Lingvoj: es fr eo

La spiono de Simrazo

Temaj vortoj: fantasto, sorĉo, aventuro.

La spiono de Simrazo

Informoj: 261 paĝoj. Skribita en aprilo-majo de 2015. Tradukita en aŭgusto de la sama jaro el la originala versio en la franca. Ankaŭ legebla en la hispana.

Resumo: Du junaj fratoj en la servo de la regno Ravlavo serĉas la lastan princinon de Akareo, por surtronigi ŝin post la morto de la Uzurpinto; kiam ili fine trovas ŝin, en arbaro, apud turo, surprizo atendas ilin: ne nur la princino ne estas tre helpema, sed ankaŭ ŝi estas sub la efiko de stranga sorĉo…

En tiu rakonto vi trovos multajn interparoladojn, kune kun iom da humuro kaj memironio.

Noto pri la traduko : Kiam tio eblis, mi elektis fundamentajn vortojn, kaj ĉiuokaze mi evitis maloftajn vortojn, por faciligi la legadon al komencantoj. Provo kun vera komencanto ŝajne indikis, ke la rakonto legeblas post baza kurso kaj legado de Gerda Malaperis, do espereble tio estos la okazo por ĉiuj!

Elŝuti aŭ legi rete la libron sur la retpaĝaro de la projekto