Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo
Ni malfruis pli ol antaŭkalkulita por malproksimiĝi de la turo. Unue, Rineno kaj mi maltrankviliĝis, elirante, pro nekapableco porti nian glavon: ĝi estis tro peza, kaj apenaŭ ni manprenis ĝin, ke ĝi trapasis nin, kaj falis grunden bruege.
— Lasu ilin do! —la princino ekkriis, ridante ekde la sojlo—. Vi ne bezonos ilin: kiu do havus la ideon alfronti fantomon? Iru ĉe la kverko atendi min, tie, mi kunvenos tuj.
Suspirante, ni obeis, kun impreso pli de ŝvebado ol de marŝado.
— Kio estas tiu historio de Ahinavo, Dejlo? —Rineno diris tiam. La radioj de la suno trapasis lin, kaj mi okulis por pli bone distingi lin.
— Tio estas… malnova historio —mi respondis. Mi eksentis lian sulkadon de brovoj kaj mi tuj aldonis—: Mi konas tie ulon kapablan de malĉifrado de la gravuraĵoj de la turo. Se vi volu scii mian opinion, mi dubas pri la kapabloj de la magiisto de la taglibro. Tiu rakonto pri polpo…
— Vi pravas —Rineno aprobis—. Tio ŝajnas tute stranga, sed mi preferas diri nenion al la princino. Tio povus seniluziigi ŝin. Kiu do estas tiu persono? Kiel vi scias, ke li bonvole helpos nin?
— Li estas… amiko, kiun mi konis, antaŭ kvin jaroj —mi klarigis, kun ĝeno.
Nubo kovris la sunon, kaj mi rimarkis la reveman esprimon de mia frato.
— Antaŭ kvin jaroj —li ripetis—. Tio ne estis, kiam vi malaperis en Ahinavon dum du monatoj, ne lasante spurojn?
— Hm… Jes. —Mi grakis, antaŭvidante neprajn demandojn de mia frato—. Nu, kion do faras la princino? Princino Ulio! —mi kriis, finigante la interparoladon—. Restante ĉi tie, ni ne mortigos la polpon!
— Mi alvenas! —ŝi respondis trankvile.
Ŝi eliris el la turo rapidege.
— Dejlo —Rineno grumblis—, vi povus almenaŭ klarigi al mi, kiu estas tiu persono.
— Jes, vere, mi klarigos al vi, sed tamen mi…
Subita eksplodo dronigis miajn parolojn, kaj sendis min danci en la aeron. Mi flugŝvebis kaj supreniris dufoje antaŭ ol refali grunden.
— Je Ravlavo! —mi ekkriis—. Kio estis tio?
Sakraĵo respondis al mi. Mi leviĝis per salto kaj restis fiksita. La turo malaperis en fumon. Rineno aperis malantaŭ arbeto kaj siblis inter siaj dentoj vidante la ŝtonojn disigitajn ĉie ĉirkaŭen, kun la mebloj kaj la tanitaj haŭtoj. La kaldrono tronis meze de la rubo.
— Ha, kiel inteligenta estas la princino. —Li turniĝis al mi, konsternite—. Kaj la gravuraĵoj? Kiel ni faros, nun?
Mi elspiris kaj kliniĝis por repreni mian ĉemizon kaj mian kajereton.
— Mi kopiis ilin.
Rineno rigardis min, alarmite.
— Ĉu vi scias kopii runojn?
Mi ŝultrumis, incitite.
— Mi faris tion, kion mi povis.
Li levis brovon, amuzita.
— Dum la nokto, post…?
Mi frapetis lin, kaj li ekridis.
— Kia efikeco! —li eligis, mokeme. Mi duonridetis, kontenta, ke li ne plu ŝajnis kolerigita kontraŭ mi.
Tiumomente, la princina fantomo alvenis ĉe ni, kun granda rideto sur la lipoj.
— Ni iru?
Rineno kaj mi rigardis ŝin, sciemaj.
— Kial vi faris tion? —mia frato demandis.
— Kion?
Ni grakis samtempe.
— Tio estas… —mi diris.
— La turo —Rineno klarigis fine.
— Ho! —Ŝi metis manon sub la mentono—. Mi pensis, ke mi neniam revenos en tiun turon, kaj se mi reakiras mian korpon, mi ne plu bezonos ĝin, do, plej bone estu, ke neniu eniru enen kaj estu same malbenita, ĉu ne?
Ŝia argumentado impresis min, kaj mi kapjesis.
— Tio estas bone pripensita —mi aprobis.
Sed ŝi povus pensi fari tion, antaŭ ol ni eniru, mi aldonis mense. Ĉiaokaze, detrui la turon ne redonis al ni nian korpon. Se tio nur povus esti tiel facila…!
— Kiel vi scias, ke la sorĉo ne plu agos? —mi demandis tiam.
La princino grimacis kaj konfesis:
— Mi ne scias. Sed, almenaŭ, mi ne estos tentita reveni. Ni devas iri ĝisfine.
Mi kapjesis kaj rigardadis denove la detruitan turon.
— El kie vi trovis ĉiujn ĉi eksplodaĵojn?
Mia demando ŝajne amuzis ŝin.
— Princino neniam malkaŝas ĉiujn siajn sekretojn —ŝi rebatis, pasante preter ni per vigla paŝado—. Atentu, via ĉemizo falos —ŝi atentigis min—. Mi ankoraŭ ne komprenas, kial vi insistas por porti viajn vestojn. Tio neutilas.
Mi faris mienon, kvazaŭ dirante «mi tion bone scias», sed tamen mi gardis mian ĉemizon per la mano, kovrante mian kajereton… kaj la runojn.
— Vi ŝuldas al mi klarigadon, mi rememorigas vin —Rineno flustris al mi.
— Tiu ne estas la ĝusta momento —mi rebatis, farante kapsignon al la princino, kiu malproksimiĝis—. Ni iru.
Ni alvenis ĉe la princino Ulio, kiam mi subite ekvidis movon inter branĉoj, kaj mi levis manon, alarmite.
— Mi vidis ion moviĝi, tie —mi informis ilin.
— Ha, jes —Ulio diris—, tio estas verŝajne la goblenoj.
Mi palpebrumis, maltrankvile.
— La goblenoj? Tiel proksime?
Kaj ni estis sen armiloj, sendefendaj, malpezaj kiel la aero…
— Ili certe forkuris pro la eksplodo, ne zorgu, ili timas la fantomojn —ŝi diris.
Mi turnis la okulojn, dum Rineno ĉirkaŭrigardis la arbaron.
— Ho, mi ne maltrankvilas —mi certigis al ŝi, mensogante tre belete—. Ĝustokaze, mi volis demandi al vi, princino, ĉu vi kredas, ke ni povus morti tiuforme? Tio estas, ĉu vi pensas, ke ni ankoraŭ mortemas?
Videble surprizita pro mia demando, la princino ekridegis.
— Ja klare, ke oni povas morti. Tio estus vere enuiga, alie. Ekzemple, se granda roko falas sur vin, mi dubas, ke vi postvivu.
— Ha —mi diris, grimacante—. Kaj se iu enigas glavon en nin? —mi daŭrigis.
La princino grumblis, incitite.
— Neniu enigos glavon en vin, kiaj ideoj! Ĉesu do tiel maloptimismi, kaj ni daŭrigu. Kiel vi diris, restante ĉi tie ni ne mortigos la polpon.
Mi malfermis la buŝon kaj kapjesis, kun embaraso.
— Ha, jes, la polpo. Ni iru. Rineno?
Mia frato kapjesis, kaj ni eliris fine el la maldensejo, kaj eniris en la arbaron. La arboj staris majestaj kaj malhelaj, kaŝante plej verŝajne milojn da danĝeroj. Tiu loko ege labirintis, kaj Rineno kaj mi ĉirkaŭvagis dum tutaj tagoj sencele post terurita ĉasisto promesis al ni, ke li vidis aperaĵon de juna virino inter la arbetoj. Tamen nun ni havis gvidanton.
Dum ŝi gvidis nin tra la densa subarbaro, la princino Ulio amuziĝis rakontante al ni, kiel ŝi sukcesis iam trompi orkon, kiu postkuris ŝin.
— Mi direktis lin rekte al la kaverno de la urso! —ŝi rakontis entuziasme—. La urso manĝis lin plenbuŝe, he!
Mi nepre ridetis.
— Kia aventuro —mi komentis.
— Jes. —Ŝi klinis la kapon flanken kaj malrapidiĝis—. Kaj vi? —ŝi demandis tiam. Sciemo aŭdiĝis en ŝia voĉo—. Vi diris al mi, ke vi estas agentoj de la regno… de Ravlavo.
Ŝi elparolis la lastan vorton kun iom da malestimo, kaj mi tremis.
— Efektive —Rineno respondis—. Ni estas mesaĝistoj. Kaj diplomatoj.
— Diplomatoj! —la princino ridis—. Dum mia infaneco, mi konis diplomaton de la regno. Li nomiĝis Iziso. Ĉu vi konas lin?
Mi ja rimarkis ŝian mokridan tonon. Malantaŭ ŝi, Rineno kaj mi interŝanĝis rigardon. La princino ĵetis tiam rigardon super sia ŝultro.
— Ha! Ĉu vi ne konas lin?
— Hm… Jes fakte, princino —mi respondis.
Rineno silenteme frapetis min per la kubuto, kaj mi turnis la okulojn.
— Ŝi estas la princino: ŝi rajtas scii —mi flustris al li.
— Mi aŭdas murmuradojn —Ulio rimarkis, turniĝante tute al ni. Ŝiaj bluaj okuloj brilis sur ŝia blanka vizaĝo—. Mi ja rememoras bone Izison. Li estis la murdisto, kiu servis por mia patro.
— Kio? —mi sufokiĝis.
— Tio estas, kiu servis al mia patro —la princino korektis sin—. Nature, li ne murdis mian patron… nu, kiu scias —ŝi aldonis, sulkigante la brovojn—. Se vi estas agentoj de Ravlavo kaj konas Izison, ĉu tio signifas, ke li laboras ankoraŭ por la regno? Ĉu li servis la Uzurpinton? Kaj, vi, kiel vi konas lin? —ŝi bombardis nin.
Mi sentis, kvazaŭ ni eniris en marĉon.
— Ni ne konas persone Izison —Rineno intervenis, tre ĝenita—. Nu, ne vere —li korektis sin.
Kelkfoje, mia frato mensogis tre malbone, mi pensis, fermante mallonge la okulojn.
— Aŭskultu, princino, mi kredis, ke vi ne volis aŭdi nin paroli pri la regno —mi rimarkis.
Ŝi levis brovon.
— Mi ne volis paroli pri la regno. Mi nur volis koni vin pli bone. Nu, do vi estas diplomatoj. Bone, kaj el kio konsistas tiu profesio?
Ŝi ŝajne ekvidis la mallongan rigardon, kiun ni interŝanĝis, mia frato kaj mi, ĉar ŝi elspiris ĉagrenite.
— Mi vidas, ke vi ne volas paroli pri via profesio. Nu, ni parolu pri alia aĵo. Rakontu al mi, kion vi faras dum via libertempo. Vi loĝas en Eŝilo, ĉu ne?
— Mi… Jes, princino —mi respondis.
Ŝi ridetis.
— Do, kiuj estas viaj ŝatokupoj?
Mi grandigis la okulojn, surprizite. Rineno ne ŝajnis malpli mirigita.
— Niaj ŝatokupoj, via moŝto? —li eldiris.
La princino sulkigis la brovojn, scivole.
— Jes ja, viaj ŝatokupoj, viaj amataĵoj. Ĉu vi ŝatas la ĝardenadon, la promenadojn, la muzikon?
Ŝi rigardis nin, surprizita pro nia manko de reago.
— Ho, Hm… jes —mi diris. Kiel se mi havis tempon, en tiu vivo, por okupi min pri ĝardenado, promenadoj kaj muziko!
— Jes, kio? —ŝi rebatis, konsternite—. Fine, vi ne estas tre babilemaj, ambaŭ. Mi enuigas vin kun mia babilado, ĉu ne?
— Tute ne! —mi certigis.
— Certe ne —Rineno apogis.
Ŝi observis nin momentete, kvazaŭ atendante, ke ni aldonu ion… kaj poste ŝi elspiris.
— Nu, mi… —Ŝi grakis—. Ni daŭrigu.
Ŝi remarŝis, kaj ni sekvis ŝin silente, konfuzitaj. Post momento, la princino komencis kanteti baladon… Mi grandigis la okulojn. Ŝi kantis en la elfa! Almenaŭ, tiel ŝajnis. Sed klare, pro tio ke ŝi estis sklavo de la elfoj dum du jaroj, tio ne estis stranga.
— Vi scias —Rineno diris al mi mallaŭte—, mi kredas, ke oni prefere evitos paroli pri Iziso kaj pri nia profesio de diplomato. Mi ne volus timigi ŝin.
Mi aprobis. Ŝi ja devis supozi, ke ni laboris por la Uzurpinto, kaj ne nur kiel diplomatoj, sed vidante la sentojn, kiujn ŝi havis por nia freŝmortinta reĝo, se ni ne parolu pri la temo, plej bone estos.
Dum la marŝado, mi gardis okulon al mia ĉemizo, kiu trapasis mian manon iom post iom, kaj mi devis repreni ĝin plurfoje ĉiuhore. Ni renkontis dum la tago vulpon, kiu rigardis nin pasi kun grandegaj okuloj, kaj poste ni igis cervon forkuri inter la branĉaĵoj. Fine, la princino Ulio eltiris nin el nia muteco, demandante al ni, ĉu ni konis iom la regionon.
— Ne vere —Rineno respondis—. Tiu estas la unua fojo, ke ni eniras en la Bluan Arbaron. Oni diras, ke ĝi danĝeras.
— Ne tiom, kiel la Arbaro de la Hakiloj —Ulio certigis nin—. Fakte, kiam mi iris tien, mi havis bonŝancon renkonti tiujn elfojn, pri kiuj mi parolis al vi. Mi povus renkonti ion pli malbonan. Trolojn, ekzemple. Mi vidis unu, iufoje, proksime al la tribo de elfoj.
Mi grandigis la okulojn pro miro.
— Ĉu vere?
— Nature. —Ŝi faris teatran geston kaj rakontis—: Mi plenigadis la kruĉon ĉe la rivero, kiam li aperis. Li estis tute malgranda: li estis infana trolo —ŝi precizigis—. Li eĉ salutis min per la mano. Sed mi ne stultas: mi tuj komprenis, ke se tiu infano estis ĉi tie, la patrino ne devis esti tre malproksime. Do mi forkuris kaj avertis la elfojn. Post tio, la elfoj liberigis min el mia sklaveco, sed mi restis kun ili dum unu jaro ankoraŭ. Mi havis neniun lokon, al kiu mi povis iri.
La fantasta vivo de la princino Ulio impresis min.
— Kiel vi eliris el la arbaro? —mi demandis.
— Ho, tio estas la parto plej malagrabla. Tribo de sovaĝaj homoj aperis iutage kaj amasbuĉis ĉiujn la elfojn. Oni kunportis min, kaj mi estis obeema ĝis ŝanco forkuri okazis: aliaj elfoj venis por venĝi mian tribon. Tiam mi forkuris. Interesega, ĉu ne? —ŝi ŝercis—. Post tio, mi diris al mi mem, ke jam estis tempo eliri el la Arbaro de la Hakiloj. Mi estis proksime al la rando, kaj mi ne rigardis malantaŭen. Inter la tagoj post la perfido de tiu malbeninda barono, kaj ĉio la resto, mi kredas, ke mi iĝis tute nesentema —ŝi konfesis—. Tiam, kiam mi aliformiĝis en fantomon, mi pensis: jen kio vi vere estas, sola animo, punita por ĉiam.
Ŝia malpeza tono subite pleniĝis de malgajeco, kaj denove mi vidis ŝin tia, kia ŝi estis: perdita junulino, persekutata de katastrofoj, kiu klopodis ĉiutage superi sian malbenon malsukcese. Mi komprenis, kian konfuzon nia alveno kaŭzis al ŝi. Ŝi kordeziris fidi al ni, sed kion ŝi povis pensi pri du agentoj, kiuj laboris por regno, kiun ŝi ne plu volis vidi?
Absorbita en siajn pensojn, ŝi haltis. Pro subita impeto, mi tendis manon kaj prenis la ŝian por premi ĝin milde. Elektra sento trapasis nin ambaŭ. Mi eksaltis kaj la princino pale ridetis al mi.
— Dankon —ŝi diris—. Estas afable de vi helpi min. Konsiderante ĉion, vi povus voli mortigi min.
Mi malproksimiĝis, indignigita, ke ŝi parolu tiel.
— Mortigi vin? —mi elspiris—. Neniam. Vi estas… —mi haltis, kaj poste finis—: la princino.
— Vi povus voli venĝi vin —ŝi insistis. Ŝia ŝerca tono surprizis min—. La venĝo havas okulojn nur por si mem.
— Ni neniam agas pro venĝemo —mia frato certigis.
Mi grimacis aŭdante lin uzi frazon, kiun lernigis al ni Iziso. Kiajn dirojn eligis kelkfoje Rineno… La princino Ulio observis nin alterne.
— Mi scias, ke vi ankoraŭ ne pardonis al mi —ŝi diris—. Nek vi, Rineno, nek vi, Dejlo —ŝi aldonis rigardante min intense.
Mi sentis min paliĝi, nekapabla de mensogo. Se la princino vere volus eviti al ni la malbenon, ŝi povis fari tion. Sed ŝi ne faris tion. Eĉ sciante, ke ŝi havis kompreneblajn kaŭzojn, kvankam iom egoismajn, mi ne povis pardoni ŝin. Ne ankoraŭ.
— Ĉu nia pardono estas do tiel grava por vi? —mi demandis.
La princino ŝultrumis.
— Mi supozas, ke antaŭlonge tio ŝajnus ridinda al mi peti pardonon al… nu, al popolaj homoj. —Ŝi ŝajnis iom embarasita trakti nin tiamaniere, sed mi kapjesis nature, komprenigante al ŝi, ke mi tute ne sentiĝis insultita. Ŝi ridetis—. Mi estas nun iom pli saĝa, mi kredas, kaj mi scias kutime, kiam mi agas ĝuste kaj kiam mi faras stultaĵojn. Kaj, kiam mi lasis vin eniri en la turon, mi havis la impreson… fari grandegan stultaĵon. Tamen, mi ankoraŭ esperas, ke…
Ŝi hezitis, kaj mi duonridetis.
— Vi esperas, ke vi agis ĝuste? —mi finis por ŝi—. Mi komprenas. Amiko diris al mi iutage, ke en la vivo oni neniam povas scii ĉu niaj agoj vere bonas aŭ malbonas, sed kio gravas, estas scii, ĉu oni pentos pri ili la sekvan matenon. Ĉu vi pentas esti tie kun ni en la arbaro?
La princino Ulio okulis min, surprizita pro mia respondo. Rineno pasigis aeran manon en sia travidebla hararo, kaj, rompante la solenecon de mia elparolo, li eligis:
— Ho, nu, kaj kiu estas tiu amiko, Dejlo?
Mi ridetis petoleme.
— Li estas la amiko, pri kiu mi parolis al vi antaŭ nelonge. Tiu, kiun ni vizitos en Ahinavo.
La princino grandigis siajn bluajn okulojn.
— Do vi ne rakontis ĉion al mi. Tiu polpo eble ne estas en Ahinavo.
— Verdire… mi ne scias —mi konfesis, preferante ne tro paroli pri polpoj—. Sed tiu amiko klarigos ĉion, mi tion promesas al vi.
La junulino faris maldikan rideton.
— Ha! Vi promesas tion. Mi havas la impreson, ke vi ambaŭ ĉiam impetas por promesi ĉion ajn…
Mi grimacis kaj ŝi ekridis.
— Jen, vi redonis al mi mian gajecon —ŝi anoncis—. Ni daŭrigu. Mi volas eliri el tiu arbaro je la sunleviĝo.
Rineno kaj mi sulkigis la brovojn.
— Sed… preskaŭ noktiĝis, princino —mi rimarkis—. Ni neniam eliros el tiu arbaro morgaŭ je la sunleviĝo.
— Princino —Rineno diris siavice—, vi ja ne intencas daŭrigi la marŝadon en la mallumo, ĉu ne?
La princino, kiu jam malproksimiĝis, deturniĝis, amuzita.
— Ĉu oni ne diras, ke la fantomoj aperas dum la nokto? Nu, ni iru! Ĉu vi lacas?
La demando igis min pripensi. Ne, mi ne estis laca. Mi iom tediĝis pro portado de la ĉemizo kaj la kajereto, sed krom tio, mi sentis min vigla. Nu, tiom vigla, kiel fantomo povas esti, kompreneble. Mi eĉ ne malsatis.
Rineno ŝajne sekvis la saman pripensadon, ĉar li elspiris.
— Via moŝto! —li vokis, kurante malantaŭ ŝi, dum ŝi daŭrigis la marŝadon. Mi impetis por sekvi lin—. Ĉu vi estas certa, ke ni ne bezonas dormi?
— Fantomo ne povas dormi! —ŝi rebatis—. Nun, sen mia turo, ni ne plu dormos ĝis ni mortigos la Polpon de la kavernoj de Transvento! —ŝi certigis, kaj ŝi faris etan rideton—. Tion vi povas promesi tiom, kiom vi volas, ke ĝi restos vera.
Rineno rigardis min, ĉagrenite.
— Mi malfacile kutimiĝos al tio —li grumblis mallaŭte proksime al mi.
— Kaj mi ankaŭ —mi diris. Dum tiuj dek lastaj jaroj, la dormado estis unu el la maloftaj momentoj, dum kiuj mi povis forgesi ĉion, kio mi estis… Mi vespiris—. Tio estos longa.
Tre longa, mi aldonis por mi mem, kiam la nokto tute falis kaj la Luno leviĝis iom post iom en la ĉielo, super la altaj branĉoj.
Ni daŭrigis. Mi, kiu estis trejnita de Iziso marŝi silente kaj ŝtelpaŝe, havis la impreson, ke neniu animo ĉirkaŭ ni eksentis nian ĉeeston. Eĉ neniu branĉeto krakis, neniu branĉo grincis. Ni estis du figuroj apenaŭ videblaj, kiuj sekvis alian tra la mallumo.
Kiam la ĉielo lumiĝis, la princino Ulio rompis la silenton.
— Ni jam preskaŭ alvenis —ŝi anoncis.
— Mi ne kredas tion —Rineno grumblis—. Dejlo kaj mi serĉis vian turon dum tutaj tagoj. Ne povas esti, ke ni alvenis ĉe la rando.
La junulino paŭtis.
— Se mi diras tion, tio veras.
Efektive, post kelkaj minutoj, la arboj iĝis malpli densaj kaj pli malgrandaj. Fine, ni alvenis al vojo. Vidante ĝin, mi sufokis ekkrion de surprizo.
— Tio estas la Vojo de Kantoro? —Rineno demandis, gratante travideblan vangon. Ene de mi, mi demandis min, ĉu vere ĝi jukis lin.
Ulio klinis flanken la kapon.
— La Vojo de kio? Tio estas pliĝuste la Vojo de la Alvaloj.
Rineno grimacis.
— Jes, tion mi volis diri. La Vojo de Kantoro, tio estas la nova nomo, kiun oni donis al ĝi.
La princino eksaltis.
— Kio? Ĉu oni ankaŭ ŝanĝis la nomon de la vojoj? Tiu uzurpinto havis problemon en sia kapo —ŝi grumblis vigle. Ŝi metis piedon sur la pavimita vojo, kaj deturniĝis—. Lasu min diveni: li ankaŭ ŝanĝis la nomon de la temploj?
Mi turnis la okulojn.
— Ne, tiujn li detruis. Honore al Ravlavo.
— Ravlavo —ŝi grumblis, malestime. Ŝi skuis la kapon—. Sensencaĵoj.
— Kontraŭe, ĉiuj la nomoj de la stratoj de Eŝilo ŝanĝis —mi informis ŝin—. Sed multaj homoj spertas ankoraŭ malfacilaĵojn por kutimiĝi.
La princino havis malgajan mienon.
— Sensencaĵoj —ŝi ripetis—. Kaj la regno, ĉu ĝi funkcias?
Ŝia demando amuzis nin ambaŭ.
— Ho, ĝi iras —Rineno certigis.
— Tio povus pli malboni —mi aldonis.
Rineno kaj mi interŝanĝis rigardon, kaj ni ekridis. Ulio okulis nin, scieme.
— Kial vi ridas? —ŝi demandis.
Rineno ŝultrumis.
— Fakte, tiuj du lastaj jaroj iom katastrofis. Unue la ribeladoj de la Oronisoj, kaj poste ankaŭ la sovaĝuloj rabis multajn farmojn. Sed pro tio ke la reĝo malsanis, kaj ke la Konsilistoj pensis pli pri siaj plezuroj kaj ŝatokupoj ol pri la regno… —Li haltis subite, rememorante al kiu li parolis. Li grakis—. Iuj konsilistoj ja provis plenumi kelkajn projektojn kaj, fine, ĉio kvietiĝis ĝis la morto de la reĝo.
— De la Uzurpinto.
— Jes, tio.
La princino faris penseman mienon.
— Kaj vi diras, ke ĉio kvietiĝis ĝis lia morto. Kaj poste? —ŝi demandis.
Mia frato ekrigardis min mallonge, kaj respondis:
— Poste, mi ne scias precize tion, kio okazis: ni apenaŭ restis kelkajn tagojn en Eŝilo. Ni havis misiojn ekster la regno. Sed mi kredas, ke la problemoj ankoraŭ ne solviĝis.
— Mi vidas. —La princino kunligis siajn manojn, metis ilin sur sia kapo, kun meditema teniĝo, kaj ŝi daŭrigis—: Kaj do vi havis aferojn. Vi devis trovi min, ĉu estas tio?
— Jes, inter aliaj aĵoj, estas tio —Rineno kapjesis, preterpasante la detalojn.
La junulino lasis siajn brakojn refali, kaj eligis:
— Sincere, se vi volu mian opinion, mi kredas, ke tiu regno plenas je frenezuloj. Ribeladoj, rabadoj kaj reĝoj, kiuj ŝanĝas la nomon de la stratoj… Mi preferas ne pripensi pri tio. —Ŝi indikis direkton per fingro—. Ahinavo, tio estas tien.
Norden, mi aprobis. Mi amuzite rigardis la princinon antaŭeniri entuziasme sur la vojo. La radioj de la suno trapasis kaj lumigis ŝin tute. Mi havis la impreson, ke estante mi mem fantomo, mi sukcesis distingi ŝin pli bone. Mi levis la okulojn al la horizonto. Antaŭ kvin jaroj, mi pasis sur la sama vojo… Espereble, tiufoje, mi ne estos kaptita de la Princo Evitinda, ĉar mi sendube spertus morton. Kvankam, en mia stato, probablis, ke la freneza princo ne rekonus min. Ĉiam bonas esperi.