Ĉefpaĝo. La spiono de Simrazo

1 La perdita trono

Kun elasta irado, nigraj okuloj kaj rideto en angulo de la lipoj, Rineno alproksimiĝis, tenante la pomelon de sia glavo per la mano. Li alvenis ĉe mi kaj levis la okulojn al la turo, kiu staris antaŭ ni. Vidante ĝian ruinan aspekton, oni povus pensi, ke ĝi estis forlasita, sed laŭ niaj informoj tio ne estis la fakto. Fine, Rineno mallevis la okulojn kaj grakis.

— Malfacile estis trovi ĉion ĉi. Mi esperas, ke ŝi vere estas tie.

Mi ŝultrumis.

— Estus bedaŭrinde, ke ŝi ne estu tie, post tiom da tempo de malsukcesa serĉado. Nu, mi lasas vin paroli kun ŝi. Mi ne estas spertulo pri princinoj, vi ja scias.

— Pff —Rineno elspiris amuzita—. Pri kia princino vi parolas. La princinoj ne vivas en la arbaroj, mi ja kredas! Mi atendus pli probable, ke harpio aperu.

Mi skizis rideton.

— Tio ne malakordigeblas. Nu do, konsentite, ni eniras, alvokas ŝin, kaj vi parolas al ŝi. Mi kredas, ke vi senprobleme konvinkos ŝin: ne ŝajnas malfacile forlasi propravole tiun lokon. Alie, ni buŝoŝtopilos kaj kunportos ŝin perforte —mi ŝercis.

Rineno grimacis.

— Jes, nu, mi nenion promesas.

— Feliĉe, ĉar via promeso estus vana —voĉo aŭdiĝis dekstre de ni.

Rineno kaj mi turniĝis, pretaj por elingigi niajn glavojn… tiam ni rigardis unu la alian, konfuzitaj. Tio, kio ĵus parolis al ni, estis nenio alia ol fantomo! Nu, almenaŭ tiel ĝi ŝajnis. Inter la foliaraj arbetaĵoj, kiuj ĉirkaŭis la turon, staris aera figuro de virino. Tiel, ŝi ŝajnis timiga, sed ŝi fakte belis kiel princino de infana rakonto. Ŝi ne estis harpio.

Mi klopodis por rememori la parolojn de la maljuna Konsilisto, tiu malbeninda sinjoro Ralkuso. “Iru serĉi ŝin, kie ajn ŝi estas, kaj alportu ŝin al mi”, li diris. Kaj post monato de malsukcesa serĉado ni ja trovis ŝin fine kaŝanta sin en turo meze de la Blua Arbaro. Sed kiel ni povus alporti fantomon? Kaj, unue, ĉu estis vere ŝi? Rineno estis tiel konfuzita kiel mi. Mi skuis la kapon.

— Trankviligu min, vi ne estas hazarde… la princino Ulio, ĉu ne? —mi demandis.

Tiu estis la unua fojo en mia vivo, ke mi vidis fantomon, kaj vere mi ne pensis antaŭe, ke ili povus ekzisti. Mi denove skuis la kapon, nekredeme. Sinjoro Ralkuso sendis nin, mian fraton kaj min, en nekonitan landon por serĉi perditan princinon… Se li nur povus vidi tiumomente tion, kion vidis miaj okuloj!

La fantomo ridetis.

— Kompreneble mi ja estas la princino Ulio. Ekde ĉiam. Kion vi volas, junaj viroj? Mi konfesas, ke mi havis neniun viziton ekde… he, ekde multaj jaroj. Nu, mi mensogas, la lastan semajnon ĉasisto pasis tre proksime, sed, kiam li vidis min, li forkuris, mi ne scias kial —ŝi ŝercis. Pro manko de respondo, ŝi observis nin, sulkigante la brovojn—. Ĉu vi fartas bone?

Rineno kapjesis, silente. Mi vespiris.

— Mi ne komprenas. Antaŭ kelkaj jaroj, vi estis viva. Mi kredis… nu, esperis…

— Ke mi estus viva hodiaŭ ankaŭ? —ŝi ridetis—. Ha! Kaj mi ja estas viva. Pli-malpli. Tio nur ŝuldiĝas al tiu turo, kiu forprenis de mi mian korpon. Unue, kiam mi vidis vin alproksimiĝi, mi pensis, ke eble mi lasus vin eniri, por ke vi aliformiĝu en fantomojn kiel mi —ŝi ridetis, montrante ĉiujn dentojn—, sed mi konfesas, ke eĉ en tiu ĉi malgaja stato, mi havas ankoraŭ sentojn. Pro tio ĉi mia patro ofte diris, ke mi ne fariĝos bona reĝino.

Rineno palpebrumis.

— Ĉu vere la reĝo Kojbeno diris tion al vi?

— He. Jes —ŝi kapjesis malgaje—. Sed ĉio jam finiĝis, nun, kaj ekde multe da tempo. Mi supozas, ke vi ankaŭ estas eksregnanoj de mia patro. Vi estas akareanoj, ĉu ne? —ŝi insistis.

Mi kapjesis, mire. Ni paroladis kun princino de la malaperinta regno, turniĝinta en fantomon! Nekredebla.

— Jes. Fakte, Akareo ne plu ekzistas —mi precizigis.

La princino Ulio restis buŝmalfermite.

— Kiel eblas, ke Akareo ne plu ekzistas? Tiam… tiuj malbenindaj ribeluloj ne nur mortigis mian patron, sed ili ankaŭ detruis la regnon?

Malgraŭ ŝia fantoma aspekto, oni klare vidis, ke ŝi estis kortuŝita.

— Ili nur ŝanĝis la nomon —mi konsolis ŝin—. La regnanoj ankoraŭ vivas. —Mi vidis trankviliĝon en ŝiaj helbluaj okuloj. Mi precizigis—: Nun, la regno nomiĝas Ravlavo.

La fantomo grimacis, ĉagrenite.

— Ne tre bela, tiu nomo —ŝi fine rimarkis.

Rineno ŝajne eliris el sia konsterno, ĉar li tiam ekridis.

— Mi konsentas, princino. Tio venas el la diino Ravlavo, kiu regas nun ĉiujn la templojn —li klarigis—. Mi komprenas vian miron. Okazis multaj ŝanĝoj ekde la falo de Akareo. Sed, nu, ni venis ĉi tie, por ke vi revenu al la regno. Vi estas ŝajne la lasta postvivanto de via idaro…

Ekrido de la princino interrompis lin.

— Postvivanto? —ŝi ripetis—. Mi ja ŝatus. Sed, rigardu iom, ĉu vi bone rigardis min? —ŝi demandis antaŭenirante per etaj paŝoj sur la grundo varma kaj sunbrila.

Mi palpebrumis, kiam ŝi eliris el la ombro. Oni apenaŭ vidis ŝin en la sunlumo.

— Oni nenion vidas —grumblis Rineno.

— Efektive —mi diris—. Nu, mia frato klarigis al vi nian mision. Ni devas revenigi vin al la regno…

Piketado de Rineno per la kubuto interrompis mian paroladon.

— Lasu min —li murmuris al mi. Tiam li levis la kapon—. Jen la afero, princino. Akareo ne plu estas, sed Ravlavo bezonas vin. La reĝo… uzurpinta —li grakis— mortis antaŭ kvar monatoj. Li ne havas heredanton, kaj la nura, kiu povus eble okupi la tronon, estus parenco de la Perditaj Insuloj, sed ŝajne li malaperis por ĉiam, ĉar nia longa serĉado ne sukcesis.

Mi turnis la okulojn pro tiu mensogo. Antaŭ kelkaj monatoj, Rineno kaj mi iris serĉi tiun heredanton, iun nomitan Sariŝalo. Ni eksciis, ke li fariĝis marrabisto duon-magiista duon-sovaĝula; tial la Konsilistoj de la regno rapide ordonis al ni dediĉi nian tempon al la serĉado de la princino Ulio, kiu laŭdire malaperis en iun ajn arbaron, kie ŝi kreis sian propran regnon de feinoj. Nu ja!, mi pensis. Finfine, estis nek regno de feinoj… nek vera princino.

La fantomo restis revema pro la paroloj de mia frato.

— Tio vere bedaŭrindas —ŝi diris, fine—. Regno sen reĝo! —Ŝi ridis, kaj mi demandis al mi, ĉu la aliformiĝo en fantomon tuŝis nur ŝian korpon. Ŝi rigardis nin scivole—. Ĉu vi estas gardistoj?

Mia frato kaj mi interŝanĝis rapidan rigardon.

— Gardistoj? —Rineno ripetis—. Ne. Ne vere.

— Sed vi kunportas armilojn.

Mi elspiris.

— Neniu enirus en la Bluan Arbaron sen armilo, princino.

La princino pasigis sian langon sur siaj lipoj, amuzita.

— Mi mem ne havis armilon, kiam mi forkuris de tiuj teruraj rabistoj, kiuj mortigis mian familion. Nu, do vi ne estas gardistoj, sed vi servas la regnon.

Mi vidis ŝin antaŭeniri unu paŝon, kaj mi glutis salivon.

— Efektive. Ni estas… simplaj agentoj.

La princino klinis la kapon.

— Agentoj? Mi komprenas. Tio vere estas amuza, ke li ne havis heredanton.

Mi levis brovon.

— Amuza? Ĉu vi parolas pri la reĝo?

Ŝi sulkigis la brovojn.

— Pri la Uzurpinto, jes. Diru al mi… —La suno malaperis momente post la nuboj, kaj la fantomo aperis belega. Ŝiaj okuloj esploreme konsideris nin—. Ĉu vi laboris por la Uzurpinto?

— Hm… —mi diris, ne sciante, kion diri.

— Ne —Rineno certigis.

Ne, ĉu vere?, mi pensis amuzita. Mi ekrigardis lin, kaj skuis la kapon.

— Ni laboras por nia popolo —mi diris, tre fanfarone—. Kaj ni esperas, ke vi faru la samon.

La princino ŝultrumis kaj deturniĝis.

— Mi ne intencas sekvi vin —ŝi anoncis, dum ŝi alproksimiĝis al la eksteraj ŝtupoj de la turo—. Vi povas provi kunporti min perforte, se vi volas —ŝi ŝercis, reuzante miajn proprajn vortojn—, sed vi bone scias, funde de vi, ke ĉi tio estus malbona ŝerco. Mi ne plu havas popolon. Kion vi vidas, tie —ŝi diris, kun ampleksa gesto direkte al la turo—, estas ĉio, kion mi havas. Ulio de Akareo estas hejme ĉi tie. Nun, se vi volu, mi invitas vin trinki infuzaĵon. Sed mi avertas vin: vi ne eliros el tiu turo kun viaj beletaj muskoloj kaj via fortika korpo.

Ŝi adresis voluptan rideton al ni, kaj kiel gazelo ŝi supreniris la ŝtuparon kaj malaperis tra la malfermita pordo.

— Princino! —ni ekkriis samtempe.

Rineno ekkuris al la ŝtuparo, kaj mi sekvis lin. Kiam ni alvenis antaŭ la pordo, ni restis silentaj. Ene, la bela princino reakiris sian korpon. Ŝi estis viva! Ŝiaj malordaj brunaj haroj, ŝiaj palpebroj duonfermitaj, ŝia blanka korpo etendita sur longa seĝo…

Mi ruĝiĝis. Ne estis vere la unua fojo, ke mi vidis nudan virinon, sed nu, la princino…

— Je Ravlavo, mi miras —mi murmuris.

Rineno ekeniris, antaŭ ol mi povis reteni lin.

— Rineno! —mi ekkriis, atendante katastrofon. Preskaŭ fermante la okulojn, mi trapasis la sojlon. Mi apenaŭ rimarkis la ŝanĝon. Ĉiaokaze, eble la princino mokridis nin kun siaj rakontoj de fantomoj…

— Via moŝto! —ekkriis Rineno. Li diligente demetis sian mantelon por doni ĝin al la junulino, kiu, anstataŭ ol preni ĝin, eligis grandan ridon.

— Kaj kion vi volas, ke mi faru kun tio, junulo? Ĉiufoje mi faris la eraron eksteriri vestita, mi perdis fine miajn vestojn. Ili trapasas min, kaj mi ne ŝatas tiun senton. Bonvolu gardi tiun mantelon, ravlava agento. —Ŝi rapide levis sin kaj turnis la okulojn, ekvidante niajn vizaĝesprimojn—. Nu bone…

Ŝi prenis vestaĵon, kiu elstaris el kofro malbone fermita. Kiam ŝi estis vestita, ŝi saltetis ĝis la kameno, kaj kalkansidiĝis por aldoni du dikajn ŝtipojn. La fajro flamis.

— Iom da arejneo? —ŝi demandis.

Ĉar ni rigardis ŝin, nekomprenante, ŝi elspiris.

— La infuzaĵo —ŝi klarigis—. La arejneo, ĝi similas al la tilio. Kaj ĝi estas tre saniga por la renoj.

Mi faris etan rideton, kaj ŝi sulkigis la okulojn.

— Kio amuzas vin? —ŝi grumblis—. Mi iros serĉi akvon. Vi sidiĝu. Nun ke vi estas ĉi tie, plej bone estas profiti la okazon.

Ni vidis ŝin malaperi per la ŝtuparo supren, kaj mi sulkigis la brovojn.

— Kion signifas tio, ke ni profitu la okazon? —mi flustris.

Rineno faris geston de malkompreno. Ni rigardis la fajron, kiu kraketis en la kameno.

— Estas mire, kiel ŝi belas, vere —mi komentis post iom da tempo.

Rineno grumblis.

— He, Dejlo, atentu. Ŝi estas la princino, rememoru.

— Jes, jes —mi diris, grimacante—. Sed… tamen…

Ni interŝanĝis rigardon kaj ekridis.

— Ni vere ne estas singardaj —mi diris tiam—. Ĉu vi aŭdis, kion ŝi diris? Mi ne scias ĉu estis bona ideo eniri tiel pretervole, kiel vi faris.

— Vi sekvis min —mia frato rimarkis, amuzita.

Mi elspiris.

— Jes, tial mi diris: ni ne estas singardaj.

Rineno grimacis.

— Sincere, ĉu vi vere kredas tiun historion pri sorĉita turo?

— Nu… vi ja vidis la princinon —mi nur diris.

— Jes. Bone, ĉiaokaze, nia misio ne estas ankoraŭ malsukceso —Rineno certigis min—. La junulino ŝajne ne volas, ke ni foriru. Ni konvinkos ŝin, vi ja vidos. —Mi spiris, nekonvinkite—. Nu, jes, fidu al mi. Vi bone scias, ke mi estas spertulo por paroli al virinoj.

Mi turnis la okulojn, sed ne respondis: la princino Ulio revenis kun du akvoplenaj siteloj. Ŝi tenis inter la dentoj saketon plenan de herboj. Rineno diligente helpis ŝin, kaj mi pretigis la kaldronon.

— Ha! —la princino diris, sidiĝante denove sur la longa seĝo—. Via veno igas min pensi pri tiom da aĵoj, kiujn mi kredis, ke mi forgesis!

Ŝi faris reveman mienon. Rineno rigardis min, elokvente, kvazaŭ dirante «rigardu bone la spertulon». Lia vizaĝesprimo mildiĝis kaj li demandis:

— Princino, mi imagas, ke vi multe suferis, dum tiuj dek lastaj jaroj, tie ĉi, tiel sola.

— Ho. —Ŝi ŝajnis surprizita—. Jes. Nu, ne, ne vere. Dek jarojn, ĉu vi diras? Tio longas —ŝi konsentis—. Sed mi ne estis la tutan tempon en la turo. Tio estas nur ekde sep jaroj. Dum la tri jaroj post la mortigo de mia patro, mi estis en la Arbaro de la Hakiloj.

Mi paliĝis. La Arbaro de la Hakiloj estis unu el la arbaroj plej danĝeraj de la regiono.

— Mi impresas vin —ŝi rimarkis, ŝajne kontenta—. Okazis al mi pli ol unu malbona surprizo en tiu arbaro. Inter aliaj aĵoj, mi vivis dum du jaroj en tribo de elfoj, kiuj sklavigis min. Mi certigas vin. Kaj poste mi foriris, mi forlasis la Hakilojn, kaj mi alvenis tie ĉi, en la Bluan Arbaron. —Ŝi ridetis—. Mi iras el arbaro al arbaro, ŝajne. Nu, nun, mi ne forlasos ĉi tiun baldaŭ. Nur tiu turo redonas al mi mian korpon —ŝi elspiris.

Malgraŭ ŝia kutima senzorga tono, mi sentis en ŝia voĉo iom da ĉagreno. Ŝiaj okuloj, helbluaj, brilis pli intense.

— Tio estas… vere terura rakonto —Rineno fine sukcesis diri—. Sklavo de la elfoj, je Ravlavo! Tio ja estas la lasta aĵo, kiun mi povus imagi. Mi kompatas vin tutkore, via moŝto. Kaj mi promesas al vi, ke tiu ofendo estos venĝita.

La princino levis brovon kaj ridetis moke.

— Nu bone, se vi promesas tion, foriru tuj kaj alportu al mi la kapon de la estro de la tribo.

Mia frato restis senvoĉe. La princino ekridis, kaj mi ne povis eviti rideton.

— Ĉesu do promesi aĵojn, kiujn vi ne volas plenumi, juna akareano. Plie, la tribo de elfoj ne plu ekzistas. Sed, diable. Mi aŭdis vin ĵuri per Ravlavo. Ĉu tio ne estas la diino de tiu abomeninda reĝo, kiu mortis antaŭ nelonge laŭ viaj diroj?

— Ĝuste, via moŝto —mi konfirmis.

— Via moŝto —ŝi ripetis moke—. Ĉu mi ŝajnas moŝto?

Mi observis ŝin momente, kaj konfesis:

— Ne.

Rineno frapis sian frunton per la pugno.

— Jes ja! —li ekkriis—. Vi estas la princino Ulio de Akareo, de la reĝa idaro de Akareo, Plumo de Oro de la Regno, filino de la Aglo kaj de la Unukornulo. Vi estas la nura de la reĝa familio de Akareo en la mondo, kaj la trono rajte apartenas al vi. —Mia frato metis genuon grunden, kaj kun duba mieno mi imitis lin—. Ulio de Akareo —li deklaris solene—, bonvolu reveni kun ni ĝis la regno kaj via popolo, kiu bezonas vin.

Silento okazis. Mi relevis iom la kapon. Rineno ŝajne sukcesis surprizi la princinon Ulion: ĉi tiu rigardis nin mordetante sian malsupran lipon, konfuzite.

— Kion… vi diris? —ŝi diris, fine.

Mi klare aŭdis incititan elspiron de Rineno, kaj mi klopodis por ne rideti.

— Mi diris: ni kuniros kun vi ĉe vi. En Akareon.

La princino ŝajne jam rekonsciiĝis.

— Ne —ŝi diris—. Dum momento, mi imagis reveni en tiun belan lokon, kiu antaŭe estis mia hejmo. Sed tio ne eblas. Ne pro tio ke mi ne volus… Nu, jes, mi neniam volis fariĝi reĝino. Kvankam mi neniam kuraĝis diri tion al iu ajn, kaj eĉ malpli al mia patro… —Ŝi eksilentis, komprenante, eble, ke ŝi forvagis—. Ne —ŝi ripetis fine—. Mi estas malliberigita en tiu turo, vi vidu.

Mi sulkigis la brovojn kaj preskaŭ reprenis la parolon, sed mi teniĝis kaj atendis, ke mia frato parolu.

— Mi komprenas —Rineno diris, per dolĉa kaj teatra tono—. Tiu turo malliberigas vin, sed ni povas liberigi vin. Vi estas viva. Nur necesas disigi la sorĉon, kiun tiu turo ĵetis sur vin, kaj vi liberiĝos.

La princino rigardis lin, kun duonrideto.

— Kaj, kompreneble, mi supozas, ke vi mem ja scias kiel fari tion —ŝi ironiis.

Rineno ne perdis la sintenon.

— Ne ankoraŭ —li konsentis—. Sed mi estas certa, ke kiam ni iros al Akareo, ia pastro povos disigi la sorĉon. Mi promesas tion al vi.

La princino faris ĉagrenitan mienon.

— Vi promesas multajn aĵojn, juna militisto.

— Ni ne estas militistoj —mi intervenis, akirante fulmrigardon de Rineno—, sed ni estas fidindaj homoj. Nu, almenaŭ rilate al tiu afero. Mi ankaŭ promesas al vi fari ĉion, kion mi povos por liberigi vin, kaj por ke vi povu reveni sur la tronon.

Anstataŭ ĝojigi ŝin, miaj paroloj ŝajne senkuraĝigis ŝin.

— Mi tamen jam diris, ke mi ne volas reveni sur tiun aĉan tronon —ŝi diris—. Ĉu vi provus liberigi min malgraŭ tio?

Mi restis senmove, nesciante, kion respondi. Rineno grakis.

— Princino, ni estas nur agentoj de Ravlavo. Nu, de Akareo, se vi preferas —li diligente diris, kiam la princino sulkigis la brovojn—. Nia devo estas kunkonduki vin al la Palaco de Eŝilo. Kiam ni alvenos tie…

— Kiam ni alvenos tie, vi forgesos min, kaj vi lasos min en manoj de nekonitaj homoj, kiuj abomenas min, aŭ kiuj eĉ volas mortigi min. —La voĉo de la princino estis firma—. Mi ne estas paranojulino, sed mi vivis dum dek kvin jaroj en la Kortego, kaj mi povas diri, ke mi gardis memorojn ne tre agrablajn. Ha, jen bolas la akvo.

Fakte, la akvo bolis ekde ja iom da tempo. Ŝi leviĝis kaj iris ĵeti iom da arejneo. Mi kaŝe ekrigardis mian fraton, kiu ŝajnis konfuzita.

— Ho, kaj leviĝu —ŝi petis, embarasita—. Tio estas, sidiĝu normale. Tio rememorigas tro al mi tiujn jarojn, kiam mi genuiĝis en la temploj kun mia juna fratino Tigalio… Ho ve, Tigalio…

Ŝi ekploris kaj mi restis senmove. Rineno, la spertulo kun la virinoj, ne malpli konsterniĝis.

— Mi… via moŝto, mi… vi… mi scias, estas terura —li konkludis mallerte.

La princino skuis la kapon, kaj sekigis siajn larmojn per la dorso de la mano.

— Vi igas min pensi pri vere tro da aĵoj samtempe. Mi pensis, ke kun la tempo… Sed ne. Nu, ĉar mi estas la princino, servu al mi la infuzaĵon, ĉu vi volu? Mi tremas kap-ĝis-piede, kaj mi volas renversi nenion.

— Tuj —mi respondis, leviĝante diligente.

Mi elverŝis la infuzaĵon en la tri glasojn, kaj kiam mi residiĝis, la princino Ulio jam rekonsciiĝis. Vere, oni ne foriros baldaŭ de la turo, mi pensis.

— Dankon, tio estas ĝentila —ŝi diris al mi, kiam mi donis al ŝi ŝian glason.

Peza silento okazis. Rineno tamburis per la fingroj sur sia glaso.

— Nu jen —li reprenis—. Ni pensis, ke vi estus tre kontenta reveni hejmen.

La princino fikse rigardis lin per siaj bluaj okuloj.

— Kia ĝojo! —ŝi rebatis, moke—. La tuta Akareo probable ĝojis pro la morto de mia familio. Tio klare igas min deziri reveni. Nu! Ke tiu nova regno, Ravlavo, regu sola sin mem. Kaj mi vere ne povos surmeti kronon de la murdinto de mia patro. Tio estas tamen facile komprenebla.

— Jes, ni komprenas —diris Rineno per kompata tono.

— Vi komprenas, sed vi fajfas pri tio —la princino komprenis.

Mi fermis la okulojn dum momento. La problemo ŝajne ne solviĝos baldaŭ.

— Vi eraras —mi diris tiam. Mia frato rigardis min, iom surprizita—. Via sorto ne indiferentas al mi. Kaj mi promesas al vi, ke mi protektos vin, kien ajn vi iros. Princino —mi aldonis.

Brileto de surprizo kaj poste de kortuŝo pasis en la okuloj de la junulino. Kaj:

— Ŝance por vi. Mi ne povas formoviĝi de ĉi tie. Vi povas resti tiom da tempo, kiom vi volas. Mi invitas vin. Vi ŝajne estas afablaj junuloj. Kaj mi ja konfesas —ŝi diris, turniĝante al mi—, ke mi enuas terure en tiu loko.

Mi ruĝiĝis, sed mi ridetis al ŝi.

— Tio estas ĝentila de vi. Sed… jen, ni estas supozataj kunporti vin al la palaco de Eŝilo, kiel diris mia frato. Kiam ni alvenos tie, mi promesas al vi, ke mi sekvos vin ĉie. Vi povos nomumi min ĉefo de la gardistoj, se vi volas. Aŭ eĉ, korpogardisto. Tiel, mi estos ĉiam sekvante viajn paŝojn kaj mi defendos vin kontraŭ la uloj, kiuj volas malbonon al vi. Kion vi opinias pri tio?

La princino Ulio skuis la kapon, disrevigite.

— Kion mi opinias? Mi opinias, ke vi estas du agentoj iom malbonŝancaj kaj iom surdaj. —Ŝi enspiris kaj eldiris klare—: Mi neniam revenos al Eŝilo.

Ŝiaj okuloj trapasis min. Mi pretervole grimacis.

— Tiamaniere, ĉio estas klara, princino —mi diris.

Rineno aprobis per la kapo, serĉante verŝajne novan argumenton.

— Ravl… —Li haltis kaj korektis sin—: Akareo bedaŭros vin. Ĝi bezonas vin.

La junulino levis la okulojn ĉielen.

— Belaj paroloj, sed ĉio ĉi estas tute sensenca. Pripensu unu sekundon. Neniu bezonas fantoman reĝinon. Mi fariĝus pala reĝino, ĉu ne?

Mi turnis la okulojn.

— Mi nepre akordas kun vi.

— Dejlo! —Rineno admonis min per flustro.

— Tamen, eble vi fariĝus la plej bona reĝino el la tuta historio —mi aldonis—. Ĉiaokaze, vi estus la unua fantoma reĝino.

La princino Ulio ridetis.

— Eble. Sed vi ne konvinkos min. Vi sciu, historio skribas sin mem tre bone. Mi havas jam sufiĉe da problemoj kun la goblenoj, kiuj instaliĝis ne tre malproksime de ĉi tie.

Ni streĉis la okulojn, teruritaj.

— Goblenoj? —Rineno demandis.

— He, jes. Aŭskultu min bone: tiuj goblenoj venis cele por vidi tion, kio troviĝis en ĉi tiu turo. Ili imagis eble, ke ili trovus trezoron. Tamen, ili ne sciis, ke la turo havis loĝanton. —Ŝi okulsignis al ni mokeme—. Mi igis ilin forkuri per ĵetado de pelvo plena de veka fajro.

Mia frato kaj mi interrigardiĝis, impresitaj.

— Grekan fajron, ĉu vi volis diri? —mi diris.

— Jes tion, grekan fajron. —Ŝi eligis etan ridon—. Certe, la goblenoj ja ŝajnis vekitaj, post kiam ili ricevis la oleon sur la vizaĝon. —Ŝi levis fiere la kapon—. Ĉu vi vidas? Mi scias defendi min mem tute sola. Mi ne bezonas gardistojn.

Ŝi ridetis, montrante ĉiujn dentojn, kaj ŝi glutis iom da infuzaĵo. Mi levis mian glason kaj rimarkis la malesperan vizaĝesprimon de Rineno. Mi vespiris kaj remetis la glason sur la tablon.

— Princino, se vi ne volas reveni, ni devos devigi vin reveni —mi garantiis per senpartia tono.

Ŝi siblis inter la dentoj.

— Vi ne faros tion! —ŝi indignis—. Vi ja aŭdis tion, kion mi faris kontraŭ tiuj goblenoj. Mi povus tre bone batali. Kaj, ĉiaokaze, kiel mi diris al vi antaŭe, vi mem estas malbenitaj, nun. Mi avertis vin, sed videble vi ne kredis min. Domaĝe por vi.

Ni insiste rigardis ŝin, maltrankvilaj.

— Ĉu vi parolas pri la sorĉo de tiu turo? —Rineno demandis. Li rigardis sian korpon—. Mi sentas nenion nenormalan.

La princino grimacis.

— Estus vere maljusta, ke la sorĉo agus nur sur mi —ŝi pensis laŭtvoĉe—. Ni iru eksteren, kaj ni ja vidos.

Ŝi finis trinki la infuzaĵon per unu gluto kaj leviĝis. Ni imitis ŝin, pli kaj pli malkvietaj.

— Ŝi ŝercas, ĉu ne? —Rineno flustris al mi.

Mia esprimo ŝajne ne trankviligis lin. Ni eliris kaj vidis tuj la princinon perdi sian teniĝon kaj aliformiĝi en fantomon sub la suna lumo.

Senatende, ni malleviĝis la rigardon sur ni… Rineno ekridis.

— Vi timigis min, via moŝto, mi vere pensis…

Li sufokiĝis, kiam li vidis, ke lia mano komencis brili strange. Mi mallevis denove la rigardon kaj sulkigis la brovojn.

— Mi… sentas min malpeza —mi rimarkis per tono, kiun mi volis serena.

La princino kapjesis, kvazaŭ dirante, ke tio estis tute natura. Mi maltrankviliĝis. Rineno ekkriis.

— Tio frenezas!

Mi frapetis lian ŝultron, sed mi havis la impreson, ke sub la vestaĵoj de mia frato, ne plu estis karno. Li estis kvazaŭ plena de kunpremita aero.

— Ne! —mi ekkriis, terurite. Mi kulpigis la princinon per la fingro, kaj mi preskaŭ estis insultonta ŝin per ĉiuj la eblaj insultoj, kiam mi vidis mian montrofingron. Ĝi estis travidebla.

Rineno genuiĝis fale, preskaŭ ekploronta. Mi provis resti trankvila.

— Vi —mi diris—. Vi trompis nin.

— Mi avertis vin! —la aera princino rebatis. Ŝia tuniko trapasis jam ŝian korpon iom post iom.

Mi subpremis la deziron skui ŝin.

— Kio estas tiu sorĉo? —mi urĝis ŝin—. Kiel oni povas scii ĉu tio daŭros longe?

La princino provis forigi ekrideton.

— Ho, tio ja daŭras longe. Kiel mi diris al vi, pasis sep jaroj, ekde kiam mi estas ĉi tie. Kaj la nura loko en kiu mi reakiras mian korpon, estas ene de la turo —ŝi precizigis, por se ni ne tion komprenis ankoraŭ.

Mi kunligis miajn aerplenajn manojn kaj kapjesis grave.

— Mi vidas.

Mia kvieteco estis nur ŝajna. Mia koro, se mi vere havis iun, batis fortege. Almenaŭ, mi kredis aŭdi ĝin. Subite, metala bruo aŭdiĝis, kaj mi eksaltis, antaŭ ol mi komprenis, ke tio estis nur mia glavo, kiu ĵus falis peze sur la grundon.

— Dioj de la demonoj! —mi sakris—. Rineno, diru al mi, ke tio nur estas premsonĝo.

Tamen, Rineno, genuigita sur la placeto, ŝajnis paralizita. La princino Ulio grakis.

— Mi vere bedaŭras tion —ŝi diris per eta voĉo—. Sed, vi komprenas, tute sola, ĉi tie, mi komencis pensi, ke mi ne plu vidos iun alian ol goblenojn, kuniklojn kaj skarabojn… Mi vere bedaŭras tion —ŝi insistis.

Ŝi ŝajnis tiel, ĉiaokaze. Mi vespiris ĉagrenite. Du agentoj de la regno iris serĉi reĝinon kaj… jen kio okazas, kiam oni ne estas sufiĉe prudentaj. Iziso, mia mentoro, ege elreviĝus. Tio estis plorinda.

— Bone, trankviliĝu ni —mi diris. Mi kalkansidiĝis ĉe mia frato—. Trankviliĝu. Ni riparos tion. Ni revenos al Ravlavo kaj petos al ia pastro, ke li sanigu nin. Tio ne povas esti tiel malfacila.

Rineno rigardis min, kun la okuloj streĉe malfermitaj. Li estis paralizita pro teruro. Mi kliniĝis ĉe lia orelo.

— Rekonsciiĝu, mia frato. Tio estas nur magio, nenio pli.

— Nenio pli? —li sukcesis graki. Kaj li perdis sian sintenon.

Li kaŝis sian vizaĝon per siaj nebulaj manoj, kaj mi devis klopodi por ne lasi la teruron dronigi min. Mi leviĝis.

— Princino Ulio…

— Nomu min Ulio.

Ŝi antaŭeniris kaj prenis mian brakon.

— Hm… Ĉu vi estas certa? —mi demandis ŝanceliĝema.

— Absolute —ŝi ridetis. Ni malsupreniris la ŝtuparon—. Ni iru promenadi. Via frato bezonas tempon.

Kaj mi ankaŭ, mi pensis, sed mi sekvis ŝin malgraŭe. La suno brilis intense, kaj mi havis la impreson, ke mia korpo perdis ĉian kunteniĝon. Mi levis brakon kaj restis senmove dum momento. Mi apenaŭ vidis min!

Tiam milda mano prenis mian manon. Mi sentis ĝian varmon, kaj elektra sento trapasis mian tutan korpon.

— Ne estas tiel terura, ĉu vi vidas? —La junulino ridetis al mi, kvankam en ŝiaj okuloj brilis ankoraŭ lumeto de kulposento.

— Mi… Kiel tio eblas? —mi demandis fine.

Ŝi ŝultrumis.

— Mi ne vere scias. La turo estas… speciala. Kiel tiom da lokoj en tiu mondo, ĉu ne? Nu, ĝi ja estas rimarkinde speciala, mi konfesas… Sed tio, kio estas farita, estas farita kaj ne povos esti malfarita —ŝi recitis—. Mia avino ofte diris tion al mi.

Ŝi faris honteman mienon, kaj ŝiaj blankaj lipoj ektremis.

— Vi… neniam pardonos al mi, ĉu ne?

Subite, ŝi ŝajnis ege turmentita. Sed ŝi estis tiel bela kaj senkulpa! Nu, ne troigu, mi pensis. Ne estis ĝusta momento por esti ĉarmita de princino, je Ravlavo!

Ŝiaj bluaj travideblaj okuloj brilis sub la sunaj radioj kiel du malproksimaj steloj. Tamen, ŝi estis tiel proksima…

— Sep jaroj en tiu loko —mi elspiris nerespondante—; kiel vi sukcesis?

La junulino turniĝis por rigardi la ĉirkaŭaĵojn: la arbojn, la arbetojn, la florojn de la maldensejo… Kiam ŝi rigardis min, ŝi faris amuzitan paŭton.

— Ĉu vi volas, ke mi montru al vi, al kio similas precize tago por mi? —Ŝi lasis sian rigardon vagi denove ĉirkaŭ si, murmurante—: Matene, mi kantas kun la birdoj, mi kuras laŭlonge la riveretojn, kaj mi fiŝkaptas por manĝi, kaj kiam la suno malleviĝas, mi supreniras al la supro de la turo kaj ludas harpon. Mi fine endormiĝas, kaj poste la suno revenas kaj mi rekomencas.

Ŝiaj paroloj tiel rektaj surprizis min. Kiel mi povis esti parolanta tiel sincere kun Ulio de Akareo? Sed, samtempe, mi nun estis nur animo, fantomo. Tio estis deliro sed vera, mi pensis. Miaj vestaĵoj jam restis ie ajn, sur la grundo, kaj mi ne plu estis io alia ol luma aero. Luma aero!

Ulio prenis denove miajn manojn, kaj mi sentis dolĉan elektrumadon de sentoj, kaj mi levis teruritajn okulojn al ŝia vizaĝo. Tiam mi vidis ŝin, kiel ŝi estis: animo kun koro plena de soleco kaj avidaj deziroj. Ŝi volis liberecon, ŝi volis vivi, ŝi intense deziris refariĝi tiu, kiu ŝi estis antaŭe, kaj samtempe ŝi volis neniam reveni al Akareo. Neniam, mi komprenis.

Mi skuis la kapon pro naŭzo. La aliformiĝado en fantomon ŝajne ankoraŭ ne tute finiĝis.

— Ni estas animoj, sed ni estas vivaj kaj ni povas ankoraŭ kuri kaj kanti —Ulio eldiris. Ŝi paŭzis kaj aldonis ridetante—: Ĉu tio ne estas mirinda?

Mi grimacis, tremante.

— Jes. Tio estas… mirinda kaj… nekredebla.

Mia voĉo mortis en mia gorĝo. Tio estis tro, mi diris al mi. Mi palpebrumis kaj falis grunden. Nu, pli ĝuste, mi sentis min ŝvebi ĝis la grundo.

— Ulio… —mia voĉo rompiĝis.

— Jes? —ŝi flustris al mia orelo, iom maltrankvila—. Ĉu vi fartas bone?

— Hm… jes. Mi… mi eĉ ne povas sveni —mi balbutis—. Mi… nu, pardonu min, mi ne ŝajnas regna agento, je Ravlavo.

La princino grimacis kaj sidiĝis bonorde antaŭ mi, sur la verda herbo.

— Ravlavo —ŝi ripetis—. Kiel ŝi estas, tiu diino?

Mi rigardis ŝin, mire.

— Kio?

La junulino ŝultrumetis.

— Mi demandas, kiel ŝi estas, tiu Ravlavo? Ĉu ŝi vere indas, ke oni enterigis la Helbluajn Diojn de Akareo?

Mi enspiris kaj provis repreni pozicion pli ĝentilan.

— Nu bone —mi grakis—. Mi ne scias. Mi… Ekde dek jaroj, oni ja parolas al ni pri Ravlavo. Ĉiuj adoras ŝin. Kontraŭe, la Helbluaj Dioj tute malaperis. Nu, preskaŭ. Ekzistas kelkaj kaŝpreĝantoj, kiuj kredas ankoraŭ je ili. Verdire, mi ne pensas tre ofte pri tiuj aferoj —mi konfesis.

La princino skizis rideton.

— Mi ankaŭ —ŝi konfesis, kaj ŝi levis la okulojn al la arboj, kiuj stariĝis alte, pli malproksime—. Ĉi tie, mi pensas prefere pri la sezonoj kaj la suno.

— Pri la sezonoj kaj la suno? —mi ripetis, scieme.

— Jes. Tio estas la nura maniero por vidi, ke la tempo pasas. Krom la sezonoj kaj la suno, ĉio estas ĉiam senŝanĝa. La fiŝoj supreniras kaj malsupreniras la riverojn, la arboj havas burĝonojn kaj perdas la foliojn. —Ŝi rigardadis la ĉielon, antaŭ ol ŝi ĵetis denove bluan rigardon al mi—. Vi komprenu, post tiom da jaroj de sklaviĝo, kun tiuj elfoj, mi sufiĉe kontentis pri mia sorto.

Mi silentadis momente kaj rimarkis:

— Sed ne plu nun, post sep jaroj.

La junulino vespiris.

— Mi supozas, ke mia vivo ne tiel unutonas. Malgraŭ ĉio, mi devas ĉasadi kelkfoje. Kaj mi kantas tre bone —ŝi ridetis. Poste ŝi sulkigis la brovojn—. Nu, tio estas almenaŭ mia impreso. Ĉu vi vidas? Mi estas kontenta havi vin kaj vian fraton ĉi tie. Tiamaniere, mi sentos min malpli sola. Sed mi ankaŭ ne volis altiri al vi la saman sorĉon kiel al mi. Iafoje, mi estas… iom egoisma —ŝi konfesis per infansimila voĉo, kiu igis min rideti.

— Mia vivo estas eĉ pli unutona —mi certigis al ŝi.

Ŝi levis la brovojn, scivole.

— Ĉu vere?

— Vere. Ekde dek jaroj, mi ne sentas min tiel malpeza.

Ni interrigardiĝis, kun rideto sur la lipoj, kaj ni ekridis. Ha! Mi ne povis diri pli ĝuste! Je la deka jaro, mi estis vendita kune kun mia frato al la Krono de Akareo. Kaj dum dek jaroj ni laboris senĉese sub la kuratoreco de Iziso, kaj poste sub la ordonoj de sinjoro Ralkuso kaj de la Uzurpinto. Teorie, ni estis mesaĝistoj. Fakte, ni ja estis multe pli ol tio. Tiu kara maljuna Konsilisto! Tiu, kiu donis al mi ĉiam la taskojn plej malfacilajn… Kiu pensus, ke dank' al li, mi konos la plej belan animon, kiun mi vidis en la mondo? Mi apenaŭ troigis, mi pensis, ridetante kiel naivegulo.

— Hoho —la princino diris, mokema—. Vi rigardas min strange ekde almenaŭ kvin minutoj.

Mi turnis la okulojn.

— Pardonu miajn manierojn, princino, mi nur estas malriĉa ido de la popolo. —Mi estis tentita diri pli kaj provi ĉarmi ŝin kiel junulo de la Kortego. Malgraŭ ĉio, kion diris Rineno, mi ne estis malbona ĉarmanto. Sed mi faris nenion, rememorante subite la sorĉon. Problemoj postulis solvon, mi decidis. Mi leviĝis.

— Mi igos tiun sorĉon fini. Kaj mi liberigos vin.

Ŝi okulsekvis min kaj okulis min, intense.

— Ĉu vi volas diri… ke vi provos disigi la sorĉon? —Brilo de espero aperis en ŝiaj travideblaj okuloj—. Tiam… mi diros al vi, kiel fari. Sed nur post kiam mi alportos al vi kaj al via frato bonan vespermanĝon. Mi iras serĉi fiŝon! —ŝi ekkriis, ĝoje—. Mi estas via gastiganto, malgraŭ ĉio. Tio ne okazas ĉiutage, kredu min. Revenu do kun via frato kaj diru al li, ke bona vespermanĝo ĉiam revigligas la animon.

Mi rigardis ŝin malproksimiĝi, ridetante. Ĉu mi jam vidis iun tiel senzorgan kaj samtempe tiel humorŝanĝeman? Mi rememorigis min pri Alimo, junulino de la Palaco de Eŝilo, kiu dum mia frua junaĝo alligiĝis al mi, kaj sendis al mi florojn kaj amparolojn. Sed, klare, Alimo estis la filino de barono, kaj Iziso devigis min ĉesi vidi ŝin, kaj mi ne plu revidis ŝin. Mi estis obeema, tiutempe. Mi ridetis, amuzita. Nun, mi ne havis filinon de barono sed la propran princinon de Akareo ĉe la atingo de mia mano… Mi levis travideblan manon kaj vespiris, senkuraĝigite. Nun mi estis plenkreskulo, mi jam vidis la morton tuŝeti min multfoje, mi jam mensogis, spionis kaj rabis por la mortinta reĝo. Mi hardiĝis, kiel fiere diris Iziso, kiu ŝajnis ĉiam surprizita vidante min viva post ĉiu misio. Kaj, nekredeble, la granda spiono de Simrazo falis, kiel kuniklo en kaptilon, en tiun sorĉitan turon. Nu, kiel Rineno ofte diris, ĉio ne povis ĉiam sukcesi.

Mi revenis paŝon post paŝo ĝis la turo kaj levis la rigardon al mia frato. Li sidis sur ŝtupo kaj observis sian glavon, kiu staris apud li. Li estis tute travidebla, sed la ombro malkaŝis liajn konturojn kaj lian ĉagrenitan mienon.

— Ĉio estas mia kulpo, mia frato —li vespiris, kiam mi sidiĝis apud li—. Mi devus tiam diri al Ralkuso, ke ni preferis patroladi. Tiam li koleriĝus, sed li certe akceptus doni al ni feriojn. Post ĉio, kion ni faris por retrovi tiun malbenindan marrabiston!

Mi kapjesis, penseme.

— Tio veras. Ni perdis multe da tempo pro tiu Sariŝalo. Kaj mi promesas al vi, ke tiu estis la lasta fojo, ke mi vojaĝas per ŝipo. —Mia frato ridetis, verŝajne rememorante mian teruran marmalsanon—. Sed ne tiom fanfaronu —mi aldonis, teatre—: ĉio ne estas via kulpo. Tio estas duono-duono, kiel ĉiam. Nun, ni estas animoj. Sed ne maltrankviliĝu, ĉio solviĝos. Ulio diras, ke ekzistas rimedo por disigi la sorĉon. Mi supozas, ke tio ne devas esti tre facila pro tio, ke ŝi ne sukcesis sola, sed por ni ambaŭ, kiuj estas tiel fortaj, tiel majestaj, tiel…

Mia frato interrompis mian poetan eldiradon.

— Atendu! —Li observis min atente—. Ĉu vi parolas serioze? Ekzistas rimedo?

— Tion almenaŭ diris Ulio.

Rineno restis revema dum momento. La kuraĝo ŝajne revenis al li. Li duonfermis la okulojn.

— Ulio? —li ripetis—. Ĉu vi ne forgesas, kiu estas tiu junulino?

Mi grimacis. Kaj jen Rineno admonante min.

— Tute ne —mi trankviligis lin—. Ŝi mem petis al mi, ke mi nomu ŝin tiel, tio estas ĉio. Kaj nun, estus plej bone, ke ni reiru enen, kaj ke ni vestu nin, antaŭ ol Ulio revenos.

— Kien do ŝi iris?

— Serĉi fiŝon —mi respondis.

Li rigardis min fikse.

— Fiŝon, kial do?

Mi ridetis larĝe.

— Tio estas ŝia ideo. Ŝi volas prepari al ni reĝan vespermanĝeton.

Rineno skuis la kapon kaj ekridis.

— Tiu princino estas surpriza, oni devas konfesi.

— Ja vere… —Mi mallonge rigardis lin, reveme. Mi sciis, ke obstina, kiel li estis, Rineno provos denove konvinki ŝin reveni al Ravlavo. Vane, certe. Estis normale, ke la princino ne volu reveni al regno, kiu disverŝis la sangon de ŝiaj gepatroj, de ŝiaj fratoj kaj fratinoj, de ŝiaj amikoj… Mi retenis grimacon. Kaj tamen, la regno probable funkcios pli bone kun, al ĝia supro, animo plena de prudento, ol kun tiuj Konsilistoj sufiĉe malafablaj, kiuj ordonis al ni plenumi taskojn verdire ne tre farindajn.

Rineno prenis per sia mano mian ŝultron.

— Nu, se tio, kion vi diras, estas vera, tiam ekzistas ankoraŭ espero ripari mian eraron.

Mi duonridetis vidante lin pli energia malgraŭ lia aera aspekto, kaj ni reeniris en la turon kun la vestaĵoj, kiuj glitis en niaj manoj. Subite, ĉio turniĝis el ĉiuj la direktoj. Malvarma akvoŝprucaĵo dronigis min. Poste fajro bruligis min, kaj fine la tuta haŭto min jukis. Mi fleksis kaj refleksis mian veran manon kun terurita mieno.

— Estas nekredeble, kiel magio povas fari strangaĵojn —mi elspiris.

Rineno, kiu restis rigardante sin, kiel se li ne rekonis sin mem, ekridis iom malkviete.

— Mi esperas, ke ni finu kun tio baldaŭ, mia frato.

Mi kapjesis. Tamen, ambaŭ ne kuraĝis ankoraŭ tro esperi, ĉar… kiel du animoj, kiuj apenaŭ povis teni objekton per la manoj, povos sukcesi fari ion ajn? Se Iziso nur scius tion, kio okazis al ni, li ne kredus tion, kion liaj okuloj montrus al li.