Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo
Alveninte antaŭ la ĉambraro de Ralkuso, mi haltis, dezirante esti aliloke, malproksime de Eŝilo. En la Blua Arbaro, ekzemple.
Mi petis al Slijio, la kuiristino, ke ŝi gardu Noktelon dum mi parolos kun Ralkuso. Mi esperis, ke tio ne daŭros multe. La du gardistoj antaŭ la pordo scieme observis min.
— Sinjoro Ralkuso atendas vin ene —unu el ili informis min, por rompi la silenton.
En lia voĉo, mi eksentis iom da kompato. Tio signifis nenion bonan. Mi grakis, kapjesis kaj frapis al la pordo. Higrizo malfermis ĝin. La servisto, kun pala vizaĝo kaj griziĝantaj haroj, eĉ nerigardante min al la okuloj, eldiris:
— Eniru.
Mi antaŭeniris en la ĉambraro de la Konsilisto. Troviĝis potoj kun floroj en la anguloj, spadoj kaj dagoj en ŝranko, kelkaj libroj, kaj meze tablo speciale kreita por la ludo Siropo, tre ŝatata tiumomente en la Korto. Sinjoro Ralkuso estis granda ludanto.
— Vi bonvolu sekvi min.
Lia unutona voĉo ĉiam agacis min. Kun ŝajne sensenta vizaĝo, Higrizo deturniĝis kaj gvidis min al ĉambro maldekstren.
— Sinjoro Ralkuso, Dejlo de Simrazo alvenis.
Neniu respondo aŭdiĝis, sed la servisto faris signon, ke mi eniru, kaj li refermis la pordon malantaŭ mi. La ĉambro estis pli malhela ol la salono. Mezaĝa homo kun nigra hararo bone frizita sidis ĉe malgranda tablo. Li daŭre kolektis trifoliojn kun kvar folioj, mi observis skuante la kapon. Lia pasieto naskis multajn ŝercojn, en la palaco, sed kiu kuraĝus inciti lin antaŭ li?
— Vi.
La glacia voĉo tremigis min. Ralkuso levis sin fine, kaj rigardis min kap-ĝis-piede, per siaj akraj grizaj okuloj. Lia vizaĝo ŝajnis glaciigita. Mi havis la impreson, ke la vintro subite alvenis. Mi kliniĝis iom.
— Sinjoro Ralkuso.
— Kiun vi servas? —li tondris.
Lia demando surprizis min.
— Vin, sinjoro.
— Do kial vi vizitis Izison kaj akceptis iri al Tananto sen mia konsento?
Mi ekgrandigis la okulojn.
— Mi kredis, ke vi estis informita pri tio.
— Eble. Sed tio estas tamen eraro de vi. Ĉu mi ne jam diris al vi, ke mi ordonas al vi rekte, sen perantoj? —Mi kapjesis—. Bone. Mi ne intencis sendi vin al Tananto, sed mi ŝanĝis mian opinion. Iziso kelkfoje havas bonajn ideojn. Vi jam scias, ke mankas al ni homoj, kaj ke milito povus esti fatala, se ni ne preparas nin bone. Do, ĉu vi scias, kion vi faros?
Mi rigardis lin, demandeme, dezirante iĝi surda por momento. La ideoj de Ralkuso estis tre ofte malinspiremaj. La konsilisto faris signon, ke mi proksimiĝu, kaj mi antaŭeniris du paŝojn, retenante vespiron.
— Kion vi volas, ke mi faru? —mi demandis.
La rideto de Ralkuso glaciigis mian sangon.
— Via diplomatia misio estos fakte la unua, kaj eble la lasta, atako. La regno de Tananto ne estas tiel stabila, kiel oni povus pensi. Malakordo okazas ĉie. La estroj de pluraj malgrandaj urboj nur bezonas kaŭzon por ribeli. Kaj ili kaŝas tion bone, sed en la sudo ili havas problemojn kun la sovaĝuloj de Katleno. Nu, mi preterpasas detalojn, ĉar via tasko ne estas kompreni ĉion, sed mortigi la reĝon de Tananto. Neniu volas, ke la princino Vizao surtroniĝu, sed ŝi estas la heredanto. Sen reganto, Tananto falos en intermiliton, kaj lasos nin trankvilaj por almenaŭ dek jaroj. Tamen —li aldonis, dum mi rigardis lin per malesprimaj okuloj—, vi devos subaĉeti la estrojn de la urboj Aĵurdo kaj Ejselo: ili perfidos Otomelon sen multaj kontraŭparoloj. Kiam ili pretos, vi ekagos, kaj forlasos Tananton kiel eble plej rapide. Nia militistaro atakos ilin, nelasante al ili tempon por reagi. Ha! Nenio estas pli bona ol vidi militon sufokita ekde la komenco!
Lia parolado igis min silenta por momento, kaj:
— Vi volas, ke mi mortigu Otomelon de Tananto per miaj propraj manoj?
Mi apenaŭ sukcesis reteni la abomenon, kiun mi sentis antaŭ tia eblo.
— Ne necese per viaj manoj —sinjoro Ralkuso rebatis, pacience—. Estus eĉ dezirinda, ke estu tanantano, kiu faru tion. Ju pli la tanantanoj malamos sin inter si, des pli ni fartos bone. —Liaj okuloj ekzamenis min—. Vi malsukcesis trovi la princinon de Akareo… Kiam mi revidos vin, ja bonos por vi, ke Otomelo ne plu vivu.
La minaco igis min sulkigi la brovojn. Iziso pravis. Tiu homo deliris: li eĉ maltimis minaci Servutulon de Simrazo! Tamen, sekvante la konsilon de mia mentoro, mi klinis la kapon.
— Otomelo mortos —mi deklaris trankvile.
— Kaj mi rekompencos vin pli ol vi povas esperi —sinjoro Ralkuso rebatis, kontenta.
Li faris neprecizan geston, por ke mi foriru, kaj mi impetis por eliri, kun la impreso, ke serpento persekutis min, tuj mordonte mian kolon per siaj dentegoj.
Higrizo sekvis min per la okuloj dum mi eliris el la ĉambraro. Ke ili iru al la diablo!, mi pensis. Mi jam sufiĉe tediĝis pro tiuj teruraj planoj. Neniam Ralkuso petis al mi mortigi reĝon. Nek homon, fakte. Kutime, li havis murdiston, por tiuj aĵoj. Sed ŝajne ĉi tiu estis murdita aŭ spertis iun ajn malfacilaĵon, kaj jen Ralkuso kredis, ke mi estis murdisto.
Mi pensis dum momento klarigi la planon de Ralkuso al Iziso, sed mi ŝanĝis mian opinion, kaj iris direkte al la kuirejo. Kiam mi malfermis unu el la pordoj, mi aŭdis ekridon de Slijio. La kuiristino ludis kun la kato de la neĝoj kun longa laĉo tute disfibrigita. Mia malbonhumoro foriris tuj, kaj mi ridetis rigardante ilin kuri inter la malplenaj tabloj. Noktelo mordetis la laĉon, kiam la kuiristino ekvidis min.
— Ho, Dejlo! Via kato estas mirinda. Li ŝajne komprenas ĉion.
— Jes, tio surprizis min ankaŭ —mi konfesis, proksimiĝante—. Dankon pro tio, ke vi zorgis pri li.
Noktelo, ne ellasante la laĉon, rigardis min per siaj verdaj okuloj.
— Kie vi trovis lin? —Slijio demandis, balancante la laĉon, ŝajne ludeme.
— En la nordo —mi respondis—. Kaj Kataso?
— Li foriris. Li diris, ke li havis aferojn. Tiu junulo ludas tre bone la fluton —ŝi aldonis ridetante—. Kaj li havas belan voĉon. Ĉu vi konas lin ekde longa tempo?
Mi turnis la okulojn.
— Ekde antaŭhieraŭ.
La pordo, kiu gvidis al la korto, malfermiĝis abrupte. Tri junaj nobeloj eniris ridetante. Mi deturnis la rigardon, kiam mi vidis, ke inter ili troviĝis juna rufulino kun brila rideto. Ŝi estis Alimo. Se ŝi ekvidis min, ŝi ne montris tion. La tri trairis la ĉambron, kaj malaperis per unu el la pordoj, kiuj kondukis al la salonoj. Slijio grumblis.
— Ŝi rigardis vin, Dejlo. Vi povus almenaŭ saluti ŝin.
Mi ruĝiĝis, kaj vespiris.
— Post la malbono, kiun mi faris al ŝi, Slijio?
Mi rememoris ankoraŭ, kiel malĝentile mi petis per akra tono al tiu filino de barono, ke ŝi ne plu sendu al mi fajrajn leterojn, kaj ke ŝi eĉ ne plu rigardu min. Ĉion ĉi mi faris sekvante la konsilojn de Iziso, kompreneble. Tiun tagon, mi sentis min mizera.
— Tio okazis preskaŭ antaŭ dek jaroj, Dejlo —la kuiristino protestis.
— Ŝi ne forgesis —mi rimarkis al ŝi.
— Oni ne forgesas, kiam iu ignoris onin tiel skandale, kiel vi faras. Vi devu esti malpli glacia, Dejlo.
Mi levis brovon, surprizite.
— Malpli glacia?
— Jes! Vi vivas kiel nobelo, sed vi scias nek amindumi virinojn, nek babiladi trankvile kun viroj, kaj tamen vi estas diplomato! Vi devus esti pli komunikema, mi opinias —la kuiristino eldiris, dum ŝi volvis la laĉon, kaj gardis ĝin en sian poŝon.
Mi ridetis, aŭdante ŝin admoni min.
— Eble —mi koncedis.
— Mi aŭdis, ke vi foriros el Eŝilo morgaŭ —Slijio diris, apartigante siajn longajn buklajn harojn de sia vizaĝo.
Mi kapjesis.
— Jes. Mi intertraktos kun la reĝo de Tananto —mi klarigis.
— Hm. Intertrakti —ŝi ripetis—. Tio estos malfacila. Oni diras, ke la reĝoj de Tananto estas ĉiuj surdaj.
Mi adresis al ŝi ridigan paŭton.
— Tiam mi parolos do sufiĉe laŭte. Nu, mi revenos hejmen —mi deklaris.
— Tio estas bona ideo. Vi ŝajnas tute pala. Ripozu vin bone!
Mi prenis ŝian manon, kaj por ŝia granda surpriziĝo, mi kisis ĝin ĉarme.
— Mi ne scias amindumi virinojn, Slijio? —mi spitis petoleme.
La kuiristino, ruĝiĝante, ekridis.
— Mi parolis pri ĝentilaj damoj, Dejlo.
— He. Ĝuste —mi rebatis.
Slijio grumblis, kaj faris signon, ke mi foriru, karesante Noktelon samtempe. Mi ridetis dolĉe, kaj salutis ŝin antaŭ ol malproksimiĝi.
— Noktelo, ĉu vi forlasas min? —mi demandis, vidante, ke la kato de la neĝoj ronronis pro la karesadoj de la kuiristino.
La malgranda tigro skuiĝis, frotis sian grandan kapon kontraŭ la mano de Slijio, kaj ĵetis sin antaŭen al mi. Mi eliris el la Palaco, kaj direktis min al la kvartalo Astreno. Mi haltis dum momento en la Granda Bazaro, provante forkuri el miaj pensoj, sed Noktelo estis tiel terurita pro tiom da tumulto, ke mi fine malproksimiĝis. En la multe pli kvieta kvartalo Astreno, mi kruciĝis kun kelkaj najbaroj, kiuj salutis min ĝentile. Poste, mi alvenis fine hejmen. Kiam mi malfermis la pordon, mi restis momente sur la sojlo, kun la brovoj sulkigitaj. Iu eniris antaŭe.
— Dejlo —voĉo flustris.
Du grandaj nigraj okuloj aperis ĉe la ŝtuparo. Mi kredis, ke mi svenus. Estis Rineno.
Dum Noktelo flaris la aeron ĉirkaŭ mia frato, certe rekonante lin, mi puŝis la pordon, kaj fermis ĝin per klako.
— Mia frato… ni estas perditaj.
Rineno sulkigis travideblajn brovojn.
— Kion vi rakontis al Iziso?
— Mi…
— Dejlo!
La ekkrio de Ulio plenigis min de feliĉo, sed kiam mi vidis ŝin aperi, ŝia esprimo de malvenko estis kvazaŭ ricevo de ponardo por mia koro. La vero estis bone videbla: tiu historio de cindroj kaj polpo kondukis al nenio.
— Dejlo… —la princino balbutis.
Ŝi ne povis plu elteni, mi komprenis.
— Kiel vi eniris en la urbon? —mi demandis.
— Facile. Sub la suno —Rineno respondis—. Nur hundo vidis nin, mi kredas. Sed nu, kiel vi diras: ni estas perditaj. Ne plu eblas esperi.
Peza silento falis sur nin, kaj:
— Mi tiom bedaŭras! —Ulio ekkriis subite—. Mi neniam devus eliri el mia turo, kaj mi neniam devus lasi vin eniri en ĝin. Mi neniam povos pardoni al mi… —Ŝi singultis, kaj falis sur siaj genuoj. Mi rigardis ŝin, konsternite. Mi kredas, ke mi neniam sentis min tiel malgaja kaj senpova.
— Ulio. Mi pardonas al vi —mi balbutis.
La princino levis al mi mirigitajn okulojn. Rineno grumblis.
— Klare! Vi ja reakiris vian korpon. Sed, kio okazas por mi?
En lia voĉo, aŭdiĝis mikso de postsento, malespero kaj kolero. Mi mallevis la okulojn, malĝoje, kaj genuiĝis ĉe Ulio por preni al ŝi la manojn. Mi sentis nenian elektrosenton. Mi ne plu estis fantomo. Tial la larmoj fluis sur miaj vangoj sen reteno.
— Ho, Dejlo —la princino Ulio diris dolĉe, alpremiĝante kontraŭ mi—. Ne ploru.
Mi apenaŭ sentis ŝian kontakton, sed mia koro bategis. Ĉu eblis, ke mi amu ŝin tiom?, mi demandis al mi naive. Mi aŭdis vespiron de mia frato, kiu malproksimiĝis, eble turmentite pro tia spektaklo: homo ĉirkaŭpremanta fantomon, tion oni ne vidis ĉiutage. Post longa momento, mi reagis, kaj vidis, ke Ulio rigardis min per okuloj bluaj kaj ridetantaj.
— Ni ankoraŭ havas la mantelon de via amiko —ŝi anoncis—. Ĉiu espero ne perdiĝis. Do, mi informas vin: la kofro, kiu enhavis la cindrojn, estis rabita. Certe de la goblenoj. Tamen, Rineno ne kredis min. Li kredas, ke mi mensogis pri la kofro, kaj li tuj volis reveni al Eŝilo, ĉar li pensis, ke vi mem revenus. Tiam, sufiĉas… —ŝi glutis salivon kaj pludiris—: trovi la goblenojn.
Malesperaj rapidaj frapoj al la pordo igis nin eksalti.
— Dejlo! Dejlo! —voĉo kriis el ekstero—. Oni urĝe kunvokas nin! Dejlo! Ĉu vi estas tie?
Kutime, mi reagis rapide… sed ne tiufoje. La pordo malfermiĝis, kaj Kataso aperis sur la sojlo. Kiam li vidis min genuiĝinta sur la halo, li grandigis la okulojn.
— Dejlo?
Abrupta movo igis lin pala.
— Mi… Mi… —li balbutis.
Mi impetis al li, kaj eliris fermante la pordon.
— Kion vi volas? —mi grumblis akre, kun la koro glaciigita.
Kataso malfermis la buŝon, kaj refermis ĝin plurfoje.
— Mi… mi… vidis fantomon! —li flustris rapide.
Mi maldaŭre fermis la okulojn.
— Ĉu oni neniam diris al vi, ke oni ne malfermas pordon sen antaŭa permeso? —mi grincis per la dentoj.
Kaj, antaŭ ol li respondu, mi malfermis denove la pordon kaj altiris lin enen. La tanantano ŝanceliĝis.
— Vi vivas kun fantomoj? —li diris, per tremanta voĉo. Li timis.
— Mi ja estas fantomo —mi rebatis, per ŝercema tono—. Nu, kio venigas vin?
— Sed… sed, kaj la fantomoj?
Mi redonis al li malvarmigan rigardon.
— Ĉesu do paroli pri fantomoj, Kataso.
La juna brunulo glutis salivon, rigardis min pli atente, kaj ŝajne trankviliĝis, vidante min tiel trankvila. Tamen, mi sciis, ke tiu sceno estis tro stranga, por ke li pensu, ke ĝi estis iluzio.
— Konsentite. Do, jen, temas pri Iziso —li klarigis—. Li volas, ke ni iru vidi lin tuj. La reĝo de Tananto kaj sia militistaro direktas sin al Eŝilo. Oni devas repripensi ĉiujn la planojn.
Mi aŭdis sufokitan sonon, ie en la apuda ĉambro, kaj mi tusis. Kataso sulkigis la brovojn.
— Ĉu vi fartas bone?
— Jes, Kataso, mi fartas bone —mi respondis, retenante rideton: li senĉese demandis al mi tion, ekde kiam ni interkoniĝis. Poste ideo alvenis al mia menso, kaj mi tusis denove.
Kataso prenis malgajan mienon.
— Vi ankoraŭ malsanas. Vi devus enlitiĝi.
Mi skuis la kapon, kvazaŭ martire. Kaj tusego sufiĉe konvinka skuis min.
— Kaj la reĝo de Tananto? —mi grakis, sufokite.
Kataso grimacis.
— Nu… —Li ŝajnis tre embarasita—. Vi vere estas malsana, ĉu ne?
Anstataŭ respondi, mi ŝanceliĝis. Li prenis min je la ŝultroj.
— Mi kondukos vin al la lito.
— Ne zorgu —mi flustris, preskaŭ senvoĉe—. Ho… kiel mi sentas min malbonstata. Tio estas terura. Kiam mi pensas, ke Tananto amasbuĉos nin. Reiru rapide ĉe Iziso. Ke li ne perdu pli da tempo. Mi timas, ke mi ne estas en stato por fari ion ajn… —Mi tusis.
Kataso sulkigis la brovojn, kaj kapjesis.
— Mi kuros tien. Zorgu pri vi.
Li eliris rapidege kaj mi refermis la pordon tusetante. Mi elspiris kaj deturniĝis.
— Kion vi faris? —La voĉo de Rineno tremis pro kolero—. Ravlavo tuj estos atakita, kaj vi ŝajnigas malsanon?!
Li preskaŭ kriis. Mi faris geston, por ke li mallaŭtigu la tonon.
— Rineno, mi klarigos al vi: tiu regno ne havas estonton. —Mi enspiris, kaj eligis—: Iziso petis pli-malpli al mi deklari militon al Tananto, kaj samtempe trakti kun la reĝo por… por edzinigi Ulion al lia filo…
— Kio?
Rineno prenis mian ĉemizon. Eĉ aliformiĝinte en fantomon, li estis forta. Ulio, starante proksime al la pordo de la salono, aŭskultis, kunpremante la lipojn.
— Jes —mi diris—. Sed mi ne parolis al li pri Ulio. Iziso intencas anstataŭigi ŝin per… malvera princino.
Paroli tiel klare antaŭ la princino embarasis min. Ulio ĵus enspiris aeron brue.
— Li freneziĝis —Rineno elspiris.
— Jes. Kaj rilate al Ralkuso, tiu ne konas la planon de Iziso —mi daŭrigis, volante fini jam—, kaj li petis al mi perfidi Simrazon kaj mortigi la reĝon de Tananto dum la diplomatia misio. Tiam, konsiderante ĉion ĉi, mi pensis, ke plej bone estos, por Ravlavo, ke la reĝo de Tananto regu ĝin, kaj ĵetu la Konsilistojn al la krokodiloj de la riverego. Kaj ke ni foriru el tie ĉi tuj.
Rineno restis buŝmalfermite.
— Mortigi la reĝon de Tananto? Sed, kiun kredas tiu Ralkuso, ke li estas? La plano de Iziso fine eble estas la plej bona…
— Ho, vi kredas tion! —mi grumblis—. Mi ja dubas pri ĝi. Nia mentoro ne volas perdi sian oficon, kaj provas konservi ĝin per ĉiuj rimedoj. Se li devus sendi nin mortigi ĉiujn la Konsilistojn por postvivi, li farus tion…
— Dejlo! —mia frato interrompis min—. Ne troigu, akorde? Do, ni resumu: Otomelo volas Kronon, Iziso volas sian oficon kaj eviti militon, kaj Ralkuso volas… —li grimacis— regi tute sola? Ja devas ekzisti solvo, por kontentigi ĉiujn.
Mi ekridis malkviete.
— Repensu iom, kion vi ĵus diris. Otomelo, Iziso kaj Ralkuso devus interbatali en areno, kaj jen ĉio solvita.
Rineno elspiris, mire, dum Ulio ridis.
— Dejlo, vi parolas pri via mentoro, nu!
Mi turnis la okulojn.
— Jes, mi konsentas. El tiuj tri, mi preferus multe, ke Iziso venku. Kaj nun, se ni ne rapidiĝas, ni estos ĉirkaŭitaj de tanantanoj, kaj ni ne povos eliri el la urbo por serĉi tiujn goblenojn.
— Al la diablo, tiuj goblenoj! —Rineno siblis—. Mi eĉ unu sekundon ne kredas pri tiu historio de cindroj.
Mi sulkigis la brovojn.
— Tamen ĉe Heraso vi kredis ĝin firme.
Mi aŭdis lian plendon.
— Tio estis nur pro espero. Sed Iziso ja diris, ke oni ne devas fidi al espero: ĝi perfidas vin ofte.
Mi observis lin, subite malkuraĝigita.
— Ĉu vi diras… ke vi esperas neniam liberiĝi el tiu sorĉo?
Ulio mallevis la ŝultrojn, kaj Rineno vespiris, nerespondante. Mi skuis la kapon, incitita.
— Vi tute ne devas malesperi, mia frato. Kiel vi diras ofte: ne estu maloptimisma. Ni eliru el tiu urbo. —Mi paŭzis—. Tamen, mi devus iri al la banko, por elpreni iom da mono el la kirasŝranko, ĝuste iom por…
— Dejlo —Rineno interrompis min.
— Por ke ni aĉetu manĝaĵojn… Nu, almenaŭ por mi…
— Dejlo? —mia frato insistis pacience.
— Kio okazas?
Mi rigardis lin demandeme, forlasante ĉiujn pensojn.
— Vi laŭ supozo estas malsana. Se iu vidas vin eliri el tiu domo, Iziso scios la veron.
— Jes… —Mi grimacis—. Sed…
— Cetere —li diris—, ni ĵuris fidelecon ne nur al Simrazo, sed ankaŭ al Ravlavo. Se oni vidas nin… foriri —li klinis sian travideblan kapon flanken—: oni pendumos nin.
Mi rigardis lin, kaj senatende, mi ekridis. Rineno elspiris ĉagrenite.
— Dejlo, mi seriozas.
— Jeees, hi hi…! Mi scias —mi diris, reprenante aeron. Mi komprenis, ke Rineno ĉefe volis paroli pri mi: Ulio kaj li facile povis eliri nevidataj. Kaj cetere, pendumi fantomon, mi ne sciis, ĉu tio eblis.
— Vi ne povas forlasi Eŝilon nun.
La firmaj paroloj de Rineno interrompis miajn pensojn. Pli serioze, mi faris nekonvinkitan paŭton.
— La reĝo de Tananto havas militistaron pli potenca ol la nian —mi argumentis—. Kaj la popolo kaj la duono de la Korto prefere akceptus tiun reĝon, eĉ se li estas tanantano, ol Parlamento kun Konsilistoj avidaj de potenco. Mi certas pri tio.
Ulio elspiris, enuigita.
— Nu, diplomatoj, aŭdante vin, oni kredus, ke vi ambaŭ regas la regnon solaj.
Rineno kaj mi interŝanĝis amuzitan rigardon.
— Ho, ne. Ni, regas nenion —mi certigis—. Ni nur estas Servutuloj de Simrazo.
Ulio proksimiĝis, scieme.
— Kio estas Simrazo?
Mi ŝultrumis, surprizite.
— Ŝi estas duondiino. Ŝi reprezentas la pacon, la diplomation kaj la spriton. Iziso, nia mentoro, instruis al ni pri ĉio, kion ŝi reprezentas. Ĉu vi neniam aŭdis paroli pri ŝi? Hm… Se oni pripensas tion bone, Simrazo estas antikva kredo… ĉu ne?
Rineno kapjesis.
— Jes. Nu, ne estas la momento por paroli pri diinoj. Dejlo, mi konsilas al vi, ke vi saniĝu el tiu terura malsano, kaj ke ni iru al la palaco kiel eble plej rapide.
Mi fiksiĝis, alarmite.
— Rineno, trankviligu min, vi ne intencas surmeti la mantelon, ĉu ne?
— Jes, mi intencas.
— Ĝi efikas nur dum mallonga tempo!
— Sufiĉe por paroli al Iziso —li grumblis—. Kaj mi rakontos al li la tutan veron.
Mi siblis inter miaj dentoj.
— Ho, ne, vi ne faru tion.
— Dejlo, mi scias, kion mi devas fari —li rebatis, ordonema—. Iziso helpos nin. Kaj la pastroj de Ravlavo ankaŭ.
Kaj Ulio kaj mi rigardis lin, mire.
— Rineno, mi ne sukcesas kompreni —mi konfesis—. Vi diros al Iziso, ke vi trovis fantoman princinon, kaj ke ni mem estas fantomoj, kaj vi pensas, ke li zorgos sendi vin ĉe pastroj, kiam militistaron estos antaŭ la pordoj post proksimume du aŭ tri tagoj?
Rineno prenis obstinan mienon.
— Se vi havas pli bonan ideon…
— Jes! —mi tondris—. Foriri el ĉi tie, dum tio eblas.
— Kaj vagadi dum nia tuta vivo kiel fantomoj —Rineno resumis—. Dum vi, klare, pendos de ŝnuro. Miriga.
Mi grumblis plende.
— Rineno, ni parolas tro, kaj ni ne agas! Tio ne estas konduto digna de ni.
— Ha! Mi konsentas tute kun vi. Do, atendu min tie, kaj ni iru.
Mi kruciĝis kun la maltrankvila rigardo de la princino. Rineno ne ŝanĝus sian opinion, mi pensis. Tamen, mi ne ŝatis la ideon reveni al la palaco. Eble mi estis malkuraĝulo, sed nu…
— Noktelo —mi diris—, restu kun Ulio, kaj protektu ŝin.
La kato de la neĝoj miaŭis, kaj mi havis la malagrablan impreson, ke li ne multe helpos Ulion. Tamen la princino karesis la kategon kaj ridetis al mi.
— Kion ajn vi faros, vi scias, ke mi ne volas fariĝi reĝino de Ravlavo.
— Ni tion ja scias, princino! —Rineno diris, en la salono. Li reaperis, kun la mantelo en la mano, kaj impetis al la ŝtuparo por aliformiĝi kaj vesti sin.
Ulio faris malgajan paŭton.
— Mi ne volas fariĝi reĝino —ŝi ripetis.
Mi kapjesis.
— Kaj vi ne estos reĝino. Sed kio vi volas esti, tiam?
La princino kunpremis la lipojn, kaj poste respondis:
— Ulio. Sen familia nomo kaj sen teritorio. —Ŝi ridetis—. Mi volas esti mi mem sen la sorĉo. Sed mi scias, ke multaj aĵoj en tiu vivo estas pli malsimplaj. Mi vidas tion aŭdante vin. Kelkfoje, mi demandas al mi, ĉu ne estas pli simpla esti fantomo. Sed mi ne povas rezigni pri… Tiuj goblenoj! —ŝi eldiris, kun alia tono—. Mi nepre devas trovi ilin.
— Ni trovos ilin —mi promesis al ŝi—. Sed antaŭe, mi aŭskultos Rinenon.
— Vi ne devus. Li eraras ĉi-foje.
Mi ŝultrumis, kun rideto sur la lipoj.
— Eble jes.
Li eraris multe, mi aldonis mense. Iziso eble estos komprenema, sed Ralkuso neniam akceptus, ke fantomo servu lin: por li, tio estus kiel akcepti limakon-mortsorĉiston. Koncerne al mi, li sendus min tuj reteni Otomelon en mortiga misio. Kaj morti ne estis unu el miaj unuaj celoj. Rineno nepre ne povis rakonti la veron.
Mi sentis, kvazaŭ venteton, la manon de Ulio tuŝi mian brakon.
— Mi scias, ke via vivo estas tie, en Eŝilo —ŝi diris—. Sed antaŭe, ĉu ne estus pli saĝa fari ĉion eblan por retrovi tiujn cindrojn? Tio estas nia lasta espero.
Mi rigardis ŝin al la okuloj… kaj ĝemspiris.
— Eble —mi ripetis.
Ulio grumblis apartiĝante de mi.
— Eble, eble… Tio estas digna de akareano! Mi konfesas, ke mi ĉiam penis kompreni la homojn. Sed tio estas tro. Ĉu vi ambaŭ tiel gravas por la Konsilistoj? Ili rapide reagus kaj sendus aliajn homojn.
— Hm… Certe. Sed tiuokaze milito komenciĝis. Rineno kaj mi ĉiam servis la regnon, kaj la Konsilistoj atendas, ke ni estu pretaj por obei.
— Ba! Tiam vi nur estas sklavo de la potenco, ĉu ne? —la princino siblis, ĉagrenite.
Mi mordetis mian lipon, embarasite.
— Pli-malpli —mi konfesis—. Tamen ne koleriĝu kontraŭ mi, estas Rineno, kiu volas reveni al la palaco. Mi ja volis foriri.
Ŝiaj bluaj okuloj sulkiĝis.
— Kaj mi supozas, ke vi ne kapablas fari ion sen la konsento de via frato?
Mi turnis la okulojn, agacite malgraŭ mi.
— Se ni sukcesas pacigi tiun militon…
— Ha! Ĉar vi estas tiel fortaj, ke vi kredas kapabli haltigi militon? —Ulio rebatis—. Ili ne bezonas vin. Ni iru serĉi la goblenojn, tio ja estas pli grava.
Mi komencis subite kompreni la rezonon de Rineno. Ĉu la Konsilistoj ne bezonis nin? Antaŭ kelkaj minutoj, mi respondus jes. Sed nun, mi dubis. La Konsilistoj estis maljunaj, kaj multe el ili estis diplomatoj ankaŭ. La spionoj… Nu, ne estis tiom da ili. Kaj la murdistoj… Ralkuso havis unu, sed vidante, kiun taskon li petis plenumi al mi, eble li ne plu ekzistis. Klare, Ravlavo tute pretis por aparteni baldaŭ al Tananto. Kio per si mem ne estis tre grava. Sed se eblis agi por ke la ŝanĝo estu la malplej sangelverŝa…
Mi levis la okulojn al la ŝtuparo.
— Kion li faras?
Mi impetis kaj supreniris la marŝojn kurante. Mi alvenis ĝis la ĉambro kaj puŝis la pordon. Rineno, surmetinte sian nigran mantelon, kuŝis sur la grundo, nekonscie.
— Ho, ne…
Mi impetis al li, kaj frapetis lian vangon, kaj poste vangofrapis lin… Nenio. Noktelo frotis sin kontraŭ lia brako, scieme.
— Heraso diris, ke tio povis okazi —Ulio diris, genuiĝante apud mi, kun zorgema mieno—. Li devas esti lacega.
— Li devas malsati —mi aldonis. Mi leviĝis—. Mi iros serĉi monon, kaj aĉeti biskvitojn el Rasolfo.
— Biskvitojn el Rasolfo? —Ulio ripetis.
— Tiuj estas la preferataj de Rineno —mi klarigis ruĝiĝante iom.
La vizaĝo de la princino lumiĝis.
— Mi rememoras pri tiuj biskvitoj! Rasolfo… Rasolfo… Li estas la granda kukisto de la urbo, ĉu ne?
Mi levis brovon.
— Jes. Ĉu vi manĝis liajn biskvitojn, kiam vi estis pli juna?
— Jes ja! Mia patro aĉetis el tiuj al ni tre ofte. Tigalio ŝategis ilin.
Subite, ŝia vizaĝo malgajiĝis, kaj mi timis, ke ŝi ploru, kun tiom da rememoroj en la kapo, sed ŝi regis sin.
— Iru do serĉi tiujn biskvitojn —ŝi diris al mi—. Noktelo kaj mi mem zorgos pri Rineno.
Ŝi adresis al mi dolĉan rideton, kaj mi kapjesis.
— Mi baldaŭ revenos.
Mi eliris el la domo, kaj kiam mi kruciĝis kun pasanto, mi rememoris, ke laŭdire mi malsanis, do mi tusis konvene. Mi antaŭe iris al la banko, kaj elprenis tricent eskudojn de mia kirasŝranko sub la atentaj rigardoj de gardisto, kaj poste mi direktis min al la kukejo. Rasolfo vivis proksime, en angulo de la avenuo Asklanioso. Li rekonis min tuj, kiam mi eniris en la butikon.
— Ho, Dejlo de Simrazo, kia bona surprizo! —li ekkriis—. Kiel vi fartas?
— Ne tre bone —mi diris per malforta voĉo—. Estas plezuro revidi vin, Rasolfo. Mi venas aĉeti biskvitojn.
Rasolfo estis granda fortika ulo, kun larĝa rideto kaj pufetaj vangoj.
— Klare, klare —li diris—. Vi ŝajne ne fartas tre bone, jes. Ĉu vi estas malsana? —li demandis, dum li okupis sin.
— Iom —mi respondis, lasante mian rigardon vagi sur la belaj kukaĵoj.
— Ha, do bona ideo estis veni ĉe Rasolfo, tiam! Biskvito el tiuj sanigos vin, mi garantias tion al vi.
Li ridetis larĝe, kaj enpakis biskvitojn kun peco de papero. Li certe ne zorgis vere pri mia malsano. Ekde la morto de Akareo, Rasolfo abomenis ĉiujn la homojn de la palaco. Li ne kompatus diplomaton sub la ordonoj de la Konsilistaro, eĉ se li ŝajnigis tion.
— Dankon, Rasolfo —mi diris, kiam li tendis al mi la biskvitojn.
— Tio kostas dudek eskudojn.
Mi ekgrandigis la okulojn.
— Tio pliiĝis —mi rimarkis.
— Milito eksplodis —li rebatis.
Mi grimacis, kaj donis al li dudek eskudojn.
— Oni diras, ke la tanantanoj estas survoje por amasbuĉi ĉiujn nin —la kukisto daŭrigis.
Mi tusis kaj grakis.
— Ne zorgu, Rasolfo. La urbo de Eŝilo ne spertos malbonaĵojn. Bonan tagon al vi.
Mi sentis lian rigardon sekvi min ĝis la elirejo. Li certe demandis sin, ĉu kiel diplomato mi ne devus laboradi anstataŭ aĉeti biskvitojn ĉe li. Mi elprenis biskviton el la volvita papero, kaj manĝis ĝin dum la reveno. Ĝi estis bongustega. Kiam mi alvenis al la placo kun la fontanoj, mi ekhaltis: tri ĉevaloj sen rajdanto estis ligitaj al la malfermita pordego de la domo.
Kun la koro batanta, mi impetis kaj alvenis ĉe la sojlo je la momento, kiam Iziso, Manzoso kaj Kataso alvenis malsupre de la ŝtuparo. La du lastaj portis Rinenon kun siaj brakoj. Noktelo miaŭis kolerege, sed kiam mia mentoro klakis per la lango por silentigi lin, la kato de la neĝoj ĝemis kaj malaperis al la kuirejo, tute timigite.
— Dejlo! —Manzoso ekkriis subite vidante min.
La tri rigardis min, surprizite.
— Sed… kion vi faras? —mi demandis, tiel pale kiel la morto.
Iziso levis manon por haltigi Katason kaj Manzoson. Lia kolera rigardo fiksis min en mia loko.
— Vi ne diris al ni, ke via frato revenis. Vi forgesis, eble?
Mi glutis salivon.
— Ne. Li ĵus alvenis. Ni ĝuste estis ironta al la palaco…
— Sed ĉu vi ne estis malsana? —Kataso demandis, ŝajne naive.
Mi ruĝiĝis ĝis la radiko de miaj haroj. Mi eĉ ne plu sukcesis regi min, mi admonis min.
— Jes, mi estis —mi rebatis—. Sed ne plu nun, mi sentas min multe pli bone.
— Ho. —La ŝajne mildeca voĉo de Iziso anoncis nenion bonan. Li alproksimiĝis kun sia longa, verda kaj malhela tuniko. Li ĉiam estis pli granda ol mi—. Do, se vi sentas vin pli bone, ni finfine povos zorgi pri… la regno!
Lia eksplodo igis min eksalti. Li mallevis la rigardon al miaj manoj, kaj grimacis pro malestimo.
— Mi vidas… biskvitojn?
Iziso ĉiam sukcesis, ke mi hontu. Mi vespiris.
— Ili estas por mia frato. Li malsanas.
Mia mentoro faris paŭton.
— Mi tion rimarkis. Ni vigligos lin tuj. Portu lin al la salono —li ordonis al Kataso kaj Manzoso.
Dum tiuj obeis, la maljunulo daŭre rigardis min. Tio rememorigis al mi tiujn maloftajn fojojn, kiam li punis nin, Rinenon kaj min, post ni faris gravan eraron. Mi sentis min malgrandigita.
— Venu —li admonis min.
Mi proksimiĝis, kaj subite lia mano prenis min per la kolo de mia ĉemizo, kaj devigis min rigardi lin al la okuloj severe.
— Vi estas diplomato, Dejlo de Simrazo. Vi estas ilo de la regno. Simrazo gvidas viajn okulojn, viajn manojn kaj vian menson! —li siblis—. Ĉu vi rememoras tion?
Ĉar mi ne povis kapjesi, mi elspiris:
— Jes.
Neniam en mia vivo mia mentoro tiel severis, mi pensis, kun mikso de kolero kaj humiliĝo. Li ellasis min, kaj mi retenis la deziron masaĝi mian kolon.
— Ne elrevigu min plu —li neprigis—. La momento estas grava. Mi ne devus malŝpari mian tempon rememorigante al vi viajn devojn.
Nu bone, mi komprenis, mi vespiris mense nerespondante. Estis tempo nek por la malsanuloj, nek por biskvitoj. Oni devis eviti tiun militon. Mi tute komprenis, kara Iziso.
Ni pasis al la salono, kaj mi riskis rigardon super mia ŝultro. La bluaj okuloj de Ulio rigardis nin, maltrankvile.
— Iru serĉi al mi glason da akvo, Manzoso —Iziso eligis.
La gardisto leviĝis tuj, kaj kiam li eliris, li faris paŭton, kvazaŭ dirante «atentu, la maljunulo ne emas al ridego, hodiaŭ». Rineno, etendiĝinta sur la sofo, estis ankoraŭ nekonscia.
— Kio okazis al li? —Iziso demandis, dum li eliris ion el sia poŝo.
Mi retenis ekkrion.
— Ho, ne… Iziso, vi ne vere intencas tion?
Mia mentoro fulmrigardis min, kaj sen vorto metis la herbojn sur la malgranda tablo, proksime al la sofo.
— Kio estas tio? —Kataso flustris al mia orelo.
Kun malviglaj okuloj, mi respondis:
— Sreleno.
La tanantano sulkigis la brovojn, eble provante rememori ion…
— Li drogos mian fraton —mi grumblis, kun la koro glaciigita.
Tiam la juna brunulo rememoris la ecojn de tiu vegetaĵo, kaj paliĝis.
— Ĉesu do viajn murmuradojn, kaj starigu lin —Iziso ordonis al ni.
Ĉar Kataso ne moviĝis, mi antaŭeniris, kaj tiris Rinenon por apogi lian kapon kontraŭ kuseno. Mi havis dum momento la ideon demeti al li lian mantelon… sed Manzoso alvenis tiam kun la glaso da akvo, kaj mi malantaŭeniris silente.
Iziso elverŝis la srelenon en la glason, kirlis iom per la fingro, antaŭ ol dekroĉi la makzelon de Rineno. Mi vidis la fluaĵon eniri iom post iom en la buŝon de Rineno.
— Ne faru tian malgajan mienon, Dejlo —Iziso elspiris ĉagrenite, kiam li remetis la glason duonmalplena—. Ne estas la unua fojo, ke vi ambaŭ uzas srelenon.
Ne, efektive, estis la dua. La unua fojo okazis antaŭ ses jaroj, kiam Ralkuso ordonis al ni reporti forkurantan anon de la familio de la mortinta reĝo de Akareo, iun nomitan Draŝeto, bofraton de Ulio, kiu laŭ Ralkuso volis iri al la Verliŝo por koncentri ribelan militistaron. Vidante, ke ni ne alvenos sufiĉe frue, ni decidis preni la riskon gluti tiun vegetaĵon, kaj doni ĝin ankaŭ al niaj ĉevaloj, sekvante konsilon de Iziso. Ni plenumis nian taskon, neferminte la okulojn dum tri tagoj, sed ni revenis kvazaŭ fantomoj, kaj Draŝeto de Akareo preskaŭ sukcesis forkuri denove pro la katastrofa stato de siaj kaptintoj. Post tiu momento, Ulio estis la lasta ano de la reĝa familio de Akareo.
Abrupta grumblo dekroĉis min de miaj malgajaj pensoj. Rineno ĵus stariĝis, kaj ĉirkaŭrigardis la ĉambron per agitataj okuloj.
— Kio okazas al mi? —li demandis per mallaŭta voĉo. Li tusis por eligi la akvon, kiu malbone enpasis, kaj li purigis sian buŝon per la dorso de la mano.
Iziso frapetis lian ŝultron.
— Vi denove estas kun ni, kaj vi finfine povos labori, Rineno.
— Iziso? —Mia frato sulkigis la brovojn. Li agitis sin febrante—. Vi parolas pri la milito kun la tanantanoj? Mi… ĝuste volis paroli pri tio al vi.
Li leviĝis frotante siajn manojn kaj brakojn inter si, kaj mi mallevis la rigardon, malkuraĝigite. Estus neebla eliri el Eŝilo por trovi tiujn goblenojn, nun. Restis nur esperi, ke tiuj goblenoj malfermu la kofron, kaj lasu ĝin sub la pluvo… Kaj eĉ tiam, mi mem penis kredi tiujn sensencaĵojn.
— Trankviligu vin, Rineno. Vi glutis srelenon —Iziso informis lin—. Dejlo, bonvolu trinki la reston. Ĉiuj planoj ŝanĝiĝis, mi ja diras «ĉiuj». Dejlo, redonu al mi tiun leteron por Kirio de Aobonto, mi detruos ĝin —li certigis, dum mi tendis ĝin al li—. Vi ambaŭ iros al la tendaro de Otomelo de Tananto. Vi foriros tiun nokton mem, kaj vi alvenos post du tagoj maksimume. Diru al li, ke li estas invitita por traktadi sur la Monteto de la Alvenintoj kun la anoj de la Konsilistaro de Ravlavo. Dejlo, vi gvidos lin al la Monteto. Rineno, vi petos aŭdiencon por vidi la reĝinon, kaj vi donos tion al ŝi. Nia situacio iĝas pli kaj pli delikata. La reĝino tamen estas nia nura espero por eviti militon, kiu por ni estus fatala.
Rineno vigle prenis la pergamenon, kiun tendis al li nia mentoro. Li gardis lin, kaj kapjesis.
— Akorde. Ni evitos tiun militon.
Iziso ridetis kontenta, kaj poste rigardis min, kaj lia rideto malaperis, anstataŭigita de severa esprimo. Sub liaj atentaj okuloj, mi antaŭeniris, prenis la glason da sreleno, kaj trinkis ĝin per unu gluto. La fluaĵo bruligis mian gorĝon.
— Konsentite —mi diris.
Iziso aprobis kaj grimacis.
— Nun, nur mankas konvinki la tutan Konsilistaron iri al la Monteto de la Alvenintoj —li murmuris.
Mi skuis la kapon, iom amuzite malgraŭ ĉio. Iziso estis spertulo pri improvizaĵoj.