filozofis gaje. Kiam mi pensis, ke li estis la ulo, kiun Ralkuso ordonis al mi mortigi… Tiam la reĝo kantis baladon, kiu rakontis la historion de fiŝkaptistino, kiu iris sur la maro, kaj estis kaptita de marrabistoj. Kompreneble, la fiŝkaptistino enamiĝis al marrabisto, kiu ne volis esti marrabisto, kaj ambaŭ sukcesis trompi la kanajlojn, kaj ili fariĝis estroj de urbo ĉe la marbordo.
— Kaj ili vivis feliĉaj por ĉiam —Otomelo de Tananto finis, kun rideto sur la lipoj—. Ĉu tio ne estas mirinda?
Mi faris mokan mienon kiel respondon. La reĝo prenis reveman mienon.
— Ĉu vi edziĝis, juna diplomato?
Mi retenis grimacon, kaj esperis, ke li ne komencu fari al mi tro da demandoj.
— Ne —mi respondis.
— Hm. Ĉu tio estas, ĉar vi neniam enamiĝis? —la reĝo insistis.
Nu, kaj por kio gravas tio al vi?, mi grumblis mense. Mia ĉevalo, kiu trotis apud la reĝo, rigidiĝis iom, kaj mi frapetis ĝian kolon.
— Jes, unu fojon. Kaj vi?
Mia pika demando ŝajne amuzis Otomelon, sed mi vidis pli ol unu kapitanon sulkigi la brovojn.
— Vi estas iom streĉa —li rimarkis—. Mi certe konis amon. Kiel ne ami tiun belan ĉarmulinon, kiu estas mia edzino!
Lia komento igis ridi silente pli ol unu kapitano. Otomelo daŭrigis:
— Sed mi demandis precipe tion al vi, ĉar ekzistas popoldiro en Tananto, kiu diras: sen amo, la diplomato surdas.
— Mi ne komprenas vian popoldiron —mi diris per ŝajne egala voĉo.
La reĝo duonridetis kaj levis manon.
— Sonu la paŭzon —li ordonis al heroldo—. Ni daŭrigos la marŝon post duonhoro.
Dum la servistoj impetis pretigi lokon, kie la reĝo povos manĝi, mi observis la soldatojn ekokupiĝi. Mi distingis, en tiu militistaro, arojn de elprovitaj militistoj, kiuj kutimiĝis al longa marŝado; sed troviĝis ankaŭ soldatoj tro junaj, kiuj estis tie ŝajne nur por impresi la malamikon per sia nombro, kaj mi konkludis, ke ĉiuj la estroj de Tananto ne apogis tiun militon, kaj ne kunvenis por la marŝo. Verdire, tio estis la unua fojo, ke mi vidis militistaron tiel grandan, kaj timigis min pensi, ke ĝi direktis sin rekte al Eŝilo. Nu, direkte al la Monteto de la Alvenintoj, mi korektis min.
Mi manĝis ĉe la tablo de la reĝo, kiel honora gasto. Tio embarasis min, ke la malamiko traktu min tiel bone, sed mi tamen ne malakceptis la manĝaĵojn, kiujn oni donacis al mi. La kapitano Ajrelo profitis ĉiun momenton por demandi al mi detalojn pri mia ofico, kaj ridindigi min ĵus poste. Mi malmulte faciligis al li lian taskon, sed tiu malvera kapitano ŝajne tiom enuis, ke li ne lasis min trankvila.
Ni pasigis la nokton proksime al Eŝilo, kaj la sekvan matenon diplomato, kiu servis alian Konsiliston, ekaperis kaj deklaris, ke la estroj de Ravlavo atendos la reĝon de Tananto sur la Monteto je la tagmezo.
— Tre bone —Otomelo certigis—. Diru al ili, ke mi estos tie, kaj ke mi esperas, ke antaŭ ol tiam ili akordos pri la nura saĝa kaj ebla decido: cedi sian lokon al la laŭrajta reĝo.
Mi rimarkis la teditan mienon de Ajrelo de Tananto, kaj mi demandis al mi, ĉu fine tiu junulo ne kaŭzus pli da problemoj ol antaŭsciite al sia patro. Kiu scias, eble li havis gloramon… Mi elspiris ĉagrenite mense: mi jam komencis imagi historiojn.
Kiam alvenis la tagmezo, la reĝo foriris kun sia akompanantaro, kaj mi sekvis lin, ege dezirante, ke la Konsilistoj estu saĝaj, kaj ke mi finfine povu reveni kun Ulio. Sur la supro de la Monteto de la Alvenintoj, la ravlavanoj instalis specon de granda teksaĵo riĉe ornamita por protekti sin de la suno dum la traktado. Mi deseliĝis, kaj dum la reĝo antaŭeniris al du longaj tabloj, kie estis la Konsilistoj, mi igis miajn ĉevalojn ĉirkaŭiri por iri kun Iziso, kiu troviĝis iom aparte, prudente. Li bonvenigis min per maldaŭra kapmovo.
— Dejlo. Ĉu Rineno iris viziti la reĝinon? —Mi kapjesis—. Bone. Ni ja vidos, kiel disvolviĝas tiu kunveno. Du Konsilistoj forkuris —li informis min.
Mi ekgrandigis la okulojn, kaj retenis ridon.
— Mi ja diris, ke ili multe kuraĝis, niaj Konsilistoj…
Sed Iziso ne humoris por ŝerci.
— Tri el ili apogas Tananton, sep estas kontraŭ ĝi, kaj Ralkuso… —Li grimacis kaj mallevis pli la voĉon—. Li volas aranĝi ĉion per murdo.
Mi levis la okulojn al la ĉielo.
— Mi scias.
Mia mentoro paliĝis iom.
— Li petis murdi la reĝon al vi?
Mi kapjesis diskrete.
— Ha —li elspiris—. Vi povus diri tion al mi antaŭe, ĉar mi ja kredis, ke li sendis iun ajn murdiston. Bone. Ni vidu tion, kio okazos.
Tiumomente, Kataso kaj Manzoso venis kun ni.
— Ĉio ĉi ja estas vigliga —Kataso eligis. Sed mi vidis, ke li estis malkvieta.
— Ne maltrankviliĝu —mi diris al li—. Se io fuŝiĝas, sufiĉos imiti niajn du Konsilistojn, kiuj forkuris.
Manzoso havis rideton pro amuziĝo. Iziso malinkliniĝis enspirante.
— Se iu el vi provas forkuri, tiu devos pagi tion al mi.
Mi kapjesis kun grava mieno, kaj turniĝis al la tabloj. La Konsilistoj, Otomelo kaj liaj kapitanoj ĵus sidiĝis post kelkaj ĝentilaj paroloj. Ili komencis traktadi, kaj mi penis aŭskulti ilin dum momento. Fine enuigita mi turniĝis al Iziso.
— Kion vi diris al la reĝino?
Mia mentoro elspiris, incitite.
— Vi ne bezonas scii tion. Silentu, mi aŭskultas.
— Bone.
Mi levis denove la kapon al la tabloj. Ili estis tedaj kun siaj traktadoj! Kaj tamen multaj vivoj dependis de ilia decido. Mi sentis subite, ke la suno malaperis malantaŭ la nuboj, kaj mi levis la kapon. Se ĉio okazis bone, Rineno jam devis preskaŭ alveni al Vorseo. Se ĉio okazis bone, mi ripetis al mi maloptimisme.
Venteto blovis, kaj pro ia hazardo, mi ekvidis blankan ombron malantaŭ arbeto pli malsupra. Mi sentis, ke la sango forlasis mian vizaĝon. Ĉu Ulio eliris el la urbo?
— Ni komunikos al vi nian respondon morgaŭ —Ralkuso deklaris, eltirante min el miaj malordaj pensoj.
— Kaj mi mem donos al vi respondon morgaŭ —Otomelo rebatis solene, leviĝante.
Mi ne sciis, kiom daŭris la kunveno, sed ĝi ŝajne jam finiĝis.
— Unu rimarko, tamen —la reĝo aldonis, dum la Konsilistoj stariĝis—. Tio surprizas min, ke la Konsilisto Minploso promesis al mi intermiton de milito kun tia sincereco, kiam aro da ravlavaj soldataĉoj provos tiun vesperon veneni la putojn de la vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵoj.
La reago ne malfruis: la Konsilistoj ruĝiĝis, paliĝis, agitadis sin aŭ restis ŝajne tute indiferentaj. Iziso elspiris.
— Vi insultas nin —Konsilisto rebatis kolere—. Neniu soldataro estis sendita por veneni putojn.
Otomelo de Tananto prenis reveman mienon.
— Eble la onidiroj estis malveraj. Pardonu al mi miajn tro rapidajn parolojn. Bonan posttagmezon, Konsilistoj de Ravlavo.
Lia moka tono altiris al li malestimajn rigardojn. Ni observis la tanantanojn malproksimiĝi. Almenaŭ la duono de la Konsilistoj impetis por foriri kun siaj ĉevaloj aŭ postseĝoj. La aliaj restis por murmuradi inter si, dum la soldatoj de Ravlavo maltrankviliĝis verŝajne pensante, ke la kunveno ne estis sukceso.
Mi ekvidis tiam, ke Iziso jam malproksimiĝis, kaj Kataso, Manzoso kaj mi impetis por sekvi lin.
— Diru al mi, Iziso, ĉu tio pri la putoj estas vera? —mi demandis.
La maljuna homo faris malkontentan paŭton, sed ne respondis, kaj lia silento igis min sulkigi la brovojn. Li sidiĝis sur sia postseĝo, kaj dum la portistoj levis ĝin, li eligis:
— Kataso, Dejlo, kunvenu kun mi en mian ĉambraron tuj.
Ni observis lin malproksimiĝi, absorbitaj.
— Ĉu vi kredas, ke la reĝo Otomelo akceptos la kondiĉojn de la Konsilistoj? —Kataso demandis.
— Kiaj kondiĉoj?
La juna brunulo okulis min.
— Nu, tiuj, kiujn ili proponis: edzinigi la duan heredanton de Otomelo al la princino Ulio, kaj fari el Ravlavo parlamentan monarĥion. Ralkuso ŝajne ne kontentis… Ĉu vi ne aŭskultis la traktadon?
Mi elspiris.
— Ba. Jes, sed ne multe.
Kataso ekridis.
— Via menso kvazaŭ forestas, amiko.
Mi ŝultrumis, kaj reprenis la bridon de la du ĉevaloj.
— Ni revenu.
Kiam ni alvenis al la palaco, la tuta Korto agitadis sin: la serĝentoj kuris, la sekretarioj flugis el oficejo al oficejo… Ni preterpasis antaŭ la kuirejo, kaj mi salutis Slijion el malproksime, sed ŝi estis tiel okupita, ke ŝi eĉ ne vidis min. Ni trairis koridoron, kiam gardisto vokis min.
— Sinjoro! Sinjoro Ralkuso volas vidi vin tuj.
Maltrankviliĝo regis min. Kataso mordetis sian lipon.
— Ne zorgu, ke mi diros al Iziso, kie vi estas.
Mi kapjesis kaj salutis lin antaŭ ol sekvi la gardiston ĝis la ĉambraro de la Konsilisto. Kiam Higrizo igis min eniri, mi restis momente ĉe la pordo, nesciante, kion fari: Ralkuso ĉirkaŭpaŝis en la salono, rondirante ĉirkaŭ sia tablo de Siropo.
— Dejlo de Simrazo! —li tondris subite.
Li deturniĝis, kaj mi klare povis vidi lian koleregan esprimon. La kunveno ŝajne incitegis lin. Mi kliniĝis, prudente.
— Sinjoro Ralkuso.
Li antaŭeniris ĝis la tablo, kaj manprenis ĝian randon. Liaj fingroj estis blankaj kiel la neĝo.
— Kial mi petas al vi plenumi taskon, se vi ne kapablas plenumi ĝin?
Mi enspiris malrapide por trankviliĝi. Vere, tiu Konsilisto havis ideojn tute malkoherajn. Ne nur lia plano por mortigi Otomelo de Tananto estis sensencaĵo, sed ankaŭ li ŝajne ne ekkomprenis, ke la planoj tute ŝanĝiĝis, ekde kiam Otomelo transpasis la landlimon. La estroj de Ajurdo kaj Ejselo eĉ ne estis kontaktitaj, por ke ili interligu kun ni.
— Sinjoro Ralkuso —mi ripetis—. Vi petis al mi mortigi la reĝon de Tananto, sed vi ne precizigis kiam.
Miaj paroloj nur pligrandigis la koleron de la Konsilisto. Li ĉirkaŭiris la tablon kaj alproksimiĝis per vigla paŝo, kaj senatende, li vangofrapis min. Mi restis buŝmalfermite.
— Vi estas nulo! —li kraĉis—. Nulo!
Mi fulmrigardis lin.
— Konsilisto Ralkuso —mi grumblis—, restu ĝentila.
Li ekgrandigis la okulojn kaj malantaŭeniris ekkriante:
— Mi jam komprenas ĉion nun! Gardistoj! Arestu tiun homon! Li estas spiono de Tananto. Vi informis Otomelon, mi ĵurus tion! Metu tiun perfidulon en la malliberejon!
La gardistoj tenis min firme nun. Mi siblis inter la dentoj: mi miris.
— Sinjoro Ralkuso! —mi ekkriis—. Vi deliras!
Oni trenis min for de la ĉambro sen tio, ke mi trovu pli da vortoj por priskribi la freneziĝon de Ralkuso.
— Li malesperas —mi grumblis—. Amikoj, ĉu vi vere kunportos min al la malliberejo? —mi demandis al la gardistoj. Malgraŭ ĉio, mi konis ilin ekde mia infanaĝo…
Tiuj grakis.
— Nu… —unu diris.
— Ni ja devu —alia diris.
Mi spiris brue.
— Mi komprenas.