Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo
Kiam mi rekonsciiĝis, mi kuŝis sur tapiŝo, en la biblioteko. La maljuna homo verŝajne trenis min tien. Li eĉ alportis kusenon, mi rimarkis. Mi ege malsatis.
Malpeza premo ĉirkaŭ mian kolon rememorigis al mi ĉion, kio okazis. Tiu Gemo de la Abismo… Mi havis ankoraŭ ĝin ĉirkaŭ la kolo. Mi ekpensis demeti ĝin, sed mi pensis poste, ke eble estis pli bone demandi al Heraso antaŭe, ĉu mi povis demeti ĝin, nun ke la malbeno finiĝis. Sed ĉu ĝi vere finiĝis?
Mi stariĝis kaj masaĝis miajn tempiojn. Mi spertis teruran kapdoloron. Heraso lasis al mi ian specon de griza flikita tuniko, kaj mi surmetis ĝin per malrapidaj movoj, sentante denove moviĝadon de miaj muskoloj. Tio estis sufiĉe trankviliga senti fine sin mem. Kiu pensus, ke simpla ĉirkaŭkolo povus liberigi min de miaj problemoj? Mi ridetis sola pensante pri tio, kaj mi frapetis miajn ripojn kontente, antaŭ ol direkti min al la elirejo de la biblioteko.
Mi trovis la magiiston sidanta ĉe sia ronda tablo, leganta malgrandan volumon.
— Ha! —li diris, vidante min eniri—. Mi trovis, kion mi serĉis. Venu, sidiĝu kaj manĝu. Mi preparis al vi vian preferitan manĝon.
Mi levis brovon, kaj konstatis kun amuziĝo, ke tiu manĝo konsistis el supo de legomoj kaj kuniklo. Noktelo, sidante ĉe la piedo de la tablo, okulsekvis min ĝis mi sidiĝis. Lia vosto balanciĝis regule, kaj mi divenis, ke li ja ŝatus, ke mi lasu al li kelkajn pecojn de viando.
Mi rigardis la teleron, malsatega, kaj mi haltis antaŭ ol preni la kuleron.
— Heraso, dankon —mi diris sincere—. Sen vi mi fantomus dum mia tuta vivo.
Ombro pasis antaŭ la okuloj de la magiisto.
— Ne danku min tro frue.
Lia tono alarmis min tuj, kaj mi sulkigis la brovojn.
— Okazas problemo? —mi demandis.
— Manĝu —li rebatis—. Mi klarigos al vi poste.
Mi jam imagis la plej malbonajn aĵojn. Kaj se la efiko de la Gemo estis nur maldaŭra? Kaj se ĝi estis mortiga? Kaj se…? Mi grumblis interne. Ekzistis tro da ebloj, kaj pro tio ke nun mi emis imagi la plej malbonajn aĵojn, mi prenis kuleron da supo. Ĝi estis bongustega. Mia kapdoloro malaperis rapide, kaj kiam restis nur du pecoj de kuniklo en la telero, mi prenis ĉi tiun kaj donis ĝin al Noktelo. La kato observis min, kaj ridetis antaŭ ol tendi la kolon por preni delikate pecon da viando.
— Nu —mi diris, ekzamenante fine la vizaĝon de la magiisto—. Kio estas la malbona novaĵo?
Heraso fermis la libron, kaj kunligis siajn manojn, kvazaŭ por kuraĝiĝi. Poste li anoncis:
— Dejlo, mi maltrafis, ne estis la bona Gemo.
Mi kapjesis, provante ne maltrankviliĝi.
— Tio estas? —mi kuraĝigis lin.
La magiisto agitadis sin, kun embaraso. Noktelo ĵus manĝegis sian duan pecon de viando, kaj venis por sidiĝi sur miaj kruroj. Lia pezo igis min elspiri. Li observis min momente, kun sia granda kapo, kaj poste miaŭis, kaj liaj grandaj lipharoj ektremis. Mi karesis lian felon neatente, kaj mi atentis pri la respondo de Heraso, kiu malfruis.
— Nu, jen —li diris—. Temas ja pri la Gemo de la Abismo, sed mi eraris pri ĝiaj ecoj. Mi konfuzis ĝin kun la Safiro de la Nokto —li klarigis—. Mi scias, ke tio povas ŝajni stranga, ĉar mi neniam en mia vivo vidis la Safiron de la Nokto, sed… —Li grakis—. Mi rememoras legi libron pri tiu magia objekto iam, kaj… mi konfuzis ambaŭ.
Li faris paŭton kvazaŭ senkulpigante sin, kaj mi vespiris.
— Tio estas homa. Sed tiam, tiu Gemo de la Abismo, kion ĝi faras? Mi ja reakiris mian korpon, ĉu ne?
— Jes. Kaj dum vi gardos la ĉirkaŭkolon, vi ne perdos ĝin —La maljuna homo jesis—. Sed…
— Atendu minuton —mi interrompis lin—. Do tiu ĉirkaŭkolo ne tute forigas la malbenon, ĉu ne?
— Ne. Ĝi nuligas ĝin… pli-malpli. Sed ĝi ne forigas ĝin. Laŭ tio, kion mi ĵus legis, tiu ĉirkaŭkolo malfortigas ĉian sorton de sorĉo. Li eĉ estas pli potenca ol la Safiro de la Nokto, mi vetus… sed vi nepre ne devas demeti ĝin, krom se vi volas morti.
Mi paliĝis.
— Heraso… Mi preskaŭ demetis ĝin, kiam mi vekiĝis.
La magiisto malfermis la buŝon, fermis ĝin, kaj poste remalfermis ĝin:
— Nu, ja feliĉe, ke vi ne faris tion. —Antaŭ mia terurita rigardo, li ŝajne maljuniĝis eĉ pli—. Mi devus scii tion. Mi kulpigas min ege, vi povas kredi min.
Noktelo klinis iom la kapon flanken, rigardante fikse sian mastron. Mi enspiris.
— Vi ne kulpas. Kaj mi preferas porti mortigan ĉirkaŭkolon kaj havi korpon —mi certigis al li, kaj pro praktikemo, mi demandis—: Kion rakontas tiu libro pri la Gemo de la Abismo?
La magiisto ŝultrumis, absorbita de pripensado… aŭ de bedaŭro.
— Ne multe. Laŭ la legendo, tiu multvalora ŝtono estis kreita de kreaĵo de la Abismo. Kiam mi venis la unuan fojon en tiuj galerioj, antaŭ tridek jaroj, mi trovis ĝin sur la grundo, meze de la biblioteko. Mi rememoras, nun. Mi povus pensi pri tio antaŭ ol doni al vi la ĉirkaŭkolon —li admonis sin mem—. Nu. La fakto estas, ke temas pri magia objekto potenca kaj tre antikva, kaj kiel vi scias, pro mia nuna nekapablo, mi ne povas scii, kion ĝi faras precize. Krome, tiu libro tute ne estas preciza pri tio, pri kio ĝi temas. La skribisto eĉ ne estis magiisto. Sed, kiam li parolis pri tiu gemo, li diras, ke ĝi restarigas la ekvilibron de energioj, kaj ŝajne tio veras —li konkludis, indikante min per malpreciza gesto.
Mi restis revema dum longa momento. Subite, la malpeza ĉirkaŭkolo ŝajnis al mi multe pli peza. Mi skuiĝis.
— Parolu pri pli urĝaj aferoj. Nun, ke mi reakiris mian korpon, mi iros serĉi Rinenon kaj Ulion sur la ebenaĵo, kiam la suno ekleviĝos —mi anoncis.
— Ĝi jam leviĝis —la magiisto respondis. Mi rigardis lin, surprizite. Ĉu mi do dormis dum la tuta nokto? Heraso daŭrigis—: Iru do serĉi tiujn du. Mi daŭrigos kun miaj runoj. Sed mi promesas al vi nenion. Kaj rilate al la objektoj magiaj, kiujn mi promesis al vi por redoni ilian korpon maldaŭre al viaj du akompanantoj, estos pli malfacila. Mi ja havas mantelon, kiu ekvilibrigas energiojn, sed ĝi bezonas plurajn horojn de ripozo por esti uzata denove, kaj mi ne estas certa, ĉu ĝi funkcios. Kaj mi kredis havi la Helmon de Runo, sed mi malsukcese serĉis ĝin ĉie. Mi havas la impreson, ke fojfoje mi imagas objektojn, kiujn mi ne havas. Tio devas esti pro mia aĝo —li ŝercis.
Mi turnis la okulojn.
— Vi havas tiom da objektoj en viaj galerioj, Heraso. Estas facile erari. —Mi leviĝis, kaj hezitis antaŭ ol aldoni—: Ĉu vi estas certa, ke vi volas inviti Rinenon kaj la princinon ĉe vi? Eble sufiĉas, ke ili scias, ke vi estas magiisto…
— Mi estis —Heraso korektis min.
— Ke vi estis… Jes. Kaj se plie mia frato vidas vin kun…
Mi grakis levante pretervole la manon al mia vizaĝo. La magiisto ridetis, montrante ĉiujn dentojn.
— Ĉu vi ne diris al ili? Nu, vi ja scias gardi sekreton.
Mi grumblis.
— Ne vere, ĉar mi parolis al ili pri vi. Cetere, kial vi igis min promesi al vi ne plu reveni, kiam vi pensis, ke vi revidos min?
— Ha! —Li ŝajnis pensema, kiel se li mem ne konis la respondon—. Mi supozas, ke mi esperis revidi vin malgraŭ ĉio. En kvin jaroj, mi apenaŭ povis paroli al ia ajn vojaĝanto, kiu pasis sur la ebenaĵo.
Mi eksaltis.
— Vi parolis al ili? Sed… Kaj la Princo Evitinda? Indas esti prudenta. Se li iam scius…
— Dejlo —la magiisto interrompis min, pacience—. Mi ankoraŭ vivas. Kaj neniu en Ahinavo zorgas pri la kapricoj de tiu Princo. Oni kredas, ke mi ankoraŭ estas la granda kaj terura Heraso. Kiu do vagus en la montoj de Cermio por mortigi la malĝentilan mortsorĉiston kaj magiiston, kiu igis la Princon Pirvason tiel malbela kaj abomeninda, kaj malbenis lin por ĉiam?
Mi duonridetis.
— Mi.
La magiisto turnis la okulojn.
— Klare.
Heraso jam rakontis al mi la historion de la Princo Pirvaso la Kruela, historion, kiu multe malsimilis al la rakonto de la Princo Evitinda: malgraŭ sia reputacio de magiisto, Heraso fariĝis servanto de la estro de Ahinavo; kaj iutage, tiu ĉi decidis meti lin en la malliberejon pro tio, ke li disvastigis la novaĵon, ke Ahinavo preparis sin por ataki surprize malgrandan najbaran regionon, kiu iĝis sendefenda kaŭze de la ruĝaj febroj. Fine liberigita, Heraso fariĝis sklavo, kaj antaŭ ol forkuri, li venĝis sin, preparante magian trinkaĵon, kiu kreis timigajn ŝvelaĵojn sur la beleta haŭto de la princo. Jen kio, por la heredanto, la Princo Evitinda, estis terura malbeno kaj nepardonebla krimo.
Dum mi rememoris tiun historion, Heraso ŝajne rememoris nian unuan renkontiĝon: mi, kun la glavo en la mano, rigardante surprizita la grandan magiiston forkuri kiel eble plej bone en la arbaro. Ni ridetis samtempe.
— Iru —li diris tiam—. Se via frato, kiu estas ravlavano kiel vi, jam scias, ke mi estas magiisto, vido de vivmortulo nur surprizos lin iom pli. Kaj, konante vin, mi estas certa, ke li estas tiel tolerema kiel vi.
Mi ne konvinkiĝis, sed mi salutis lin per la kapo.
— Mi iras. Tamen, se vi havas botojn por mi, mi ne malakceptus…
La magiisto grimacis.
— Mi nur havas miajn sandalojn. Se vi volas, mi alpruntas ilin al vi…
— Ne —mi diris ridante—. Tio ne gravas. Nu, mi revenos antaŭ la nokto. Ke Ravlavo helpu vin malĉifri tiujn runojn!
Mi malproksimiĝis en la koridoro, irante al la enirejo. Mi malfermis la pordon, kiam mi ekvidis, ke Noktelo sekvis min.
— Bonan promenadon! —la voĉo de la magiisto kriis al mi de la interno.
Mi eliris sub la suno. Tiu devis esti levita ekde nur du aŭ tri horoj. La pejzaĝo belegis. Ekde la galerioj, oni vidis la deklivojn de la montoj de la nordo. Iuj estis plenaj de arboj, kaj aliaj estis nur deklivoj plenaj de ŝtonoj kaj rubusoj, kiel tiu, kiun mi supreniris por alveni ĉe Heraso. Venteto ade balais la monton, kaj mi ĝojis pro portado de la gemo, malgraŭ ĝia danĝereco.
— Noktelo —mi diris al la kato de la neĝoj. Mi taŭzis lian kapon. Mi ne diris tion al vi ankoraŭ: mi ĝojas revidi vin.
La stranga katego svingis la voston, miaŭis dolĉe, kaj ĵetis sin antaŭen en la deklivon. Mi sekvis lin pli malrapide, atentante al miaj piedoj. Post minutoj, mi komencis bedaŭri, ke mi ne prenis la sandalojn de Heraso. Sed, kiel diris Iziso, “ne bedaŭru tion, kion vi ne faris, kaj faru ĝin la sekvan fojon”. Mia antaŭa mentoro ja estis sufiĉe filozofa, malgraŭ ĉio, kion oni povis diri pri li.
Mi alvenis al la ebenaĵo post du horoj, kun la piedoj vunditaj. Mi venis al la loko, kie mi lasis la princinon kaj mian fraton, kaj mi igis vagi mian rigardon, serĉante ian indikaĵon. Nenion. Mi laŭiris la randon de la arbaro. Noktelo iris tien kaj reen de la arbareto al mi; mi vidis lin kontentan pro akompanado. Mi ekkomprenis, ke Heraso verŝajne ne promenadis tre ofte kun li. Post momento, mi malpacienciĝis.
— Rineno! —mi vokis.
Mia krio timigis kelkajn birdojn, kiuj ekleviĝis kaj komencis pepadi brue. Tiam Noktelo blekis, kaj mi sulkigis la brovojn, alarmite. Iu proksimiĝis. Mi atendis momente, kaj vidis subite homon eliri el la arbareto, celante min per streĉita pafarko. Kaj mi estis sendefenda, nudpieda kaj vestita nur de griza flikita tuniko. Mi elspiris.
— Kiu vi estas? —la ĉasisto demandis al mi; li ŝajnis fakte ĉasisto. Pro lia akĉento oni vidis, ke li estis Ahinavano.
Mi observis lin alproksimiĝi kaj ekhalti kelkajn metrojn de mi, malfideme. Eble li supozis, ke proksime vivis magiisto, kaj li konfuzis pri mi.
— Mi nomiĝas Ŝabo Ilŝundo de Trevalo —mi respondis, imitante la akĉenton de la Oronisoj. Tiu verdire estis la unua fojo, ke oni celis min per pafarko de tiel proksime, kaj mi penis por resti trankvila—. Mi estas pilgrimanto. Kaj vi, vi estas…?
La barbhava ĉasisto kun nigra hararo ŝajne trankviliĝis iom, ĉar li malstreĉis sian pafarkon. Liaj etaj, grizaj kaj palaj okuloj ekzamenis min.
— Mi estas Jaroŝo la Gufo. Ĉu vi iras al la templo de Ahuzato?
— Hm… Jes tio —mi kapjesis, tute nesciante, kie troviĝis tiu templo.
La rigardo de Jaroŝo la Gufo ekbrilis de moko.
— Ahuzato troviĝas malsupre de la ebenaĵo.
— Jes, jes, mi bone scias —mi diris, kun ŝajna kvieto tre konvinka—. Sed mi serĉas la diojn mem tra ilia kreaĵo de la Naturo. Oni konsilis al mi veni sur tiun ebenaĵon. La vivo estas tie tiel mirinda! Ĉu vi aŭdis la birdojn, kiuj kantis antaŭ nelonge? Mi serĉas la Grandan Nalminon.
Teatraĵo ne estis mia fako, sed spiono devas elturniĝi elegante el siaj problemoj. La ĉasisto mem ŝajnis konvinkita nun, ke temis pri pilgrimanto iom stranga. Kaj fakte, la Oronisoj estis konataj pro siaj strangaĵoj kaj ilia religia fanatikeco.
Li mallevis la okulojn al miaj nudaj piedoj, paŭzis kaj fine ŝultrumis.
— Faru, kion vi volas, kondiĉe, ke vi ne teruras miajn ĉasaĵojn. Sed ne eniru en mian arbaron, akorde?
— Akorde. Mi nepre ne volu ĝeni vin. Daŭrigu do vian noblan taskon, Jaroŝo la Gufo —mi eldiris solene.
Mi rimarkis la mokridan esprimon de la ĉasisto, antaŭ ol tiu mallevis sian pafarkon, salutis min per gesto, kaj malaperis en la densejon. Tiam nur Noktelo eliris el sia kaŝejo por reveni kun mi, kaj mi demandis min, ĉu fakte tiu kato de la neĝoj ne estis iom malkuraĝa.
Mi daŭrigis mian serĉadon pli ŝtelpaŝe. Mi rigardis malantaŭ la rokoj, malantaŭ la arbetoj, kiuj supreniris la deklivon al la monto— Mi komencis maltrankviliĝi, kiam subite mi aŭdis ekkrion de surprizo kaj poste murmuron.
— Tie ĉi!
Mi deturniĝis kaj pasigis manon tra mia hararo, embarasite. Mi vidis nenion, sed tamen mi estis certa, ke Rineno kaj Ulio estis proksimaj.
— Dejlo! —flustris senatende alia voĉo—. Ĉu vi estas blinda aŭ alia ajn?
Mi subite vidis aperi antaŭ mi du okulojn kaj mi eksaltis.
— Ho! —mi elspiris—. Estas nekredeble, ke vi vere estas nevideblaj. Venu, ĉasisto proksimas, kaj mi ne volas, ke li vidu min parolanta tute sola. La Oronisoj ne preĝas laŭtvoĉe.
Luma mano apenaŭ videbla tuŝetis min impete.
— Vi reakiris vian korpon! —Ulio diris, ekscitita—. Tiu magiisto ŝajne estas potenca!
Mi ruĝiĝis, embarasita, sentante nehonteman manon tuŝeti min. Ulio ŝajne ne kredis eblan tian mirindaĵon.
— Hm… Venu, princino, mi devas klarigi al vi kelkajn detalojn, antaŭ ol viziti Herason.
— Prenu mian manon —Ulio demandis min.
Mi prenis ĝin kaj ankaŭ tiun de Rineno, kaj mi trenis ilin malantaŭ grandan rokon. Se la ĉasisto vidis min, li povus kredi, ke mi provis flugi.
— Kio estas tiu historio pri Oronisoj? —Rineno demandis.
— Kaj kiel estas tiu magiisto? —Ulio demandis—. Kaj kiu estas tiu kato, kiu sekvas nin, tie?
Noktelo trankvile svingis sian voston, silente.
— Jes —Rineno diris, agitata—. Kaj kiel eblas, ke tiu sorĉo ne plu agas sur vi kaj daŭre agas sur ni? Ĉu la magiisto ne povis plene disigi la sorĉon?
Mi turnis la okulojn. Mi eble sciis malmulte pri magio, sed Rineno sciis nenion.
— Tiu malbeno estas sorĉo —mi klarigis—. Heraso nur donis al mi objekton, kiu nuligas ĝian efikon, sed ne vere forprenas la sorĉon de mi.
Mi elprenis la belan ĉirkaŭkolon el sub mia tuniko, kaj montris ĝin al ili. Rineno sufokis ekkrion.
— Tio estas multvalora ŝtono! —Li impetis al mi, kaj mi levis manon por haltigi lin.
— Atentu, tio estas magia objekto. Kaj la problemo kun tiu ĉirkaŭkolo estas, ke mi tute ne povas demeti ĝin. Se mi demetas ĝin, mi mortos.
Rineno, kies travideblaj okuloj ekzamenis scivoleme la Gemo de la Abismo, relevis abrupte la kapon.
— Kio? —li grakis.
La bluaj okuloj de Ulio observis min, teruritaj.
— Sed tio estas terura!
Mi ridetis.
— Estis eĉ pli terura ne havi korpon. Sed ĉiaokaze mi kredas, ke Heraso trovos pli bonan rimedon por vi ambaŭ. Li provas malĉifri la runojn. Mi gvidos vin ĉe li, sed antaŭe mi volus… antaŭsciigi ion al vi.
— La runoj? —Ulio demandis, surprizita—. Kiuj runoj?
Mia koro tremiĝis. Se mi malkovris al ŝi, ke mi kopiis la runojn de la turo, ŝi ekkomprenus, ke tiun neordinaran nokton, mia unua intenco estis rabi la ŝlosilon, kaj ne… Mi elspiris.
— La runoj —mi ripetis—. Jes. Kiel mi diris, Heraso estas granda saĝulo kaj li havas multajn librojn ĉie. Li trovis malgrandan volumon, kie estas kopiitaj la runoj de via turo, princino. Sed ili estas laŭ li tiel malbone kopiitaj, ke li bezonos tempon por malĉifri ilin —mi sentis pli ol mi vidis grimacon de Rineno—, do li petis al mi igi vin supreniri ĝis lia hejmo. La problemo —mi diris, nepermesante ilin komenti ion ajn— estas, ke Heraso ne nur estis magiisto dum sia junaĝo, sed ankaŭ li estis dum iom da tempo mortsorĉisto; tial mi timas, ke vi estu konsternitaj vidante lin: la duono de lia vizaĝo estas skeleta. Sed mi certigas vin, ke oni kutimiĝas rapide, kaj li estas afabla homo —mi aldonis, dum mi sentis, ke kaj Ulio kaj mia frato okulis min, buŝmalfermite. Mi mordetis mian lipon—. Mi esperas, ke mi ne tro timigis vin.
Mi atendis pacience, ke ili rekonsciiĝu. Rineno elspiris fine.
— Mortsorĉisto? —li eligis per sufokita voĉo—. Sed… Dejlo! Mi… —Li enspiris—. Mi bone kapablas kutimiĝi, mia frato, sed nun mi komprenas nenion! En Ravlavo la magiistoj estas konsiderataj kiel monstroj, sed la mortsorĉistoj… mi eĉ ne volas imagi. Ili estas frenezuloj de la infero, kiu aliigas la principon mem de la Vivo! —Li paŭzis—. Tio almenaŭ ne estas ŝerco, ĉu ne?
— Tute ne.
Mia frato grumblis iom mallaŭte.
— Kaj vi konsideras lin kiel amikon.
— Jes.
— Kaj li donis al vi mortigan ĉirkaŭkolon.
Mi ruĝiĝis, sed kapjesis denove.
— Jes. Sed li ne faris tion intence.
— Ha! Klare! Li ne faris tion intence! —Lia mokemo ofendetis min—. Ĉu vi ekkomprenas, ke la mortsorĉistoj estas ĉiuj nefidindaj kaj malicaj? Ni certe ne iros viziti lin. Mi ne devis lasi vin iri sola.
Mi elspiris, incitite.
— Rineno, mi scias, ke vi estas du jaroj pli aĝa ol mi, sed mi rememorigas vin, ke mi ne plu estas infaneto, mi estas dudekkvinjara, kaj mi scias, kion mi faras.
— Jes, antaŭ kvin jaroj vi ankaŭ ne plu estis infaneto, teorie —Rineno grumblis—. Sed videble vi konis tiun monstron kaj estis trompita de li. Doni al vi malbenitan ĉirkaŭkolon por savi vin el malbeno, mi ne konsideras tion tre utila. Tiu Heraso trompis vin, mia frato, akceptu tion.
Mi penis por ne incitiĝi pli.
— Rineno. Heraso estas amiko, kaj li restos tio certe por ĉiam. Li agas iom pretervole kelkfoje, sed lia estinto estas estinto, kaj li mem konfesis al mi, ke li bedaŭris, ke li uzis mortmagion. Iziso diris ofte, ke la unua paŝo al elaĉeto estas konfesi siajn krimojn. Kaj Heraso ne vere igis malbonon al neniu… al neniu bona, almenaŭ. Pripensu iom —mi insistis—. Li havas la kajereton kun la runoj. Li havas magiajn objektojn, kiuj povas liberigi vin de via stato. Ĉu vi volas resti fantomo por ĉiam kaŭze de simpla antaŭjuĝo?
Mi ekvidis la nekredeman esprimon de Rineno.
— Simpla antaŭjuĝo? —li ripetis—. Ho, Dejlo, mi kredas, ke vi freneziĝis.
— Ne pli ol vi —mi rebatis—. Pripensu pri la princino. Ŝi devas reakiri sian korpon. Kaj krom se vi havas mirindan ideon nun, mi ne vidas iun krom Heraso, kiu povus helpi nin kaj ne forkuri. —Kaj, divenante liajn pensojn, mi aldonis—: La pastroj de Ravlavo estas ĉarlatanoj, Rineno. Se ili devus disigi tiun malbenon, ili eĉ ne scius, kie komenci. Vi ja scias tion tiel bone, kiel mi.
Ulio intervenis:
— Mi ja bonvole irus. Malgraŭ ĉio, en la Arbaro de la Hakiloj, mi vidis multajn aĵojn, kaj nun mi pli facile forĵetas antaŭjuĝojn. Juna agento —ŝi diris al Rineno—. Ni supreniros tiun monton kaj parolos al tiu mortsorĉisto. Se mi nur scius, ke li ekzistis, mi jam de longe reakirus mian korpon —ŝi plendis.
Ŝi levis per eksalto, decideme. Mi ridetis… kaj impetis por sekvi ŝin, antaŭ ol la vento kunportu ŝin.
— Rineno? —mi diris, ne ellasante la princinon.
Mia frato elspiris.
— Promesu al mi neniam paroli pri tio en Ravlavo. Oni bruligus nin senpripense.
Mi ridklukis.
— Nu, Rineno! Ravlavo troviĝas je pluraj tagoj de tie ĉi. Neniu scios ion ajn. Kaj ni revenos al Eŝilo, kvazaŭ nenio okazis. Ni iru?
Mi tendis manon al li, kaj mia frato prenis ĝin kontraŭvole.
— Malbenita turo —li sakris mallaŭte.
Mi kredas tamen, ke Ulio aŭdis tion, ĉar ŝiaj okuloj perdis iom da brilo, malheliĝintaj pro pento.