Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo
Kiam ni alvenis al la pordoj de Eŝilo, la nokto jam falis ekde horoj. La ĉevaloj, kiuj nun antaŭeniris paŝe, estis lacegaj, kaj mi mem penis resti kun la okuloj malfermitaj.
— Mi ja diris al vi, ke ni ne alvenus antaŭ la noktiĝo —Kataso diris en la mallumo.
La kandeloj de la pordoj flamis. Ni preskaŭ alvenis. Mi respondis per grumblo: mi estis tute laca.
Alveninte antaŭ la pordoj, Kataso deseliĝis. Lia ĉevalo ade spiregis. Mia kunulo frapis al la pordo kaj deturniĝis. Lia vizaĝo lumigita de la flamoj sulkiĝis.
— Dejlo?
Mi palpebrumis kaj aŭdis malgrandan pordon malfermiĝi, antaŭ ol mi perdis la ekvilibron kaj falis de la ĉevalo. Noktelo murmuregis, Kataso ekkriis pro surprizo, kaj aliulo elspiris:
— Kiu vi estas?
Mi sentis naŭzon.
— Ho, kiel mi lacas… —mi ĝemis.
Mi sentis la malsekan pinton de la nazo de Noktelo tuŝi mian vangon. Kataso frapetis min iom sur la brusto.
— He! He, Dejlo! Ĉu vi fartas bone?
Mi batalis kontraŭ la dormemo, kaj kapjesis.
— Jes, mi fartas bone.
Mi aŭdis bruon de botoj kontraŭ la pavimero.
— Ĉu via akompananto fartas malbone? —voĉo demandis.
— Kio okazas? —eligis aliulo.
— Kapitano! Ili ja ne ŝajnas danĝeraj.
Mi aŭdis eningigon de glavo.
— Estas… Ho —la kapitano diris subite—. Mi vidas.
Mi penis stariĝi, kaj interrigardis kun li. Mi konis lin, mi pensis, konfuzita pro la lacego. Li estis kapitano de la gardo, kaj regato de Ralkuso. Mi nepre ne devis fari malbonan impreson… Mi relevis min.
— Saluton, kapitano Nabemo —mi eldiris.
Sub liaj mirigitaj okuloj, mi falis, endormigite.
* * *
Mi vekiĝis multe pli malfrue, en tute malgranda ĉambro, kun lito, kie mi apenaŭ enspaciĝis. Malgranda fenestro lasis pasi iom da lumo… Mi aŭdis la murmuron de la urbo, la kriojn, la radojn de la ĉaroj… Gaja melodio de fluto venis el la alia flanko de duonmalfermita pordo.
Mi stariĝis, vigligita de longa dormo. Mi nur esperis, ke nenio terura okazis, dum mi dormis kiel lupido en sia nestego. Sed kiu nestego?, mi demandis al mi, leviĝante. Mi puŝis la pordon, prudenta, kaj vidis Katason sidanta sur seĝo, ekvilibranta kontraŭ muro, kun la piedoj sur la tablo, ludanta fluton entuziasme. Kiam li ekvidis min, li ridetis.
— Ha! Jen la malgranda urso vekiĝis!
Mi ĵetis rigardon al la ĉambro. Ĝi estis simpla, sen ornamaĵoj. Kaj ĝi havis grandan pordon malfermitan al korto, kiu certe ne troviĝis en la altaj kvartaloj. Tiumomente, Noktelo aperis sur la sojlo por saluti min, frotante sin kontraŭ mia kruro.
— Ĉu tio estas via hejmo? —mi demandis, karesante la kategon.
— Jes. Mi ne sciis, kien alporti vin —li senkulpigis sin, sidiĝante konvene—. Ĉu vi fartas pli bone?
Mi kapjesis, ĉirkaŭrigardante denove la ĉambron, kaj mi okulis la junan brunulon.
— Ĉu ili scias, ke mi revenis?
Kataso grandigis la okulojn.
— Ĉu vi parolas pri la Konsilistoj? Ne. Nu, mi almenaŭ nenion diris al ili. Mi ne eliris el la domo. Mi atendis, ke vi refartu bone.
Mi elspiris.
— Tio estas afabla. Nu, mi revenos ĉe mi, kaj vestos min pli dece. Estis tre afabla de vi gastigi min ĉe vi.
Kataso ridetis, duon-amuzita duon-surprizita.
— Tio estis tute natura. Ĉu vi ne volas, ke mi akompanu vin?
Mi komprenis, ke sekvante min, li ĉefe volis signifi al Iziso, ke estis li, kiu trovis min. Mi turnis la okulojn.
— Se vi volas. Tiel mi redonos al vi viajn dudek eskudojn.
Li eligis nenian ĝentilan proteston, kaj mi supozis, ke li ne estis tre riĉa. Sufiĉis vidi, kie li vivis.
— Ni iru —mi diris.
Li gardis sian fluton en poŝon de sia pantalono, prenis la ŝlosilon, kaj ni eliris. Mi levis la okulojn ĉielen, kaj sulkigis la brovojn. Jam devis pasi la tagmezo.
Mi ĵetis rigardon al la strato. Vidante la tumulton, ni ne devis esti tre malproksimaj de la foirejo.
— Tio estas la kvartalo Lusero? —mi demandis, dum ni eliris el la korto.
Kataso kapjesis.
— Jes. Kien estas via hejmo?
— Tien —mi diris, irante maldekstren. Noktelo premiĝis kontraŭ mi, terurita pro tiom da aktiveco. Se li estus pli malgranda, mi prenus ĝin en miaj brakoj, sed tiu tigro ja devis pezi kiel barelo plena je akvo.
Eŝilo estis granda urbo, kaj malgraŭ la politikaj problemoj lastatempe, ĝi daŭrigis sian kreskadon. Ni trairis plurajn bazarojn, kaj ju pli ni malproksimiĝis al la malaltaj kvartaloj, des pli mi sentis, ke oni rigardis min kun malestimo. Mi ja devis ŝajni ridiga, kun tiu tute flikita tuniko.
— Dejlo —Kataso vokis min, iumomente. Li ŝajnis embarasita—. Kie vi vivas, precize?
Mi ĵetis al li prudentan rigardon, respondante:
— En la kvartalo Astreno.
La Cikatrulo singultis.
— Diable. Sed tiu estas la plej multekosta kvartalo.
Mi ridetis, hezite.
— Tio estas vera.
Kiam ni alvenis al la kvartalo Astreno, gardo vokis nin, kaj mi prezentis min. Li tuj lasis nin pasi, plej verŝajne demandante sin, kion povis fari diplomato kiel mi kun tuniko, malnovaj botoj kaj tiel stranga akompananto.
Tie, la domoj estis ĉiuj pli grandaj ol la aliaj, kun ornamaĵoj kaj beligaĵoj. Je tiu horo, la strato estis preskaŭ dezerta: multaj homoj iris por manĝi en la belajn tavernojn de la kvartalo Aŭrio, ĉe la riverego. Ni trapasis grandan placon, kun belega fontano, kaj mi vidis Katason halti antaŭ bela statuo, kiu bildigis la tutan korpon de Ravlavo, kiu rajdis grifonon kun birdaj flugiloj disvastigitaj. La juna homo ŝajne miris pro la skulptaĵo.
— Tie estas —mi diris, por eltiri lin el lia admirado.
Li turnis iom la okulojn, kaj ekvidis belegan domon, borderitan de plektobarilo bone stucita.
— Mi miras —li murmuris.
Mi puŝis la pordegon, kaj eniris. La Cikatrulo enspiris profunde, kaj impetis por kuratingi min.
— Nu ja. Ĉio ci apartenas vere al vi? —li demandis.
— Kaj al mia frato. Ralkuso trovis la domon al ni, antaŭ kvar jaroj —mi klarigis per senpartia voĉo.
Mi sentis min iom ĝenita vidi lin tiel mirigita. Ni trairis la ĝardenvojon, kaj mi streĉis orelon, antaŭ ol eksalti kaj preni ŝlosilon sur la rando de la pordo. Kataso rigardis min malfermi la pordon, surprizite.
— Tio surprizas min, ke ulo kiel vi lasu la ŝlosilon de sia domo en tiel atingebla loko —li komentis.
Mi duonridetis, kaj invitis lin, por ke li eniru.
— Ba. En la kvartalo Astrio, preskaŭ ne troviĝas ŝtelistoj. Kaj, ĉiaokaze, ni gardas vere nenion multvaloran interne. —Dum Kataso admiris la halon, mi aldonis—: Faru kiel en via hejmo. Post du minutoj, mi pretos, kaj ni iros al la Palaco.
Kataso levis brovon.
— Vi ĉiam estas tiel malprokrastema?
Mi haltis malsupre de la ŝtuparo kaj rigardis lin, surprizite. Li faris malprecizan geston kaj ŝanĝis la temon:
— Tre bela domo.
Mi ridetis kaj supreniris kurante la ŝtupojn. Noktelo miaŭis kaj sekvis min. Bone, mi pensis, kiam mi puŝis la pordon de mia loĝejo. Mi devis bone prepari min, por ne ŝanceliĝi, kiam Iziso demandos al mi ion ajn. «Kie estas via frato?», li demandus al mi. En la Blua Arbaro. Kaj mi rakontos al li trankvile la tutan «veron»: ke ni vagis dum tagoj en la arbaro, ke goblenoj postkuris nin, kaj ke ni falis en subterajn tunelojn, kiuj gvidis nin norden… Ĉar jes, kara Iziso, vi vidu, mi estis konvinkita, ke tiuj malbenindaj tuneloj gvidus nin al la princino! Kaj, cetere, mi perdis mian glavon kaj miajn vestaĵojn, sed mi trovis tunikon.
Mi jam surmetis blankan ĉemizon, kiam mi ekhaltis. Ĉu mi freneziĝis? Mia historio vere ne estis tre bona. Kiu imagus, ke homo, kiu tiel kutimis mensogi kaj solvi intrigojn, kapablus esti tiel malmulte imagema? Mi vespiris kaj prenis mian nigran tunikon de diplomato.
Mi bukis mian zonon, kiam mi ekobservis la ĉambron. La lito kun baldakeno, la grandega ŝranko plena de vestaĵoj, la belaj pentraĵoj… Kataso mirus pro tio, certe. Tamen mi apenaŭ povis konsideri tiun domon kiel mian: mi restis tie tre malofte. Sed Ralkuso insistis doni ĝin al ni pro formo: ĉiu deca diplomato devis havi domon, laŭdire.
Sub la sciema rigardo de la kato de la neĝoj, mi levis tabulon el la grundo, kaj eltiris malgrandan kofron. Tie troviĝis la insigno de Simrazo. Ŝance, ke mi ne kunportis ĝin por serĉi la princinon. Mi prenis ĝin, kaj alkroĉis ĝin al mia tuniko, kaj poste sen plua atendo, mi eliris sentante la pezon de la kaŝita Gemo de la Abismo ĉirkaŭ mia kolo.
En la halo, la juna brunulo tendis manon scivolan al kandelingo, sed retiris ĝin tuj, kiam li aŭdis min malsupreniri la ŝtuparon. Li okulis min.
— Mi ne sukcesas kredi, ke vi estas la sama persono, kiu supreniris la ŝtuparon ĵus antaŭe —li elspiris.
Mi turnis la okulojn, kaj rideto kuntiris liajn lipojn.
— Ĉu tio estas la insigno de Simrazo? —li demandis, okulante la cirklon nigran kaj oran, fiksitan sur mia brusto.
Mi kapjesis, embarasite.
— Jes. Prenu —mi diris, elprenante el mia poŝo etan monujon plenan de eskudoj—. Por la kuracisto, la botoj kaj ĉio.
Kataso elpezis ĝin, buŝmalfermite.
— Tio ja estas pli ol dudek eskudoj.
Mi ŝultrumis, kaj remalfermis la enirejan pordon.
— Ni iru? —mi instigis lin.
Kataso siblis inter siaj dentoj.
— Mi komencas kompreni, kial Iziso diras, ke vi estas siaj plej fidindaj servistoj, via frato kaj vi. Vi rekte iras al la laboro, mi ja vidas.
Mi rigardis lin, kun levita brovo.
— Mi dormis ĝis la tagmezo. Kaj cetere, ĉu vi mem ne diris, ke mi urĝe devis reveni?
— Ho, jes, certe —Kataso ridetis, sekvante min—. Mi forgesis tiun detalon.
Mi sentis, ke li mokis min pro ia kaŭzo, sed ne gravis. Ni iris direkte al la Palaco.
— Dejlo. Ĉu vi ne havas servistojn? —Kataso demandis, dum ni antaŭeniris tra dezerta strato. Noktelo rigardis scieme ĉirkaŭen, pli kaj pli fidema. Tamen ĉiufoje kiam li trovis ion strangan, li eksaltis, kaj iĝante preta por forkuri, li blekis kaj hirtigis siajn harojn…—. Dejlo?
Mi rememoris la demandon, kaj kapneis.
— Ne. Mi ne bezonas servistojn. Cetere, la domo preskaŭ ĉiam estas senhoma, ĉiaokaze, do kial purigi ĝin?
Miaj paroloj ŝajne igis la tanantanon pensema. Silente, ni ĉirkaŭiris la Grandan Foiron, kaj ni alvenis baldaŭ antaŭ la grandega korto de la Palaco de Eŝilo.
La konstruaĵo, majesta kaj ĉirkaŭita de belaj florplenaj kupolformaj arboj, stariĝis kiel kastelo kun multaj altaj turoj. Dum ni trairis la larĝan avenuon, kiu iris al la pordoj de la servistoj, Kataso komentis:
— Mi ĉiam demandis al mi, kiom da ĉambroj havas tiu mirindaĵo.
— Tricent kaj dudek —mi respondis.
Kataso levis brovon.
— Ĉu vi nombris ilin? —li ŝercis.
Mi adresis al li amuzitan rideton.
— Jes. Kiam mi estis infano.
— Do vi kreskis en la palaco! —Kataso ekkriis, nekredeme.
Mi faris paŭton, kaj puŝis pordon. Mi ne kutimis paroli pri mia vivo, kaj mi preferis ne daŭrigi. Mi ekvidis homon rufan kaj dikan, sidantan ĉe la enirejo, kun botelo inter la manoj, kaj mi ridetis.
— Saluton, Ĥarboso, mi ĝojas vidi vin.
La gardisto sulkigis la okulojn, kaj lia tuta vizaĝo lumiĝis iom post iom per rideto.
— Jen! La malgranda Dejlo —li diris—. Vi almenaŭ ne venas por denunci min, ĉu ne?
Li parolis pri la brando, kiun li tenis per la manoj: kompreneble, ne estis permesita drinki dum la deĵoro, sed jen ekde multaj jaroj Ĥarboso fajfis pri tio.
— Tute ne —mi rebatis—. Kiel fartas via kruro?
— Ba. Ne tre bone —li respondis kun grimaco—. Mi ankoraŭ devos havi tiujn lambastonojn dum kelkaj monatoj. Tio ja instruos al mi, kio okazas, kiam oni interbatalas en taverno.
— He, mi ja esperas tion!
Mi salutis lin denove, kaj malproksimiĝis, sekvite de Noktelo kaj de Kataso. Ni supreniris tuj al la supraj ĉambraroj. Mi estis certa, ke Iziso jam atendis min.
— Ĉu ni ne vizitos Izison? —Kataso demandis.
— Jes, kial?
— Nu, do tio estas ĉe la alia flanko de la palaco. Li vivas en la Turo de Elio.
Mi eksaltis, kaj rigardis lin, surprizite.
— En la Turo de Elio? Ĉu li ŝanĝis sian loĝejon?
La tanantano ŝultrumis.
— Ŝajne jes.
La Turo de Elio, mi ripetis al mi, ankoraŭ surprizite. Tio estis turo tre ŝatata de la loĝantoj de la palaco, kun tre bonaj vidoj al la urbo. Tiu kara Iziso surprizos min ĉiam.
Ni trairis do la tutan palacon tra dezertaj koridoroj. Post momento, mi sulkigis la brovojn.
— Kie malaperis la homoj? —mi demandis.
Kataso faris geston per la mano por komprenigi al mi, ke li tute ne sciis. Noktelo subite blekis, kaj mi vidis lin ĉirkaŭiri kakton, kun la nazo refaldita. Mi ekridis.
— Noktelo! Tiuj vegetaĵoj ne moviĝas —mi trankviligis lin—. Venu.
La kato de la neĝoj elspiris, kvazaŭ malkvieta pro tiom da novaĵoj. Ni alvenis fine al la Turo de Elio. Antaŭ la unua pordo, troviĝis gardisto apogita sur lanco. Li estis blonda, kun revema aspekto kaj perdita rigardo. Li estis Manzoso.
— Dejlo! —li ekkriis vidante min.
— Manzoso!
Mi manpremis la tenditan manon de mia infaneca amiko, kaj ni interfrapetis amike.
— Mi komencis kredi, ke vi ne revenos! —li diris, montrante ĉiujn dentojn—. Nu, la princinon, ĉu vi trovis ŝin?
Mi kapneis kaj repelis penton: mi ne riskos, ke Ulio estu en danĝero, ĉar mi ne kuraĝus fari etan mensogon. Plej bone estis ne diri la veron.
— Estis tuta monato de malsukcesa serĉado —mi vespiris.
— Sed ŝajne ili preskaŭ sukcesis —Kataso intervenis.
Manzoso levis brovon, dum mi retenis troigan elspiron.
— Kiel do tio?
Mi faris malprecizan geston.
— Mi rakontos al vi poste. Iziso estas tie?
Mia amiko kapjesis, elrevigite.
— Jes. Li atendas vin. La kapitano Nabemo avertis nin, ke vi alvenis hieraŭ…
Vidante lian esprimon, mi konkludis, ke li aŭdis pri mia falo de la ĉevalo hieraŭ. Mi faris paŭton de embaraso, dum Manzoso malfermis la pordon, kaj anoncis mian alvenon.
— Dejlo de Simrazo, sinjoro —mi aŭdis lin.
— Noktelo, bonvolu resti ĉi tie —mi petis lin mallaŭte.
La kato de la neĝoj miaŭis, ĉagrenite, sed ne sekvis min, kiam Kataso kaj mi eniris en la ĉambraron de Iziso.
En la ĉambro odoris incenso kaj malnova papero. Kvankam Iziso ŝanĝis sian loĝejon, la odoroj persekutis lin, mi pensis amuzita.
— Sinjoro —Kataso eldiris kliniĝante kun respekto.
Mi rigardis lin iom, kaj levis rapide la okulojn al figuro antaŭ ni. Kun grizaj haroj, verdaj okuloj tiel brilaj, kiel tiuj de Noktelo, kvadrata vizaĝo kaj majesta sinteno, Iziso staris antaŭ ni, krucante la brakojn. Li ne ŝajnis tre kontenta.
— Vi ja malfruis por retrovi unu el ili —li eligis al Kataso. Kaj, nelasante lin respondi, li daŭrigis—: Kara Dejlo. Do vi ja ne kapablis, trovi tiun princinon?
Mi skuis la kapon.
— Ne. Fakte…
— Ne gravas —Iziso interrompis min—. La momento ne taŭgas por neutilaj raportoj. Tananto baldaŭ deklaros militon kontraŭ ni. Kie estas Rineno?
Mi glutis salivon, kaj mia koro rapidiĝis.
— En la Blua Arbaro.
Iziso elspiris kaj krucis la brakojn.
— Kaj kion li faras tie, sen vi?
— Ni pensas, ke la princino Ulio troviĝas tie. Sed malfeliĉe, mi malsaniĝis, kaj li daŭrigis la serĉadon sen mi —mi klarigis.
La maljuna homo sulkigis la brovojn.
— Vi malsaniĝis? Nu. —Li elspiris—. Kaj vi sentas vin pli bone? —Mi kapjesis vigle—. Nu —li ripetis—. Plej bone, mi havas taskon por vi.
Ne, ĉu vere?, mi rebatis mense, mokeme. Nu, almenaŭ ŝajne ne interesis lin scii tion, kio vere okazis dum la lastaj tagoj.
— Kaj kio estas tiu historio pri milito? —mi demandis, vidante lin sidiĝi ĉe sia skribtablo.
Iziso eliris pergamenon el tirkesto, kaj klarigis koncize:
— Otomelo, la reĝo de Tananto, estas nun la nura heredanto de la Krono de Ravlavo. Sed la Konsilistoj ne volas, ke li sidiĝu sur la trono ĉe ni. La teritorioj de Tananto nur malriĉigus nin, ili diras. Tiam, ili decidis doni ĉiujn povojn al la Parlamento, kiu precipe konsistas el ili mem. Post tri tagoj, ni festos la Respublikon de Ravlavo. Kaj poste ni koncentros nian militistaron. Otomelo jam koncentras la sian.
Mi rigardis lin, mirigite, analizante la situacion.
— Milito —mi eldiris—. Tio estas sensenca. Ĉu ni ne povas trovi akordon?
Iziso adresis al mi ruzan rideton.
— Pro tio mi volis, ke vi revenu. Domaĝe, ke via frato ne estu ĉi tie tamen. Vi devos plenumi du gravajn taskojn samtempe.
Mi tremis.
— Mi povas iri serĉi mian fraton…
— Ne —mia mentoro tondris senkondiĉe—. Tempo mankas. Kataso akompanos vin. Li estas bona batalanto, kaj li helpos vin por via tasko. Fidu al li. Do, aŭskultu min bone, vi ambaŭ.
Li invitis nin, por ke ni sidiĝu. Kataso ŝajnis surprizita. Videble li ne atendis, ke Iziso petu al li kunlabori kun mi por problemo tiel grava, kiel milito. Tamen, Iziso ŝajne plene fidis al lia fideleco.
— Vi iros al la palaco de la reĝo de Tananto. Vi kiel diplomato, kaj vi kiel simpla servisto. Temas pri diplomatia misio: vi kutimas al tio, Dejlo, kaj mi ne kredas, ke mi devu konsili al vi por procedi. Vi profitos la okazon por doni diskrete tiun pergamenon al Kirio de Aobonto. Vi rememoras ŝin, mi ja esperas, ĉu?
Mi kapjesis. Kirio estis servistino de Iziso instalita en Vorseo, la ĉefurbo de Tananto. Mi jam vidis ŝin eniri unufoje en la ĉambraron de Iziso, kiam mi estis deksesjara. Mi bone rememoris ŝian belan vizaĝon de senkulpa junulino, kaj mi rememoris, ke mi pensis tiun tagon, ke ŝi estis la bildigo mem de la trompaj ŝajnaĵoj.
— Vi parolos al la reĝo —Iziso daŭrigis—, kaj vi diros tre klare, ke ni ne lasos lin fari, kion li volas, kaj ke ni pretas komenci militon por defendi nian regnon.
— Tre klare? —mi ripetis.
— Jes. Ili jam insultis nin tro, por ke ni estu mildaj: la reĝo de Tananto publike deklaris, ke la Konsilistaro plenis je krudaj herezuloj, kiuj provis detrui la bildigon de la Dioj. Mi preparis al vi belan paroladon. Prenu. Vi nur devos ekzercadi alĝustiĝante al la situacio. Ili devas kompreni, kun kiu ili traktas. Ne zorgu, ili ne maltimos fari malbonon al diplomato. La situacio ne estas ankoraŭ sufiĉe malbona por tio. Tamen —li diris, ŝanĝante la tonon—, mi volas, ke vi profitu la okazon, por kolekti ĉian eblan informon pri la militistaro de la reĝo, precipe pri ilia armilaro. Kataso, vi ŝarĝos vin mem pri tio, vi konas tiun fakon pli bone ol Dejlo.
Mi restis ŝajne sensenta, sed interne mi brulis. Tiu tuta historio vere okazis en malbona momento. Dum Iziso daŭre paroladis pri detaloj, mi aŭskultis nur per unu orelo, kaj pensis pri Ulio kaj Rineno. Kio okazos, se ili reakiris siajn korpojn, kaj Rineno konvinkis la princinon reveni al la regno?
— Iziso —mi diris, interrompante lin, kiam li plue eldiris konsilojn senfine—. Se vi permesu al mi… kio okazas kun la princino?
La maljuna homo sulkigis la brovojn.
— La princino Ulio de Akareo? Ho. Mi supozas, ke ni povas forgesi ŝin. Ŝi certe mortis ekde tiom da jaroj.
— Vi ne pensis tiel la lastan monaton —mi rimarkis.
Iziso levis la okulojn al la ĉielo.
— La lastan monaton, la Konsilistoj ankoraŭ ne akordis pri la temo de la Parlamento. Nu, kion do mi estis diranta…?
— Kaj kion vi farus, se Rineno kaj mi alvenus kun ŝi? —mi insistis.
Mia mentoro ŝultrumis.
— Certe ni metus ŝin sur la tronon. Kvankam… nun, tio estus pli malfacila. Estus malpaciĝoj —li konfesis—. Pli ol unu Konsilisto bone ŝatis la ideon de Parlamento reganta, kaj verdire, neniu volas revidi la filinon de la murdita reĝo. Eble ili pentas pri tio… —Lia duonrideto tremigis min—. Sed nu, parolu pri la realaj problemoj, Dejlo. Tiu junulino verŝajne mortis ie ajn, antaŭ dek jaroj. Kion ni devas eviti nun, estas sangelverŝa milito, kiu nur kaŭzus pli da ribeladoj. La reĝo de Tananto suspektas, ke ni spertas malfacilaĵojn, kaj li kredas, ke li dispremos nin, kvazaŭ ni estus fiinsekto. Seniluziigu lin, Dejlo, kaj igu fali la fulmon de Ravlavo sur Vorseo.
Mi turnis la okulojn.
— Se mi iras al Vorseo kiel diplomato, mi dubas, ke oni lasu al mi eĉ unu minuton —mi rimarkis.
— Certe. Tamen tiufoje mi ne bezonas vin kiel spionon, sed kiel paroliston. Neniu Konsilisto kuraĝas vojaĝi al Tananto kun la nunaj cirkonstancoj.
— Ho, kiaj kuraĝuloj —mi komentis.
Iziso ekridis, kaj Kataso observis nin laŭvice, kun levita brovo.
— Jes. Nu —la maljunulo diris, kun rideto sur la lipoj—. Cetere, vi havas spritan menson, vi povos priskribi al mi, kiam vi revenos, kiuj estroj de Tananto apogas la militon, kaj kiuj estas kontraŭ ĝi. Tio ja estos utila. La tri aliaj diplomatoj foriris al Nalfo, Siszrio kaj Verliŝo, por averti la estrojn. Do, morgaŭ matene, vi iros al Vorseo kun Kataso kaj dek gardistoj.
Mi surpriziĝis.
— Dek gardistoj? Tiom?
— Dek —Iziso certigis—. Tio estas nek tro, nek maltro. Fakte, la duono estas spionoj-gardistoj.
Mi elspiris. Tio trankviligis min, ke Iziso sendu ankaŭ spionojn-gardistojn: almenaŭ oni vidis, ke li vere pensis, ke neniu malbono okazos al ni, ĉar riski spionojn-gardistojn en embusko estus sufiĉe mallerta.
Nu, kiel mi malŝatis tion, mi tiam plendis mense. Mi interrigardis kun Iziso.
— Ne elrevigu min, he? —li eligis—. Tio eble estas la plej grava misio, kiun vi iam plenumos. Centoj da vivoj dependas de vi, Dejlo. Bone atentu pri viaj paroloj, kiam vi estos ĉe tiu malbeninda reĝo.
— Ĉiam tiel poezia, mia kara mentoro —mi rebatis kun eta rideto.
Iziso tendis al mi pergamenon por Kirio, kaj mi metis ĝin en mian ingon, kiun mi metis en internan poŝon, kaj poste mi prenis la paperon kun la «bela parolado». Mi subite havis la impreson, ke li preskaŭ estis demandonta, kiel okazis la serĉado de la princino, kaj mi impetis demandi:
— Kial la palaco ŝajnis tiel dezerta, hodiaŭ?
Iziso elspiris.
— Tio estas pro la Teatro de Rovzalato. Ĝi instaliĝis en la parko de la palaco, kaj ĉiuj la nobeloj iris manĝi tien por vidi la spektaklon. Vi vidas, kiel ili vivas: oni diras al ili, ke la reĝo de Tananto atakos nin, kaj ili forgesas tuj poste. Kelkfoje, oni demandas al si, kial oni tiom pripensadas por savi tiujn gentojn.
Kataso ŝajnis konsternita pro tiuj paroloj, kaj mi sufokis malkvietan ridon. Je Ravlavo! Mi ja laciĝis pro ĉiuj ĉi reĝaj intrigoj!
— Nu, tio ne estas ĉio, mi malsatas —mi deklaris, leviĝante—. Ĉu vi havas ion alian por peti al mi?
Iziso faris geston al Kataso, por ke li eliru.
— Vi faris bone duontaskon, Kataso. Je la sekva fojo, faru la tutan taskon, tio estos eĉ pli utila.
La juna brunulo ruĝiĝis, kaj leviĝis por kliniĝi kun humileco.
— Jes, sinjoro.
Mi ankoraŭ ne komprenis, kial Iziso ŝatis, ke oni nomu lin «sinjoro». Manio de li, sendube. Kiam Kataso malaperis, mi turniĝis al Iziso. La maljunulo ĉirkaŭiris la tablon, kaj frapetis al mi la ŝultron, rigardante min senĉese.
— Mi ja ŝatas revidi vin, Dejlo. Mi komencis laciĝi, parolante nur kun la malgrandaj spionoj. La palaco estas plena de fiinsektoj, kiel diras la reĝo de Tananto. Kaj la Konsilistojn, mi apenaŭ eltenas ilin. Tiu Ralkuso, kiu ordonas aĵojn al vi… —Li grumblis—. Mi ja ŝatos vidi lin labori senĉese kiel mi. Li estas frenezulo. Kaj li estis la nura, kiu vere volis revidi la princinon de Akareo. Bone zorgu pri vi, kiam vi vidos lin. Li kunvokis vin post du horoj, en sia turo. Estu humila, kaj ne levu tro la kapon, akorde?
Mi paliĝis.
— Ĉu li ankoraŭ faris stultaĵojn?
Iziso enspiris profunde, kaj deturniĝis.
— Antaŭ du tagoj, li igis serviston pendumita, ĉar tiu laŭ supozo rabis al li juvelon. Sen pruvoj. Mi ĉeestis la spektaklon, precipe por vidi la esprimon sur la vizaĝo de Ralkuso. Li ridetis. —Ni grimacis samtempe—. Tiu Konsilisto havas distordaĵon en sia kapo —li konkludis—. Sed li estas tro grava, por ke iu ajn el liaj akompanantoj, kiuj abomenas lin, eĉ kuraĝu voĉdoni kontraŭ li.
Mi kapjesis penseme. Tio ne surprizis min. Se Iziso nur scius ĉion, kion petis Ralkuso al Rineno kaj mi! Feliĉe, ke ni ne estis trejnitaj kiel murdistoj, alie li uzus nin por murdoj. La maldekstra mano de la Blua Dago, kiel Rineno nomis min kelkfoje, por moki min, ĝojis ĉiufoje, kiam Ralkuso ne estis en sia ĉambraro. Subita ideo venis al mia menso.
— Tiu servisto… ĉu estis la servisto Higrizo?
Iziso, kiu proksimiĝis al fenestro, skuis la kapon.
— Ne, elreviĝu. Li estis novulo. Higrizo, tiu estas farita el la sama ligno kiel Ralkuso. Mi abomenas tiun ulon: li ĉirkaŭrigardas ĉien scieme, kaj spionas min.
Mi observis lin, surprizite pro la maldolĉeco, kiun mi eksentis en lia voĉo. Li ŝajnis laca. Mia mentoro, kiun mi ja ŝatis malgraŭ ĉio, estis tro maljuna por travivi militon kontraŭ alia regno. Kaj mi ankaŭ, mi pensis, kun duonrideto.
— Dejlo.
Li deturniĝis, kaj nun okulis min per liaj brilaj verdaj okuloj.
— Kio?
— Tiu princino… ĉu vi vere kredas, ke ŝi vivas?
Mi ŝultrumis, kun la koro batanta.
— Mi ne scias. Mi almenaŭ kredis tion.
Iziso sulkigis la brovojn, kaj proksimiĝis al sia skribtablo.
— Se ŝi estus viva, tio povus esti problemo. Se Rineno ne aperas, kiam vi revenos el Tananto, vi iros serĉi lin, malgraŭ ĉio, kion povu diri Ralkuso. Kaj se via frato trovis la princinon… —Maldika rideto aperis sur liaj lipoj—. Ni ĉiam povos gardi ŝin en sekura loko kaj surtronigi ŝin, kiam la ĝusta momento venos…
Liaj lastaj paroloj lasis min mirigita.
— Atendu minuton. Ĉu vi pensas ankoraŭ, ke la princino Ulio povus iĝi reĝino?
Malgraŭ la dika pordo, Iziso mallaŭtiĝis la voĉon, kiam li parolis:
— Mi havas planon, kara. Ĉar la Konsilistoj faras nenion alian ol malpaciĝi kun siaj najbaroj, mi ja devas fari ion. Aŭskultu. Otomelo de Tananto havas filon. Se iam ni retrovas tiun princinon, kaj ni edzinigas ŝin al tiu junulo, eble ni sukcesos aranĝi ĉi tiun katastrofon: Ravlavo estas mortonta regno, Dejlo. Kaj Otomelo bone scias tion. Se ni devas unuigi la du regnojn, estus plej bone, ke ni faru tion konscie kaj direktante ĝin iom. La anoj de la Konsilistaro estas stultuloj. Ili nur pensas pri siaj riĉaĵoj. Certe, la unuiĝo de la du regnoj kaŭzos kelkajn malagrablaĵojn. La Konsilistaro malaperus, sendube. Kia katastrofo! —li diris ekridante.
Mi rigardis lin, kun la okuloj grandigitaj. Edzinigi Ulion al tananta princo? Kio estis tiu sensencaĵo?
— Nu, rekonsciiĝu —li diris al mi, pli serioze—. Mi scias, ke tio malfacilas por vi: vi devos perfidi la Konsilistaron. Sed, ĉiaokaze, tiu ne estos la unua fojo. Do, jen, dum vi, antaŭ ĉiuj, eldiros belan paroladon, laŭdante nian nekredeblan militistaron kaj nepreneblajn fortikaĵojn, vi informos la reĝon diskrete pri la propono de edziĝo. Agu kvazaŭ ni jam trovis la princinon. Se ni trovas la veran, plej bone, kaj alie mi trovos mem belan junulinon, kiu taŭgos. Ĉu vi komprenis?
Mi kapjesis, kaj penis por rideti.
— Via plano ja estas ruze malsimpla.
Iziso ŝultrumis.
— Tio estas la sperto de la ofico. Mi sentas min kiel eta reĝo movanta peonojn —li ŝercis.
Kaj unu el la peonoj estis mi, mi komprenis, ĝenite.
— Sed estas problemo —mi rimarkis—. La heredanto de la reĝo de Tananto estas lia plej aĝa filino, Vizao.
Iziso ridetis, montrante ĉiujn dentojn.
— Jes. Pro tio mi donis al vi pergamenon por Kirio.
Mi glutis salivon.
— Vi ja ne mortigos la filinon, dum mi mem estos en Tananto, en la palaco de la reĝo, ĉu ne?
Iziso turnis la okulojn.
— Pripensu iom antaŭ ol paroli, Dejlo. Mi dubas, ke se oni mortigas lian filinon, la reĝo de Tananto estos tre favora al iu ajn akordo, Otomelo estas konata de sia venĝema karaktero. Ne, Kirio simple donos senkulpigon al la reĝo de Tananto por senheredigi ŝin. Simpla kompromitiĝo sufiĉos. —Mia ĉagrenita esprimo ŝajne amuzis lin—. Ne ŝajnigu naivecon, kara.
— Sed… Iziso —mi eldiris—. Vi ja konas la sorton de la kompromitaj junulinoj en Tananto.
La maljunulo faris paŭton.
— Ne estas mia kulpo, ke la tanantanoj estas tiel malprogresemaj. Se Otomelo kapablas mortigi mem sian kompromitan filinon per siaj propraj manoj, tiel estu! La unuiĝo inter niaj regnoj evitos sangelverŝadon. Kaj se unu vivo devas esti fordonita por tio, ke tiel estu —li ripetis per grava tono.
Mi retenis grimacon. Mi tute ne ŝatis, kiam Iziso komencis paroli pri fordonitaj vivoj por plej bona celo.
— Do, resume, vi proponas, ke Ravlavo iĝu vasalo de Tananto —mi diris, per demandema tono.
— Ho, ne —Iziso rebatis—. Ravlavo estos regno kaj Tananto estos alia. Sed la kronoj estos unuigitaj. Ni nur gajnos.
Mi vespiris, venkite pro la revoj de grandiĝo de mia mentoro.
— Kaj se la princino ne aperas, kaj vi ne trovas anstataŭulinon sufiĉe konvinkan? —mi demandis.
La verdaj okuloj de la maljuna homo ridetis.
— Sincere mi ja trovis ŝin.
Mi eksaltis kaj elspiris. Sendube, li parolis pri la anstataŭulino.
— Ha, Dejlo! Vi ne ŝajnas tre vekita, hodiaŭ. Iru do manĝi. Atendu, aŭskultu. Tiun vesperon, la mesaĝistoj-diplomatoj, kiujn mi sendis, revenos, kaj mi invitis ilin por manĝi. Revenu vidi min poste, por ke mi informu vin pri la lastaj novaĵoj. —Mi kapjesis silente—. Iru kun Kataso, do. Li estas bona junulo. Li estas el Tananto, ĉu vi scias? Antaŭe li servis la edzinon de Otomelo, kiel spiono. Li eble ne estas granda spertulo ankoraŭ, sed vi povas tute fidi al li.
— Kial vi tiel certas? —mi demandis, pensante interne, ke se li vere fidis al li, li klarigus ankaŭ al li sian planon pri la geedziĝo de Ulio kun tiu malbeninda filo de Otomelo.
— Kataso estis fidela servisto de la reĝino de Tananto, ekde kiam li estis kvinjara —Iziso klarigis—. Kaj la reĝino de Tananto estas granda amikino mia, kiel vi ja scias.
— Fidela, sed li estis torturita —mi rimarkis.
Iziso levis la okulojn ĉielen.
— Se vi volas scii ĉion, Vizao, la filino de Otomelo, pri kiu ni parolis, punis lin kruele antaŭ kelkaj monatoj, ĉar ŝi pensis, ke li spionis ŝin por informi ŝian patrinon, kio estis vera. La reĝino sendis Katason al mi, por ke mi protektu lin, kaj sanigu liajn vundojn kun la plej bonaj balzamoj de la regno. Jen, vi scias ĉion pri via nova kunulo de vojaĝo.
Mi vespiris, volante scii nenion pli.
— Ĝis tiu vespero, do —mi eligis.
— Ne forgesu Ralkuson —mia mentoro rememorigis al mi, dum mi malproksimiĝis—. Kaj sciu, ke kvankam li ekfreneziĝas kelkfoje, li estas en nia partio: mi certas, ke kiam mi malkovre elmontros la princinon al ĉiuj, li estos la unua, kiu apogos min: li multe ŝatas sian rolon de serpento siblanta al la oreloj de monarĥoj.
Mi ridetis, malgraŭ mi. Iziso amuzis min kun siaj metaforoj. Kiam mi eliris, mi trovis Manzoson babilanta trankvile kun Kataso. Noktelo estis buliĝinta kontraŭ rando de fenestro, kaj ŝajne profunde dormis.
— Vi ja malfruis —Manzoso rimarkis.
— Mi preskaŭ foriris al la kuirejo sen vi —Kataso informis min, ridetante—. Ni parolis pri la diferencoj inter la kutimoj de Tananto kaj de Ravlavo. Mi diris al li, ke tiu kutimo kraĉi sur la vinon antaŭ ol drinki ĝin, por akordi pri komerca traktato, estas aĉa.
— Jes, nu, kaj tiu manio, kiun vi havas, la tanantanoj, trinki rekte de la barelo, kiel bovinoj, ne estas pli bona —Manzoso rebatis, kun moka rideto sur la lipoj.
Mi rigardis ilin, amuzite.
— Tiam —Manzoso diris—, vi iros paroli al la reĝo de Tananto?
Mi ŝveligis la vangojn, kvazaŭ malfeliĉa.
— Ho. Jes.
Mia amiko prenis pli malgajan mienon.
— Kaj kion vi diros al li? Ke li ja povas iri al la infero kuiri trutojn, kaj ke komenciĝas la milito?
Mi ja ŝatis Manzoson. Almenaŭ li havis klarajn ideojn: li ŝatis nek la militojn nek la perforton. El gardisto, tio estis trankviliga. Mi vespiris.
— Mi parolos al li, kaj ni ja vidos, kiel li reagas —mi respondis—. Bone, mi iros manĝi iom, kaj poste mi iros vidi sinjoron Ralkuson. Ĝis baldaŭ, Manzoso.
Kataso elspiris brue, dum mi salutis mian amikon kaj malproksimiĝis por veki Noktelon. La eta tigro oscedis malkovrante sian rozkoloran langon, kaj poste impetis al la koridoro, sen eĉ plej malgranda rigardo al mi. Kataso kaj mi sekvis lin. Miaj pensoj kirliĝis en mia menso kiel svarmo de vespoj. Mi komencis pensi, ke la ideo forkuri el Ravlavo ne estis, finfine, tiel malbona: mi nun eĉ sopiris la tagojn, kiam mi fantomis! Milito, reĝoj, reĝinoj, kompromitiĝoj, geedziĝoj… Tio superbordiĝis en mia koro.
— Ĉu vi fartas bone, Dejlo? Vi ne remalsaniĝas, ĉu ne? —Kataso zorgis, dum ni alvenis al la teretaĝo.
Mi apenaŭ ŝanceliĝis, sed tion rimarkis la lertaj okuloj de la juna brunulo.
— Mi ja fartas bone, Kataso. Estas nur, kiel mi diris, ke ju malpli oni vidas reĝojn, des pli bone oni fartas.
Mi puŝis la pordon de la kuirejo, lasante Katason pensema malantaŭ mi.