Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo

2 La kaverno kaj la polpo

Feliĉe, ke ni havis ankoraŭ manĝaĵojn en niaj sakoj, ĉar la fiŝo de la princino Ulio estis iom maldika.

— Kiu pensus, ke vi havos tian malsaton —ŝi komentis, vidante nin manĝi malmolan panon kaj varman rizon.

— Ĉu vi estas certa, ke vi ne volas iom? —mi demandis, indikante al ŝi la kaldronon de rizo.

Ŝi faris obstinan mienon.

— Ne, dankon. La rizo, tio donas al mi malbonajn rememorojn.

— Ho —mi diris, komprenante nenion. Mi prenis kuleraĵon de rizo, kaj atentis pri mia telero.

Rineno ekparolis.

— Do, tiam, vi scias pri maniero disigi tiun sorĉon, princino Ulio?

La princino, kiu jam finis sian fiŝon kaj observis nin, kvazaŭ aliloke, kapjesis.

— Tio estas vera… —Ŝi skuiĝis kaj aldonis pli energie—: Fakte, tio estas intuicio. Ne, ĝi estas pli ol intuicio! —ŝi korektis sin mem—. En la ĉambro plej supre de la turo, estas piedestalo kovrita de gravuraĵoj. Mi ne scipovas legi ilin, sed mi scias, kion ili enhavas. Troviĝas libroj, en tiu ĉambro, kaj mi trovis taglibron de magiisto, kiu parolas pri tiuj gravuraĵoj. Ŝajne, la gravuraĵoj diras: «Ĉi tie troviĝas la malbeno de la Animo, kiu mortos, kiam la Polpo de la kavernoj de Transvento mortos siavice». Tio igas min supozi, ke la magiisto ne sukcesis mortigi la Polpon —ŝi konkludis kun paŭto.

Rineno kaj mi interrigardiĝis, nekredemaj. Tio estis sensencaĵo, ke la morto de polpo disigu sorĉon.

— La Polpo de la kavernoj de Transvento? —ripetis fine Rineno—. Mi neniam aŭdis pri tio.

La princino eksaltis sur siaj piedoj.

— Venu, mi montros al vi.

Rineno leviĝis, kaj mi imitis lin, ĵetante ĉagrenitan rigardon al mia telero. Mi ne finis ankoraŭ, kaj la rizo malvarmiĝos.

— Venu, venu —ŝi insistis. Ŝi ŝajnis subite tute ekscitita. Duon-amuzita, duon-sciema, mi forgesis mian rizon kaj sekvis ŝin senprokraste.

Ni supreniris la ŝtuparon ĝis la supro. La princino eligis ŝlosilon kaj turnis ĝin en la seruro de la dika ligna pordo, kiu staris antaŭ ni.

— Divenu, kie mi trovis tiun ŝlosilon antaŭ sep jaroj?

Mi levis brovon pro ŝia ludema tono.

— En la seruro?

— En la kaldrono! —ŝi respondis, ridetante.

Ŝi puŝis la pordon kaj eniris senhezite. Mi kliniĝis al Rineno por murmuri:

— Tiu princino ja havas strangan humuron.

Mia frato ekridis kaj ni eniris, dum la princino malfermtiris grandegan kurtenon, kaj malkovris la rondan ĉambron al la lumo de la tago.

— Jen! —ŝi diris, lokante sin en la centron. Ŝi faris ampleksan geston per la mano—. Tiu ĉi cirklo, kiun vi vidas, tie, estas la piedestalo. Kaj ĉie ĉirkaŭe, troviĝas gravuraĵoj. Kaj tie, en tiu ŝranko, troviĝas libroj. Nu, ne estas multe da ili, malpli ol dek —ŝi diris, impetante por malfermi ĝin—. Kaj du el ili estas skribitaj en la kaambra lingvo.

Rineno ĉesis observi la piedestalon por rigardi ŝin.

— Vi scipovas legi la kaambran? —li surpriziĝis.

La princino ŝultrumis.

— Mi havis guverniston iom ekstempema, kiam mi estis malgranda. Li instruis al mi la kaambran, la dikorman kaj la siŝralan —ŝi malkovris al ni fiere, dum ni rigardis ŝin, impresitaj—. Nu, vidante por kio, tio utilas —ŝi aldonis, malpli entuziasma—: unu el la libroj temas pri gramatiko de kaambra lingvo, kaj la alia pri forgesita historio. Sed la aliaj libroj estas skribitaj en la himora. Kaj jen la taglibro —ŝi eldiris, montrante al ni maljunan kajeron kun ruĝa kovrilo.

Ŝi sidiĝis meze de la nigra piedestalo, malfermante la taglibron. Ni iris kun ŝi, sciemaj.

— Unue, la magiisto parolas pri sia unutona vivo en farmo de Akareo —ŝi klarigis, turnante la paĝojn—. Li tutkore kritikas la agojn de la Konsilistaro de sia vilaĝo kaj de sia mastro, kaj poste li decidas foriri al eta vilaĝo apud la Blua Arbaro. La vilaĝanoj forigis lin, kiam ili eksciis, ke li estis magiisto. Mi supozas, ke vi scias, kiel ili abomenas magion. Verdire, tiu ulo trovis la plej idealan lokon, por ke lia vivo estu malpli unutona —ŝi ŝercis. Ŝi sulkigis la brovojn kaj turnis alian paĝon—. Li forkuris, kaj nur la Helbluaj Dioj scias, kiel li alvenis fine en tiun turon.

— Tute malfacila —Rineno apogis—. Tiu arbaro labirintas freneze.

— Krom por tiuj, kiuj konas ĝin —la princino rimarkis, levante montrofingron—. Jen, ĉi tie estas —ŝi diris, turnante al ni la taglibron, dum ŝi recitis—: «Mia koro ne plu batas, kaj tamen mi sentas ĝin bati. Mi komencas forgesi tiun, kiu mi estas. Ĉu mi vere estis tiu neprudenta kaj mallerta homo, kiu antaŭe lasis sin kapti en la Blua Arbaro? Mi sentis min pli kaj pli laca, malliberigita kiel kuniklo falinta en kaptilon por ĉiam. Ha!» —La princino ekkriis teatre, kaj ŝi poste daŭrigis sian prezentadon—: «Se almenaŭ mi kapablus kuraĝi por eliri el ĉi tie, kaj mortigi tiun Polpon de la kavernoj de Transvento! “Ĉi tie troviĝas la malbeno de la Animo, kiu mortos, kiam la Polpo de la kavernoj de Transvento mortos siavice”. Tiaj estas la gravuraĵoj sur la grundo, kaj tiuj paroloj certe estas veraj, sed mi estas tiel laca, nun! Jam dum dek jaroj, mi vagas kiel ombro, kaj mi timas malproksimiĝi de tiu loko, la nura ligo al mia realo. Mi estas malkuraĝulo. Timulo. Sed kiu do konstruis tiun turon? La feoj? La demonoj? La dioj?».

Ŝi interrompis sin, kaj ŝi rimarkis, ke ni rigardis ŝin, mirigitaj. Ĉio, kion ŝi rakontis, estis la lastaj paroloj de tiu malbonŝanca magiisto. Malbonŝanca kiel ni, mi diris al mi.

— Tio sufiĉas —Rineno deklaris subite—. Jam venis la tempo por liberigi vin, princino. Ĉu vi ne vidas? Ju pli pasis la tempo, des pli tiu magiisto ŝajne forgesis tiun, kiu li estis. Kaj la samo okazos al vi.

La princino paliĝis.

— Vi pravas. Mi scias.

— Polpo —mi murmuris, nekredeme—. Atendu. Eble ekzistas alia maniero pli simpla por liberigi nin el tiu sorĉo. Ĉu vi jam provis eliri alie ol tra la pordo? Mi volas diri… eble…

— Eble nenio —la junulino interrompis min, amuzita—. Mi provis ĉion. Mi eliris per la fenestro, kaj eĉ malsupreniris per ŝnuro ekde la supro de la turo. Ĵus kiam mi transpasis la krenelon, mi aliformiĝis kaj mi longe ŝvebis ĝis la grundo, mi rememoras tion ankoraŭ. Sed ne zorgu. Mi sentas, ke ni tri kune sukcesos trovi tiun Polpon kaj mortigi ĝin. Tamen, ne urĝas —ŝi aldonis, kiam Rineno kaj mi ekleviĝis—. Baldaŭ estos la nokto. Ni dormos, kaj, morgaŭ, ni eliros el tiu turo… —Tiu simpla ideo sufokis ŝin. Ne estis malfacila diveni ŝiajn sentojn: vivi dum sep jaroj tute sola en stranga hejmo, tion oni ne forgesis tiel facile. Pro subita memfido, mi malleviĝis por preni al ŝi la manojn. Ili malvarmis kiel la neĝo.

— Nu, ni aranĝos ĉion —mi diris por konsoli ŝin.

— Dejlo…? —Rineno flustris inter siaj dentoj, kun embaraso.

Mi malproksimiĝis malrapide kaj vidis, ke la princino ŝajnis denove bonhumora.

— Venu, junaj agentoj —ŝi diris, leviĝante—. Mi preparos al vi lokon por dormi.

— Ho! Tio ne necesos —Rineno garantiis, embarasita—. Ni dormos ekstere…

Dum mi kapjesis, por sekvi lian ekzemplon, la princino kovris sian buŝon per la mano por sufoki ridon.

— Sincere, mi ne konsilas tion al vi. Iufoje, antaŭ longe, mi duondormis ekstere. La vento ekblovis, kaj antaŭ ol mi ekkomprenis, mi flugis inter la arboj. Tio ne estas ŝerco —ŝi certigis, tre serioza—. Tio estis unu el miaj pli malbonaj noktoj. Venu, ekzistas alia ĉambro, kiu povus taŭgi. Antaŭe, mi lasis tie la haŭtojn de la bestoj, kiujn mi ĉasis por manĝi. Nun, mi ĉasas malmulte, ĉar mi apenaŭ manĝas. —Ŝi jam remetis la taglibron en la ŝrankon, kaj alveninte al la sojlo, ŝi sulkigis la brovojn—. Ĉu vi kredas, ke tiu manko de malsato estas pro tio, ke la sorĉo plie malboniĝas? Mi neniam pensis pri tio…

Ŝi ŝajnis subite maltrankvila, imagante eble, ke iutage ŝia formo de fantomo fariĝos tiel aera, ke ŝi tute malaperos. Tio estis ideo sufiĉe freneziga. Antaŭ ol unu el ni povis respondi, ŝi aldonis:

— La kurtenoj.

Mi diligente tiris la kurtenojn, kaj la mallumo eniris denove en la ĉambron. Ni eliris, kaj la princino Ulio turnis la ŝlosilon en la seruro antaŭ ol meti ĝin en poŝon de sia blanka tuniko. Dum ni malsupreniris la ŝtuparon, Rineno prenis mian brakon.

— Dejlo… vi ne forgesis nian ĉefan mision, ĉu ne? —li murmuris al mi.

Mi faris senkulpan mienon.

— “Iru serĉi ŝin, kie ajn ŝi estas, kaj alportu ŝin al mi” —mi recitis mallaŭtvoĉe, malgaja—. Mi scias. Sed, sincere, Rineno, ĉu vi vere kredas, ke Ralkuso konsideros nin serioze, kiam li vidos aperi tri aerajn formojn antaŭ li? Estu realisma. La unua misio estas la polpo.

— La polpo —Rineno kraĉis—. Je ĉiuj la inferoj, mi kredis, ke mi jam pasigis la aĝon por sensencaj rakontoj. Mi atendis, ke la princino donu al ni solvon pli verŝajnan; mi ne scias, ekzemple: iri serĉi grandan sorĉiston de nigra magio kaŝita en la Ruinoj de Borgviŝelo. La Polpo de la kavernoj de Transvento —li ripetis, nekredante—. Mi pli bonvole disigus tiun turon ŝtono post ŝtono —li elspiris ĉagrenite.

Mia frato estis elrevigita, kaj mi devis konfesi, ke mi ankaŭ estis: tiu historio de polpo kaj de kavernoj de la Transvento surprizis min. Kiel magiisto povis pensi, ke la strangaj gravuraĵoj de la piedestalo diris la veron? Kaj se tiu magiisto eraris kaj malbone malĉifris la mesaĝon? Mi mem kliniĝis por tiu eblo. Oni diris, ke la antikvaj runoj estis tre malfacile kompreneblaj, kaj tiu magiisto eble ne estis granda spertulo pri tiu fako. Sed tiam, se la mesaĝo estis malbone malĉifrita, tio signifis… Mi glutis salivon. Tio signifis, ke nia situacio estis senespera.

— Estas tie! —la princino Ulio ekkriis, eltirante min el tiuj malgajaj pensoj.

Ŝi igis min eniri en malgrandan ĉambron kovritan de tanitaj haŭtoj, dum Rineno iris serĉi niajn aferojn.

— La grundo estas malmola, sed mi ne havas alian kovrilon ol la mian. Eble kunigante ĉiujn ĉi haŭtojn, vi povos fari specon de lito. Kaj mi supozas, ke vi havas viajn proprajn kovrilojn.

Ŝia tono estis nedecidema. Mi ridetis al ŝi.

— Dankon, princino Ulio. Ĉiaokaze, ni restos nur unu nokton.

Rememori tion al ŝi ŝajne ne vigligis ŝin. Kontraŭe, la junulino ĝemspiris, sed kapjesis silente. Rineno aperis baldaŭ kun niaj du sakoj. La princino grakis.

— Mi… nu, se vi bezonas ion ajn, petu al mi. Mi estos malsupre. Mi ne havas gastojn ĉiutage. —Ŝi retrovis sian rideton kun tiuj paroloj, kaj poste ŝi ŝanceliĝis kaj lasis la kandelon, kiun ŝi antaŭe eklumigis, apud la pordo—. Bonan nokton, Rineno kaj… Dejlo —ŝi diris.

— Bonan nokton, princino —ni respondis kliniĝante laŭdeve.

Kunpremante la lipojn, ŝi ŝajne preskaŭ aldonis ion, sed ŝi fermis la pordon silente.

Kiam ni estis solaj, ni kunlaboris por fari kun ĉiuj la haŭtoj du litojn akcepteblajn, kaj ni kuŝiĝis. Tra la maldika fenestro de la ĉambro, mi vidis la ĉielon malheliĝi. Mi observis la plafonon momente, kaj mi eksaltis, kiam mi konstatis, ke mi senĉese pensis pri la princino Ulio. Vere, la princinoj, tio ne estis mia fako, ne. Spiono neniam devas permesi sentojn regi lin, Iziso diris iutage. Kia spiono mi estis. Mi nun estis fantomo, kiu morgaŭ foriros por mortigi polpon, kaj kiun subita ekblovo ja povis sendi al la alia ekstremaĵo de la mondo. Estis malfacile akcepti tion, sed mi ne povis esperi, ke morgaŭ matene ĉio aperu kiel ŝerco. Mia instruado, ekde kiam mi estis dekdujara, malpermesis al mi mensogi al mi mem. La malbeno de spiono estas devi alfronti la realon. Kiaj belaj paroloj, Iziso! Tiu mentoro, kiu senfine ripetaĉis al mia frato kaj mi, kiam ni estis pli junaj, estis granda poeto. Li eĉ preskaŭ sukcesis kredigi min, iutage, ke li estis la filo de feino, kaj li mokridis min pro mia kredemo. Vere, tio ja estis Iziso. Kaj jen mia kredemo estis elprovata, kaj per kia maniero! Eĉ la granda Iziso ne tiel optimisme akceptus la situacion, mi konvinkiĝis kun duonrideto.

Mi turnis iom la kapon. Mia frato okulis la flamon de la kandelo.

— Ha, Dejlo! —li murmuris fine, rompante la silenton—. Mi preferas ne pensi pri la morgaŭo. —Li stariĝis kaj blovestingis la flamon. La ĉambro malaperis en la mallumo.

Mi kaptis en lia voĉo la koleron, kiun li sentis kontraŭ si mem, kaj mi tentiĝis paroli al li…

— Bonan nokton —li diris al mi.

— Bonan nokton —mi respondis kontraŭvole.

Mi aŭdis lin returniĝi en sia improvizita lito kaj mi restis dum longa momento vekita. Mi ja kredas, ke mi ĵus endormiĝis, kiam mi vekiĝis poste, aŭdante ululon en la nokto. Mia menso tuj komencis pripensi pri tiuj malbenindaj gravuraĵoj. Mi ne sciis legi runojn, ke Ravlavo gardu min de tia enuiga lernado!, sed mi konis iun, kiu povos facile malĉifri ilin. Heraso. La oportunaĵo estis, ke Heraso estis mia amiko. La maloportunaĵo estis, ke mi ne povis paroli pri li al mia frato kaj al la princino. Plie, ili estus teruritaj pro la ideo esti helpitaj de vivmortulo. Nu, duon-vivmortulo, mi korektis min.

Mi rememoris ankoraŭ mian renkontiĝon kun tiu stranga persono. Ralkuso petis al mi porti mesaĝon urĝan kaj diskretan al la estro de Siszrio. Mi tute ne sciis, kion enhavis la mesaĝo, kaj verdire, kiel bona agento, mi tute ne zorgis pri tio. Jen kial mi estis konsternita, kiam la estro dankis min, ke mi estu volontulo kuniri kun tri el siaj regatoj mezen de la teritorio de Ahinavo. Kaj ĉio ĉi por iri paroli al la Princo Evitinda… Tiu Ralkuso! Mi sakris kontraŭ li dum la tuta vojaĝo. Li eĉ ne kuraĝis klarigi al mi la aferon ekde la komenco. Mi rapide komprenis, ke tiu maljunulo ruza kiel vulpo volis, ke mi alportu informojn freŝajn pri tiu stranga regno, kiu estis Ahinavo. Ĉio turniĝis en katastrofon: la Princo Evitinda metis nin en sian malliberejon, ĵus kiam ni alvenis kun niaj belaj intencoj. Li kulpigis nin pro spionaĵo, kaj mi eĉ povis paroli persone kun tiu estro iom strangega. Per ia hazardo, li kompatis min kaj provis ŝanĝi mian fidelecon. Mi lasis lin fari, kompreneble. Mi ne kutimis riski mian vivon pro tiom malmulte. Tiam li petis min mortigi magiiston, kiu iam ĵetis malbenon al lia patro.

— Pro tio, ke laŭdire vi tiel lertas, spiono, trovu lin kaj mortigu lin per la plej malbona maniero! —li ordonis al mi, levante la du brakojn kiel profeto.

Nepovante forkuri el Ahinavo, admonita de tiu frenezulo, mi fine trovis tiun faman magiiston apud rivereto. Kiel priskribis lin la princo, la duono de lia vizaĝo estis tute senkarna. Terurita, mi elingigis mian glavon, kaj tiam vidis lin, pala, forkuri kiel eble plej bone. Mi restis mirigita. Poste mi komprenis, parolante trankvile kun li, ke lia potenco tute estingiĝis kun la jaroj. Heraso, kiel li nomiĝis, ne plu estis la estinta magiisto, sed li certigis min, ke la perdo de lia potenco igis lin pli saĝa. Kaj kiom! Li konservis en siaj galerioj grandegan bibliotekon, kaj objektojn ege danĝerajn, kiujn la magiisto mem ne plu kuraĝis tuŝi.

Anstataŭ mortigi Herason, mi eĉ helpis lin liberiĝi de fripono, kiu trudis al li favorojn per minaco malkovri lian rifuĝejon al la Princo Evitinda. Kaj, siavice, li helpis min forkuri el Ahinavo, post igi min promesi, ke mi ne parolos pri li, kaj ke mi neniam revenos.

Mi ridetis en la mallumo. Tiuj semajnoj, kiujn mi pasigis ĉe li, estis neforgeseblaj: mi, kiu ĉiam vivis sub la ordonoj de intrigantoj, kaj kutimis ĉiam atenti kaj analizi ĉion, kredis stulte, ke mi konis la mondon. Heraso korektis min: li sciis kiel veki mian sciemon por la vera mondo. Kiom da tempo ni pasigis, glasego enmane, forvagante pri aferoj, kiuj antaŭe aperus al mi tro profundaj, do neutilaj! Kiam mi revenis al Ravlavo, mi rakontis nenion pri ĉio ĉi. Ĉiam malkvieta, Ralkuso sendis min tuj kun mia frato trakti kun tribo de Oronisoj. Rineno ja demandis al mi kelkajn aĵojn, sed mi ĉirkaŭparolis nerespondante, kaj okupitaj kiel ni estis pro aliaj aferoj, li ne insistis. Tio okazis antaŭ kvin jaroj, se mi bone rememoris.

Mi sulkigis la brovojn, revenante al la nuna momento. Certe Heraso povos malĉifri ĉion ĉi, mi diris al mi. Jes, mi promesis al li neniam reveni. Sed, kiel diris mia patro, kiam li vendis min kaj Rinenon, «la neniamo kaj la ĉiamo ne estas eternaj». Oni povus kompreni kaj kredi, ke li deziris revidi nin iutage, sed ne, tio ne estis la karaktero de mia patro: li plej verŝajne volis diri, ke li tediĝis pro gardado de ni.

Mi klapetis sur mia kovrilo, reveme. Mi devis kopii tiujn gravuraĵojn. Mi nur devis sufiĉe atenti kaj kopii nete… Kaj mi bezonis la ŝlosilon.

Mi stariĝis, kun decidemo. Plej bone estis fari tion nun, ĉar tio evitos min seniluziigi la princinon Ulion: estis vere, ke tiu historio de polpo estis sufiĉe fantazia, sed pli bonis, ke ŝi kredu ĝin, dum ni ne havis alian solvon por proponi al ŝi. Nudpieda, mi alvenis apud la pordo, kaj malfermetis ĝin iomete por ne veki mian fraton, kaj mi eliris.

En la mallumo, mi malsupreniris la ŝraŭban ŝtuparon ĝis la ĉambro kun la kameno. Feliĉe, kelkaj varmegaj karbetoj brilis ankoraŭ, lumigante iom la ĉambron. La longa seĝo nun tute horizontalis, kaj mi vidis la princinon Ulion dormanta trankvile en sia blanka tuniko. Mi alproksimiĝis senbrue kaj haltis proksime al ŝi. Longa harfasko falis preskaŭ ĝis la grundo. La poŝo, mi rememoris.

Ruĝiĝante, mi tendis manon al ŝia tuniko. Mi tuŝis ŝin preskaŭ, kiam mi sentis ŝin ektremi.

— Kio do…? —la princino demandis.

Ŝi palpebrumis kaj rigardis min, surprizite. Mi retiris rapide la manon kaj faris tri paŝojn malantaŭen, agitate.

— Mi… Via moŝto, mi ne volis…

Surprizinde, ŝi ridetis kaj eksaltis. Ne povante movi, kvazaŭ fiksita, mi vidis ŝin alproksimiĝi kal alpremiĝi al mi. Ŝiaj malvarmaj fingroj karesis mian kolon.

— Jes ja, vi volis —ŝi flustris. Ŝi altiris min al si, kisante min kun varmego, kiu ne sukcesis dronigi mian miron.

Ho, ne, mi pensis, turmentite. Rineno mortigos min. Kion fari? Mi ne povis paroli al ŝi pri la ŝlosilo, ne nun. La princinoj, tio ne estis mia fako, sed mi sciis, ke mi ne povis interrompi ĉion ĉi sen iom da delikateco. Ŝtelmaniere, mi metis mian manon en ŝia poŝo kaj prenis la ŝlosilon. Mi gardis ĝin dum la princino lekis mian orelon. Ondo de sentoj trakuris min. Kaj la junulino murmuris al mi:

— Ĉesu do pensi.

Ŝi moviĝis kaj mi sentis la plezuron trakuri mian korpon. Tio estis tro. Mi prenis ŝian vizaĝon per la du manoj.

— Jes, princino —mi flustris al ŝi.

Mi lasis la sentojn dronigi min. Mi aŭdis ŝian ekkrion de surprizo, kaj poste ŝiajn ĝemojn de plezuro. En loketo de mia kapo, eta mokrida voĉo diris: jen, vi metis vin en la plej granda problemo de via vivo! La lasta heredanto de la granduloj de Akareo, kiel vi kuraĝas? La lasta heredanto, la sekva reĝino…!

Poste, kiam mi retrovis mian memregon… nu, tio estas, kiam mi kapablis vicigi du pensojn, mi glitis ĝis la grundo, kaj revestis min per mallertaj gestoj.

Decidante ne tro pripensi pri tio, kion mi faris, mi kovris milde la dormantan princinon per ŝia blanka tuniko, kaj mi kisis ŝin sur ŝia frunto glata kaj strange varma, kaj poste mi eklumigis kandelon kaj reiris al la ŝtuparo. Alveninte supren, mi elprenis la ŝlosilon kaj metis ĝin en la seruron.

Nu, mi pensis, enirante. Mi ĉirkaŭrigardis la ĉambron antaŭ ol refermi la pordon. Mi metis la kandelon proksime al la unuaj gravuraĵoj, kaj sidiĝis krurkruce, antaŭ ol elpreni mian kajereton kaj mian krajonon, zorge garditajn en interna poŝo de mia ĉemizo.

Mi ekrigardis la piedestalon, kaj poste okulis ĝin pli atente. Troviĝis gravuraĵoj, jes, sed apude troviĝis aliaj, pli malgrandaj, kiuj ŝajne estis runoj ankaŭ. Mi siblis inter la dentoj. Kopii ĉion ĉi prenos al mi la tutan nokton, almenaŭ! Mi esperis, ke estos sufiĉe da spaco en mia kajereto, ĉar ĝi estis jam sufiĉe komencita.

Mi komencis mian laboron. Post kelkaj minutoj, mi ekridetis naive, rigardante nenion, kaj mi skuis la kapon, incitite. Mi estis spiono de Simrazo, ne junulo ĵus malvirgigita! Laŭ supozo mi devis resti konscia kaj atenta, precipe en tia grava momento: mi ne devis revi nun, kiam Ralkuso atendis nin kaj esperis vidi la revenon de la princino Ulio. Bone! Mi enspiris profunde. Do, ek al la laboro.

Kiam mi malsupreniris ĝis la ĉambro, mia kajereto estis preskaŭ tute plena, kaj mi estis tute laca. La unuaj radioj de suno eniris jam tra la fenestroj. Mia frato atendis min, sidante, kun ĉagrenita vizaĝo.

Tuj, mi komprenis la problemon.

— Dejlo, ĉu vi ekkomprenas, kion vi faris?

Mi fulmrigardis lin.

— Tio ne estas via afero, mia frato.

Rineno eksaltis, furioze.

— Se iu iam ekscius tion, ni estas malvivaj, Dejlo! Vi povus memregi.

Lia voĉo tremis pro kolero. La honto dronigis min, sed mi venkis ĝin.

— Ni estas fantomoj, Rineno, mi rememorigas vin pri tio. La princino ne povas reveni al Ravlavo en tiu stato, kaj vi ja scias tion. Vi povas kredi, ke pastro kapablos sanigi nin, sed mi dubas pri tio, Rineno, eĉ pli ol pri la fantazia historio de la polpo. Do, mia supozata krimo eble neniam efektiviĝos. Kaj neniu scios supozeble —mi aldonis mallaŭte.

Rineno okulis min, skuante energie la kapon.

— Vi hontigas min —li diris fine.

Li kliniĝis por preni sian mantelon kaj direktis sin al la pordo per grandaj paŝoj, sub mia ĉagrenita rigardo. Li ŝajne vere koleriĝis. Mi vespiris, sciante malgraŭ mi, ke mia krimo ne estis krimo: fakte, estis la princino, kiu alpremiĝis al mi, ne la kontraŭo. Rineno ja povis diri, ke mi devus malinstigi ŝin, sed mi sciis, ke li, en tia okazo, agus sammaniere.

Mi aŭdis voĉojn, el kiuj unu ĵus ekkantis ĝojan baladon. Mi ridetis elirante, kaj kiam mi alvenis malsupre de la ŝtuparo, mi vidis la rideman mienon de la princino, kaj mi pensis, ke krimo aŭ ne, ĝi estis peninda.

— Bonan tagon! —ŝi ekkriis, kalkansidante apud la kameno—. Mi demandis al via frato, kiel vi dormis tiunokte.

Rineno sidis pala ĉe la malgranda tablo, kun glaso en la mano.

— Ho —mi diris, konfuzita malgraŭ mi pro ŝiaj paroloj—. Mi… nekredebla nokto, princino.

Ŝi ridetis per ĉiuj siaj dentoj.

— Ĉu ne? —Kaj ŝi proponis—: Iom da arejneo?

Sendube, tio estis la nura infuzaĵo, kiun ŝi trinkis. Mi kapjesis, maltrankvile.

— Jes, dankon.

La princino Ulio turniĝis al la kameno, kantetante. Mi sidiĝis antaŭ mia frato, kaj ĵetis al li esploreman rigardon. Rineno deturnis la okulojn, videble ĉagrenita. Mi grakis.

— Do, kie oni serĉos tiun polpon? —mi demandis.

Rineno ŝultrumis.

— Mi proponas, ke ni iru al la biblioteko de Eŝilo. Mi scias —li diris, antaŭ ol la princino Ulio intervenu—, vi ne volas reveni al la regno. Tio povas ŝajni stranga al vi, sed mi havas akordon por proponi al vi, via moŝto.

La juna virino palpebrumis kaj sulkigis la okulojn, suspekteme.

— Kia akordo?

Mi rigardis Rinenon, scieme.

— Jen —li diris—: mia frato kaj mi liberigos vin de tiu sorĉo, kaj vi akceptos reveni al Akareo por esti reĝino.

Mi estis iom incitita, ĉar li pripensis planon, ne klarigante ĝin al mi antaŭe… La esprimo de la princino Ulio mallumiĝis. Mi intervenis.

— Sincere, Rineno, mi ne nomas tion akordo. Tio similas pli al trudo.

Mia frato fulmrigardis min. Tiu tago li ne vekiĝis bonhumore, mi rimarkis ĝemspirante.

— Princino Ulio —li eldiris—, ni faros ĉion, kion ni povos, por liberigi vin de la sorĉo, sed komprenu, ke ni estas agentoj de la Regno. Nia devo estas sekvi la ordonojn de la Konsilistaro, kaj la via estas atenti unue pri via popolo. Promesu al mi, ke kiam la malbeno estos disigita, vi iros propravole sidiĝi sur la trono.

— Ne! —ŝi ekkriis, firme. Ĉiu ĝojo malaperis el ŝiaj bluaj okuloj—. Se tiaj estas viaj kondiĉoj, revenu do ĉe vi, vi kaj via frato, kaj forgesu min. Sed mi avertas vin: se vi ne mortigas tiun polpon, vi ankaŭ neniam reakiros vian korpon!

Ŝi abrupte metis la tekruĉon sur la tablon, kaj sidfalis surgrunden kun la okuloj plenaj je larmoj. Mi tendis manon al ŝi, konfuzita pro vidado de ŝi reaganta tiel. La rigardo de Rineno ekhaltigis min.

— Se ni revenas al la regno sen vi, la reĝo de Tananto heredos la tutan teritorion. Li estas tirano, vi ja konas la tanantanojn. Ĉu vi volas tiranon sur via trono, princino?

La junulino levis la kapon, kaj ekzamenis lin, ĝis lia vizaĝo ŝajnis tute nesevera.

— Mi petegas al vi, princino —li insistis.

La princino Ulio vespiris. Ŝi prenis la tekruĉon kaj elverŝis plenigante tri glasojn, antaŭ ol remeti ĝin malrapide sur la tablon. Mi atendis, nedecideme. Unuflanke, Rineno agis bone uzante ĉiujn la eblajn manierojn por konvinki ŝin: ni ĉiam laboris tiel, kaj tio funkciis plej ofte. Sed, aliflanke, mi malemis ludi kun la sentoj de la princino… ĉefe post konstati, kiom ŝi abomenis la ideon reveni al Ravlavo.

— Tio povas ŝajni kruela —ŝi diris fine—, sed mi volas protekti nenian popolon. Mi apartenas al nenia popolo. Mi estas… fantomo. Ekde sep jaroj —ŝi apogis kun iom da maldolĉeco—. Mi ne komprenas, kiel vi povas ankoraŭ pretendi, ke mi fariĝu… reĝino. —Ŝi faris surprizitan mienon, elspirante brue—. Tio estas sensenca.

Mia frato ŝajnis respondonta. Mi intervenis antaŭe.

— Rineno. Ni ne faru akordojn. Ni okupu nin pri la sorĉo. Kaj poste, ni vidos.

— Ni vidos —li ripetis, okulante min—. Ni vidos, jes! Vi ja povus okupi vin pri la sorĉo, tiun nokton. Tio estus pli inteligenta.

Mi rigardis lin, muta pro surpriziĝo vidi lin paroli tiel klare antaŭ la princino. La silento fariĝis peza, ĝis la princino ekridis iomete.

— Vi vere estas incititaj, vi ambaŭ —ŝi rimarkis—. Mi komprenas, ke vi sentas vin ĉagrenitaj. Se iam ni sukcesos mortigi tiun polpon, vi revenos sen princino. Mi supozas, ke la Konsilistaro punos vin, sed ĉu tiu puno estos tiel terura, kiel la mia estos, se mi akceptas sidiĝi sur trono de murdisto? Tiu popolo, pri kiu vi parolas, agento, ne sukcesis gardi mian familion vivanta. Mi ŝuldas nenion al ĝi. Kaj, cetere, mi estas certa, ke ĝi scios tre bone helpi sin sen mi.

Silento okazis, kaj la princino ekridis denove.

— Ha! Pasis tiom da tempo, ekde kiam mi paroladis kun homoj! Mi preskaŭ forgesis, kiel ili malfaciligas siajn vivojn. Trinku do tiun infuzaĵon, kaj ni foriru el tie ĉi. Ni iru aventuri kaj lasu la venton kunporti nin!

Ŝi alproksimigis sian tason al siaj lipoj, kaj okulsignis ĉarme al mi. Mi faris amuzitan duonrideton.

— Ŝi pravas, Rineno. Ni estas agentoj kaj ĉio, kion vi volas, sed nun, ni estas precipe malbenitaj fantomoj. Ni ĉesu do babiladi. Lasu Eŝilon for de ni por momento, mi proponas vojaĝi al Ahinavo… por serĉi tiun polpon. Mi havas la impreson, ke ni trovos indikaĵon.

Kaj Rineno, kaj Ulio, rigardis min, mire.

— Ahinavo? —Rineno eldiris—. Sed tio estas kontinenta regiono.

— Tio veras —mi certigis trankvile.

— Ĝi estas danĝera.

— Jes.

— Kaj ĝi ne estas loko, en kiu oni povas trovi polpojn —la princino apogis, levante la brovojn—. Mi ne kredas, ke la Transvento povas troviĝi tie.

Mi ŝultrumis kaj trinkis mian infuzaĵon per unu gluto, antaŭ ol leviĝi.

— Dejlo —eldiris Rineno, suspektema—. Vi havas ideon.

— Mi havas ideon —mi konfesis per malpeza tono—. Ĉu vi havas kontraŭargumentojn?

Ilia silento sufiĉis al mi. Mi ege ridetis al ili.

— Do ni iru!