Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo
Ni trovis la magiiston sidanta en la biblioteko, kun pluraj libroj malfermitaj antaŭ si, kaj du kandelingoj, kiuj brilegis. Li estis tiel absorbita, ke Rineno kaj Ulio povis ekzameni lin, antaŭ ol li levis la kapon, alarmita pro miaŭo de Noktelo. La kato de la neĝoj pasis ĉe li, frotante sin kontraŭ lia kruro.
— Ho! —Heraso diris—. Atentu, Noktelo. Bonan tagon —li tiam diris, ridetante.
Li palpebrumis por provi vidi nin en la duonlumo. Mi faris signon antaŭeniri al Ulio kaj Rineno.
— Heraso, mi prezentas al vi la princinon Ulion de Akareo kaj mian fraton Rinenon.
Ulio antaŭeniris ankoraŭ kelkajn paŝojn por eniri en la cirklon de lumo… kio igis ŝin eĉ pli nevidebla.
— Mi ĝojas renkonti vin, magiisto —ŝi ridetis.
Heraso sulkigis sian normalan okulon, kun esprimo absorbita por vidi ŝian vizaĝon.
— Tio estas vera plezuro —li fine diris, rigardante la bluajn okulojn de Ulio. Li havis naivan rideton—. Mi neniam vidis tiom da fantomoj! Sidiĝu do. Mi kredas, ke mi jam sukcesis kompreni la enigmon.
Mi ege malfermis la okulojn, kaj sidiĝis apud li, malpacience.
— Vi sukcesis malĉifri la runojn?
— Tio malfacilis —li konfesis—, sed mi kredas, ke mi malĉifris pli-malpli ĉion. Diru al mi, kioma horo estas?
— Ho. La suno jam komencis malaperi malantaŭ la montoj —mi informis lin—. Kaj do, tiuj runoj?
Rineno kaj Ulio sidiĝis ĉe ni, kaj Heraso montris al ni mian kajereton: li skribaĉis vortojn sub miaj desegnaĵoj.
— Jen kion mi komprenis. —Li grakis kaj sulkigis denove sian vivan okulon por bone vidi, kion li skribis—. «La lumeto, perdita, bruligita…» —li pasis al la sekva paĝo por la dua runo—: «de la fulmo malklarigos… la malbenon, teruran, sen korpo… kvazaŭ grandega polpo… kiu mortos tiam… ĝis la tago, kiam la suno denove leviĝos en la malproksima vento de la okcidento».
Li tradukis la lastan runon, kaj silentis momente, kvazaŭ pripensante pri la senco de la frazo, kaj poste li rompis la silenton de konsterno:
— Tio estas sensencaĵo —li elspiris ĉagrenite—. Mi devas rekomenci. La problemo estas, ke la senco de tiuj signoj povas ŝanĝiĝi laŭ la profundeco —li klarigis—. Kaj ekzistas tiom da eblaj kombinaĵoj…
— Almenaŭ temas pri polpo —Ulio rimarkis, ĉiam optimisma.
— Jes, sed ne —la maljuna homo rebatis, incitita—. Mi devas plu laboradi. Laŭ tiu libro la fulmo povus same esti cervo aŭ ideo de estonto, kiu intensigas la agon de malklarigo. Sed mi pensis, ke ĝi devis esti fulmo. Tamen la frazo havas nenian sencon. Mi bedaŭras.
Li prenis dikan volumon dum mi pripensadis pri la enigmo. Efektive, tio havis malmultan sencon, kaj verdire mi atendis ion iom pli konkretan.
— Kia lumeto? —Rineno demandis, reveme.
Li ŝajne rekonsciiĝis pro renkontiĝo kun mortsorĉisto, mi rimarkis.
— Mi havas nenian ideon —mi respondis—. Sed diru al mi, Heraso, ĉu vi vere kredas, ke en tiu speco de gravuraĵoj, oni trovas komparojn kiel «kvazaŭ grandega polpo»? Ĉar tio longigas senutile la enigmon. Mi ne komprenas la utilecon.
— Kiu scias —Heraso respondis trankvile. Lia rigardo iris el mia kajereto al sia libro preskaŭ ĉiun sekundon—. Eble poeto skribis tion.
— Poeto! —Rineno ekkriis—. Mankis nur tio, ke li faru metaforojn.
— Tio estas la principo de enigmo —Ulio intervenis per pacienca tono—. Ĉio malklaras, kaj tio normalas. Ni nur devas pripensadi, kion signifas tiu frazo.
— Ne pripensu tro, junulino, tiu enigmo tute ne havas sencon —la magiisto grumblis, levante maldaŭre la okulojn—. Neniu sorĉisto, ke li estu poeto aŭ ne, farus enigmon tiel malklaran, se li volus, ke iu solvus ĝin. Iru ripozi, mi diros al vi, kiam mi trovos ion.
— Ni ne lacas —la princino certigis—. Ĉu mi povas helpi vin?
Heraso levis sian nuran brovon.
— Ĉu vi konas la runojn?
— Hm… Ne —ŝi konfesis—. Sed mi volas helpi.
— Ha. Nu, se vi volas helpi, provu trovi ĉiujn librojn pri la runoj en tiu biblioteko. Certe mi ne vidis ĉiujn. Sed Dejlo, alproksimiĝu. Tie, tiu eta signo, kiun vi skribis, ĉi tie, ĉu vi estas certa, ke ĝi estis vere tiel?
Mi grimacis vidante Ulion eksalti kaj poste rigardi min per mokaj bluaj okuloj, kvazaŭ dirante «mi jam suspektis la mensogon». Mi kliniĝis sur la kajereton, evitante ŝian rigardon.
— Hm… —mi diris, neatentema—. Mi konfesas, ke mi ne plu rememoras, Heraso. Mi bedaŭras. Mi estas tre malbona kopiisto.
— Montru al mi —Ulio intervenis—. Mi ekzamenis tiujn gravuraĵojn dum horoj kaj horoj. Mi konas ilin parkere.
Ni restis mirigitaj.
— Ĉu vere? —Heraso diris vigle. Li skizis rapidan geston—. Tiam forgesu tiujn librojn, kaj sidiĝu apud mi. Vi helpos min ripari tiujn desegnaĵojn. Ĉu vi ankaŭ rememoras la profundon de la gravuraĵoj?
Ulio balancis sian travideblan kapon dekstre-maldekstren, reveme.
— Eble jes —ŝi certigis.
— Je ĉiuj la lacertoj! —La magiisto larĝe ridetis—. Via princino savos vin el la malbeno, junuloj. Ek al la laboro.
Jes, kvankam ĉiaokaze la malbeno ne plu efikis sur mi, mi pensis, dum mi faris signon al Rineno eliri el la biblioteko. Mi refermis la pordon malantaŭ Noktelo, kaj reeklumigis kandelon, kiu estingiĝis. Subite kaj timigante min, Rineno ekfalis sur la tapiŝojn.
— Rineno! —mi ekkriis impetante ĉe li—. Ĉu vi fartas bone?
Li kaŝis sian vizaĝon per la manoj.
— Mi… Mi vere bedaŭras, mia frato —li singultis—. Ĉio ĉi estas mia kulpo. Se mi ne impetus en tiun turon… Ho, ke Ravlavo helpu min, mi eĉ ne plu povas plori.
Mi frapetis iom lian aeran ŝultron.
— Nu, Rineno. Ni spertis pli malbonajn situaciojn —mi mensogis—. Kaj cetere, viro ne ploras.
— Pff… —Rineno elspiris, apartigante la fingrojn de siaj nigraj brilaj okuloj—. Mi ne scias, kiu diris tion, sed tiu devis esti stultulo. —Mi ridetis kaj li enspiris—. Mi ja ŝatus, ke tiu mortsorĉisto aranĝus ĉion. Ĉu vi ne diris, ke li havis magiajn objektojn kapablaj helpi nin nuligi la sorĉon, kiel via ĉirkaŭkolo faras?
Mi relevis kapjesante.
— Li parolis al mi pri mantelo. Sed ĝia efiko estas nur maldaŭra. Plej bone estus tute solvi tiun enigmon.
Rineno okulis min.
— Do vi pensas, ke tio eblas. Tio estas… trankviliga. Mi ja envias al vi tiun ĉirkaŭkolon.
Mi mordetis lipon. Pro kutimo analizi ĉiujn eblojn, mi ekhavis teruran penson. Kaj se Rineno kapablis ŝteli al mi la ĉirkaŭkolon? Tio estis ideo tute stulta, sed mi plu pensadis, ke se anstataŭ Rineno estus Iziso, ekzemple, mi ja evitus dormi apud li.
Dum mi preparis infuzaĵon, mi rakontis al mia frato ĉion, kio vere okazis en Ahinavo dum mia longa ĉeesto ĉe Heraso. Rineno komencis vidi la eks-mortsorĉiston el nova vidpunkto. Kaj tamen hieraŭ mi vetus, ke li neniam akceptus la ideon, ke mortsorĉisto indas vivi. Mi tro bone rememoris la scenon antaŭ tri jaroj…
Ni estis senditaj de sinjoro Ralkuso al malgranda urbeto, kiu nomiĝis Marono, por peti nome de la reĝo, ke la estro de la regiono malpliigu la depagojn pri la tritiko, kaj faru la samon kiel la resto de la regno. Fakte Iziso avertis nin, ke ni devis esti atentaj.
— Io stranga okazas en tiu vilaĝo —li diris al ni—. Laŭ la famoj, la estro apartenas al danĝera sekto, kiu adoras la Morton. Estu atentemaj al la plej malgranda indiko, kiu povus pruvi tion, kaj kiam vi havos pruvojn, revenu.
La estro efektive estis kunhelpanto de mortsorĉisto, kaj kiam ni revenis, la Konsilistoj impetis por bruligi la duan kaj ĵeti la unuan en malliberejon. Ili profitis la okazon por igi iun el ili mem estro de Marono. Rineno konsterniĝis tiom pro tiu historio, ke mi fine firme decidis neniam paroli al li pri Heraso… ĝis nun.
— Dejlo —Rineno eligis tiam, rompante longan silenton. Mi jam finis mian infuzaĵon, kaj ni sidis unu antaŭ la alia, ĉiuj absorbitaj en niaj pensoj. Mi levis la okulojn al li.
— Jes?
Li ŝanceliĝis.
— Se iam ni reakiras nian korpon, kion ni rakontos al Iziso?
Mi elspiris.
— Tio estas bona demando.
— Krome, Iziso tuj divenus, se ni mensogas al li —Rineno elspiris—. Li konas nin tro bone.
— Ba. Ni zorgos pri tio, kiam la ĝusta momento venos —mi certigis.
Rineno duonridetis.
— Vi, kiu kutime estas tiel antaŭzorga, diras, ke ni zorgos, kiam la bona momento venos? Mi ne kredas tion! —li protestis per petolema tono.
Mi redonis al li rideton, kaj eksaltis aŭdante krion.
— Tio estis Ulio —mi diris leviĝante per eksalto.
Rineno grakis dum mi impetis al la biblioteko.
— Dejlo…? Ŝi estas la princino Ulio, mi rememorigas vin.
— Kio? —Mi jam tendis manon al la pordtenilo, sed la pordo ekmalfermiĝis abrupte, kaj la fantomo de la junulino aperis sur la sojlo.
— Ni trovis! —ŝi ekkriis, ege ridetante.
Rineno vespiris samtempe, ke espero plenigis min.
— Ne esperu —li grumblis, kaj laŭtvoĉe li demandis—: Vi trovis kion?
De la interno, aŭdiĝis ĝoja ekkrio de Heraso:
— Sed ja klare, tio estis tute klara!
Ulio faris signon al ni, ke ni eniru.
— Ja temis pri polpo —ŝi diris, kun tremanta voĉo—. Eniru, rapidiĝu!
Ni impetis por iri ĉe la magiisto.
— Jen! —li anoncis gaje—. Ni malĉifris ĉion.
— Kaj? —mi demandis.
— Paciencu! Sidiĝu kaj aŭskultu min. —Li svingis folion, kie li videble skribis la famindan enigmon, kaj voĉlegis—: «Tie troviĝas la Animo de la Lumo, kiu disigos la malbenon de la Senkorpuloj, kiam kiel fenikso ĝi renaskiĝos el siaj malsekaj cindroj aliformiĝinta en grandegan polpon».
Ulio estis ekscitita. Rineno kaj mi paliĝis. Tio estis ĉio?, mi demandis min, terurita, komprenante nenion. Mia frato vespiris, tute elrevigita:
— Nu, kie do estas tiu mantelo?
Ulio vidis, ke ni estis tiel malesperaj, ke ŝi ne povis reteni sin, kaj ekridis.
— Ĉu vi ne vidas? Tio klaregas! En ĉambro de la turo, troviĝas kofro plena de cindroj, ĉu mi ne parolis al vi pri ĝi? Tiam nu, vi nun scias. Kaj ni nur bezonas malsekigi ilin. Tio estas tute simpla!
Mi okulis ŝin, mire. Sufiĉis akvumi cindrojn por disigi la sorĉon? Nu, almenaŭ tio estis pli kredebla ol mortigo de polpo en la Transvento, mi pensis.
— Sed, kaj la turo? —Rineno diris, rekonsciiĝante pli rapide ol mi—. Ĝi estas tute detruita, nun.
Mi divenis la grimacon de Ulio.
— Jes, certe. Sed la kofro estas fortika. Ĝi estis solida. Kaj cetere cindroj ĉiam restas cindroj.
Rineno, pro subita impeto, leviĝis.
— Ni iru.
Heraso sulkigis la brovojn.
— Trankviliĝu, ĉiuj vi. Nun noktas. Se vi estas tiel rapidemaj, vi foriros morgaŭ je la sunleviĝo, sed dum la nokto ne estas bona ideo promenadi en la montoj de Cermio, akorde? Bone. Kaj nun mi montros al vi tiun mantelon.
La travideblaj okuloj de Rineno briletis strange.
* * *
— Estas mi la princino, mi rememorigas vin! —Ulio grumblis per incitita tono.
Ni malsupreniris la deklivon al la ebenaĵo sub la unuaj lumetoj de la tago. Antaŭ ol iĝi for de la vido de la galerioj, mi levis manon. Heraso, en sia ruĝa tuniko, redonis al mi mian saluton. Li insistis, ke mi kunportu Noktelo kun mi. Laŭ li, la kato de la neĝoj bezonis aventurojn.
— Li ne povas resti maldiligentadi ĉe mi por ĉiam —li argumentis.
Unuflanke, mi estis kontenta havi lin: mi ja ŝatis la malgrandan tigron. Aliflanke, mi divenis la kaŝitan penson de Heraso: li sentis, ke li ne vivos tre longe, kaj ne volis lasi la katon sola. Mi deturnis mian rigardon pro tiu malgaja penso.
— Sed vi jam surmetis ĝin hieraŭ vespere, via moŝto —Rineno grumblis, iom incitita.
Ili parolis pri la mantelo: Rineno ege volis porti ĝin por la malsupreniro, kaj la princino akceptis, sed nun ŝi grumblis, kvazaŭ bedaŭrante. Dum ni malsupreniris, mi ellasis ŝian manon en neniu momento.
— Nu, ne malpaciĝu —mi intervenis—. Post kelkaj tagoj, ni estos ĉiuj denove kvazaŭ novaj.
Ulio ne rebatis, kaj lasis sin kunporti. Feliĉe, ke ni ne plu estis ĉiuj fantomoj, ĉar la vento blovis, tiun matenon. Kiam ni alvenis sur la ebenaĵo, mi eligis plendan grumblon.
— Tiuj ŝuoj tute ne estas ŝuoj.
Rineno kapjesis, rigardante siajn proprajn piedojn malgaje. Ni rapide elfaris sandalojn tiun nokton, sed ili vere estis malmulte fortikaj.
— Se mi estus vi, mi demetus tiun mantelon nun —mi konsilis al li—. Vi ja aŭdis Herason, la kontraŭsorĉo ne povas daŭri pli ol kvar sekvantajn horojn. Estas pli bone gardi ĝian energion, por kiam oni vere necesos ĝin.
Rineno obeis, kaj kiam li demetis sian mantelon, mi vidis lin aliformiĝi denove en fantomon.
— Estas pli agrable aliformiĝi en fantomon ol en homon —li rimarkis.
Mi elspiris, amuzita, dum mi gardis liajn vestojn en la sakon, kiun donis al mi Heraso. Mia frato faris signon, ke ni antaŭeniru, kaj ĉar la vento ankoraŭ blovis, mi prenis la manojn al ambaŭ. Ni paŝis jam ekde horo, kiam Ulio siblis inter siaj dentoj, kaj haltigis nin.
— Goblenoj.
Mi grandigis la okulojn, alarmite. Nun vere ne estis la momento renkonti tiujn ekzistaĵojn.
— Kie?
— Tie.
Mi okulsekvis ŝian montrofingron kaj vidis kelkajn aperantajn ombrojn. Ni kaŝis nin malantaŭ arbeto, kaj restis senmove dum longa momento, timemaj… Kaj poste mi ekridis.
— Tiuj ne estas goblenoj, ili estas homoj!
Ulio sulkigis la brovojn, tendante la kolon por pli bone vidi.
— Ĉu vi estas certa?
— Tute certa —mi certigis.
Rineno kapjesis.
— Sed tio neniel ŝanĝas la fakton, ke ni devas esti nevidataj —li rimarkis.
Tiam, malantaŭ ni, ekkrio aŭdiĝis.
— Mi trovis lin!
Mi ekparaliziĝis por momento.
— Ili serĉas iun? —Rineno murmuris inter siaj dentoj—. Kiu?
Sendube, min, mi pensis, surprizite. La homoj alproksimiĝis… Kaj inter ili, troviĝis la ĉasisto, Jaroŝo la Gufo. Mi sentis la danĝeron kaj elspiris:
— Kaŝu vin, kaj se tio fuŝiĝas, kuru for de la ebenaĵo, kiam vi povos. Mi provos deturni ilian atenton.
Mia frato rigardis min, zorgema, el la ombro de arbeto.
— Evitu la ombrojn —mi aldonis, antaŭ ol proksimiĝi al la kvin homoj, kiuj alproksimiĝis, kun Noktelo sekvante min—. Bonan tagon! Ĉu la ĉaso estas bona?
Malantaŭ mi, la juna homo eliris el la subarbaro. Li certe estis, kiu malkovris min, mi elspiris kun iom da postsento kontraŭ li.
Jaroŝo la Gufo observis min, mire.
— Ĉu vi estas vivanta?
Mi palpebrumis kaj ekkomprenis tion, kio okazis: la ĉasisto, revenante al Ahuzato, rimarkis, ke la pilgrimanto ne revenis al la templo, do li alarmis la vilaĝon, certe kredante, ke ia besto manĝegis min. Tio estis afable zorga de li.
— Nu… jes, kial tia demando? —mi rebatis, afable, ludante mian rolon de senkonscia Oroniso—. Mi nur volis pasi la nokton en tiu bela loko, ĉu tio estas malpermesita?
La ĉasistoj interrigardis inter si.
— Ne —Jaroŝo fine respondis—. Sed tiu loko danĝeras por iu, kiu ne havas armilon. Precipe dum la nokto.
— Ha! —mi diris, ridetante ŝajnigante senkonsciemon—. Ne zorgu pri tio. La Dioj zorgas pri mi. Sed vi alvenas en la ĝusta momento. Mi ĵus estis ironta al aliaj pli malproksimaj regionoj, kaj mi estas kontenta adiaŭi vin. Ke la Diaj Animoj protektu vin. Mi deziras al vi bonan tagon.
Mi skizis saluton kutiman de la Oronisoj kaj malproksimiĝis, lasante ilin tie, mirigitaj. Noktelo alpremiĝis al miaj kruroj, timigite.
— Noktelo…! —mi flustre petis lin.
La katego multe malkvietis: li videble tute ne kutimis pasi tiel proksima de aliaj homoj. Kiam mi alvenis al alia arbareto, mi frapetis lian kapon.
— Kuraĝu, Noktelo!
Liaj verdaj okuloj rigardis min, nekonvinkitaj. Mi daŭrigis mian iradon, irante al la sudo. Post apenaŭ dek kvin minutoj, kiam mi eliris el la arbaro, proksime al la ebenaĵo, mi aŭdis Rinenon voki min. Mi levis la okulojn, konfuzita, kaj trovis ilin ambaŭ alkroĉiĝantaj al branĉo, je du metroj de la grundo.
— Estas la vento! —Ulio klarigis, terurite.
Efektive, la ventopuŝoj iĝis pli intensaj. Netrovante pli bonan ideon, mi prenis ilin de la piedoj, kaj tiris ilin malsupren.
— Dankon —mia frato diris.
Mi impetis por preni ĉiujn du per la mano.
— Mi malŝategas fantomojn —Rineno vespiris.
Mi ekridis, kaj li ĵetis al mi malvarmigan rigardon. Mi tuj afektis senkulpecon.
— Kaj aparte, ĉio iras bone?
— Kiuj estis tiuj homoj? —li demandis.
— Ĉasistoj. Unu el ili vidis min hieraŭ, kaj ŝajne li maltrankviliĝis pro mi. Mi ŝajnigis esti Oronisa pilgrimanto.
Rineno duonridetis.
— Ŝabo Ilŝundo de Trevalo?
Mi grimacis, ridetante, kaj kapjesis.
— Li mem.
Ulio rigardis nin, scieme.
— Pri kio vi parolas? Kiu estas tiu Ŝabo, kaj kial vi ŝajnigas, ke vi estas li?
— Ho. Tio estas simpla kutimo. Ĉiuj Oronisoj nomiĝas Ŝabo, aŭ preskaŭ —mi ŝercis—. Kaj cetere, kiam ni estis pli junaj, ni renkontis iun, kiu nomiĝis Ŝabo Ilŝundo de Trevalo, en Tananto. Li estis stranga ulo.
La princino paŭtis.
— Mi ja vidas, ke la profesio de diplomato lernigis al vi multajn lertaĵojn.
Mi grakis, ĝenita, kaj montris la ĉielon per la mentono.
— Fulmotondro proksimiĝas.
Ulio ŝajne forgesis ĉion, kaj atentis pri la nigraj nuboj, kiuj proksimiĝis el la oriento.
— Antaŭen do —ŝi diris per kuraĝa tono. Kaj ŝi aldonis per eta voĉo—: Ne ellasu nin, Dejlo, he?
Mi ridetis kaj respondis:
— Neniam.
Post duonhoro, fulmotondro estis sur ni. La pluvo tamburis kontraŭ la rokojn, kaj la vento iĝis tiel forta, ke ni decidis rifuĝi en arbaron. Kaj la fulmotondro malproksimiĝis, lasante ĉion malseka. Mi tremis kaj la okuloj de Ulio rigardis min.
— Kiel mi diris, aŭtuno venas —ŝi anoncis, kvazaŭ profeto.
Ni eliris el la arbaro. La nigraj nuboj malproksimiĝis rapide al la sudo, lasante malantaŭ ili glitan kaj kotan teron. Mi grumblis kaj demetis miajn mizerajn sandalojn, kaj poste ĵetis ilin en la koton.
— Ili utilas por nenio —mi diris, por pravigi min.
Dum la sekvaj minutoj, mi havis la impreson fariĝi tute kota, kaj mi preskaŭ enviis la elegantajn movojn de miaj du fantomaj akompanantoj.
Verdire, mi komencis iĝi laca kaj malsata, sed ĉar mi trovis neniun akcepteblan rifuĝon, mi penis daŭrigi neprotestante. La suno malleviĝis jam, kiam ni ekvidis la Vojon de Kantoro.
— Vilaĝo —Ulio observis.
Efektive, malproksime, oni povis distingi amason da domoj, perditan en dezerta kaj ondolinia tereno. Nur kelkaj arbetoj prisemis tiun regionon. La ĉielo grizis, kaj mi facile sukcesis vidi Ulion kaj Rinenon.
— Ni ĉirkaŭiros —mi proponis.
Ĵus post kiam ni daŭrigis la marŝadon, bruo de hufoj aŭdiĝis. Mi turniĝis kaj ekvidis du junajn rajdantojn transirantaj galope la terenon, al la vojo. Ambaŭ kriis kaj ridegis. Mi observis ilian iradon, kun rideto sur la lipoj.
— Ĉu vi rememoras, Rineno? —mi diris—. Ni estis same kiel ili, je ilia aĝo.
Rineno, aliĝinta al la grundo, sulkigis nebulajn brovojn.
— Eble.
Li relevis sin, kiam la rajdantoj iĝis malproksimaj.
— Diru al mi, Dejlo, ĉu vi ne iom lacas? —Ulio demandis tiam.
Mi levis brovon, surprizita, kaj ekkomprenis, ke mi ĵus oscedis.
— Hm… jes, iom —mi konfesis.
— Diable, tio estas vera —mia frato eligis—. Vi devas esti tute laca. Vi devus diri tion al ni.
— Ho —mi diris—. Ni ja devis antaŭeniri. Tamen mi ne malakceptus paŭzon. Sed ni malproksmiĝu antaŭe de tiu vilaĝo.
Ulio faris mokan paŭton.
— Akorde.
Kiam noktiĝis, mi faris signon, ke ili haltu.
— Mi nun vidas nenion.
Rineno kaj Ulio sidiĝis, kaj mi provis fari fajron. Tamen, pro la pluvo, ĉio malsekis, kaj mi baldaŭ rezignis. La aero ne tro malvarmis, mi decidis. Tiun vesperon, ni silentis, ĉiuj absorbitaj en niajn pensojn. Tremanta, mi rapide kovris min per malnova kovrilo, kiun donis al mi Heraso.
— Bonan nokton —mi diris.
Ambaŭ respondis al mi, kaj mi spertis strangan impreson pro scio, ke ili estis vekitaj ĉe mi. Kun la okuloj direktitaj al la ĉielo, mi daŭre rigardis la ombrojn de la nokto, antaŭ ol endormiĝi fine.
Kiam mi vekiĝis, mia menso fajris, kaj mi tremis.
— Ne —mi murmuris.
La bluaj okuloj de Ulio ekzamenis min, zorgemaj. Ankoraŭ noktis, sed la ĉielo iom lumiĝis, kaj la Luno brilis malantaŭ malklara vualo.
— Vi havas febron —ŝi informis min. Ŝia voĉo estis maltrankvila pro antaŭtimo.
La vizaĝo de Rineno aperis proksime de mi, pala, kun la frunto sulkigita. Li surmetis denove sian mantelon, mi komprenis.
— Lia frunto varmegas.
Mi sentis du fortajn brakojn preni min de la ŝultroj kaj levi min iom.
— Dejlo. Mi kunportos vin vilaĝen. Ni ne povas lasi vin ĉi tie.
Mi faris kelkajn paŝojn antaŭen, ŝanceliĝante, kaj poste ekkomprenis la sencon de liaj paroloj kaj ekhaltis.
— Ne. Vi ne povas daŭrigi sen mi —mi eldiris malforte. Mia kapo doloris min terure.
Ili ne respondis al mi, kaj mi lasis ilin kunporti min duonkonscienca. La kurso ŝajnis al mi longa kaj mallonga samtempe. Poste mi aŭdis voĉojn, kaj Rinenon respondanta. Bruo de pordo kaj ni eniris en domon.
— Ĉi tie —malafabla voĉo diris.
Ni eniris en ĉambron, kaj mi pensis, ke ni estis en gastejo. Rineno helpis min etendiĝi sur la lito.
— Ho ve, kiel ridinda estas tio —mi sukcesis eldiri.
Rineno frapetis mian ŝultron.
— Ne zorgu. Ripozu. Post kelkaj tagoj, ni revenos —li flustris.
Varma kaj malvarma, tremante sen fortoj, mi elspiris.
— Vere, ne estis la ĝusta momento —mi plendis—. Ĉu vi ne havas srelenon?
Tra mia malklara vido, mi rimarkis eksalton de Rineno.
— Dejlo —li flustris riproĉe—. Vi ne trinkos drogon nun. Vi nepre ne pensu pri tio.
— Nu, jes, mi pensis pri tio —mi rebatis, dum mi fermis la okulojn.
— Ba. Dormu do. Kaj ne pensu kiel Iziso. Nepre ne moviĝu el ĉi tie kaj…
Li kliniĝis al mi. Mi sentis lin movi ion.
— Kion vi faras? —mi demandis, duondormante.
— Nenion, mi kaŝas iom vian Gemon —li murmuris.
Pripensante pri ĝi, mi malfermis la okulojn, terurite.
— Nepre neniu devas demeti ĝin de mi!
Malvarma mano tuŝis mian frunton.
— Dormu —li ripetis.
Kiel se temis pri ordono, mi sentis min iĝi en la profundon de la dormo, venkite. Per murmuro, mi eligis:
— Zorgu pri Ulio, mia frato.