Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo

4 La ponto Sesago

Ni aŭdis tri rajdantojn, kiuj pasis galope kaj malaperis rapide. Mi stariĝis kaj eliris el la arbetaĵoj singarde.

— Ni devus alkroĉi nin al ili por iri pli rapide —la princino diris, dum ŝi malproksimiĝis.

Mi sulkigis la brovojn, surprizita pro ŝia strangega ideo.

— Alkroĉi nin al ili? —mi ripetis—. Ili vidus nin.

Ŝi ŝultrumis.

— Eble. Sed mi dubas pri tio, ili ŝajnis urĝitaj. Malpeza fantomo, tion rimarkas neniu. Je la sekvaj rajdantoj, ni supreniru sur la ĉevalojn, kion vi pensas pri tio?

Rineno ŝajnis tiel malkonvinkita, kiel mi.

— Ni vojaĝis dum pli ol la duono de nia vivo —mia frato diris—. Fidu al ni: ni alvenos al Ahinavo piede. Tio estos plej bona.

La princino elspiris.

— Kiel vi volas. Sed mi avertas vin: aŭtuno alvenas.

Ni okulis ŝin, atendante, ke ŝi aldonu ion.

— Kaj do? —mi demandis fine—. Feliĉe, ke la aŭtuno venos. La malo estus maltrankviliga…

Ŝi interrompis min per incitita grumblo.

— En aŭtuno, ventopuŝoj pli oftas. Kaj ne estas amuza, kiam blovas, mi ja certigas tion al vi. Do, ju pli rapide ni alvenos al la celo, des pli bone estos. —Ŝi sulkigis la okulojn—. Vi eble estas agentoj tre specialaj kaj lertaj, sed vi fantomas nur ekde hieraŭ. Kaj, kredu min, vi ja spertos surprizojn. Ekzemple, rigardu la riveron, tie —ŝi diris, indikante la akvofluaĵon, kiu fosis la valon—. Vi eble pensas, ke facilos trapasi ĝin? Sed nu, eĉ transirante per la ponto, la trablovo kunportos vin, se vi ne estas singardaj. Vi devos aliĝi al la ŝtonoj kaj antaŭeniri malrapide. —Ŝi ridetis pro niaj konsternitaj esprimoj—. Ne maltrankviliĝu, ni atingos la alian flankon vivantaj.

Mi turnis la okulojn, dum ŝi deturniĝis por direkti sin al la rivero.

— Ĉu vi aŭdis, kion ŝi diris, Rineno? —mi demandis, rigardante la princinon—. La trablovo de tiu rivero povus kunporti nin! —Mi turniĝis al li, malespera—. Mi komencas dubi, ĉu ni alvenu iam ĉe Heraso. Ĉiaokaze, ni ne mortigos polpon baldaŭ.

Mia frato elspiris.

— Ne komencu esti maloptimisma, Dejlo. Heraso, vi diris? Tiu estas via amiko de Ahinavo, ĉu ne?

— Hm —mi aprobis, malgajhumora—. Li igis min promesi, ke mi ne parolos pri li, kaj ke mi neniam revenos ĉe li, sed li estas tre lerta magiisto… Nu, li estis, antaŭlonge. Sed, poste, li spertis akcidenton kun siaj energioj…

— Atendu minuton —Rineno interrompis min, agitata—. Magiisto? Vi diris, ke li estis via amiko. Kaj kio estas do tiu historio de promesoj? Se vi promesis ne…

— He! —ekkriis la princino, almenaŭ kvindek metroj antaŭe—. Ne diru al mi, ke vi timas alproksimiĝi al tiu rivero?

— Ni venas! —mi respondis, kaj poste mi aldonis mallaŭte—. Ne maltrankviliĝu. Heraso estas amiko, mi estis ĉe li dum pli ol unu monato, kaj ni interkompreniĝis tre bone. Tamen li estas ulo iom speciala. Sed mi certigas vin, ke kiam li vidos nian staton, li helpos nin.

Rineno skuis la kapon, reveme.

— Tio surprizas min, ke vi neniam rakontis ĉion ĉi al mi.

Mi faris embarasitan paŭton. Kian vizaĝesprimon farus Rineno, se mi malkaŝis al li, ke tiu magiisto estis malsukcesa mortsorĉisto. Mi eĉ ne volis pensi pri tio. Estis jam multe, ke li ne konsterniĝis pro la fakto, ke mi povis konsideri magiiston kiel amikon.

Ni alvenis ĉe la princino Ulio, kaj senatende ŝi faris signon, por ke ni malleviĝu. Obeante, ni komencis rampi al la ponto kiel limakoj.

— Ĉu vi estas certa… ke tio vere necesas? —mi demandis, trenante malfacile mian ĉemizon kaj mian kajereton.

— Ho, jes! —ŝi certigis—. Ĉu vi ne komencas senti la venteton?

Mi estis respondonta, ke mi nenion sentis, kiam Rineno ekkriis pro surprizo. Subita ekblovo frapis min samtempe.

— Mia frato! —kriis Rineno. Li ekflugis.

Mi tendis vigle mian manon kaj manprenis lian brakon, dum mi alkroĉiĝis kiel eble plej bone al ŝtono. Lia korpo skuiĝis kaj refalis.

— Je Ravlavo! —li kriegis—. Via moŝto, vi pravis.

La princino Ulio jam haltis.

— Mi… ne atendis tion —ŝi konfesis—. Tiu rivero estas pli forta ol mi kredis.

Ŝia tima esprimo timigis min. Kaj jen kiel Dejlo kaj Rineno, la spionoj de Simrazo, fine mortos kunportitaj per la vento, Ravlavo sciu kien!

— Trankviliĝu —la princino diris—. Donu al mi vian manon.

Mi glutis salivon kaj ĉesis alkroĉiĝi al la ŝtono por preni ŝian manon firme. Rineno faris la samon, ŝajne forgesante, ke ŝia helpanto estis neniu alia ol la princino.

— Nu, ni antaŭeniru —ŝi kuraĝigis nin afable.

Mi havis la impreson esti gvidata kiel infano al la ponto. Ni atingis la unuajn ŝtonojn, kaj ni daŭre rampis nekuraĝante levi la kapon. Kiam fine ni postlasis la ponton malproksime malantaŭ ni, mi aŭdis etan ridon de Ulio. Ŝi sidis sur ŝtono, kaj observis nin, ŝajne mokema.

— Diru al mi, ĉu vi vere estas regnaj agentoj?

— Tio almenaŭ estas, kio ni estis —mi rebatis.

Mi sidiĝis sur la herbo kaj rigardis ĉirkaŭ mi. Kelkaj arboj troviĝis dise en la montetoj, sed la vegetaĵaro estis malpli densa ol en la alia flanko de la rivero. La dezertoj de Ahinavo proksimis.

— Ĉu vi jam iris al Ahinavo, princino? —mi demandis, dum Rineno stariĝis, atendante eble, ke subita ekblovo revenu por levi lin super la grundo. Mi preferis ne pensi, kio okazus kun ventego. La bildoj, kiuj venis al mia menso, estis teruraj, kaj mi ĉasis ilin vigle, atentante pri la paroloj de Ulio.

— Neniam —ŝi diris—. Sed mi lernis la regionon kun mia guvernisto, la maljuna Sitoso. Li bone certigis al si, ke mi konis la tutan idaron de tiu princujo, ĝis la lasta, la Princo Pirvaso. Ĉu li ankoraŭ estas sur la trono?

Rineno kapneis.

— Ne, nun estas lia filo, kiu regnas. Iu nomata Princo Evitinda. Mia frato spertis la honoron renkonti lin.

Kia honoro, jes, mi pensis, retenante mokeman rideton.

— Ĉu vere? —la princino interesiĝis, scivola—. Sitoso diris, ke tiu regiono plenis je sovaĝuloj. Sed, post dek jaroj, tio eble ŝanĝiĝis.

— Ho, ne —mi certigis al ŝi, amuzita—. Nenio ŝanĝiĝis el tiu vidpunkto.

— Rimarku, ke por Sitoso, aŭ oni estis akareano, aŭ oni estis sovaĝulo —la juna virino pripensis—. Kiom da tempo restas por alveni ĉe via amiko? —ŝi demandis al mi.

Mi faris geston por komprenigi al ŝi, ke mi ne sciis.

— Se ni iras rekte, eble ni estos tie en unu tago pro tio, ke ni ne bezonas dormi. Sed mi preferas esti prudenta. Ni iros laŭ ĉirkaŭvojo.

La princino Ulio sulkigis la brovojn.

— Ĉirkaŭvojo? Tion mi ne ŝatas. Por kio? Ĉu estas evitendaj danĝeroj?

Mi ŝultrumis.

— Hm nu… estas la urbo de Ahinavo, la ĉefurbo, kaj ĝi estas ĉirkaŭita de vilaĝoj. Ni ĉirkaŭiros la teritorion por alveni ĉe… mia amiko sen malfacilaĵoj.

La princino kunpremis la lipojn.

— Mi supozas, ke estas pli prudenta eviti la urbon, jes. Mi legis iam, kaŝe, libron de Ahinavano. —Ŝi prenis konfuzitan mienon—. Mi scias, ke mi ne devis fari tion, tio estis malpermesita libro, sed mi tiumaniere lernis, ke en Ahinavo, la ĉefurbo, troviĝis belegaj palacoj… Ĉu tio veras? Kaj ĉu tio veras, ke la floroj neniam mortas tie?

Rineno rigardis min, tiel sciema kiel ŝi, kvankam li verŝajne jam aŭdis milmil historiojn pri tiu princujo. Mi grakis, kun embaraso.

— Kiajn demandojn, princino. Mi apenaŭ travizitis la urbon Ahinavon —mi respondis—. Mi nur pasis. Troviĝis palacoj, jes… ili almenaŭ ŝajnis tiel, sed mi ne tro emis tiumomente al admirado de arĥitekturo.

La princino kapjesis, eble elrevigita pro mia lakona respondo.

— Mi komprenas.

Ni tiam aŭdis kantetantan voĉon kaj ni deturniĝis, alarmitaj. Ni apenaŭ estis pli malproksimaj ol kelkaj metroj al la vojo, kaj ni impetis por malproksimiĝi pli: ĉareto proksimiĝis.

Kaŝkalkansidante malantaŭ arbeto, mi ekvidis du figurojn sidantajn sur benko. Unu estis mezaĝa homo, kun brunigita vizaĝo; la alia ne devis esti pli ol dekjara. Ili transportis garbojn da pajlo, kaj mi konkludis, ke ili estis kamparanoj vojaĝante al Siszrio. Apud mi, la princino eligis sufokitan ekkrion.

— Li kantetas la baladon de la Nemortemuloj —ŝi flustris al ni, tute ekscitita—. Aŭskultu bone.

Efektive, mi rekonis la kantaĵon. La kantaĵo rakontis la aventurojn de la avo de Ulio, Sinvorso de Akareo, venkinto de nenombreblaj bataloj, dum la konkero de la teritorio de Nalfo. La kantaĵo, malpermesita ekde la malvenko de la reĝo de Akareo, estis kantata de la ribeluloj dum la du lastaj jaroj. Tamen, tiu kamparano ne similis al ribelulo. La morto de Ravoso la «Uzurpinto» ŝajne ŝanĝis multajn aĵojn. Por la princino Ulio, tio nur povis esti bona antaŭsigno.

Murmurego de Rineno eltiris min el miaj pensoj.

— Princino, revenu!

Mia frato, malkvieta, rigardis… la princinon Ulion, kiu kuris kiel sago al la ĉareto.

— Sed ŝi frenezas! —Rineno plendis. Mirigitaj, ni vidis ŝin sidiĝi lerte sur la malantaŭa parto kaj kalkansidiĝi malantaŭ la pajlo. Ŝi faris signon al ni, kvazaŭ dirante, ke ni impetu por veni kun ŝi.

Rineno impetis for de sia kaŝejo. Mi elspiris ĉagrenite antaŭ ol imiti lin: mi dubis, ke ni alvenu vivaj ĉe Heraso tiamaniere.

Nek la homo, nek la infano vidis nin, sed mi ne malpli tremis pro tio, kiam mi fine sidiĝis apud Ulio. Sen kuraĝi paroli, mi adresis al ŝi paŭton elokventan, kiu igis ŝin rideti strange. Ŝi videble ne kredis eblan, ke la kamparano aŭ lia filo vidus nin. Tio estis vera, ke ni iom nevideblis sub la suno, sed se nubo kaŝus ĝin…

Mi restis silenta kaj malkvieta dum la du sekvaj horoj, aŭskultante per neatentema orelo la malkoherajn konversaciojn de niaj transportantoj. Mi komencis tiam aŭdi surdan voĉbruon. Ni alvenis al Siszrio, mi ekkomprenis. Mi faris signon al ili, por ke ili malsupreniru. Princino Ulio sekvis nin sen protestado, kaj ni malproksimiĝis de la vojo. Nur tiam Rineno kaj mi eksplodis samtempe.

— Vi estas senkonscia! —Rineno riproĉis ŝin.

— Kaj se ili vidus nin? —mi aldonis, sulkigante la brovojn—. Ni ja havus problemon, ĉu vi ne kredas?

La princino elspiris teatre.

— Nu ja, trankviliĝu! —Ŝi observis nin kaj ekridis—. Ĉu vi ĉiam tiel maloptimismas, vi ambaŭ? Mi rememorigas vin, ke ni estas fantomoj. Kun tia sunlumo, homo ne povas vidi nin. Kaj eĉ se li vidus nin, kion li farus? Forkuri? Frapadi nin? Blovi nin? —Ŝi ridis iomete—. Nu, ni daŭrigu. Ni estas proksimaj al la limo de Ahinavo, ĉu ne?

Mi ĵetis rigardon ĉirkaŭen. Nur kelkaj arbetaĵoj prisemis la kamparon. Mi kapjesis.

— Ĝuste.

— Bone do ekde ĉi tie, vi estos la gvidanto —Rineno rimarkis—. Mi neniam vojaĝis en tiu regiono.

Mi duonridetis.

— Ho, nun ne estas tre malfacila: sufiĉas iri al la montoj.

Rineno sulkigis la brovojn suspekteme.

— La montoj? Hm, ne estas montoj en Ahinavo.

— Do… ni iras iom pli norde —Ulio intervenis. Ŝi rigardis min, sulkigante la okulojn—. Vi direktas nin al la montoj de Cermio.

Mi kapjesis, prudente.

— Ĝuste —mi ripetis.

Rineno kaj la princino faris malgajan mienon. Verdire, mi atendis iom tion.

— Tiu amiko, pri kiu vi parolas al ni, vivas en la montoj de Cermio? —mia frato demandis. Mi kapjesis silente—. Sed… kiel?

Mi elspiris ĉagrenite. Plej bone estis diri la veron.

— Kiel mi jam rakontis al vi, li estas magiisto —mi komencis.

La princino sufokis ekkrion.

— Ha, ne! Tion vi ne diris. Almenaŭ ne al mi —ŝi precizigis—. Vi klarigos ĉion al mi, junulo. Ni sidiĝu. Sidiĝu —ŝi ripetis al mi, dum ŝi sidiĝis sur la seka herbo, inter du arbetoj. Mi sidiĝis antaŭ ŝi, kaj Rineno imitis min, kun kvieta esprimo. La bluaj okuloj de Ulio trapasis min malgraŭ ilia travidebleco—. Ni resumu. Vi konas magiiston en la montoj de Cermio kapabla helpi nin mortigi polpon, kiu troviĝas en la Transvento. Kiu estas tiu magiisto kaj kiel vi konas lin, agento de Akareo?

De Ravlavo, mi korektis mense. Mi pensis, ke plej bone estis ne rimarkigi tion, kaj mi kunligis miajn aerajn manojn per trankvila gesto, lasante sur la grundon mian ĉemizon kaj la kajereton.

— Mi devas klarigadi iom al vi —mi koncedis—. Tiu magiisto, nomita Heraso, vivas en galerioj plenaj de libroj, magiaj objektoj kaj milmil mirindaĵoj. Mi diris, ke li estis magiisto, sed verdire li ne plu estas tio. Ne ekde kiam li perdis sian kapablon regi la energiojn. Li vivas en loko… tre danĝera. Pro tio kiam ni alvenos ĉe la malsupro de la monto, kie li kaŝas sin, mi iros sola trovi lin. Li indikos al mi, kion fari por disigi tiun sorĉon kaj ĉio solviĝos.

— Li indikos al ni, kie trovi la polpon —la princino diris per demanda tono.

Mi ŝultrumis.

— Jes, se vi preferu. La fakto estas, ke mia amiko Heraso estas persono tre inteligenta kaj tre saĝa, kaj mi dubas, ke li ne trovu rimedon por tuta tiu… premsonĝo —mi fine diris mallaŭtigante la voĉon.

— Ha! —ekkriis Ulio—. Nu, mi ja ŝatus koni tiun homon. Li ŝajne estas iu tre interesa.

— Hm, princino… —mi hezitis—. Prefere vi ne renkontos lin. Vi ne ŝatus lin, mi certigas vin. Fakte, li estas iom aroganta kaj malsocietema —mi mensogis.

La princino levis brovon.

— Tio estas stranga maniero priskribi amikon —ŝi rimarkis.

Dum mi ruĝiĝis, Rineno ekparolis.

— Mia frato, ĉu vi estas certa, ke tiu magiisto kapablas helpi nin? Mi ne volas, ke vi risku ion malbonan en tiuj montoj. Kaj, rememorigu al vi, ke ni vojaĝas kun la princino. Ni ne povas permesi, ke io malbona okazos al ŝi.

— Pro tio mi petis al vi ambaŭ resti malsupre de la monto —mi rebatis. Kaj poste mi leviĝis—. Se ni daŭrigas kun tiu rapideco kaj la vento ne blovas, ni alvenos morgaŭ je la tagmezo, mi pensas.

Princino Ulio videble restis kun la deziro scii pli, kaj ŝi tre vole pridemandus min plue, sed ŝi stariĝis kapjesante. Mi demandis min, fine, ĉu ŝi ne perdis ĉiajn reĝajn manierojn dum tiuj ekziljaroj: ŝi estis afabla, nezorgema kaj, samtempe, ŝi ĉiam volis bonfari… Nenia signo el tiu aroganteco kaj el tiu malmodesteco, kiu markis tiom da homoj de la Kortego, mi konstatis.

Ni daŭrigis nian iradon al la nordo trans tereno pli kaj pli maldensa, kaj dum Rineno kaj mi marŝadis, la princino regalis nin per fantaziaj historioj, kiuj ŝi legis en libro de sia turo. Ŝi finis rakonton, kiam Rineno demandis:

— Kaj ĉu vi ne bedaŭras, ke vi eksplodigis ĉiujn librojn de via hejmo?

Ulio ŝultrumis.

— Kiel diris mia avino, ĉio, kio komenciĝas, havas finon. Kaj la libroj komenciĝas, kaj ili ĉiam havas finon!

Mi ridetis.

— Krom la Libro de la Tempo —mi rimarkis.

La princino rigardis min, surprizite.

— La Libro de la Tempo? Kio estas tio?

Mi ekkomprenis subite, ke mi fuŝis… Rineno elspiris.

— Ho, tio estas nur kredo de la ravlavanoj —li klarigis—. Oni diras, ke la nura nemortema aĵo, kiun kreis la diino, estas la Tempo.

Ulio restis longe revema, demandante sin eble, kiom ŝia popolo kaj ŝia regno ŝanĝiĝis en dek jaroj. Kiam ni alvenis al la unuaj montoj de Cermio, jam noktiĝis, sed ni estis nek lacaj nek malsataj… Tio komencis esti maltrankviliga, mi konfesis al mi mem.

— Princino Ulio —mi diris subite, kiam ni laŭiris laŭ kruta rando plena de rokoj, ŝtonoj kaj arbetoj. Kvankam la ĉielo estis ankoraŭ blumalhela, la Luno jam brilis, lumigante iom nian vojon.

La junulino, kiu antaŭeniris apud mi, kun blanka floro en la mano, levis la kapon.

— Jes?

Mi elspiris profunde, sentante min ĝenita antaŭ eĉ ol fari demandon. Mi kuraĝiĝis.

— Nu, jen, mi demandis min, ĉu jam okazis al vi resti plurajn tagojn for de via turo.

— Hm… ja certe. —Ŝi videble ne atendis tian demandon—. Unue, mi efektive vojaĝis iom —ŝi respondis kun simpleco—. Mi ne restis enfermita en tiu turo la tutan tempon. Sed mi ne malproksimiĝis ekde almenaŭ tri jaroj, mi konfesas. Mi ne… Mi timis, ke iu rabus al mi mian turon.

Rineno ekridis moke.

— Certe nun neniam iu rabos ĝin al vi.

— Jes… —ŝi konfesis trankvile—. Sed ne plu estos malbeno. Almenaŭ, mi esperas.

Ŝiaj paroloj igis min pripensadi. Ŝi estis for de sia turo dum tagoj, tio signifis, ke eĉ nek trinkinte nek manĝinte, ŝi reakiris sian korpon senprobleme. Tio estis penso trankviliga. Estus iom ĝena morti pro malsato ĵus post reakiri nian korpon… Sed, ĉiaokaze, antaŭe oni devis reakiri ĝin, mi rememoris.

Sub la lumo de la Luno, ni komencis supreniri monteton kaj ni fine alvenis al alta arbara ebenaĵo. Mi aŭdis murmuradon de rivereto proksima, kaj tremis. Tie estis, kie mi trovis Herason, antaŭ kvin jaroj.

— Mi imagas, ke sub la taglumo, tiu loko devas belegi —Ulio pensis laŭtvoĉe.

Mi kapjesis. Dum mia ĉeesto ĉe la magiisto, mi longe esploris la regionon. Estis unu el la maloftaj momentoj de mia vivo, ke mi havis la impreson vere vivi, ĉasante por la vespermanĝo, dormetante sub la suno kaj dezirante ne plu reveni al Eŝilo… Sed mia racio fine venkis: mi ne povis tiel apartigi min de la mondo, kaj forgesi Rinenon kaj Dilieron kaj Manzoson… Fakte, mi havis amikojn, en la ĉefurbo. Kaj mi ankoraŭ estis tro juna por imiti Herason kaj vivadi tiel unutone. Kiel faris la princino Ulio dum sep jaroj, ekzemple. Sed, ĉu mi mem havis vivon pli interesegan, kiel agento de reĝo persekutita de fiksa ideo pri konspiraĵoj kaj aliaj intrigoj? Multfoje, mi ekkomprenis, ke miaj agoj diktitaj de aliuloj igis min fari malpli da demandoj kaj interesiĝi por nenio alia ol elspezi, dum mia malmulta libertempo, la monon, kiun mi gajnis. Ho, jes, mono, tio ne mankis al mi. Mi ridetis maldolĉe. Sed por kio utilis tiu mono, se mi havis tempon pripensi pri nenio alia ol intrigoj, raportoj kaj konspiroj?

— Ĉu ni estas ankoraŭ malproksimaj de tiu monto? —Ulio demandis tiam, eltirante min el miaj pensoj.

— Ni preskaŭ alvenis —mi respondis.

Ni eliris el arbareto, kiam mi rekonis, en la duonlumo de la sunleviĝo, la impresajn formojn de du grandaj montoj, kiuj stariĝis antaŭ ni. Mi haltis.

— Tie estas —mi anoncis.

Mi vidis la princinon malproksimiĝi de la arboj kaj rigardadi la vidon. Kaj poste ŝi deturniĝis.

— Mi havas malbonan antaŭsenton —ŝi diris.

Mi levis brovon, demandante al mi ĉu ŝi ne provos konvinki min lasi ilin kuniri kun mi.

— Kiun?

— Mi kredas, ke blovos —ŝi anoncis—. Mi sentas tion.

Rineno kaj mi konsultis unu la alian per rigardo, alarmitaj.

— Indas diri, ke ni havis bonŝancon ĝis nun —ŝi daŭrigis—. Sed, kiel mi diris al vi, aŭtuno alvenas. Kaj supre la vento blovas la tutan tempon —ŝi diris, levante la okulojn al la plej proksima monto—. Provu senti ĝin. La aero komencas svingiĝi.

Mi faris duban paŭton. Mallonga ekrigardo al mia frato informis min, ke li ankaŭ sentis nenion. Mi grakis, provante ne tro pripensi pri tiuj maltrankviligaj paroloj.

— Nu, mi iros —mi anoncis antaŭenirante—. Rineno, ne lasu ŝin ekflugi, he? —mi ŝercis.

Mia frato turnis la okulojn kaj adresis al mi duonrideton. Lumeto de maltrankviliĝo brilis en lia rigardo.

— Mi trovos rifuĝejon. Sed… —Li hezitis kaj fine nur diris—: Zorgu pri vi.

Mi frapetis lian travideblan ŝultron.

— Kiel ĉiam, mia frato —mi rebatis—. Mi revenos en du tagoj, maksimume… Nu, mi esperas. —Mi adresis tiam kuraĝigan rigardon al la princino—. Mi revenos, kiam mi konos la veron pri la enigmo de la polpo.

Ulio mordetis sian lipon kaj kapjesis, subite grave.

— Mi… vi… —ŝi balbutis, ŝajne embarasita—. Je la eĉ plej malgranda ventopuŝo, provu rampi kaj bone alkroĉiĝi —ŝi fine diris per pli firma tono.

Tiumomente nur mi komprenis, ke ŝi zorgis pri mi. Mi tendis manon kaj prenis milde ŝiajn fingrojn, kortuŝite. Malgranda elektrosento trakuris min.

— Ĉio solviĝos —mi promesis mallaŭte al ŝi, kun la rigardo absorbita en ŝiaj bluaj okuloj.

Tio estis, mi kredas, unu el la malmultaj veraj promesoj, kiujn mi faris dum mia vivo. Almenaŭ, mi vere intencis plenumi ĝin kiel eble plej bone.