Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo

8 Kataso

Kiam mi vekiĝis, mi sentis strangan teksaĵon sub miaj malpuraj fingroj, kaj mi palpebrumis kaj tusis. Miaŭo respondis al mi; tio estis Noktelo.

Mi ridetis malvigle.

— Bonan tagon, Noktelo.

La kato de la neĝoj, buliĝinta kontraŭ mi, frotis sian grandan lipharan kapon kontraŭ mia mano. Mi karesis lin, kaj ekzamenis la ĉambron per okuloj malviglaj.

Mi troviĝis en eta ĉambro kun fenestro kun fermitaj fenestroŝirmiloj. Kelkaj polvaj radioj tragutis per la fendoj. Aŭdiĝis bruo de manĝilaro kaj voĉoj, venante certe el la gastejo, el la teretaĝo. Ekstere, ĉevalo blekis, kaj basa rido aŭdiĝis. Mi streĉis orelon, kaj elspiris. Almenaŭ, la vento ŝajne kvietiĝis.

Ho, kiel ridinda tio estis! Mi fermis la okulojn dum momento, kaj remalfermis ilin. Miaj palpebroj estis pezaj kaj bruligaj, kaj mi penis bridi mian menson, por ne lasi ĝin vagadi.

Tio ĉagrenis min. Mi, kiu jam suferis doloron de vundoj kaj de frapoj, restis fiksita sur lito kaŭze de simpla nazkataro aŭ gripo aŭ kio ajn. Mi malsukcesis helpi Rinenon per la plej ridinda maniero.

Mi pli bone farus petante al Ralkuso, ke li sendus min patroladi!, mi pensis, ĉagrenite. Tiam mi ne devus surmeti magian ĉirkaŭkolon, kreitan de estaĵo de la Abismo, kaj mi certe estus pli trankvila. Sed mi ne konus Ulion.

Mia koro subite premiĝis, kiam mi imagis la princinon kunportita de la vento malproksimen. Mi kunpremis la dentojn. Rineno ja povis bone protekti ŝin dum mia forestado. Mi levis manon kaj tuŝetis mian frunton. Ĝi ŝvitis. Ĉu mi kapablos…? Mi skuiĝis, preparante por stariĝi. La doloro de mia kapo vekiĝis tiam, ŝtopante ĉian penson. Mi havis la impreson havi bulon el fajro, kiu bruligis min interne.

— Diable —mi grumblis.

Noktelo levis la kruron kaj metis piedon milde sur mian bruston. Miaj okuloj refermiĝis, kunportante bildon de verda rigardo.

Kiam mi rekonsciiĝis, mi aŭdis voĉojn en la ĉambro. Mi malfermis okulon kaj ekkomprenis pli-malpli, ke la kuracisto estis tie, palpante mian pulson, kaj aŭskultante mian koron. Mi tusis, kaj la juna kuracisto grimacis, kvazaŭ kun abomeno.

— Odoras malsano, tie —li grumblis fine—. Nu, nun ke vi jam vekiĝis, malfermu la buŝon.

Mi obeis, demandante min ĉu la malgranda infano, kiu tenis skatolon inter la manoj estis helpanto de la juna kuracisto… se tiu vere estis kuracisto, mi kompletigis, malfideme. Mi sentis la pezon de mia Gemo, kovrita per peco da teksaĵo, kaj mi trankviliĝis.

La kuracisto ŝanceliĝis.

— Ŝajne tio ne tro gravas. —Li metis manon sur mia frunto kaj kapjesis—. Tio eble estas normala gripo.

Lia «eble» konfirmis al mi, ke tiu homo ne estis kuracisto.

— Do eble ne temas pri la ruĝaj gripoj? —la juna infano demandis, kvazaŭ li elreviĝis.

La alia elspiris.

— Alportu. Mi donos al li infuzaĵon de rakruso. Tio vigligos lin.

Dum li okupiĝis, mi tusis denove kaj brue klarigis mian voĉon.

— Diru al mi —mi grakis—. Kie estas la kuracisto?

La juna homo rigardis min malvarme.

— Nu, kie vi volas, ke li estu? Mi estas la kuracisto de la vilaĝo. Nu do, trinku tion.

Mi rigardis liajn okulojn, kaj vidis lin heziti, kvazaŭ li estis timigita. Mi tendis manon, kaj stariĝis malfacile. Mia kapo turniĝis kiel turbo. Kiam mi trinkis unuan gluton, mi grumblis.

— Tio estas malbongustega.

La kuracisto ridetis moke.

— Vi estas akareano, ĉu ne?

Tiuj el la nordo ankoraŭ parolis pri akareanoj anstataŭ ravlavanoj, mi rememoris. Mi trinkis la reston antaŭ ol respondi:

— Jes ja, kia estas la rilato?

La rigardo de la malgranda infano lumiĝis, dum la kuracisto reprenis la vazon. Mia kapo daŭre suferis pro ondoj de varmo. Mi elspiris kaj reetendiĝis.

— La rakruso, tio estas sango de orko kun ŝelo de oranĝarbo —la kuracisto respondis fine, leviĝante. Mi subite sentis mian stomakon tumulti. Li ridetis—. Tio estas rimedo el tie ĉi, malŝatata de la akareanoj, kiel vi vidas. Sed ĝi efikas.

Li iris jam al la pordo, kaj mi okulsekvis lin, kun naŭzo.

— Ĉu ni lasas lin tiel? —la infano demandis.

— Jes, ni revenos morgaŭ, se li vivas ankoraŭ.

La juna homo ridetis al mi, nek malĝentile, nek simpatie. Ambaŭ eliris. Laca, mi sulkigis tamen la brovojn.

— Noktelo.

La kato eliris el sub la lito, kaj revenis sur min. Mi elspiris karesante lin. Li ronronis.

— Mi devus foriri —mi deklaris tiam.

La katego rigardis min, ŝajne riproĉe.

— Vi pravas, mi ne devu. Sed…

Mi stariĝis. Noktelo miaŭis, enuigite. Mi frapetis lian kapon.

— Mi fartas bone. Mi devas iri kun Ulio kaj Rineno.

Mi metis piedon eksteren de la lito, kaj leviĝis. Mi ŝanceliĝis vidante la ĉambron balanciĝi ĉirkaŭ mi.

— Ho, mi ne ŝatas tion —mi grumblis.

La pordo malfermiĝis denove, kaj junulino aperis kun pleto. Vidante min levita, ŝi restis mirigita dum kelkaj sekundoj, kaj poste ŝi kriis:

— Nu, kie do vi kredas, ke vi estas, akareano? Vi revenu tuj al la lito! Kaj vi manĝu tion. Ek! —ŝi insistis, dum ŝi eniris.

Mi klopodis reveni liten, kaj reetendiĝis, obeeme. Ho kiom mi ne ŝatis tion, mi ripetis min mense. Mi manĝis, kion alportis la junulino, kaj mi dankis ŝin ĝentile, antaŭ ol ŝi foriris. La laciĝo tuj venkis min denove.

Mi vekiĝis pro lumo intensa, kiu trapasis miajn palpebrojn. Mi duonmalfermis la okulojn, kaj mi vidis sur mia brusto la Gemon de la Abismo, kiu brilis per mil fajroj. Noktelo ĵus murmuregis, laŭirante muron de la ĉambro, kun la okuloj sulkigitaj.

La teksaĵo, kiu kovris la ŝtonon, jam falis. Mi reprenis la Gemon per mano, kaj ellasis ĝin kun ekkrio: ĝi estis glacia. Mi restis paralizita por momento. Heraso malkonsilis vigle al mi detrui la ĉirkaŭkolon, kaj eĉ pli demeti ĝin, kaj mi ripetis siajn parolojn al mi, por ĉesigi mian deziregon ĵeti la ĉirkaŭkolon for de mia vido. Prudente, mi metis la kovrilon inter la Gemo kaj mia brusto, rememorante historion, kiun rakontis al mi iam mia pliaĝa fratino, pri kavaliro kun glaciigita koro… Nun ne estis la momento por forvagi. Mi turnis la okulojn, kaj mi pripensis trankvile. Se la Gemo komencis iĝi ŝercema senatende, mi havos gravajn problemojn.

Kaj surprizinde la lumo ekmalaperis tiel rapide, kiel ŝi aperis. Fajrero trakuris la Gemon, farante cirklojn pli kaj pli malrapide, kaj poste malaperis. Nur dolĉa lumo de Luno tragutis tra la fenestroŝirmiloj. Mi tuŝis la ŝtonon kaj sentis, ke ĝi estis varmeta. Stranga. Tre stranga, mi ripetis al mi, movante la lipojn. Ho… kaj mi ja ne estis magiisto! Mi komprenis nenion pri tiuj strangaĵoj. Heraso konsilis al mi serĉi pli da informoj en la biblioteko de Eŝilo: ĝi estis laŭdire la plej plena el la tuta Forbasdo, kaj ne surprizus min, ke mi trovus respondojn al miaj demandoj. Sed kun ĉio ĉi, eble mi eĉ ne atingos Eŝilon vivanta.

Mi subite kredis aŭdi la etan voĉon de Rineno diranta al mi “ne komencu esti maloptimisma, Dejlo”. Mi skizis rideton, stariĝis iom kaj restis fiksita. Atendu minuton, mi pensis. Kaj la doloro, kiu tamburis mian kapon? Kaj la febro? Ili malaperis. Mi tuŝetis mian kapon, skuiĝis kaj sentis, nekredanta, ke mian ĝenatecon kaŭzis nur mia malfortaĵo.

Ĉu eblis, ke la Gemo de la Abismo iel rilatis al tiu ŝanĝo?, mi demandis al mi, etendiĝante denove, konfuzite. Noktelo proksimiĝis ŝtelpaŝe, prudente. Mi bonvenigis lin varme. Almenaŭ mi ne estis sola.

Mi dormis malmulte pli, maltrankvila kiom mi estis, kaj mi baldaŭ eliris el mia lito. Mia flikita griza tuniko atingis miajn piedojn. Noktelo etendiĝis kaj rigardis min, demandeme.

— Ni foriru —mi deklaris.

Vidante nenie mian sakon, mi supozis, ke Rineno kunportis ĝin, kaj mi nur haltis por tiri la kovrilon, pro manio. Mi turnis la tenilon… La pordo estis fermita.

— Je Ravlavo —mi murmuris—. Ili enfermis min, Noktelo!

La kato de la neĝoj trankvile svingis sian voston. Mi mordetis mian lipon, kaj direktis min al la fenestro, kaj malfermis la fenestroŝirmilojn. Tio ne estis la plej bona maniero eliri el gastejo, precipe en mia stato, sed kion alian mi povis fari? Mi havis nenion por hokmalŝlosi la pordon. Mi sidiĝis sur la rando, kaj turniĝis al la tigro.

— Ek, kuraĝulo. Oni diras, ke la katoj ĉiam falas pieden —mi kuraĝigis lin.

Noktelo sidiĝis sur la planko, kaj levis kruron por leki ĝin, maldiligente. Mi retenis grumblon.

— Noktelo… —mi minacis lin. Mi ŝultrumis vidante lin tiel obstina. Tiu malgranda tigro vere estis malkuraĝulo—. Kiel vi volu.

Mi komencis malsupreniri preskaŭ atendante vidi la katon ĵeti sin sur min por deteni min. Sed ne. Mi alvenis al la grundo sen maloportunaĵoj… kaj sen Noktelo. Mi levis la okulojn al la fenestro, incitite.

— Noktelo —mi flustris.

Kapo aperis ĉe la rando. Liaj verdaj okuloj observis min tra la nokto. La strato estis dezerta. Mi faris signon, ke li saltu, sed li restis, tie, observante min.

— Nu, amiko, vi havas malfacilaĵojn kun la kato?

Mi eksaltis vidante enkapuĉan figuron eliri el la ombro.

— Ne, tute ne —mi rebatis, prudente. Mi jam imagis lin elingiganta dagon por ŝteli al mi la Gemon… Mi vere devus preni ian ajn objekton por defendi min, mi bedaŭris. Sed la enkapuĉa homo ŝajne ne intencis proksimiĝi pli.

Mi rapide forirus, se ne estis Noktelo… Mi provis trankviliĝi.

— Vi estas la malsanulo de la gastejo, ĉu ne?

— Ĉu tio estas tiel videbla? —mi rebatis.

— Nu, ne. Fakte la kuracisto diris, ke vi fartis malbone. Sed ŝajne vi resaniĝis bone. Diru al mi, kiel vi nomiĝas? Vi estas akareano, ĉu ne? El Eŝilo? Ĉu vi konas la pordon de la trianguloj?

Mi sulkigis la brovojn, subite streĉita. La pordo de la trianguloj… Jen kio diris multe pri tiu enkapuĉa homo.

— Mi devis supozi —mi elspiris ĉagrenite—. Vi estas peono de Iziso?

La homo demetis sian kapuĉon per gesto, kaj pala ridetanta vizaĝo aperis. Ĝi estis plena de cikatroj.

— Peono, spiono aŭ ekspeono, mi ne plu scias —li respondis per ŝercema tono—. Vi estas Dejlo, ĉu ne? —mi kapjesis, kaj li tendis amike al mi manon—. Kataso por servi vin. Estas honoro renkonti vin. Mi iris serĉi vin, sub ordono de Iziso.

— De Iziso aŭ Ralkuso? —mi demandis.

— De Iziso —Kataso ridetis—. Mi ne estas sufiĉe altklasa por ricevi ordonojn de Konsilisto!

Mi grimacis.

— Jes, nu. Kaj nu, mi ĵus estis forironta.

— Jes, tio videblas. Estas mirindaĵo, ke mi trovis vin ĉi tie. Ĉu estas vera, ke via frato lasis vin sola en tiu gastejo por foriri al la sudo? Ĉu vi trovis la princinon?

— Hm… —Mi hezitis, kaj decidis ne impeti—. Ni ade serĉas. Sed ni preskaŭ sukcesis. Diru do al Iziso, ke li ne zorgu.

Kataso ridetis moke.

— Vi foriris antaŭ pli ol monato.

— Ha… Ĉu vere?

— Jes. Sed, ĉiaokaze, Iziso ne plu zorgas pri la princino. Li trovis plej bonan ideon. Li petis al mi revenigi vin urĝe al Eŝilo, vin kaj vian fraton.

Mi eligis sufokitan siblon.

— Tio estas… Sed vi… Atendu. Vi parolas serioze?

La Cikatrulo kapjesis vigle.

— Mi parolas serioze. Tio okazas al mi, kelkfoje. Nu, do se vi sentas vin sufiĉe forta por vojaĝi, mi proponas vin iri kun mi morgaŭ je la sunleviĝo. Mi havas ĉevalon por vi. Ni iros serĉi vian fraton, kaj ni reiros al Eŝilo. Kion vi opinias?

Mi vespiris, malpacience.

— Mirinda. Sed kion vi diris antaŭe pri la princino? Kial Iziso ne plu volas ŝin, nun?

Kataso ŝultrumis.

— Mi estas nur peono, kiel vi diris. La detaloj, vi ja scias… —Mi ĵetis al li malvarmigan rigardon, kaj li ridetis, montrante ĉiujn dentojn—. Laŭ mia opinio, ne estas, ke Iziso ne plu volas princinon, sed la Konsilistoj akordiĝis por forlasi la monarĥion, kaj fari parlamenton, kiu regos ĉion.

Mi glutis salivon.

— Parlamenton —mi ripetis, mirigite.

— He jes. Tio estas kaŭze de la tanantanoj, verŝajne. La reĝo de Tananto ekkoleriĝos, kiam li scios, ke li ne plu rajtos havi sian legitiman heredaĵon! —Li ridis iom—. Estas freneze, kiel tiuj estroj malfaciligas siajn vivojn.

Malgraŭ mi, mi redonis al li duonrideton.

— Ha! —li diris—. Mi ne imagis vin tiel juna. Post ĉio, kion oni rakontas pri vi inter viaj kunuloj de la ofico… Sed ne plu babiladu!, kiel dirus Iziso. Mi atendas vin je la sunleviĝo antaŭ la gastejo?

Mi kapjesis. Ne estis la ĝusta momento por elŝteliĝi.

— Jes. Atendu. Ĉu vi laboras por Iziso ekde longe? —mi demandis.

Kataso ŝultrumis.

— Ekde kelkaj monatoj. Antaŭe mi laboris por la reĝo de Tananto.

Li silentiĝis, mordetante sian lipon. Eble li pensis, ke li tro parolis. Mi ekridis silente.

— Do vi devas esti bone trejnita. Oni diras, ke la tanantanoj estas la reĝoj de la intrigoj. Kiom vi aĝas?

— Dudek du jarojn.

Mi ekgrandigis la okulojn.

— Nu ja —mi elspiris, impresita—. Kaj tiuj cikatroj, tio estas pro tio, ke vi razis vin tro rapide?

Mia piko ŝajne incitis lin, kaj mi tuj bedaŭris pro tio.

— Vi ja estas amuza —Kataso simple eligis.

— Pardonu min, tio estas kutimo. Mi estas tiel. Bone. —Mi frapetis lian ŝultron, por saluti lin—. Ni do revidos nin morgaŭ.

Kataso kapjesis kaj ĵetis al mi scieman rigardon.

— Ĉu vi supreniros same, kiel vi malsupreniris?

Supre, sur la rando de la fenestro de la ĉambro, Noktelo observis nin, moke. Mi grimacis.

— Jes, kial?

Kataso krucis la brakojn.

— Ĉu mi povas rigardi, kiel vi sukcesas fari tion?

Mi sentis min ĝenita, sed ne rebatis. Mi alkroĉiĝis al ŝtono, kaj poste al rando de fenestroŝirmilo. La supreniro ne estis tre eleganta, sed mi alvenis ĉe la fenestro kun nur kelkaj gratvundoj. Noktelo miaŭis ĝoje.

— Ne ŝajnigu, ke vi estu inteligenta —mi petis lin.

Mi turniĝis al la fenestro, kaj ĵetis rigardon al la strato. Kataso jam malaperis, kaj kie li estis antaŭe, nun nokta patrolo de gardistoj de Ahinavo pasis. Mi impetis por fermi la fenestroŝirmilojn. Nur mankis, ke unu el ili vidus min, antaŭ kvin jaroj, kaj ke li denuncu min al la Princo Evitinda. Ĉio eblis. Kaj se Kataso trompis min, kaj fakte li estis spiono de Ahinavo? Ne, tio estis sensenca. Kataso diris la veron. Tiu historio de parlamento… Mi elspiris, glitante sub la kovrilo. Tio, mi ja tute ne atendis. Sed, se la Konsilistoj decidis forgesi la Kronon, kion ili farus kun Ulio? Ĉu ili ŝanĝus sian opinion, se ili vidis ŝin aperi?

Konante kelkajn Konsilistojn, kaj konante Izison, mi subite konsideris la situacion de Ulio pli grava, ol ĝi ŝajnis al mi antaŭe. Se iam la princino reakiris sian korpon, klare: alie, ŝi povos fari nenion pli ol vagi el arbaro al arbaro… Mi skuis la kapon, malakceptante tiun malgajan sorton. Kia ajn estos la sorto de Ulio, mi ne forlasos ŝin.

— Tio povas ŝajni al vi amuza, Noktelo, sed mi ja ŝatas tiun princinon —mi murmuris en la mallumo.

Sufiĉe por malobei al la ordonoj de Iziso aŭ de Ralkuso? La respondo malfruis. La fakto estis, ke ĉio ĉi vere ne estis facila, mi pensis. Se ekzemple Iziso petis al Rineno kaj mi fari raporton plenan, kiel li foje petis al ni por la gravaj misioj, ĉu mi povus mensogi al li? Jes. Fakte, tio ne estis tiel malfacila. La problemo estis, ke mi ne povis lasi Ulion sola. Se mi revenis al Eŝilo kun Kataso, kiel mi faros, por ke la princino sekvu nin, sen ke Kataso rimarku tion? Ĉu vere estis bona ideo igi ŝin eniri en la ĉefurbon? Kaj cetere, estis alia problemo: kiel fari por ke Ulio akceptu veni al Eŝilo, tiu urbo, kiun ŝi nun abomenis? Mi unue devis certigi al mi, ke la sorto, kiun Ralkuso destinis al la princino, ne estis la morto. Indis esplori ĉiun eblon. Ralkuso povis ŝanĝi sian opinion inter la vespero kaj la mateno. Li estis unu el la Konsilistoj plej danĝeraj, mi decidis.

Mi vespiris, kaj aŭdis la duondorman ronronon de Noktelo.

Ekzistis alia eblo, klare: forkuri. Mi malaperus de la vilaĝo neantaŭsciigante tion al Kataso, mi retrovus Rinenon kaj Ulion, kaj ni tri forirus malproksime el Ravlavo… sen mono kaj sen ŝuoj. Mi ridetis pro memmoko. Rineno mortigus min, se mi farus tion. Malgraŭ ĉio, ni estis alnomataj la spionoj de Simrazo de niaj konatoj. Simrazo, mi ripetis al mi kun paŭto. Mi rememoris tre bone la fojon, kiam mia frato kaj mi ĵuris fidelecon al la duondiino de la Blua Dago, ento de la Diplomatio, agante kiel Iziso jam faris antaŭlonge.

— Ke Simrazo gvidu viajn okulojn, viajn manojn, kaj vian menson! —Iziso ekkriis per solena tono, kiu tiutempe pro mia juna aĝo lasis min buŝmalfermita.

Mi ĵuris fidelecon, kiam mi estis dekkvinjara, iom senpripense, je la tago, kiu sekvis la morton de la reĝo Kojbeno de Akareo. Iziso ŝajnis malmulte ĉagrenita pro tiu murdo, sed ĉu li partoprenis en ĝi? Mi ne sciis. Ĉiaokaze, mi tuj poste metis min en la servo de sinjoro Ralkuso. Mi ja pravis, kiam mi diris al Ulio, ke mia vivo estis pli unutona ol la ŝia: mi eĉ ne havis tempon ŝati ĝin. Mi preterpasis mian vivon… Kaj jen mi nun iĝis malgajeta.

Bone. Sed ĉu mi povis preterpasi tiujn parolojn, kiujn mi eldiris antaŭ la Konsilistoj? Fideleco, sindono kaj diligenteco pro mono, pensio kaj «solvita vivo»! Solvita por kiu, tion ili ne precizigis.

Tiu malsano lacigis min, kaj je la sunleviĝo kiam mi vekiĝis pro eksalto, kaj vidis la junan filinon de la gastiganto meti pleton sur la tablon apud la lito, kantetante, mi penis por ne reendormiĝi. Kataso atendis min.

— Vi ŝajne ja fartas pli bone, fremdulo —la junulino diris—. Manĝu tion. Diru al mi, vi ja intencas pagi al ni pro la kuracisto, ĉu ne? La ulo, kiu akompanis vin, promesis, ke li faros tion, kaj ke li malavaros. Tio almenaŭ ne estis mensogo, ĉu?

Mi levis brovon, kaj prenis benjeton. Ĝi bongustegis.

— Ĉio estos pagita —mi certigis fine.

La junulino paŭtis.

— Vi ja devu. Ĉar alie vi povas kredi min, ke mia patro koleriĝus. —Ŝi ridetis, petolema, kun la manoj sur la koksoj—. Kion vi rigardas, akareano?

Mi turnis la okulojn kaj reatentis pri mia benjeto. Ŝi iris malfermi la fenestroŝirmilojn kaj la lumo de la tago banis la ĉambron.

— Vi ne babilemas —ŝi rimarkis tiam—. Ulo atendas vin. Li estas el via regno ankaŭ, ŝajne. Vi estas amikoj?

— Iom —mi respondis, dum mi ekmanĝis duan benjeton.

Ŝi faris alian paŭton.

— Iom amikoj? Estas strangeta, via maniero paroli. —Ŝi paŭzis—. Li ŝajne ne estas tre amuza ankaŭ. Li estas plena de cikatroj.

La larĝa rideto, kiun ŝi adresis al mi, surprizis min.

— Hm… jes.

— Li estas militisto?

Ŝiaj okuloj lumiĝis.

— Jes tio. Li estas militisto. Bongustegaj, tiuj benjetoj! —mi deklaris. Kaj mi leviĝis—. Noktelo, ĉu vi venas?

La kato de la neĝoj eliris timeme la kapon el sub la lito. La junulino eksaltis.

— Mi kredis, ke la alia ulo foriris kun li! —ŝi diris, ekscitita—. Li estas tute beleta!

Noktelo komencis murmuregi, kaj mi retenis malfacile rideton.

— Noktelo, ni iru. —Alveninte al la sojlo, mi haltis—. Cetere, kial vi fermas la pordon, dum la nokto?

La junulino ruĝiĝis iom.

— Kio? Ho. Tio estas manio de mia patro. Li ne fidas pri la fremduloj. Sed, diru al mi, ĉu vi foriras nudpiede, tiel, kun nenio?

Mi mallevis la okulojn al miaj kalaj piedoj. Mi ridetis.

— Se vi havas ion por proponi al mi…

La junulino turnis la okulojn.

— Tio kostos al vi iom pli —ŝi antaŭsciigis al mi, levante la montrofingron—. Ŝuoj… Mi trovos tion al vi tuj!

Mi malsupreniris al la taverno pensante, ke tiu junulino ja estis fakte afabla. Mi renkontis Katason sidanta ĉe tablo, klakanta per la fingroj de unu mano, malpacienca. Li eksaltis, kiam li ekvidis min.

— Jam estas iom post la naŭa!

— Mi bedaŭras. Mi estis ankoraŭ iom malsana —mi senkulpigis min—. Bonan tagon —mi diris al la gastiganto, kiu respondis al mi per rapida movo de kapo. Mi sidiĝis ĉe la tablo, kaj faris signon al Kataso, ke li faru same—. Nu, diru al mi, nun ke ni estas kolegoj, ĉu vi povus fari servon al mi?

Kataso sulkigis brovon, nefideme.

— Kia servo?

— Mi tute ne havas monon —mi murmuris—. Rineno lasis min tie kun nenio… Li estis urĝita —mi klarigis, por senkulpigi lin—. Unuvorte, ĉu vi povus alprunti iom da mono al mi por pagi la gastigadon, la kuraciston, kaj…

— Jen la botoj! —la junulino ekkriis, malsuprenirante rapide la ŝtuparon.

— Kaj la botojn —mi finis.

Dum la gastiganto demandis, kio estis tiu historio de botoj, la vizaĝo de Kataso lumiĝis per rideto.

— Ne zorgu, amiko, konsideru tion farita.

Kiam mi surmetis la botojn, malnovajn sed en bona stato, mi aprobis kaj faris troigan geston de danko.

— Via filino estas la boneco mem —mi diris al la gastiganto, per solena tono de menestrelo.

Dum la junulino prenis afektitan mienon, kvazaŭ dirante «Mi ja scias», la patro ruĝiĝis.

— Jes ja, jes ja —li rebatis—. Iru do fari viajn afektaĵojn aliloke, kaj revenu al via regno!

Ni eliris el la gastejo gaje, kaj ni surseliĝis sur la du ĉevaloj de Kataso. Mi penis konvinki Noktelon ne moviĝi sur la selo, sed mi sukcesis fine, kaj ni malproksimiĝis de la vilaĝo trote.

— Via kato ja strangas —la Cikatrulo rimarkis—. Li estas… granda.

Mi paŭtis sciante, ke la katoj de la neĝoj ne havis tre bonan famon.

— Li estas malsovaĝigita.

Noktelo levis vigle la kapon, kaj mi ne povis eviti surpriziĝi denove: li ĉiam ŝajne komprenis ĉion. Mi okulsignis al li, kaj la eta tigro turnis la okulojn antaŭ ol rigardi la pejzaĝon, kiu preterpasis malrapide.

— Bone, do kien foriris la granda Rineno de Simrazo? —Kataso demandis, kiam ni ne plu vidis la vilaĝon.

Mi levis la okulojn pro lia mokema tono.

— Ĉu vi mokus mian fraton?

La Cikatrulo ŝajnis konfuzita por momento, kaj mi ekridis.

— Nu, do vi venas el Tananto. Ĉu vi kreskis tie?

— Jes… —Li hezitis—. Sed, kaj via frato?

Mi montris la vojon per la mentono.

— Ni daŭrigos rekte por momento. Rineno revenis al la Blua Arbaro.

Mi rimarkis, amuzita, la timeman rigardon de Kataso. Lia bruna hararo falis kvazaŭ akvofalo sur liaj ŝultroj. Mi demandis min denove, kiamaniere li sukcesis ekhavi tiom da cikatroj sur la vizaĝo.

— Ĉu ni eniros en la Bluan Arbaron? —li demandis. Lia voĉo almenaŭ ne tremis, mi konstatis.

— Jes. —Mi paŭzis—. Vi havas armilon, ĉu ne?

— Hm… Jes. Dago —li kapjesis—. Kaj mi havas mallongan glavon en miaj pakaĵoj.

— Plej bone. Ĉar mi havas nenion.

— Sed… —Kataso grakis—. Tiu arbaro estas danĝera.

— Danĝera? —mi ripetis, kvazaŭ surprizita—. Ho, vi parolas pri la goblenoj, la serpentoj kaj la arboj-manĝuloj? Ba, ne zorgu pri ili.

Li okulis min de lia ĉevalo.

— Arboj-manĝuloj? —li balbutis.

Mi klopodis por ne ekridi.

— Jes. Kaj troloj. Sed, mi certigas vin, ke se ni sufiĉe rapidas, ili ne atingos nin. Fidu al mi.

Mi adresis al li larĝan rideton. Kataso skuis la kapon, nedecideme.

— Vi mokas min.

Mi ekridegis, Noktelo miaŭis kaj blekis, kaj la ĉevalo baŭmis, kaj mi ĝuste retenis lin, kun larmoj en la okuloj.

— Pardonu, Kataso! Mi ne povis memregi.

Tamen Kataso ridetis.

— Do ni ne eniros en la Bluan Arbaron, ĉu ne?

Mi grimacis, iĝante denove serioza.

— Jes, ni iru. Sed trankviliĝu, ne troviĝas troloj en tiu arbaro, laŭ mia scio. Ĝi nur estas iom labirinta.

La timo de Kataso klare vidiĝis.

— Aŭskultu —mi diris—. Mi proponas prefere al vi, ke ni revenu al Eŝilo. Tiumaniere, mi povos surmeti vestaĵojn pli konvenajn, kaj preni glavon. Poste, mi revenos serĉi Rinenon kaj U… Jen ĉio —mi finis.

Kataso sulkigis la brovojn.

— Iziso petis min averti Rinenon ankaŭ.

Mi turnis la okulojn.

— Jes, sed nun, kun tiu tuniko kaj sen glavo, mi ne vere pretas por eniri en la Bluan Arbaron. Kaj vi perdiĝus en du minutoj.

— Ho! —li grumblis, incitita—. La granda spiono parolis.

Mi elspiris, malpacience.

— Mi diras tion, ĉar Rineno kaj mi perdiĝis kaj vagis en tiu arbaro dum tagoj, konsentite? Do vi pravas, eble vi sukcesus trovi Rinenon en tiu labirinto sen gvidanto, sed mi dubas pri tio.

La Cikatrulo faris surprizitan mienon pro mia sincereco.

— Bone —li diris, pli trankvile—. Mi konsentas, do.

Kaj jen unu afero aranĝita, mi pensis. Alveninte al Eŝilo, mi informiĝos pri la situacio rilate al la princino Ulio. Mi devos alfronti la demandojn de Iziso, certe, kaj mi devos imagi bonan historion. Mi nepre parolos al li nek pri fantomoj… nek pri mia ĉirkaŭkolo.

Ni daŭrigis la vojon ĝis Siszrio, grafujo de Ravlavo. La urbo ŝanĝiĝis iom ekde mia lasta vizito: oni razis preskaŭ ĉiujn la arbojn de la parko, kaj oni konstruis aliajn domojn kaj pligrandigis avenuon.

— Ĉu ni vizitos la grafon? —Kataso demandis dum ni antaŭeniris paŝe inter la homoj.

Mi rigardis lin, surprizite.

— La grafon?

Kataso ruĝiĝis.

— Nu… Mi kredis, ke vi bone interkompreniĝis kun la nobeloj de Ravlavo.

Mi elspiris, duon-amuzita duon-embarasita.

— Vi ja estas optimisma. Ne, se vi volu konsilon de mi, ju malpli oni vidas grafojn, baronojn kaj reĝojn, des pli bone oni fartas. Ni manĝos en taverno, sude, kaj ni reforiros. Mi volas alveni al Eŝilo tiun vesperon.

Kataso balancis la kapon dekstre-maldekstren.

— Tio estos malfacila, alveni tiun vesperon.

— Tute ne —mi rebatis—. La ĉevaloj galopas.

Kataso ridetis amuzita, sed ne respondis. Ni manĝis varman manĝon en taverno, kiu nomiĝis la Kaverno, kaj kiam ni eliris, mi serioziĝis: la ĉielo mallumiĝis kaj grandaj nigraj nuboj proksimiĝis de la oriento.

— Estas problemo? —Kataso demandis, surseliĝante sur la ĉevalon.

La vento kirlis miajn nigrajn harojn antaŭ miaj okuloj.

— Ne —mi rebatis.

Mi spronis mian ĉevalon, kaj ni eliris el Siszrio trote, kaj poste galope. Post duonhoro ni transiris la Ponton Sesagon, per kiu ni pasis, Rineno, Ulio kaj mi, kun tiom da malfacilaĵoj. Ni laŭiris la Bluan Arbaron, suden, sekvante la Vojon de Kantoro. Tondro aŭdiĝis. La nuboj superverŝis akvon kaj la ventopuŝoj fajfis en miajn orelojn. Korpremite, mi demandis al mi, kiel Ulio kaj Rineno spertis tiun novan malfacilaĵon. Almenaŭ, ili devis esti protektitaj de la arbaro. Se ili nur atingis ĝin…

La ĉevaloj galopis rapidege. Noktelo, alkroĉiĝanta al mia selo, havis malgajan mienon, mallevitajn lipharojn kaj grumbleman rigardon. Tra la sagoj de akvo, mi ekvidis ĝojan rideton de Kataso. Tute malseka, tiu juna homo ŝajnis feliĉa. Mi ridetis. Tiu Kataso ja estis afabla.